Andromeda tipo en Japana Mitologio

Andromeda tipo en Japana Mitologio ()
La Revuo Orienta (p. 9-12)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Andromeda tipo en Japana Mitologio
Kijo Cujuki

La pensmaniero de naturpopoloj estas: Ili kredas, ke la potenco kiu instigas la senton de timo estas supernatura. Tiaj supernaturaj estaĵoj estas la kaŭzo de multaj fenomenoj, ili ankaŭ estas regantoj de l’ naturo aŭ homa socio. Ili personigas ĉiujn fenomenojn, kaj la diecajn abstraktaĵojn; ili ĉion materiigis. Ili konsideris la kaŭzon nur ekstere, sed ne interne. Tial la mito estas kultura produktaĵo kiu ekĝermas en tiaj pensmanieroj por klarigi la ekziston, la originon kaj la progreson de estaĵoj kaj fenomenoj de l’ naturo kaj la homa socio. Konsekvence, la mito ĉiam respegulas la etoson; la kredon, la morojn kaj kutimojn, la ekonomion kaj la sistemojn de ĉiu popolo.

Iam aliloke[1] mi pritraktis la funkcion de akvo, kiu kapablas purigi ĉiujn malpurojn. La akvo mem estis la objekto de kulto, tiu ĉi kredo poste evoluis kaj oni kredis, ke la akvo ne estas spirito, sed la spirito loĝas en akvo. Kaj oni kredas, ke vivaĵo akva estas nimfo. Tial en animisma stadio nimfo portas la figuron de fiŝo, testudo, serpento, ktp. Ĝenerale nimfo havas la formon de serpento. Eble, ĉar serpento vivas apud akvo, aŭ ondoj similas la rampon de serpento, aŭ longa rivero kuranta tra montoj kaj valoj pensigas pri la rampo de serpento, aŭ eble trombo aspektas kiel serpentego ĉielen fluganta. Ĉiuokaze oni kredis, ke serpento estas la spirito de akvo. Koncerne al tiu ĉi akva spirito ni studos la heroan rakonton de Susano, ekzilita de la Lando de Ĉielo.[2] La japana mitologio en Koĵiki raportas jenon:

«Susano surteriĝis je Torikami ĉe la supra parto de l’ rivero Hi, en la provinco Izumo. Tiam manĝvergo naĝis malsupren en la fluo. Li supozis, ke devas loĝi homoj ĉe la supra regiono de la rivero, iris pluen serĉante ilin; fine li trovis gemaljunulojn kaj virgulinon, kiuj estis en plorĝemando. Li demandis;—„Kio estas vi?“ La maljunulo responde parolis;—“Mi estas Provinca dio,[3] filo de la Dio-de-Granda-Monto. Mia nomo estas Maljunulo-de-Piedo-kareso, mia edzino nomiĝas Maljunulino-de-Mano-kareso, kaj la filino portas la nomon de Rizo-kampo.“ Denove Susano demandis lin;—„Kial vi tiel lamentas?“ Respondis la Maljunulo;—„Originale mi havis ok knabinojn. Sed Ok-kapa serpentego el la provinco Koŝi atakas nin ĉiujare kaj forglutis ilin unu post alia, nur unu restas ĉe ni, kaj nun estas la tempo de ĝia alveno ĉijare; tial ni ploras.“ Tiam Susano refoje demandis lin;—„Kia estas ĝia formo?“ „Ĝiaj okuloj similas la fizalojn.[4] Ĝi havas ok kapojn kaj ok vostojn sur unu korpo. Plie, sur ĝia korpo kreskas musko, ankaŭ kameciparoj[5] kaj kriptomerioj,[6] ĝia longo etendiĝas sur ok valoj kaj ok montoj, kaj ĝia ventro estas ĉiam sangkovrita.“ Diris Susana;—„Se tiu ĉi estas via filino, ĉu vi ne donos ŝin al mi?” Respondis la Maljunulo;—„Riverence, sed mi ne scias vian nomon, via moŝto!“ Susano tiam laŭte anoncis;—„Mi estas frato al la diino Amateraso;[7] ĵus mi descendis de la ĉielo.“ Do, la Maljunulo kaj la Maljunulino diris; —„Se tia vi estas, volonte mi donos ŝin al vi, via moŝto!“ Susano ekprenis la virgulinon, kaj aliformigis ŝin en kombilon, kiun li metis en sia buklon, kaj ordonis al la gemaljunuloj;—„Vi tuj faru bonan sakeon, ankaŭ preparu barilon ĉirkaŭe; la barilo havu ok pordojn; ĉe îu pordo sin trovu estrado; sur ĉiun estradon metu sakekuvon; en ĉiun kuvon enverŝu la bonan sakeon, kaj atendu!“ Tiel ili atendis post kiam ili preparis ĉiujn aferojn laŭ lia ordono. Baldaŭ la Ok-kapa serpentego efektive aperis en densa nigra nebulo, kaj tuj trempis la kapojn en ĉiujn kuvojn, drinkis la sakeon. Poste la monstro estis tute ebria pro la drinko, ĉiuj kapoj kuŝiĝis surtere kaj komencis diligente ronki. Do, Susano kiu jam delonge atendis tiun ĉi ŝancon eltiris la glavon, kiun li portis, dehakis la kapojn, tratranĉis la serpentegon en mil pacojn; tial la sango de la monstro inundis de la rivero Hi.”

Tiu ĉi heroa rakonto apartenas al tielnomata „Andromeda tipo“ en la legendoj de Hindo-Germanoj kaj similajn rakontojn ne malmulte oni trovas en la mondo. Krome la rakontoj pri policefala monstro, du-kapa, sep-kapa, naŭ-kapa, naŭdek-naŭ-kapa aŭ cent-kapa ankaŭ estas tre multe troveblaj, kaj la formo kaj konstruo tre similas unu la alian. Kiel ekzemple, mi citos ĉi tie la faman legendon de Perseo en Greka mitologio:

En la alhejma flugado la hereo Perseo trovis la landon de Etiopio, kie la reĝo Kefeo kaj la reĝino Kasiopeo estis en la trono. Ĉar la reĝino iam fanfaronis, ke ŝi estas pli bela ol la marnimfoj; Posejdono, la reĝo de maro, tre koleris kaj sendis la teruran monstron por ruinigi la marbordon. Kaj la orakolo de Zeŭso anoncis, ke per la ofero de la princino Andromedo nur oni povas liberigi la landon de tiu ĉi teruro… Ĝuste tiam, Perseo kiu forbuĉis la gorgonan Meduzon,[8] kaj aliformigis en montegon la giganton Atlaso kiu pene tenadis la ĉielon per la manoj; li alvenis flugante sur la sandaloj kun flugilo, vidis ĉarman virgulinon ĉenita al rokego ĉe marbordo kaj rigardanta ĉielon per ploraj okuloj; la monstra ceto apenaŭ estis formanĝonta ŝin per granda faŭko. Li haltis kaj eksciis pri la kruela afero, certigis de la reĝo de la promeson, ke ŝi estos lia edzino, se li sukcesos liberigi ŝin. Alproksimiĝante la Posejdonan monstron li elmetis el la sako la gorgonan kapon, kaj momente ŝanĝis la monstron en ŝtonon. (Alie ankaŭ oni rakontas, ke li mem forbuĉis la monstron per la glavo, kiun li kare portadis.)

La mara monstro de Posejdono supre dirita estas nenio alia ol la personigo de krue1aj kaj furiozaj ondoj de maro. Ni nun povas konjekti la serpentegon, kiun Susano forbuĉis, jene. Nome, ĝi havas ok kapojn kaj ok vostojn, ĝia longo etendiĝas sur ok valoj kaj ok montoj, sur ĝia korpo kreskas muskoj, kameciparoj kaj kriptomerioj, kaj ĝi manĝegas homojn. Laŭ alia varianto en Nihongi, «ĝi ĉiam portas sur ĉiu kapo kreskantajn selaginelojn,[9] kaj ĉe ambaŭ flankoj de ĝia korpo oni trovas montojn». Tiuj ĉi vortoj estas nenio alia krom imaga epiteto por rivero. La fluo de rivero serpentumas, ĝi havas multajn branĉofluojn, sur ĝiaj ambaŭ bordoj kreskas plantoj, kaj en ĝi kuŝas la profundo kiu subakvigas homojn. Ankaŭ la akvamonstro Skilo en la greka rnitologio estas la propra figuro de muĝanta ondo. Ŝi havas ses kapojn kaj dek du piedojn, la korpo similas la serpenton kaj bojas kiel hundo. Ŝi havas akrajn dentojn trivice, kaj etendante la logajn kolojn ŝi manĝas preterpasantajn ŝipanojn. Kredeble la prauloj supozis la potencon de akvo; ĝi subakvigas homojn, renversas ŝipojn, demordas teron kaj ofte ĝi forrabas ĉion desur la tero. Kaj oni kredis, ke akvo vivas, aŭ spiritoj loĝas en ĝi; oni timis la akvon, kaj fine kutimis oferi al ĝi por liberigi sin de la teruro.

Ĝenerale oni ne dubas, ke tiu ĉi japana tradicio supre dirita devenas de antikva moro pri virgulino-ofero. Esence tio estus magio, kiu instigis fekundecon de cerealoj per generado inter virgulino kaj serpento, la spirito de l’ tero. Demonoj ofte postulis de homoj virgulinon kiel oferon. La motivo de oferado dependas de tio, ke oni timis plagon de l’ demonoj, kaj en iu senco la viktimo estas anstataŭanto, per kiu oni limigas la plagon en certa grado. Aliflanke, per tio oni elpetis bonvolon de l’ demono (spirito aŭ dio) kaj esperis prosperon de l’ popolo; tiu ĉi moro estas universala en la mondo, kaj ĉiu popolo kulturita kaj nekulturita havas ĝin, kiel ekzemple, Jehovo tre ofte postulis oferon, kvankam ne virgulinon, kun la kondiĉo ke li protektos la popolon, kiu oferdonis. En la orienta parto de Afriko, ĉe Bonio, ekzistas tia moro, ke oni oferas virgulinon al la Ŝarko ĉe retrofluo de tajdo en ĉiu printempo. Sed, en la Suda Pacifiko oni oferas reĝidinon al la KrokodiloĴ.[10] Ka jen Orienta Hindujo ni trovas multajn tradiciojn pri tiaj praktikoj. Unue oni oferis virinon kun tuta kredo al tiaj spiritoj de akvo, sed posteuloj deviga oferis virgulinon al la spiritoj ĉiujare en sama sezono, kvankam oni bone konsciiĝis, ke tiu ĉi moro estas ne bona. Ĉar tia moro estis okazigata por la bono de publiko, tial neniu el la lonĝantaro, kiu vivas en tiu ĉi superstiĉo, kuraĝis rompi ĝin kaj ĉiam pacience, kvankam vole ne vole ili devis obei ĝin, malgraŭ ili konsciis, kiu postulas oferon estas diabla; kaj ili volis ĉesigi la oferadon al ĝi. Sub tiu ĉi superstiĉa kredo certe multaj tragedioj okazis inter la popoloj. Sed fremdulo estas indiferenta pri gentaj moroj, kaj povas ĉesigi ilin aŭ silentigi la spiriton (demono, monstro). Tial la heroo, kiu disrompis superstiĉan moraĉon aŭ bravule forbuĉis monstron en multaj legendoj, ĉiam estas fremdulo. Susano, kiu savis la virgulinon kaj forbuĉis la ok—kapan monstron, estis fremdulo deveninta de la ĉielo. Mi do opinias, ke la japana mito pri la ok-kapa serpentego ekkreskis per tia motivo.

Por buĉi la serpentegon Susano uzis sakeon, kaj laŭ alia fonto(C) en Nihongi, li uzis la venenan kaj narkotis la monstron. Tio estas ruzo. Per la homa saĝo oni venkis la monstran forton. Ĝenerale la forto de monstro aŭ diablo tre superas la homan, tamen al ĝi mankas saĝo. Krome la sakeo utilas por pacigi diojn en ŝintoismaj ritoj. Laŭ alia fonto(B) en Nihongi, Susano diris al la monstro;—„Vi estas mirinda dio.”. Tiu ĉi vorto ankaŭ atestas, ke ĝi temas pri animismo. Tiel la serpentigo altiĝis de la personigo de rivero ĝis mirinda dio.

Pri tiu ĉi tradicio kelkaj kleruloj pristudis laŭ la vidpunkto de geografio, sed nenio utilas. Historiistoj ankaŭ konsideras ĝin, ke ĝi estas kroniko de fakto aŭ alegorio pri mortigo kontraŭ aligenta ĉefo, sed neniu kontentigas nin. La rakontoj en Nihongi kaj Koĵiki estas kompreneble naciecaj, kaj ili estas kompilitaj en unu sistemo kvazaŭ devenintaj de certa komuna origino. Sed ili ne ekĝermis originale en tiu ĉi lando, ilin alportis niaj prapatroj, kiam ili venis en nian landon antaŭ pli ol 3 jarmiloj. Poste tiuj ĉi rakontoj kreskis, kaj ankaŭ kreskis ilia ornamo dum la transrakontado de buŝo al buŝo, ĝis ili estas enkondukitaj en la kronikojn, tial geografia studo kaj historia esploro estas senutila.

Preskaŭ ĉiuj rakontoj en tiu ĉi tipo feliĉe finiĝas. Perseo edzinigis Andromedon kaj feliĉe vivis por kelktempo, kvankam poste ili devis separi. Susano ankaŭ edzinigis la filinon de la maljunulo, kaj laŭ la antikvaj kronikoj liaj idoj tre prosperis, precipe la dio Okuninuŝo estis la plej eminenta inter liaj idaroj. Japana mitologio raportas multajn romancojn pri tiu ĉi dio. Aliloke mi iam pritraktos tion.

  1. „Oomoto Internacia,“ Julio, 1933.
  2. Takama-no-Hara.
  3. t. e. aborigeno, antiteze al ĉielaj personoj (dioj).
  4. Originale akagaĉi, Physalis Alkekengi.
  5. Sugi.
  6. Hinoki.
  7. Diino de Suno. Unua principo de la japana ŝintoismo.
  8. Unu el tri gorgonoj. Antaŭe ŝi estis bela knabino, sed ŝi fanfaronis precipe pri ŝia bela hararo, kaj komparis la diinon Ateno. La diino tre koleris kaj ŝanĝis ŝian hararon en serpentojn, ja terure malbeligis ŝin. Se ju ekvidas ŝian rigardon, oni diras, tiu fariĝas momente ŝtono.
  9. Iŭahiba.
  10. La dio de Ŝarko, Krokodilo.