Cezaro/Ekkono
Kaj nun — ek al laboro!
La vojo estas libera, ĉiu kontraŭstaro rompita, kaj ĉie, lim-interne de l’ romia imperio, oni atendas nur la ordonojn de Cezaro. Glave li traplugis tiun senfinan kampon kaj sange ĝin sterkis. La grundo estas preparita — ĝi atendas semojn.
Sed la semanto hezitas.
Kial? Ĉu li ion forgesis? Ĉu ankoraŭ io devas okazi antaŭ ol la granda kreado komenciĝos? Ĉu la direktisto de ĉiuj homaj sortoj trovas la tempon nematura? Sed, ĉu li ja mem ne diris, ke estas perdita ĉiu tago, kiu prokrastas komencon de agado, ke li havas nenian sopiron ol fine, fine, komenci la kreadon? Kaj nun tamen li hezitas?
Ripete ekŝajnis, ke li volas komenci. Tiel, ekzemple, kiam li venigis en Romon egiptajn astrologojn por reformi la kalendaron. Tiel, kiam li publikigis grandan dekreton pri la italaj komunumoj, en kiu oni ordigas ĝisdetale la burĝan vivon sur la apennina duoninsulo. Tiel, kiam li levis nedetrueblan digon kontraŭ la nesatigebla monavido de uzuristoj. Tiel, kiam li likvidis la longtempan malfeliĉon de l’ ŝtatpensiuloj, la sekretajn klubojn, la regadon de l’ grandurba popolaĉo. Tiel, kiam li loĝigis okdek mil siajn veteranojn en Gallio por kolonii kaj romanigi la landon. Tiel, kiam li donacis al sia kara Transpadio plenan romian civitanecon. Tiel, kiam el ĉiuj provincoj li vokis en la senaton la plej eminentajn, la plej indajn virojn, formante el tiu korporacio veran reprezentantaron de la ŝtato. Tiel en sennombraj grandaj kaj malgrandaj reformoj, kiuj inundis la tutan imperion, fortorentante ĉion malnoviĝintan, anakronisman kaj revivigante, fruktigante ĉion novan, espervekan.
Sed la vivo restis tia, kia ĝi estis, ĝi ruliĝas tra la malnova fluujo. Eble pli sukera, pli firmigita ol antaŭe, sed esence same: ŝanĝiĝis nek doloroj, nek ĝojoj. La tempesto de l’ nova tempo kiu devus ĉion fari alia, mankas; la granda alivalorigo de ĉiuj valoraĵoj ne venis.
Li, kiu devus tion plenumi, al kiu tio iam estis la vivcelo, ekkonis tion pli klare ol ĉiuj aliaj. Dum semajnoj, en la plej profunda soleco, en kiu neniu rajtas lin ĝeni, en multegaj sendormaj noktoj, li serĉas tion, kio de li forglitis. Li klopodas trovi la ŝlosilon, la sorĉvorton, per kiu li malfermos la trezorojn, kaŝatajn dum longaj jardekoj en sia plejprofundo. Kaj li scias, ke tio estas malebla: tio, kion li sentis neperdebla propraĵo, forpasis por ĉiam.
Kaj nun, kiam ĉio dependas nur de lia volo, minace aperas la demando, kiun tra la lastaj jaroj li starigadis al si ĝis tedo: kion fakte li volas?
Fari ordon, iam li diris al la maljuna Sullo. Antaŭ liaj okuloj tiam ŝvebis ordo, la definitiva ordo, kiu forviŝus eĉ la lastajn postsignojn de kaoso, dissolvante ilin en la kosmo, en la lasta Harmonio. Novan mondon li volis krei, tiun idealan mondon, kiun havis antaŭ la okuloj la senmortaj dioj, kiam ili kreadis tiun ĉi malperfektan mondon. Li volis leviĝi super ĉio hazarda por elaranĝi tion, kio ankoraŭ ĝermis kaj rondflirtis, por kolekti tion, kio ankoraŭ estis disŝutita kaj malamika. Li volis elmasoni konstruaĵon, kies ŝtonoj fragmente kuŝis sur la profanita, de li konsekrota grundo.
Kaj nun li ekkonis, ke li volis ion maleblan, ke la Malperfekto, Impulsoj kaj Batalo estas fundemantaj leĝoj de l’ mondo: sen ili ĉiu vivo rigidiĝus. Do, la semoj ne povis elburĝoni, ĉar li tenas en la manoj lolon; li ne kreadus, sed detruus, li ne donus vivon, sed — morton.
Kaj plue li ekkonis: ke al la homoj estas malamiko ĉiu, kiu forrabas ilian memon; ke ĝuste al la plej noblaj el ili, ĉiu devigo, eĉ se ĝi ŝajnus utilega, estus fakte plej terura torturado; ke la realigo de lia verko ekstermus el la mondo tion, kio, sole, ĝin vivtenas: la liberecon.
Kaj fine li ekkonis, tion, kion en la brakoj da Kleopatra li nur antaŭsentis. Tion, kion unuafoje li klare vidis en la sangtago de Tapso. Li ekkonis per sobra, pripensema racio, kiun ne konfuzas distingo inter vero kaj falso: ke ne ekzistas tia ordono, tia edikto, tia — eĉ se plej forta — volmontro, kiu helpus al la homaro leviĝi kaj puriĝi. Ke entute ne ekzistas homaro, nek komuna ideo, ke fakte nur unuopulo vivas; kaj estas nur: mi — vi. Sed ankaŭ al la unuopulo oni ne povas helpi, se li ne helpas al si mem.
Ĉar, se li povus eĉ disŝiri sian koron kaj al ĉiuj, ĉiuj, montri la mondon, ene konstruitan, kiu havas nenion komunan kun tiu ĉi tera — eĉ se li tion povus: la infanoj de tiu ĉi mondo, absorbitaj en la vivo de siaj sentorganoj, rigardus lin per okuloj nevidantaj, aŭskultus per oreloj neaŭdantaj. Ili priridus tiun fantaziulon, revanton, kaj eĉ la iometon da bono, kiun li povus al ili proponi, ili forpuŝus. Lia ofero estus senfrukta kaj li mortus kun la konvinko, ke li vivis vane.
Tial li devas silenti, kvankam li konas la savon. Sennombraj vojoj gvidas al ĝi, sed ĉiu homo devas mem trovi la propran: li povas nenion alian ol nur flegi, nur milde balzami la pusvundojn, ĉiu faŭkantajn. Li povas plifaciligi nur la eksteran vivon esperante, ke dum la paco de l’ ĉiutago li vekos en kalkaj noblaj koroj tiun pli altan vivon. Ne gvidi, sed nur montri la direkton. Ne pretigi la ŝoseon, sed nur forŝovi barojn, malhelpantajn sur la vojeto.
Kaj senti, ke li — nur li sola — atingis la celon.