Alia urbo provos Esperanton

Alia urbo provos Esperanton ()
Esperanto (p. 28)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Alia urbo provos Esperanton

Al ĉiuj esperantistoj kiuj deziras ian ajn informon pri urbo Tacoma aŭ ĝia ĉirkaŭaĵo nia komerca klubo estas nun preta respondi en Esperanto. Ni esperas ke ĉiuj interesatoj prenos ĉi tiun okazon por informi sin pri la vasta kaj mirinda okcidento. La okcidento estas la estonta lando; Washington estas la ŝtato de promeso, kaj senhezite ni povas rekomendi Tacoma kiel la plej belegan kaj la plej allogan urbon en nia ŝtato. Ĝi estas moderna urbo kun pli ol 100.000 loĝantoj. Ĝia alloga ĉirkaŭaĵo, ĝia milda klimato (somera temperaturo 60-65 gradoj, vintra 40-45 gradoj), ĝia beleco kaj pureco igas ĝin ideala urbo por la hejmserĉanto. Ke tio estas fakto atestas la ĉeesto en nia urbo de multe da progresemaj alilanduloj. Skribu ankoraŭ hodiaŭ al « Commercial Club », Tacoma, Washington, U. S. A.