Bolesĉjo ()
Tradukita de Ivan Seleznjov
Ruslanda Esperantisto, 1905 (p. 9-12)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
BOLESĈJO.
Rakonto de Maksim Gorjkij.
(1896)

Unu konato unu fojon jen kion rakontis al mi:

— Kiam mi estis en Moskvo studento, al mi okazis loĝi apude kun unu virino el „ĉi tiuj“... ci scias? Ŝi estis polino, ŝia nomo estis Terezo. Tre alta, forta brunulino, kun nigraj, kunkreskiĝintaj brovoj kaj kun vizaĝo granda, maldelikata, kvazaŭ elhakita per hakilo — ŝi timigadis min per besta brilo de ŝiaj mallumaj okuloj, per densa, baseca voĉo, per veturigistaj manieroj, per la tuta ŝia grandega muskolplena figuro de bazara komercistino... Mi loĝis en subtegmento, kaj ŝia pordo estis kontraŭ la mia. Mi, en tiu tempo, neniam malfermis mian pordon, se mi sciis, ke ŝi estas hejme. Sed ĉi-tio, kompreneble, okazis malofte. Iafoje okazadis al mi renkonti ŝin sur la ŝtuparo, sur la korto, kaj ŝi ridetis al mi per rideto, kiun mi opiniis raba kaj cinika. Ne unu fojon mi vidis ŝin malsobra, kun la malklariĝintaj okuloj, diskonfuzita, ridetanta iel aparte malbele... En tiuj okazoj ŝi diradis al mi:

— Estu sana, sinjoro studento! — kaj ŝi malsaĝe ridegis, pligrandigante mian abomenon al ŝi. Mi forveturus el la loĝejo por eviti tiajn renkontojn kaj salutojn, sed mi havis tian ĉarman ĉambreton kun larĝa vidaĵo el la fenestro kaj en ĉi-tiu strato estis tre mallaŭte... Mi toleris.

Kaj subite, unu fojon en mateno, kiam mi kuŝis sur la dormobenko, penante trovi iajn pretekstojn por ne iri aŭskulti lekciojn, — estas malfermata la pordo, kaj ĉi-tiu abomena Terezo krias de la sojlo per baso:

— Estu sana, sinjoro studento!

— Kion vi volas? — mi diris. Mi vidis, — ke ŝia vizaĝo estis konfuzita, peta... La vizaĝo estis neordinara por ŝi.

— Permesu, sinjoro, mi petos vin pri unu afero... Faru ĝin por mi!

Mi kuŝas, silentas kaj pensas:

Intrigo! Atenco je mia pureco, nek pli nek malpli!

Havu paciencon, Georgo.

— Mi bezonas sendi leteron en la patrujon, — ŝi diras tre petege, mallaŭte, malkuraĝe.

Не, mi pensas, diablo estu kun ci, estu tiel! Mi stariĝis, sidiĝis al la tablo, prenis paperon kaj diris!

— Eniru ĉi-tien, mi petas, sidiĝu kaj diktu...

Ŝi alvenis, gardeme sidiĝis sur la seĝon kaj kun kulpa eksteraĵo rigardis min.

— Nu, al kiu estos letero?

— Laŭ vojo varsovia, en la urbon Svencjany[1] al Boleslavo Kaŝput...

— Kion skribi... Diru...

— Ĉarma mia Bolesĉjo... koro mia... Mia fidela amato... Gardu cin Dipatrino! Ora mia koro, kial ci tiel delonge ne skribis al cia sopiranta kolombineto Terezo...

Mi apenaŭ ne ekridegis. „Sopiranta kolombineto" de dek du verŝokoj[2] da alteco, kun pudopeza pugnego kaj kun tia nigra vizaĝego, kvazaŭ la kolombineto la tutan vivon purigadis kamenajn tubojn kaj nek unu fojon sin lavis! Mi min detenis iel kaj demandis:

— Kiu li estas, ĉi-tiu Boleco?

— Bolesĉjo, sinjoro studento, — ŝi kvazaŭ ofendiĝis je mi pro tio, ke mi kripligis la nomon. — Li, Bolesĉjo, estas mia fianĉo...

— Fianĉo?!?

— Kial do sinjoro tiel ekmiris? Ĉu ĉe mi, fraŭlino, ne povas esti fianĉo?

Ŝi, fraŭlino?!... Bone?

— Но, kial do! Ĉio okazas... Sed ĉu delonge li estas via fianĉo?...

— La sesan jaron...

Ho-ho! — mi pensas. Nu, ni pretigis la leteron. Tian, mi diros al vi, delikatan kaj aman, ke mi mem, eble, interŝanĝus la lokon kun ĉi-tiu Bolesĉjo, se la korespondantino estus ne Terezo, sed io alia, pli malgranda ol ŝi.

— Jen mi anime dankas vin, sinjoro, pro la komplezo! — diris al mi Terezo salutante. — Eble, ankaŭ mi povas servi al vi per io?

— Ne, mi tre dankas!

— Sed eble, ĉe la sinjoro sur la ĉemizo aŭ sur la pantalono estas truetoj?

Mi sentas, ke ĉi-tiu mastodono en jupo ruĝigis min, kaj mi tre maldelikate diris, ke mi ne bezonas ŝiajn komplezojn.

Ŝi foriris.

Pasis ĉirkaŭ du semajnoj... Vespero. Mi sidas antaŭ la fenestro kaj fajfas, pensante, per kio mi povas forlogi sin de mi? Estas enue, sed la vetero estas malbonega, mi ne volas iri ien, kaj pro la enuo mi okupas min je memanalizo, kiel mi memoras? Ĉi-tio estas ankaŭ sufiĉe enua, sed pli mi nenion volis fari. Estas malfermata la pordo — glor’al Dio — iu venis...

— Ĉu sinjoro studento sin okupas per nenia ekstra afero?

Tereso! Hm...

— Ne... sed kio?

— Mi volus peti la sinjoron ankoraŭ skribi leteron...

— Se vi volas... Al Bolesĉjo?...

— Ne, nun jam de li...

— Ki-io?

— Но, malsaĝa virino! Ne ĝuste mi, sinjoro, diris, pardonu! Nun jam, vidu, estas bezone ne al mi, sed al unu amikino... t. e. ne al amikino, sed... al unu konato... Li mem ne skribas... Li havas fianĉinon, jen kiel mi ankaŭ... Terezo... Tial, eble, sinjoro skribos leteron al tiu Terezo?

Mi rigardas ŝin — ŝia vizaĝo estas konfuzita, la fingroj tremas, ŝi konfuziĝas pro io — kaj... mi konjektas!...

— Jen kio, sinjorino, — mi diras, — neniajn Bolesĉjojn kaj Terezojn vi havas kaj ĉion ĉi-tion vi mensogas. Kaj ĉe mi vi ne profitos, kaj konatiĝi kun vi mi ne volas... Ĉu vi komprenis?

Ŝi subite iel strange ektimis, konfuziĝis, komencis levetadi kaj mallevetadi la piedojn kaj ridinde plaŭdi per la lipoj, dezirante ion diri kaj nenion dirante. Mi atendas, kio el ĉi-tio sekvos, kaj mi vidas kaj mi sentas, ke, ŝajnas, mi malmulte eraris, suspektinte ŝin en la deziro delogi min de la vojoj de la pieco. Ĉi-tie, kiel ŝajnas, estas io alia.

— Sinjoro studento, — komencis ŝi, kaj subite, eksvinginte per la mano krute, sin turnis al la pordo kaj foriris. Mi restis kun tre malbonega sento en animo, mi aŭdas — ŝia pordo ekbatis tre laŭte — ekkoleris, videble, la virinego... Mi malmulte pensis kaj decidis iri al ŝi kaj, vokinte ŝin ĉi-tien, mi skribos al ŝi ĉion, kio estas bezona.

Mi eniras en ŝian ĉambron — mi vidas, ke ŝi sidas ĉe la tablo, apogis sin sur ĝin per la kubutoj kaj la kapon kunpremis per la manoj.

— Aŭskultu, — mi diras...

... Ĉiam, kiam mi rakontas ĉi-tiun historion kaj venas al ĉi-tiu loko, mi sentas sin terure malsaĝe... granda malsaĝaĵo! Je-es...

— Aŭskultu, mi diras...

Ŝi eksaltas de la loko, iras al mi brilante per la okuloj, kaj komencas, metinte al mi la manoj sur la ŝultrojn, murmureti... pli certe, sonegi per sia baso...

— Nu kio do? Nu? Tiel! Ekzistas nenia Bolesĉjo, nenia... Kaj Terezo ankaŭ ne ekzistas! Sed kio vin tuŝas? Por vi estas malfacile konduki per la plumo sur la papero, jes? Не, vi! Sed ankoraŭ tia... blanketulo! Neniu ekzistas, nek Bolesĉjo, nek Terezo, nur mi sola ekzistas! Nu, kio do, nu?

— Permesu, — mi diras, miregigita pro ĉi-tiu maniero, — en kio estas afero? — Bolesĉjo ne ekzistas?

— Jes, ne ekzistas! Sed kio do?

— Sed Terezo ankaŭ ne ekzistas?

— Terezo ankaŭ ne ekzistas! Mi estas Terezo!

Mi nenion komprenas! Mi malfermegas sur ŝin la okulojn kaj penas difini, kiu el ni freneziĝis? Kaj ŝi foriris ree al la tablo, serĉis tie, kaj iras al mi kaj ofendite diras:

— Se por vi estas tiel malfacile skribi al Bolesĉjo, tial jen ĝi estas, via skribaĵo, prenu! Kaj por mi aliaj skibos...

Mi vidas — en mia mano troviĝas la letero al Bolesĉjo. T-fu!

— Aŭskultu, Terezo! Kion ĉio ĉi-tio signifas? Por kio al vi estas bezona, ke skribu aliaj, se mi skribis, kaj vi ĝin ne sendis?

— Kien?

— Kaj al ĉi-tiu... al Bolesĉjo?

— Sed li do ne ekzistas!

Mi absolute nenion komprenas! Restis sole ekkraĉi kaj foriri. Sed ŝi klarigis.

— Kio do? — ofendite komencis ŝi paroli. — Li ne ekzistas kaj ne ekzistas! Kaj ŝi disigis la manojn, kvazaŭ ne komprenante, kial do li ne ekzistas.

— Sed mi volas, ke li ekzistu... Ĉu do mi ne estas homo, kiel ĉiuj? Kompreneble, mi... mi scias... Sed ja neniu ricevas malutilon de tio, ke mi skribas al li...

— Permesu — al kiu?

— Sed al Bolesĉjo do!

— Sed ja li ne ekzistas?

— На, Jezuo-Mario! Nu kio do, ke ne ekzistas, nu? Ne ekzistas, sed kvazaŭ ekzistas!... Mi skribas al li, nu, kaj sekve kvazaŭ li ekzistas... Kaj Terezo — tio ĉi estas mi, kaj li al mi respondas, kaj mi ree al li...

Mi komprenis... Al mi fariĝis tiel dolore, tiel malbonege, tiel honte ial. Apud mi, post tri paŝoj de mi loĝas homo, kiu sur la tero havas neniun, kiu povus rilati al li ame, kore, kaj ĉi-tiu homo elpensas por si amikon!

— Jen vi por mi skribis leteron al Bolesĉjo, kaj mi ĝin donis al alia tralegi, kaj kiam oni legas al mi, mi aŭskultas kaj kredas, ke Bolesĉjo ekzistas! Kaj mi petas skribi leteron de Bolesĉjo al Terezo... al mi. Kiam tian leteron oni pretigas kaj legas al mi, mi jam tute kredas, ke Bolesĉjo ekzistas. Kaj de ĉi-tio mi pli facile vivas...

...Jes... Diablo prenu!... Nu, mi de tiu tempo komencis akurate du fojojn en semajno skribi leterojn al Bolesĉjo kaj respondon de Bolesĉjo al Terezo. Bone mi skribis ĉi-tiujn respondojn... Ŝi en tiu tempo, aŭskultas ilin kaj ploregas... ploregas per granda baso. Kaj por tio, ke mi eligadis ĉe ŝi per la leteroj al ŝi de la imagata Bolesĉjo larmojn, ŝi por mi ŝtopis ĉiujn truetojn sur la ŝtrumpoj, ĉemizoj kaj ceteraĵo... Post tri monatoj post ĉi-tiu historio, oni ŝin metis pro io en la malliberejon. Kaj nun ŝi certe mortis.

...Mia konato forblovis la cindron de la cigaredo, enpense rigardis la ĉielon kaj finis:

„Jes... Kiom pli multe homo provis da maldolĉaĵo, tiom pli furioze li deziregas da dolĉaĵo. Kaj ĉi-tion ne komprenas ni, vestitaj en niajn malfirmajn virtojn kaj rigardante unu la alian tra krepo de memfiereco kaj konvinko je nia ĉia senpekeco...

Sekvas sufiĉe malsaĝe kaj... tre kruele. Ni diras, ke ili estas falintaj homoj... Sed kio estas falintaj homoj? Antaŭ ĉio ili estas homoj kun tia sama osto, kun tia sama viando kaj kun tiaj samaj nervoj, kiajn ni havas. Oni diras al ni pri ĉi-tio tutajn jarcentojn, tago post tago. Kaj ni aŭskultas kaj... diablo scias, kiel ĉio ĉi-tio estas malsaĝe! Ĉu ni jam tute surdiĝis de la laŭta prediko de humanismo?... En efektiveco, ni mem estas ankaŭ falintaj kaj, se vi volas, eĉ tre profunde falintaj... en profundegaĵon de ĉia memfiereco kaj konvinko je plisupereco de niaj nervoj kaj cerboj ol la cerboj kaj la nervoj de tiuj homoj, kiuj estas nur pli malmulte ruzaj ol ni, pli malbone povas sin ŝajnigi bonaj, ol ni nin ŝajnigas... Tamen, estas sufiĉe pri ĉi-tio. Ĉio, ĉi-tio estas tre malnova... ke eĉ paroli estas hontinde... Tre malnova... jes“!...

Postmorta traduko de
Ivan Seleznjov.

1901—XI—13

Tomsk.


  1. Litero y estas el pola lingvo, en rusa lingvo ĝi estas legata ы.
  2. Verŝoko estas la rusa mezuro de longeco.