Babiladoj de bonhumora Zamenhofano/Antaŭparolo

Antaŭparolo.

En urbo L… antaŭ kelkaj jaroj fondiĝis Esperanta Societo. Antaŭe ĝi, kiel ofte okazas, multe laboris, poste ĝin „timigis la noktaj fantomoj, batoj de l’sorto kaj mokoj de l’homoj“ kaj ĝi, lacigita, ĉesigis entute sian laboron; la sola signo de ĝia ekzistado restis nur la elpendaĵo sur la strata muro. Tiam kelkaj samideanoj, junaj, flamaj organizis novan societon, kiu prospere disvolvis, malgraŭ la mondeficito, sian agadon je bono de l’homaro.

La prezentataj nun al la legantaro „babiladoj“ montras plejparte bildojn el la vivo de ĉi-tiu societo. La aŭtoro decidis eldoni ĉi-tiujn „babiladojn“, ĉar ili povas havi intereson ne nur por L…aj samideanoj. La atenta leganto trovos ĉi-tie tipojn el sia societo, bone konatajn al li. Jen „grava okazintaĵo“ eble rememorigos, ke li (ho naivulo!) ankaŭ iam ĝojis, kiam liaj samsocietanoj „eldonis“ gazeton kaj ke li pensis, ke ĉi-tiu gazeto alportos gravan utilon al nia tutmonda movado. Eble li ankaŭ revis pri eldono de propra gazeto, se la malnova ne volis presigi lian geniverkon („La Vojo“). Eble li ĉeestis ankaŭ la ĝeneralan kunsidon de ia societo kaj tiam li certe renkontis tiajn bildojn, kiajn priskibas la „Terura sonĝo“. La juna leganto kaj flama samideano eble sincere kredas, ke ĉiuj Esperantaj societoj okupas sin nur pri Esperanta propagando, — en tia okazo li disreviĝos, traleginte la babiladon „Nia societo“. Povas esti, ke iu glorama (mi volas neniun ofendi, sed pro sincereco oni devas konstati, ke ankaŭ tiajn ni havas) samideano ankaŭ tiel revis, kiel la aŭtoro („Se mi fariĝus idisto“) kaj devis tamen resti Zamenhofano pro iaj misteraj kaŭzoj.

La subskribinto, timante, ke oni nomos lin reformemulo, revoluciulo, malica sespintulo, laŭtvoĉe avertas, ke li ne celis ribeligi la Esperantan popolon, sed li volas nur bonhumore priskribi niajn Esperantujerojn kun, parolante per doktorfiŝera dialekto, iliaj „uloj“ kaj „istoj“, kaj ties „ekoj“, „adoj“, „emoj“…
Joŝo.

30. IX. 14.