Annabel Lee


ANNABEL LEE[1]
de Edgar Allan Poe.


(Ĉi tiu traduko gajnis la unuan premion en klaso 3 de nia “Nova Literatura Konkurso.”)

Antaŭ multe da jaroj, en reĝoland’
Ĉe la maro, sciu vi,
Ke loĝadis tre bela virgulin’ —
La aminda Annabel Lee —
Kies sola pensad’ estis ami min
Kaj esti amata de mi.

Mi nur infan’ kaj ŝi nur infan’
En reĝlando tiu ĉi,
Amadis kun am’ pli profunda ol am’
Mi kaj Annabel Lee;
Kun am’ tiel granda, ke eĉ la serafoj
Enviemiĝis al ni.

Kaj jen do la kaŭz’ — antaŭ tre longa temp’
En reĝlando tiu ĉi —
Ke vento elblovis el nub’ kaj morton
Alportis al Annabel Lee.
Venis do ŝia altranga parenc’
Kaj portis ŝin for de mi,
Por entombigi izola ŝin
En reĝlando tiu ĉi.

L’ anĝeloj, ne tiel feliĉaj ĉiele,
Sentadis envion al ni —
Jes! tial okazis (kiel scias homar’,
En reĝlando tiu ĉi),
Ke la vento elvenis el nokta nub’,
Morton portante al Annabel Lee.

Sed ni amis kun am’ pli potenca ol am’
De homoj pli aĝaj ol ni —
De multaj pli saĝaj ol ni —
Kaj nek la anĝeloj en alta ĉiel’,
Nek demonoj malsupre de ni,
Povos iam disigi de mia anim’
La animon de Annabel Lee:

Ĉar ne brilas la lun’ ne portante al mi
Belajn sonĝojn pri Annabel Lee;
Kaj kiam ajn stel’ levas sin en ĉiel’
Mi ekpensas pri Annabel Lee;
Do, tra tuta la nokt’ apud ŝi — karulin’ —
Kiu estas viv’ mia kaj kara edzin’,
Kuŝas mi en tombeg’ tiu ĉi
Ĉe la mar’ kie dormas ŝi.

El angla lingvo tradukis
Rhodes Marriott.

PiednotojRedakti

  1. Elp. An’abel Li.


 
La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Edgar Allan Poe kaj de la tradukinto: Rhodes Marriott.