Al la legantoj (Fervoja Esperantisto, Aprilo 1913)
Pri la aliaj tekstoj kun la sama titolo, vidu Al la legantoj.
AL LA LEGANTOJ
Malrapide, malrapide sed ĉiam senĉese nia abonintaro multiĝas, dank’al tio nia Gazeto aperas regule ĉiumonate, sed mankos baldaŭ le enhavaĵo, tio estas la kopio, kaj « F. E. » tiam estos kiel veziko, ĝi havas nur la eksteraĵon.
Ni do petas niajn sammetiulojn sendi al ni artikolojn pri fervojaj aferoj aŭ pri societoj demandoj — Por plenumi la dezirojn de kelkaj abonintoj estas decidita, ke ĉiu aboninto rajtas enpresigi anonceton pri ia ajn demando.