Bonhumoraj Rakontoj/Pri la aŭtoro
Janusz Korczak (Dro Henrik Goldszmit) naskiĝis en Warszawa, la 22an de Julio 1879. Lia patro, konata advokato en Warszawa (pron.: Várŝava), zorge edukis sian filon, kiu post trapaso de tiea mezlernejo studadis medicinon en la universitato de Warszawa. Kiel juna kuracisto li dum mallonga tempo akiris bonan klientaron, ĉar li famiĝis kiel bonega konanto de infanoj; li estis unu el tiuj malmultnombraj kuracistoj, kiuj, kuracante la korpon, samtempe enrigardas zorgeme en la animon. Sed malgraŭ brilaj esperoj en tiu ĉi profesio, la kuracisto-revulo preferis la amatan de li pedagogion kaj dediĉis sian vivon al edukado kaj instruado al plej malriĉaj, senhejmaj orfinfanoj. Danke al liaj zorgoj kaj penoj, en Warszawa stariĝis grandioza “Orfohejmo”, en kiu li loĝas kune kun infanoj kaj sin okupas mem pri instruado kaj edukado al infanoj. Jam centoj da infanoj eliris el “Orfohejmo” en la mondon kun scienco, metio, eduko, kun helaj rememoroj pri sia nobla zorganto.
Kiel literaturisto li famiĝis danke al siaj brilaj verkoj pri kaj por infanoj. Lia “Infano de salono” estas laŭta protesto kontraŭ eduko de “saloninfano”. Li riproĉas gepatrojn pro manko de interligo inter ili kaj infanoj, kiuj en gepatra hejma ofte estas fremdaj.
“La gloro”, tradukita en fremdajn lingvojn, havigis al li grandan famon. Dum lastaj jaroj li skribis tri bonegajn verkojn: “Kiel ami infanon”, “Infano hejme kaj en lernejo”, “Infano en orfohejmo”.
Tra ĉiuj liaj verkoj sin tiras unu ideo: kiamaniere oni devas kompreni edukon kaj internan vivon de infano.
Liaj “Reĝo Maĉjo Unua” kaj ĝia daŭrigo “Maĉjo sur senhoma insulo”, “Bankroto de malgranda Dzeh” kaj “Kiam mi ree estos infano” faris lin famkonata pensulo. Pri la laste citita verko nia kritiko skribis:
“Janusz Korczak estas fenomeno de naturo: li ŝajnas havi du animojn — unu de plenkreskulo, alian de infano. Korczak vokas pri infanrajtoj, kiel franca revolucio vokis pri homrajtoj. Tiu ĉi libro estas ŝajne tre amuza, kvazaŭ fabelo; sed en vero ĝi estas studo morala kaj psikologia, filozofia kaj leĝa.
Ne hontige estus, pri tiu ĉi verko skribi traktaton, ne nur simplan kritikon. Ĉiu plej riĉa eŭropa literaturo fierus, posedante tian brilan esploriston kaj konanton de infana animo.” (Matena Ĵurnalo, la 27. 12. 1925.)
Krome li estas ankaŭ humoristo. Liaj “Humoraĵoj” publikigitaj en ĵurnaloj tuŝas kun bonhumoro, iafoje kun maldolĉa ironio diversajn flankojn de la vivio. Li konas bone la vivon kaj scivoleme enrigardas en ĉiun detalon.
Warszawa, en Junio 1926