Al miaj karaj legontoj
AL MIAJ KARAJ LEGONTOJ
Malfortika kaj modesta mi aspektas ; tion mi mem pensas pri mi. Tamen mi ne estas hontema alveni antaŭ Vin duone senvestita, tio estas kvar-anstataŭ okpaĝe, kiel antaŭe dum miaj infanaj monatoj.
Tromemfideco kaj ankaŭ malavareco malsanigis min periode kaj devigis min sammaniere enhejmiĝi ĝis nova pliboniĝo de mia stato. Nuntempe, miaj fortoj reaperas kaj mi estas certa vivi unumonate ĝis la fino de la jaro, dank’al la sindono de la fervoraj esperantistoj kies nomoj estas sube.