Du francaj forkurintoj
En printempo 1919 mi loĝis en Balaklavo — malgranda urbeto en Krimeo je 12 verstoj de la granda fortikigita havenurbo Sebastopolo, kiu estis tiam tre grava milita bazo.
Krimeo en daŭro de la interna rusa revolucibatalado estis tute apartigita loko, kie la lastaj fortoj de la “blankuloj“, subtenataj de l’ “Entento“ fondis sian bazon, kvazaŭ duan Vandeon. Tamen la simpla popolo, la laboristoj, militinvalidoj dismetitaj en multnombraj sanigejoj post la rus-germana milito estis “ruĝaj“ kaj senpacience atendis la “bolŝevikojn“.
De 1917 ĝis fino de 1920 sesfoje ŝanĝiĝis la regantoj. Nur la 13an de novembro 1920 Krimeo estis liberigita. Ŝanĝo de la regantoj ĉiam estis kruela kaj multepeza por la loĝantaro: laboris kaj agitis spionoj, en la montoj kaj arbaroj sin kaŝis “verduloj“ — “verdaj ruĝuloj“ kaj poste “verdaj blankuloj“[2], kiuj por ne morti pro malsato rabis sur la vojoj. Multaj senkulpuloj pereis, kaj superpartie fervore laboris diversaj banditoj kaj friponoj. La vivo estis terura…
En aprilo 1919, la bolŝevikoj duafoje por kelka tempo venkis en Krimeo la “blankulojn“ kaj la brava ĉevalistaro de Budjony eniris nian Balaklavon je flanko de Alupko. Sebastopolo estis ankoraŭ en la manoj de la blankuloj, subtenataj de la franca estraro per provizaĵoj, vestoj kaj armiloj. La franca militŝiparo gardis la fortikaĵojn kaj la urbon ĉirkaŭitan de la bolŝevikoj.
Ĉe Inkermana akvofonto, liveranta la akvon al la urbo, la francoj metis sian gardon el 30 soldatoj. Al la bolŝevikoj prosperis kapti tiun ĉi gardon kaj fortranĉi la akvon, seniginte de ĝi tiamaniere la urbon.
La kaptitaj francaj soldatoj estis senditaj Balaklavon kaj oni lokigis ilin en bone gardata gimnazia domo.
Estris en Balaklavo “revkomo“[3] kaj mi servis kiel kancelariistino ĉe la gardkomisaro.
Post kelkaj tagoj Sebastopolo, ne havanta akvon, estis devigita fordoni sin al la bolŝevikoj kaj la francoj konsentis foriri postulante siajn kaptitajn soldatojn.
Oni sciigis Balaklavon, ke morgaŭ frue matene tiuj francaj kaptitoj estas forsendotaj Sebastopolon por redoni ilin al ilia estraro, — kaj tial en la gimnazia domo regis ĝojo, rido kaj kantoj de la feliĉaj revenontoj.
Mi trankvile laboris en mia ofico, kiam alkurinta ruĝarmeano, nomante mian nomon, postulis, ke mi tuj iru malsupren al la komisaro, kiu petis min priparoli france kun du kaptitoj, kiuj volas nepre ion gravan diri, sed neniu komprenas francan lingvon.
La du junaj francaj soldatoj kun malfermitaj bonaj vizaĝoj, rigardantaj min petege, rakontis:
— Ni estas forkurintaj de la militŝipo “La Justice“, ĉar oni volis mortpuni nin pro nia bolŝevikema propagando… Niaj amikoj, la rusaj bolŝevikoj, nin frate akceptis… Nun, se ni estos fordonitaj al la franca estraro, ni estos mortigitaj… Ni petas restigi nin en Balaklavo…
Kiam mi tradukis al la membroj de la “revkomo“ la peton de la junaj francoj, tute gravan, la revkomo trovis sin devigita plenumi ilian peton, sed kiamaniere? Se la redonotaj kaptitoj rakontos al sia estraro, ke du francoj soldatoj restis en Balaklavo laŭ la konsento de la revkomo, povas fariĝi granda konflikto, tute ne dezirinda. Tiam estis decidite imiti noktan forkuron.
Mi proponis la sekvantan planon: ĉar mia loĝejo estis la lasta sur la monto dekstre kaj mi havis neniujn kunloĝantojn, al mi estis sufiĉe oportune forŝteli la junulojn nokte kaj kaŝi ilin en mia ĉambro; la gardistoj do devas kuri maldekstren kun pafado kaj krioj, ke du francoj forkuris — ke estu plej granda bruo.
La deĵorantaj gardistoj estis informitaj pri nia plano kaj devis partopreni.
Ĝis la dua nokthoro la francoj babilis kaj kantis, mi deĵoris malsupre sub la balkono kaj atendis, kiam ĉiuj ekdormos. Niaj junuloj devis imiti la dormon, atendante la signalon de gardisto, kiu devis ilin transdoni al mi.
Kiam ĉio trankviliĝis kaj la nokta silento jam daŭris pli ol duonon da horo, mi proksimiĝis al la gardisto tute senbrue kaj demandis lin:
— Pro kia kaŭzo vi perdas la karan tempon?
Okazis, ke niaj amikoj, imitante sian dormon, lacigitaj de taga maltrankvilo kaj timo, tiel profunde ekdormis efektive, ke oni devas veki ilin tre energie, sed malhelpas tion fari malgranda blanka hundeto, kiu venis kun la francoj el Konstantinopolo kaj dormas ĉe la pordo, gardante siajn mastrojn kaj ne permesante eniri la ĉambron. Ĝia bojado vekus ĉiujn.
La gardisto sincere mallaŭdegis ĝin, kiel povas mallaŭdi nur la rusaj soldatoj. Li certigis min, ke la afero estas tute neebla.
Mia homa ambicio estis frapita: Kiel? Mi, prudenta homo, ne povas savi de morto la homojn pro malsaĝa besto?! Mi nepre devas ion pripensi…
— Montru al mi, kie kuŝas niaj du francoj? — diris mi al la gardisto.
Feliĉe ili kuŝis rekte antaŭ la pordo, sen botoj, kiuj staris apude… Havante ian longan pikilon, oni povus piki iliajn kalkanojn kaj tielmaniere veki ilin… Mi komencis serĉi en mallumaj koridoroj de la gimnazio ian bastonon, balailon… Nenion… La tempo forpasas… Iu povas vekiĝi, malhelpi… Ha, jen!… Tuj mi kuru hejmen, rapidege, — hieraŭ mia filo, granda amatoro de la maro, alportis hejmen kaptitan en la maro bambuan longan bastonon…
Post duono da horo tute senbrue el miaj tremantaj manoj ĝi feliĉe pasis preter la malsaĝa besto kaj forte pikis la senzorgan junulon, kiu eksaltinte tuj komprenis ĉion. Tre delikate li vekis sian kamaradon kaj ili ambaŭ, kun la botoj en la manoj, nudpiede, senbrue eliris — kaj ni, kvazaŭ tri fantomoj, tuj malaperis.
Post duono da horo ni ekaŭdis maltrankvilan signalon, kriojn, pafadon kaj la tuta vekita malgranda urbeto eksciis, ke forkuris du gravaj kaptitoj, kiuj ridante sidis en mia ĉambro, trinkis la teon, preparitan de mia filo, kaj gaje rakontis al mi tre interesan historion pri tio, kielmaniere ili fariĝis bolŝevikoj.
Unu estis pli inteligenta bela 22-jara junulo, kiu sin nomis Fernon Lebreton, li estis mezinstruita teknikisto. Lia franca parolo estis pli komprenebla por mi, ol la parolo de lia samaĝa kamarado, tute simpla homo, tre simpatia marselano kun la nomo Louis Valière. Mi ne stas certa, ke iliaj nomoj ne estis pseŭdonimoj.
Ili ĝojis, kiel infanoj, ĉirkaŭbrakis mian filon, kisis miajn manojn kaj nomis min ilia patrino. Ili rakontis: —
“En Francujo al ni oni diris, ke ni devas iri Rusujon por batali kontraŭ la sovaĝaj rabistoj, kiuj sin nomas “bolŝevikoj“. Estas la sankta devo antaŭ la tuta homaro venki ilin, ĉar ili estas danĝeraj por la civilizacio entute.
Ni venis Odeson. Al la bolŝevikoj ĉio prosperis. La rusaj blankuloj, al kiuj ni helpis, estis ĉie malvenkitaj, kaj oni devis fordoni Odeson al la ruĝaj bandoj, kiuj permesis al ni nur 24 horojn por evakuado.
Nia krozŝipo “La Justice“ ne povis tiel rapide kolekti nin kaj la bolŝevikoj jam estis enirintaj la urbon. Ni atendis teruraĵojn kaj estis tre mirigitaj, kiam la bolŝevikoj ekparolis kun ni tre kore, amikeme, nomante nin “tovariŝĉ“, kamarado, frato…
Niaj okuloj malfermiĝis, ni ekvidis, ke en Rusujo nun estas simila revolucio kiel la granda glora revolucio en Francujo. Ni ekvidis nian eraron, kaj kiam nia ŝipo “La Justice“ iris el Odeso Sebastopolon, ni — ĉiuj soldatoj — jam estis ruĝemigitaj.
Multaj meditoj venis tiam en niajn kapojn. Jen ni havis la ŝipon “La Justice“, sed kie ni havas la justecon? Veninte Sebastopolon neniu el ni jam inklinis obei la severajn ordonojn de niaj oficiroj, sed ĝuste en la momento, kiam mi deŝiris de sur mia ĉapeto la ruĝan insignon kaj metis ĝin sur mian bruston — kio devis esti signalo — du oficiroj kaptis min kaj la kamaradon same farintan.
Tamen ni estis pli lertaj kaj restiginte en iliaj manoj niajn suprovestojn ni nin ĵetis en la maron. Ni ambaŭ estas bonaj naĝistoj, povantaj multan tempon resti sub la akvo — ni tuj subakviĝis kaj la pafado ne atingis nin. Tremante pro malvarmo, ni albordiĝis kaj kuris al la bolŝevikaj pozicioj, ĉirkaŭintaj la urbon, kie nin oni akceptis ne malbone… Tiel ni trafis ĉi-tien…
Nun ni estas veraj bolŝevikoj, kaj ni kredas, ke ankaŭ nia lando baldaŭ estos bolŝevika. Ĉiuj estu kamaradoj en la tuta mondo…“
Tiuj ĉi junuloj loĝis ĉe mi unu semajnon zorgate de mia filo, kiu tre amikiĝis kun ili. Kiam la francaj ŝipoj foriris, la ordo firmiĝis, la danĝero pasis, niaj forkurintoj jam povis sin montri sur la stratoj. Por enlokigi ilin pli oportune mi petis unu mian konatinon, tre simpatian virinon, doni al ili unu ĉambron en la domo de ŝia fratino. Mi senkaŝe rakontis al ŝi nian sekreton kaj ŝi tre volonte prezentis al ili belan oportunan ĉambron.
Tiu-ĉi konatino estis mia instruatino en la kursoj de Esperanto, kiujn mi aranĝis, kaj mi entute estis utila por ŝi, helpante dum ŝi havis neniujn rimedojn por la vivo. Ŝi rakontis al mi, ke ŝia edzo eble estas pereinta, ĉar multan tempon ŝi havas neniajn sciigojn pri li.
Subite, tute neatendite, ŝia edzo aperis el Odeso kaj ni konatiĝis. Li sufiĉe bone parolis france kaj niaj amikoj francoj evidente ekinteresis lin. Baldaŭ oni proponis por la francoj laboron en Sebastopolo kaj ili kore adiaŭdiris nin, promesante skribi al ni…
Post du monatoj la blankuloj denove aperis sub gvidado de Vrangel, kaj en Balaklavo polica “Regnogardo“ anstataŭis la “revkomon“.
Kun grandega peno mi sukcesis trovi por mi oficon en la adresejo, kiu dependis de la “regnogardo“, kies estro estis ekspolicisto, tre severa, malnobla, drinkema homo. Baldaŭ li estis forigita kaj lin anstataŭis… mia konato, ĉe kies edzino loĝis la francoj. Li ankaŭ estis policisto-blankulo!
Dankema al mi pro mia amika rilato al lia edzino, kiun li profunde amis, li savis min el granda danĝero. Iutage alportis li kaj montris al mi paperaĵon, ricevitan de la ĉefa regnogardo en Sebastopolo kaj severe demandantan:
“Tre grave estas scii, kie restis dum la estado en Balaklavo du francaj bolŝevikoj — la nomoj — sciigu tuj sekrete“.
Mi tralegis kaj respondis propramane:
“La du francaj bolŝevikoj kune kun la kaptitaj 30 soldatoj en Inkermano estis enlokigitaj en la gimnazio kaj poste forsenditaj Sebastopolon.“
Li ridetis kaj prenis mian respondon. Se mia nomo estus nomita, mi nepre estus pafekzekutita, laŭ la severaj leĝoj de Vrangel.
- ↑ La Redakcio kun ĝojo enpresas tiun-ĉi rakonton de la malnova Esperanto-pionirino A. Borovko, la rakonton, kies originala ĉarmeco estas same valora, kiom ĝia reala fakteco. La Redakcio esperas, ke K.dino A. Borovko ankoraŭ multajn similajn faktojn-rakontojn povos al ni konigi ankaŭ el tiu jam historia epoko, de ŝi vidita kaj partoprenita, kiam la unuaj esperantistoj kun ilia flamanta entuziasmo laboris kaj batalis por nia internacia ideo, por la internacia lingvo — en ĝia frua infanaĝo.
- ↑ El la armeoj de la ambaŭ batalintaj flankoj dum la revolucio ofte eliĝis tutaj trupoj da tiel nomataj “verduloj“, kiuj rezignis militi kaj tamen konservis siajn simpatiojn. Ofte ili ŝanĝadis siajn inklinojn kaj aliĝadis al la kontraŭuloj kaj inverse.
- ↑ Revolucia Komitato — laŭ la kutima nuna rusa maniero mallongigi la titolojn per simila radikabruptigo de la plena formo.