Berna Internacia Kontrakto pri la Fervojaj transportaĵoj (Fervoja Esperantisto, Novembro 1913)
1-e Ĉiu internacia sendaĵo (artikolo I-a) devas estis akompanata de ŝarĝatesto, kiu enhavas jenajn citojn :
a) La lokon kaj la daton de la skribado ;
b) La nomon de la forsendonta stacio kaj de la forsendonta fervoja administracio ;
c) La nomon de la akceptonta stacio, la nomon kaj la loĝejon de la akceptanto, kaj la eventualan citon, ke la komercaĵo estas konservota en la fervoja pakaĵhalo ;
d) La nomon de la sendaĵo laŭ ĝia enhavo, la citon de la pezo aŭ anstataŭ tiun citon, kiu estas konforma al la specialaj difinoj de la forsendonta fervoja administracio ; krom tio okaze de la forsendo de poparta pakaĵo la nombron, manieron de la pakado, signojn kaj numerojn de la komercaĵoj ;
e) La postulon de la forsendonto, ke oni uzu specialajn tarifojn sub la kondiĉoj allaseblaj laŭ la artikoloj XIV-a kaj XXXV-a.
f) La citon pri la intereso deklarita rilate al la livero (artikolo XXXIII-a kaj XL-a).
g) La citon ĉu la komercaĵo estu transportota rapidire aŭ marapidire.
h) La precizan tabelon de la paperoj bezonataj por la dogana- aŭ impostofica prilaborado aŭ por la polica ekzameno kaj la rezervon rezultantan el la artikolo X-a alineo (4-a).