Disputo (Literatura Mondo, Decembro 1922)

Disputo ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

PRI LA DISPUTO. — Kiam ni ekirigis ĉi tiun rubrikon en nia revuo, ni sentis nin iom kulpaj, kiel Pandora post la malfermo de sia tenujo. Ni sciis, ke en Esperantujo, sub la serena marsupraĵo de la konkordo embuskas profundaj ondomovoj, tute ne pacemaj, kaj ni pensis, ke ili nun ĉiuj tumultos al tiu ĉi rubriko kaj minacos nin per superakvego de viglaj spiritaj parolskermoj, parolluktoj, parolbataloj.

Kaj ni eĉ estis tiel malicaj, ke ni deziris tion. Ni deziris havi en ĉi tiu rubriko ne sekajn diskutojn laŭ akademia maniero, sed ŝaŭmante bonhumorajn, viglajn, batalemajn ataketojn kontraŭ ideoj (neniam kontraŭ personoj), ataketojn, kiuj petole mallaŭdas, kun malica rideto grumblas kaj kiuj por argumento prefere uzas la vekon de rido. Disputi ni volas, karaj samideanoj, kelkfoje eble eĉ friponete, kvazaŭ ŝuistbubeto eliganta sian langon, kaj solan timon ni havas, ni ne volas esti enuaj.

La rubriko atendas sian majstron. Ĝis nun vane. Nun ĝi silentas, ne volas embarasi la feston de Kristnasko. Sed poste, hu — mi frostotremas pri la terura lukto kiu komenciĝos ĉi tie. Venu, disputemuloj! Disputu, grumblu, mallaŭdu. Redisputu, regrumblu, remallaŭdu ! Kontraŭredisputu... ktp. Sed estu viglaj, spritaj, amindaj ankaŭ en la malico, ataku, sed amuzu. Kaj kiu koleros, tiu jam apriorie ne estos prava.

DISPUTESTRO