Al la forbuĉataj popoloj


Al la forbuĉataj popoloj
de
Romain Rolland
El la franca originalo tradukis
kun afabla permeso de la aŭtoro
Georg Mahn
1a—3a milo
Georg Mahn, Berlin-Nikolassee



Al la legantaro!

Dediĉante[1] la tradukon al la memoro de la ĉiulandaj militfalintaj samideanoj, mi prezentas al vi verkaĵon de Romain Rolland. Ĝia daŭra valoro konsistas en la fakto, ke tiu granda poeto, kvankam[1] ano de militanta nacio, jam en la 30a monato de la milito, kiam ĉiutage la interfrata murdado furiozis, batalis kun sia genio por vera humaneco, por kreado de vera interpopola ligo. Romain Rolland opinias ankaŭ nepre necesa la enkondukon de Esperanto. En la letero, en kiu li donas al mi la permeson traduki lian verkon, li skribas i. a.: „Mi aprobas tutkore Vian ideon pri internaciaj Esperantistaj libertempejoj. La disvastiĝo de Esperanto sendube ne sufiĉos, por subpremi inter la homoj la malkonsentojn kaj la kaŭzojn da la malpaciĝoj, ĉar en ĉiu lando, parolanta komunan lingvon, regas ja hodiaŭ kruela malkonkordo; sed Esperanto faros elekton inter la spiritoj en la tuta mondo, ĝi kungrupigos la pensfratulojn, dissemitajn sur la terglobo kaj disigitajn unuj de la aliaj per la baroj de la lingvoj naciaj. Tiel formiĝos super ĉiuj problemoj pri rasoj, klasoj kaj partioj popolo internacia.“ Atentu la piednotojn sur la paĝo 15. I.[2]

Por ebligi la konstaton, ĝis kiu grado tia verko povas Esperantlingve atingi internacian legantaron, mi petas ĉiun leginton sendi al mi la aldonitan karton aŭ alian sciigon[1]. Je la fino de ĉitiu[1] jaro (1920) mi sendos ilin ordigitajn laŭ landoj al Romain Rolland. Plue mi petas ĉiunaciajn spertajn Esperantistojn traduki la verkaĵon en siajn lingvojn[1] kaj sendi al mi la manuskriptojn. Mi provos retradukigi ilin de kompetentuloj[1] en la francan lingvon. Per tio oni faros interesan eksperimenton, ĝis kiu grado tiuj retradukitaj tekstoj laŭos la originalon.

La tradukinto
GEORG MAHN,
Berlin-Nicolassee.



Al la forbuĉataj popoloj.


La abomenaĵoj, plenumitaj dum la lastaj tridek monatoj emociegis ĝisfunde la animojn de la Okcidento. La suferegoj de Belgio, Serbio, Polio, de ĉiuj malfeliĉegaj landoj de l’Oriento kaj Okcidento, piedpremataj per invadoj, povas neniam plu forgesiĝi. Sed tiujn maljustaĵojn, kiuj nin tiel ribeligas, ĉar ni estas iliaj viktimoj, plenumas jam depost kvindek jaroj, — ĉu nur depost kvindek jaroj? — la civilizeco de Eŭropo, aŭ permesas almenaŭ ilin plenumi.

Kiu diros, kiun prezon la ruĝa Sultano pagis, por mutigi la gazetaron kaj eŭropan diplomataron pri la sango de la 200 000 Armenoj, buĉitaj dum la masakroj de 1894—96. Kiu elkrios la suferojn de la popoloj, sendefende elliveritaj al la rabadoj de la koloniaj militiroj? Kiu povis toleri sen teruro tiun vizion, kiam angulo de la vualo super tiu aŭ alia parto de tia kampo de doloro, — Damara- aŭ Kongo-lamdoj —iom levetiĝis?

Kiu „civilizita“ homo povas pensi, ne ruĝiĝante, pri la masakroj en Manĝurio kaj pri la militiro al Ĥinio en 1900—01, kiam la germana imperiestro donis al siaj soldatoj kiel ekzemplon Attila-n; kiam la aliancitaj armeoj de la „civilizacio“ rivalis unu kun la alia en vandaleco kontraŭ kulturo pli malnova kaj pli alta?[3]

Kiun helpon liveris la Okcidento al la persekutataj rasoj de la eŭropa Oriento, al Judoj, Poloj, Finoj k. a.;[4] kiun helpon al Turkio kaj Ĥinio, penantaj regeneriĝi? Antaŭ sesdek jaroj volis Ĥinio, venenita per la hinda opio, liberigi sin de tiu, ĝin mortiganta malvirto, sed post du militoj kaj humiliga traktato ĝi vidis trudi al si denove de Anglio tiun venenon, kiu havigis, laŭdire al la Orient-hinda kompanio dum unu jarcento gajnon da 11 miliardoj.

Eĉ post kiam la nuna Ĥinio estis efektiviginta sian heroan klopodon, kuraci sin dum 10 jaroj de sia murda malsano, eĉ tiam necesis la premego de la publika opinio, por devigi la plej civilizecan el la eŭropaj ŝtatoj, rezigni je profito, ĉerpita el la venenado de tuta popolo. Sed ĉu miri pri tio, ĉar ja kelka ŝtato de la Okcidento ankoraŭ ne rezignis, vivi per la venenado de sia propra popolo?

Arnold Porret[5] skribas: „Iutage rakontis al mi en Afriko apud la bordo de oro misiisto, kiel la nigruloj klarigas al si, ke la Eŭropano estas blanka. Jene, kiam la Dio de l’mondo demandis lin: „Kion ci faris al cia frato?“ jen li paliĝis por ĉiam.“[5]

La civilizo de Eŭropo odoraĉas kadavre „Jam foetet“.... („jam fetoras“), ĝi vokis la tombistojn, kaj Azio observadas embuske.

Lastan junion diris en la imperia universitato de Tokio la eminenta Hindo Rabindranath Tagore.[6] „La civilizo de Eŭropo estas maŝino por disfrakaso, ĝi ekspluatas la invadatajn popolojn, ĝi ekstermas aŭ neniigas la rasojn, kiuj malhelpas ĝian konkir-marŝadon. Ĝi estas civilizo de kanibaloj, ĝi premegas la malfortulojn kaj riĉigas sin je iliaj kostoj. Ĝi dissemas ĉien ĵaluzon kaj malamon, ĝi etendas antaŭ si malplenon. Ĝi estas civilizo scienca, ne humana. Sian potencon ĝi akiras, koncentrigante ĉiujn siajn fortojn por la ununura celo, sin riĉigi. En la nomo de patriotismo ĝi rompas la donitan parolon, etendas senhonte siajn, de mensogoj teksitajn retojn, starigas gigantajn, monstrajn idolojn en la temploj, konstruitaj al la Gajno, la sola dio, kiun ĝi adoras. Senhezite ni profetas, tio ne daŭros eterne.“

„Tio ne daŭros eterne…“ Ĉu Vi aŭdas Eŭropanoj? Ĉu Vi ŝtopas Viajn orelojn? Aŭskultu do en vin mem! Ni demandu nin mem! Ni ne agu laŭ tiuj, kiuj ĵetas sur sian najbaron ĉiujn pekojn de la mondo, opiniante esti malŝarĝataj de ili. Je la hodiaŭa malfeliĉego ni ĉiuj kulpas nian parton, unu intence, la alia pro malforto, kaj la malforto estas ne malpli kulpa. Apatio de la plejmulto, timemo de la honestuloj, skeptika egoismo de senenergiaj registoj, malklereco kaj cinikeco de la gazetaro, avidaj faŭkoj de piratoj, tima sklavemo de scienculoj, kiuj igas sin pedeloj de mortigaj antaŭjuĝoj, kiujn detrui estus ilia vera misio. Senkompata fierego de tiuj intelektuloj, kiuj fidas pli al siaj ideoj ol al la vivo de siaj proksimuloj, kaj igus perei dudek milion homojn, nur por esti pravaj; politika prudento de tro roma eklezio, en kiu sankta Petro, la fiŝisto, faris sin boatisto de la diplomataro; pastraro kun sekaj, tranĉile akraj animoj, oferanta sian zorgitaron por pekpurigi ĝin, kaj la idiota fatalismo de tiu kompatinda ŝafaro.... Kiu el ni estas ne kulpa? Kiu el ni havas la rajton, lavi siajn manojn de la sango de la forbuĉata Eŭropo? Ĉiu ekkonu siajn erarojn, kaj penu, ilin rebonigi! Sed la plej urĝan, unue!

Jen la plej grava fakto: Eŭropo ne estas libera. La voĉo de ĝiaj popoloj estas sufokita. En la mond-historio restos ĉitiuj jaroj, tiuj de la granda sklaveco. Unu duono de Eŭropo batalas kontraŭ la alia en la nomo de la libereco, kaj pro tiu batalo rezignis ambaŭ duonoj je la libereco. Vane estas, voki la volon de la nacioj, la nacioj ne plu ekzistas kiel personecoj.

Kvaroncento da politikistoj, kelkaj klikoj da ĵurnalistoj parolas arogante en la nomo de tiu aŭ alia nacio. Ili havas neniun rajton je tio, ili riprezentas nur sin mem, eĉ ne sin mem „Ancilla ploutokratiae“ diris depost 1905 Maurras, denuncante la servistiĝintan intelektularon, kiu aspiras direkti siavice la publikan opinion, riprezenti la nacion. La nacio! Kiu rajtas, nomi sin riprezentanto de nacio?

Kiu konas, kiu eĉ nur kuraĝis iam vizaĝen rigardi la animon de dummilita nacio?

Tiu monstro da diversaj, miksitaj, kontraŭaj animoj, svarmantaj ĉiuflanken, kaj tamen kunplektitaj kiel polpo. Miksaĵo de ĉiuj instinktoj, de ĉiu racio kaj de ĉiu malracio, ventegpuŝoj, venantaj el abismoj, blindaj furiozaj fortoj, leviĝantaj el la vaporanta profundo de besteco, avidego, detrui, eĉ detrui sin mem, sovaĝeco de raso, misformita religio, mistikaj orgasmoj de l’animo, kiu, ebria al senfino serĉas satigon de volupto per suferoj, suferoj propraj kaj aliulaj, vanta despoteco de racio, pretendanta trudi al aliaj unuecon, kiun ĝi mem ne havas, sed volonte havus, romantikaj flamfajroj de la fantazio, ekbruligitaj per jarcentaj rememoroj. Sciencoplenaj fantaziaĵoj de patentita historio, historio patriota, ĉiam preta svingi laŭ la situacibezonoj la „Vae victis“ („ve al la venkitoj“) aŭ „gloria victis“ („gloron al la venkitoj“)…

Kia miksaĵo en la ĥaoso de pasioj, de ĉiuj sekretaj demonoj, kiujn dum paco kaj ordo la socio subpremas.

Ĉiu trovas sin enplektita en la brakoj de polpo. Ĉiu trovas en si mem la saman ĥaoson de bonaj kaj malbonaj fortoj, interligitaj, intermiksitaj. Kia ne disŝirebla volvaĵo; kiu bobenos ĝin? El ĉiĉio rezultas ja la sento de malevitebla fatalo, kiu subfleksas la homojn dum tiaj krizoj. Kaj tamen estas ja nur ilia malenergio antaŭ la multobla, longdaŭra, sed tute ne malebla penado, kiu necesas, por sin liberigi. Se ĉiu farus nur ĉiom, kiom li povas (neniom pli), fatalo ne plu ekzistus; ĉi estas nur la rezigno de ĉiuj. Rezignante ĉiu akceptas sian parton da respondeco.

Sed tiuj partoj ne estas egalaj. „Al ĉiu sinjoro la tuta honoro“. En la malnomebla raguo, kiun formas nuntempe la eŭropa politiko, estas la mono la ĉefpeco.

La pugno, kiu tenas la ĉenon, ligantan la socialan korpon, estas tiu de Plutus, de Plutus kaj de lia bando. Li estas la vera mastro, la vera ĉefo de la ŝtatoj. Li faras el ili strabajn komerco-domojn, vermodifektitajn entreprenojn.[7]

Ni tute ne volas respondecigi pri la malbonaĵoj, nin suferigantaj, tiun aŭ alian socian rondon, ĉitiun aŭ tiun personon, tiel naivaj ni ne estas, ni ne volas pekokaprojn, tio estus tro oportuna. Ni eĉ ne diras — Is fecit, cui prodest — (tiu faris, kiu profitas) ke tiuj, kiujn ni vidas hodiaŭ elprofiti sen honto la militon, volis ĝin. Ili volis nenion, escepte gajni, tieĉi aŭ tie, ne gravas al ili. Ili akomodas sin same bone al milito kiel al paco, al paco kiel al milito, ĉio estas al ili bona.

Legante (unu el mil ekzemploj) la antaŭnelonge raportitan aferon pri la germanaj grandkapitalistoj, kiuj, akirinte la minejojn en Normandio, kaj tiel fariĝinte la mastroj de kvinono el la franca minhava subfundo, prosperigis en Francio dum 1908—1913 nur por siaj grasaj profitoj tiun metalindustrion kaj ferproduktadon, el kiuj venis la kanonoj, kiuj nun forbalaas la germanajn armeojn, jen oni konscias, ĝis kiu grado mon-homoj fariĝas indiferentaj kontraŭ ĉio, escepte la mono.

Kiel tiu antikva reĝo Midas, kies fingroj faris ĉion, kion ili tuŝis, metalo. Oni ne atribuu al ili vastajn, embuskajn planojn. Ili tute ne vidas malproksimen, ili volas nur amasigi, plej eble rapide kaj plej eble multon.

Kio en ili kulminacias, estas la kontraŭsociala egoismo, la pesto de nia tempo. Ili estas nur la plej prezentaj homoj de epoĥo, sklaviĝinta al la mono.

La intelektuloj, la gazetaro, la politikistoj, eĉ la ĉefoj de la ŝtatoj mem, tiuj tragediaj dratpupoj, fariĝis, ĉu vole aŭ nevole, iliaj instrumentoj, servantaj ilin kiel kaŝiloj.[8] Kaj la stupidego de la popoloj, ilia fatalisma submetiĝo, iliaj praantikvaj instinktoj de mistika sovaĝeco elliveras ilin sendefende al la ventego de mensogoj kaj pasiegoj, kiuj pelas ilin al reciproka murdado.

Maljusta, kruela vorto diras, ke la popoloj havas ĉiam tiun registaron, kiun ili indas. Se ĝi estus vera, oni devus malesperi je la homaro, ĉar kie estas registaro, al kiu honesta homo volus doni la manon? Estas ja evidenta, ke la popoloj, kiuj laboradas, ne povas sufiĉe kontroli la homojn, ilin regantajn; Sufiĉas, ke ili ĉiam devas penti iliajn erarojn kaj krimojn, tute ne postulante de ili respondecon. La popoloj, kiuj sin oferas, mortas por ideoj, sed la homoj, kiuj oferas ilin, vivas por interesoj, sekve la interesoj estas ĉiam postvivantaj la ideojn.

Ĉiu milito, kiu iĝas longdaŭra, eĉ la komence plej ideala, fariĝas pli kaj pli negoc-milito „milito pro mono“ kiel diris Flaubert. — Ankoraŭfoje, ni ne diras, ke oni faras la militojn pro mono. Sed kiam la milito ekestas, oni akomodas sin al ĝi, kaj elmelkas ĝin. La sango fluas, la mono fluas, kaj tute ne urĝas, haltigi la fluon.

Kelkmil privilegiuloj de ĉiu raso, de ĉiu kasto, grandsinjoroj, parvenuoj, junkroj, metal-industriistoj, spekulaciist-trustoj, armeliverantoj, financ- kaj industri- aŭtokratoj, reĝoj sen titoloj kaj respondeco, kulise kaŝataj kaj elsuĉataj de svarmego da parasitoj, scias bone, ludi kun ĉiuj bonaj kaj ĉiuj malbonaj instinktoj de la homaro, kun ĝia ambicio kaj ĝia fierego, kun ĝiaj venĝemo, malamo, diskarnigaj ideologioj same kiel kun ĝia sindonemo, ĝia ofersoifo, ĝia heroa avido elverŝi sian sangon; kaj ĝia neelĉerpebla riĉo de konfido. —

Malfeliĉegaj popoloj! Ĉu oni povas imagi sorton, pli kruelan, ol ilian!… Neniam konsultataj, ĉiam oferataj, pelataj en militojn, devigataj al krimoj, kiujn ili neniam volas. Ĉiu ajn aventurulo, ĉiu ajn buŝegulo arogas al si senhonte la rajton, kaŝi malantaŭ iliaj nomoj la ferenezaĵojn de sia mortiga retoriko, aŭ siajn malnoblajn interesojn. Popoloj, eterne trompataj, eterne martiroj, pentantaj la kulpojn de aliaj…

Super iliaj dorsoj interŝanĝas la aliaj provokaĵojn pri aferoj, pri kiuj la popoloj scias nenion, kaj por lud-enmetaĵoj, ilin neniel koncernantaj. Sur iliaj sangantaj, piedbatitaj dorsoj faras la aliaj siajn batalojn pro ideoj kaj milionoj, kiujn la popoloj neniel partoprenas, la milionojn ne pli ol la ideojn. Kaj ili, la oferatoj, estas la solaj, kiuj tute ne malamas; La malamo sidas nur en la koroj de tiuj, kiuj ilin oferas…

Popoloj, venenataj per mensogoj, gazetaro, alkoholo, prostitucio! Vi laboremaj popoloj, al kiuj oni mallernigas la laboron, vi grandanimaj popoloj, al kiuj oni forgesigas la gefratan kompaton, popoloj, kiujn oni malvirtigas, kiujn oni putrigas vivantaj, kiujn oni murdas… Ho karaj eŭropaj popoloj, vi mortantaj depost du jaroj sur nia mortanta tero, ĉu vi fine tuŝis la plej malsupran profundon de via mizero? Ne, mi vidas ĝin nur en la estonteco. Post tiom da suferoj mi timas la sortopezan tagon, je kiu la popoloj, elreviĝante el siaj mensogaj esperoj, ekkonante la absurdecon de siaj vanaj oferoj, konsumitaj de la mizero, serĉos blindfurioze iun, ion por sin venĝi. Tiam falos ankaŭ ili en maljustaĵojn, kaj per la troo de sia malfeliĉo ili senvestiĝos eĉ de la funebra aŭreolo de siaj oferoj. Kaj de supro ĝis malsupro de la ĉeno, en doloro kaj eraro ĉio terure egaliĝos. Malfeliĉaj krucumitoj, baraktantaj sur la kruco, flanke tiun de la Savinto, eĉ pli ol li elliveritaj, anstataŭ elresti, vi plumbe falos en la nokton de viaj suferoj.

Ĉu neniu savos vin de viaj du malamikoj, la sklaveco kaj la malamo? Ni volas ĝin, ni volegas ĝin! Sed necesas, ke ankaŭ vi ĝin volu. Ĉu vi estas pretaj, ĉu via racio, fleksita sub multjarcenta pasiva akceptado estas ankoraŭ kapabla releviĝi?…

Kiu povas haltigi hodiaŭ la furiozantan militon? Kiu povas repeli la ellasitan bestegon en ĝian kaĝon? Verŝajne eĉ ne tiuj, kiuj ĝin deĉenigis, tiuj dresistoj, bone sciantaj, ke ili estos diskarnigataj.

La sango estas ekfluigita, necesas nun trinki ĝin. Do ebriigu vin civilizacio! Sed kiam via gorĝo estos plena, kiam super dekmilion kadavroj la paco estos reveninta, kiam vi estos fordorminta vian naŭzan ebrion, ĉu vi tiam reraciiĝos?

Ĉu vi kuraĝos vizaĝen-rigardi al via mizero, senigata de la mensogoj, per kiuj Vi drapiris ĝin?

Ĉu tiu, kiu tiam ankoraŭ vivos kaj devos pluvivi, havos la energion, elŝiri sin el la mortiga ĉirkaŭpremo de putraj institucioj?

Popoloj, popoloj unuiĝu, popoloj de ĉiuj rasoj, ĉu pli aŭ malpli kulpaj, ĉiuj sangantaj kaj suferantaj, fratoj en la mizero, estu ankaŭ fratoj en pardono kaj releviĝo. Forgesu vian venĝemon, per kiu vi ĉiuj pereos, kunmetu vian funebron, ĝi batas la tutan homan familion. Necesas, ke en la doloro, necesas ke en la morto de milionoj el viaj fratoj vi konsciiĝu vian profundan unuecon; necesas, ke tiu unueco rompegu post ĉitiu milito la barojn, kiujn volos rekonstrui, eĉ pli altaj, pli densaj, la senhonta intereso de kelkaj egoismoj.

Se vi ne ekfaros tion, se ĉitiu milito ne kiel unuan frukton alportos socian renoviĝon en ĉiuj nacioj, tiam — adiaŭ, Eŭropo, reĝino de la penso, gvidintino de l’humano, vi perdis vian vojon, vi erarvagas sur tombejo, jen via loko, kuŝiĝu apud la mortintoj! Kaj aliaj konduku la mondon

Romain Rolland.
2an de novembro tago de Mortintoj 1916.


Preseraroj
paĝo 2a linio 1 Dediĉante anstataŭ dediĉaute
4 kvankam krankam
23 sciigon seiigon
24 ĉitiu ĉitin
26 siajn lingvojn sian lingvon
28 kompetentuloj kompetentutoj
15a 24 Azio Azo
25 New York Neu York
27 Japan“ „Japan“
27 „journal journal
33 diplomatio deplomatio
Atentu!
UEA havas neniajn rilatojn al la eldono de tiu-ĉi broŝuro. Mi presigis la anoncojn pri la asocio kaj „Esperanto“ sen ilia scio, intencante servi al ili.La tradukinto.


Piednotoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5   Korektita laŭ la listo de preseraroj.
  2. Originala teksto de la citaĵoj el la letero de Romain Rolland al la tradukinto. „J’approuve cordialement votre idee d’ „internationale Ferienheime“ esperantistes. La diffusion de l’Esperanto ne suffira sans doute pas à supprimer entre les hommes les malentendus et les causes de querelles, — puisque dans chaque pays, parlant une langue unique, existent aujourd’hui de cruelles discordes; — mais elle fera le tri des âmes, dans l’humanité entière; elle groupera les frères de pensée, disséminés sur tout le globe et séparés les uns des autres par les barrières des langues nationales. Ainsi se formera, au-dessus de toutes les questions de races, de partis, et de classes un peuple international.“
  3. Vidu en „La révolte de l’Asie“ (ribelo de Azio) de Victor Berard la mallongan rakonton pri la militiro al Manĝurio, kaj en „les derniers jours de Pekin“ (la lastaj tagoj de Peking) de Pierre Loti, la priskribadon pri la detruo de la „ville de la Purété-Celeste Tong-Tcheou (urbo de la ĉiela pureco)
  4. Tuta serio da kajeroj de la „Quinzaine“ estas dediĉita senhonorigi, la krimojn de la civilizo. Mi mencias a „En Kongolando“, la kajeroj de E. D. Morel, Pierre Mille, kaj Felicien Challoye Cahiers de la Quinzaine VII 6. 12. 16. b „Pri la Judoj en Rusio kaj Rumanio“ la kajeroj de Bernard Lazare, Elie Eberlin kaj George Delabache (III 8 VI 6. c „Pri Polio“, kajero de Pierre Bernus (VIII 10.12.14). d „Pri Armenio,“ kajero de Pierre Quillard (III 19). e „Pri Finlando,“ kajero de Jecin Deck (III 21).
  5. 5,0 5,1 Arnold Porret „Les causes profondes de la guerre“ (la profundaj kaŭzoj de la milito). Lausanne 1916.
  6. La 18-an de junio 1916. Tiu parolado, kiu signifas vojturniĝon en la mondhistorio, kaj pri kiu raportis ĉiu granda eŭropa gazeto, faras alvokon al Japanio „antaŭgvardio de Azio“. Ĝi estas represita en la gazeto „Outlook de New York 9. 8. 1916 sub la litolo „India’s Message to Japan“ kaj la „journal religieux de la Suisse romande“ presis el ĝi kelkajn fragmentojn la 23. 9. 1916.
  7. Legu la serion da penetraj artikoloj publikigitaj de Francis Delaisi dum la lastaj 10 jaroj, ekzemple de la 1 a de januaro 1917 en la ĵurnalo „Pages libres“ (liberaj paĝoj) pri la eksteraj aferoj en 1906 (la jaro de Algesiras); Oni vidos tie, kiel li diras, belajn ekzemplojn pri la „industriigita diplomatio“. Kiel komplementon al ĉitiuj legaĵoj la financajn artikolojn de la „Revuea (revuo) novembro-decembro 1906, signitaj „Lysis“ kaj la komentarion, al ili faritan de P. G. La Chesnais en „Pages libres“ (19an de januaro 1907). La potenco de la financaj oligarĥioj „kolektivaj, misteraj, de ĉiu kontrolo sendependaj“ aperas tie klare en la registaroj de la eŭropaj ŝtatoj, monarĥioj kaj respublikoj.
  8. Mi citas ĉitie kelkajn liniojn de Maurras

    La ŝtata mono administras, orumas kaj dekoracias la inteligentularon, sed ĝi mutigas kaj endormigas ĝin. Ĝi povas, se ĝi volas, malhelpi, ke la inteligentularo konatiĝu politikan veraĵon, se ĝi vidas ĝin, ke ĝi diru ĝin, kaj se ĝi diras ĝin, ke ĝi estu aŭdata kaj aŭskultata. Kiel do povas lando konatiĝi siajn bezonojn, se tiuj, kiuj ilin konas, povas esti devigataj al silento, aŭ al mensogo aŭ al izoleco. (l’avenir de l’intelligence) (La oponio de la intelligentuloj.) Laŭvera bildo de l’nuntempo!


 
La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Romain Rolland kaj de la tradukinto: Georg Mahn.