Bonhumoraj Rakontoj/Tute ne sprita

Tute ne sprita

Tio okazis foje en ĉefa strato de granda kaj multhoma urbo. Tiu ĉi urbo ne estis la bonfaranta Warszawa, en kio cetere estas nenia spritaĵo. Do en ĉefa strato de tiu urbo estis multe da preterpasantoj. Kiuj ili istis, kiom ĉiu el ili dumjare enspezis, kiom da infanoj, kiom da pekoj, kiom da amikoj aŭ da kravatoj ĉiu havis, kia estis la politika opinio de ĉiu — pri tio mi tute ne parolos, ĉar en tio ankaŭ ne troviĝas iu spritaĵo.

Tra tiu ĉefa strato iris ĉifone vestita malgranda, ĉirkaŭe dekjara knabo. Mi diras “ĉirkaŭe”, ĉar iu sciencisto, jam mortinta, rimarkigis, ke li nenie renkontis tiom da grizaj junuloj kaj kvindekjaraj infanoj kiel ĉe ni… Aliflanke oni renkontas junajn maljunulojn, malmulte respektindajn kaj tute ne grizharajn, ĉar ili ne havas harojn.

Do tiu knabo iris tra la strato — se li nur irus, estus en tio nenia spritaĵo, sed li subite ŝanceliĝis kaj falis sur la pavimon, konstintan al la urba estraro kvardek rublojn por ĉiu kvadratmetro. Li falis kaj eĉ ne plu moviĝis, kaj krome, falante, lia kapo puŝegiĝis je muro de domo. Kvankam nenio sprita estas en ĉi tio, tamen ĉiu facile komprenos, ke la dekjara knabo devis forte kunpuŝiĝi kun la muro, por ke el lia disbatia kapo ruĝa sango komencu elflui, same kiel ĝi elfluadus el la kapo de ĉiu karulo, de Kazjo aŭ de Janko aŭ el la kapo de dothava solfilino, se ili, okaze falante sur multekostan pavimon de ĉefa urbo, batus la kapon je muro de domo. Preterpasantoj en tiu urbo, kiu ne estas Warszawa, ronde ĉirkaŭis la kuŝantan knabon, ĉar ĉiu el ili posedis interalie ankaŭ cerbon kaj langon, do tiu kolektiĝinta societo povis pensi kaj paroli — efektive oni komencis pensi kaj paroli.

Iu sinjoro, kvankam li havis alpenditan sur butono pakaĵeton kun kuko, ekĝemis kaj diris: “Kompatinda knabo!” Tiu ĉi sinjoro verŝajne havis ne nur kukon, cerbon kaj langon, sed ankaŭ koron, ĉar ne ĉiu kapablus, tiel baldaŭ aŭdigi sin kaj krom tio ekĝemi. Ĉe similaj okazaĵoj homo perdas la kapablecon pri logika argumentado — la koro sola povis dikti al lia parolo tiajn noblajn, amplenajn vortojn.

“Malfeliĉa knabo!” ripetis tiu ĉi sinjoro kun koro en la brusto kaj kun kukpakaĵeto pendanta je butono. Ĉi tiujn vortojn ne mi sola aŭdis, sed kvardek aliaj personoj, starantaj pli proksime al tiu sinjoro. Li estis tiel modesta, ke li anonime tion diris, ne pro reklamo. Li eĉ post unu momento nerimarkite forŝoviĝis el la aro kaj malaperis inter preterpasantoj de la ĉefa strato, kaj aliaj atestantoj jam rericevis konscion pri la malĝojiga fakto kaj de kelkaj flankoj kune alkuris la malriĉan infanon kun ĝemetoj kaj kompatvortoj. Kaj jen — nova penso — iu diris: “Eble la mizerulo svenis pro malsato!”

Ĉiu nova ideo, ĉiu nova vero aŭ kuraĝa hipotezo, antaŭ ol ĝi estos akceptata de aliaj, antaŭ ol ĝin festos batalado aŭ briligos la venko, devas trairi mokadon kaj mallaŭdon de amaso, kio ankaŭ ne estas spritaĵo.

“Li eble nur ŝajnigas esti malsana?” diris kuraĝe iu sinjoro, tenante unu manon en la poŝo kun monujo kaj du fingrojn en la poŝeto kun horloĝeto, ĉar inter la kolektiĝintaj homoj, havantaj koron kaj amon, povis troviĝi fripono preta por profiti la kortuŝon de noblaj bonfarantoj kaj senigi lin ne nur de poŝhorloĝeto sed ankaŭ de ora ĉeneto. — “Li eble nur ŝajnigas?”

Kompreneble! Kiomfoje malvarma kalkulo elŝiras el nia brusto kompatsopiron — kiomfoje malnobla ruzaĵo malvarmigas sur niaj lipoj varman spiron de tiuj belegaj vortoj, elirantaj el la buŝo de sinjoro kun kuko je butono.

“Malfeliĉa knabo !”

Post silento malbonaŭgura iu voĉo aŭdigis: “Kion do vi diras? Li ne ŝajnigas — li ja estas sangumita.”

“Ba!” diris la konsiderema sinjoro, tenante sian oran ĉeneton — kaj kun mallaŭda rideto forlasis la aron.

Subite iu ekfrapis min sur la dorson, poste mi eksentis doloron en flanko, kaj kiam mi iom tranviliĝis, mi ekvidis ĉifonulon, klinitan super la knabo.

“Nu, trinku iom”, li diris al li.

Homo, ne skribanta novelojn, neniam komprenos verkiston: kie vendejposedanto, akuŝistino, biciklofabrikanto kortuŝe ekploras — tie poeto eksribas idilion kaj sendos ĝin por konkurso.

Estas do neniel mirige, ke, rigardante knabon kuŝantan sur pavimo kaj ĉifonulon klinitan apud li, mi ne parolis per tremantaj lipoj: malfeliĉa infano!, sed mi nur elpensadis kvinaktan melodramon por popola teatro sub la titolo “Retrovita filo aŭ kadavro apud kadavro”. Mi havis jam la lastan scenon de la lasta akto.

La knabo estas ŝtelita filo — malespera patro ruiniĝas per sensukcesa serĉado, poste li fariĝas drinkulo, fine li vidas knabon sur strato, li ekkonas lin, danke al iu signeto sur la kolo, kaj krias: “Filo mia!” La knabo diras: “Patro mia!” Poste la patro: “Infano!” La knabo: “Mi mortas”, kaj li agonias. La patro malesperegas, li kun tuta forto frapas per la kapo tiun grandan domon kun sep hipoteknumeroj. Post la scenejo — trumpeto de societo “Rapida Helpo”. La kurteno malsupreniĝas.

Mi vekiĝis el revado. Ho, vi mokuloj, kiuj diras, ke homo estas nur bestviro aŭ bestvirino aŭ egoisto, se vi aŭdus, kia indignobrueto movis tiun ĉi aron, kiam ĝi vidis, ke ĉifonulo al malfeliĉa knabo volis enverŝi brandon en la buŝon.

“Foriru, drinkulo! Ne faru infanon drinkema!” kriis ĉiuj.

“Se ne — estu ne”, respondis tiu homo kaj foriris.

Mi ne ripetos ĉion, kion oni diris, mi silentos pri la nombro da amplenaj vortoj diritaj pri homa mizero, pri sennoma, fremda, malpura fripono — tiuj ĉi vortoj foriĝis seneĥe. Kaj en la aro, krom homoj kun diplomoj, krom homoj, havantaj molajn sentemajn korojn, krom virinoj, kies cerbo estas pli ema, elpremi larmojn el la okuloj — troviĝis ankaŭ komizoj, junaj librotenistoj, anoncagentoj, diversspecaj maklernistoj, — kaj ili ĉiuj pli aŭ malpli poezieme, pli aŭ malpli laŭte, per pli aŭ malpli bona parolmaniero kompatis tiun ĉi malriĉulon.

Kio fariĝis kun li, mi ne diros — ĉar estas en tio neniu spritaĵo — mi volis nur konstati, ke ekzistas koroj kaj sentoj.

Cetere mi povas eĉ diri: “Rapida Helpo” veturigis lin al hospitalo, kie mankis loko, tamen oni lokis lin. Oni diras, ke pro malsato li erare manĝis alumetkapetojn.