Bohemaj Grenatoj/Marinjo Magdon


Petr Bezruč:
MARINJO MAGDON.

Magdon maljuna el Ostrava hejmen
iris vespere kaj haltis je brando;
falis en foson kun kap’ disrompita —
hejme tre ploris Marinjo Magdon.

Karbovagon’ renversiĝis sur relo,
sub ĝi ekspiris vidvino de Magdon.
Orfoj kvin ploris en Hamro Malnova,
kaj pleje plejaĝa Marinjo Magdon.

Kiu nun ilin adoptos, satigos?
Ĉu vi por ili nun estos gepatroj?
Ĉu minejestro la koron posedas,
kiel vi sama, Marinjo Magdon?

Finon ne havas markiza arbaro.
Kiam la patron mort’ trovas en mino,
lignan fasketon, ĉu orf’ preni povas?
Pensas vi tion, Marinjo Magdon?

Frostas, Marinjo, kaj mankas manĝaĵo.
Plena montaro de branĉoj kaj ligno.
Vidis urbestro vin, Hochfelder, ŝteli,
ĉu li silentos, Marinjo Magdon?

Kian fianĉon vi al vi elserĉis?
Plumon sur ĉap’ kaj pikilon ĉe brako,
frunton severan, kaj vi kun li iras;
ĉu en Frydekon, Marinjo Magdon?

Strange vi amas lin. Kapo klinita;
viajn okulojn vi kaŝas per tuko,
kaj en ĝin fajraj enfluas larmetoj.
Kial vi ploras, Marinjo Magdon?

Burĝoj en Frydek kaj la sinjorinoj
mokos pri vi kun mieno malica;
Hochfelder vidos vin tie en ĉambro:
Kiel vi fartas, Marinjo Magdon?

Flanke, Marinjo, rok’ staras tre kruta,
fluas apude kaj bruas rivero,

ŝaŭma, sovaĝa jen Ostravica.
Ĉu vi ĝin aŭdas, Marinjo Magdon?

Salto maldekstren kaj ĉio finiĝas.
Via hararo kaptiĝis sur roko,
sango makulis la blankajn manetojn,
Di’ kun vi estu, Marinjo Magdon.

En la tombejo ĉe muroj la tomboj,
krucoj kaj floroj sur ili ne estas.
Memmortigintaj ĉi-tie nur kuŝas.
Kuŝas eĉ tie Marinjo Magdon.




La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Petr Bezruč kaj de la tradukinto: Stanislav Schulhof.