DU MALJUNULOJ

I.

Du maljunuloj decidis pilgrimi antikvan Jeruzalemon. Unu estis riĉa vilaĝano; lia nomo estis Efimo Taràsoviĉ Ŝevelòv. Alia estis neriĉa homo, Eliseo Bodrov.

Efimo estis grava vilaĝano, ne trinkis brandon, ne fumis kaj ne flaris tabakon, neniam insultis per malpiaj vortoj kaj estis homo severa kaj solida. Efimo Taràsoviĉ dufoje estis elektata vilaĝestro kaj ambaŭfoje finis sian servon sen aldono de sia mono pro erarkalkulo en komunumaj financoj. Li havis grandan familion: du filoj kaj edziĝinta nepo, kaj ĉiuj loĝis kune. Laŭ eksteraĵo li estis sanulo, havis barbon kaj sin tenis rekte, kaj nur en sepdekjara aĝo grizaj haroj komencis aperi en la barbo. Eliseo estis maljunulo nek riĉa nek malriĉa, antaŭe li okupis sin en fremdaj lokoj je ĉarpentado, en maljuna aĝo li komencis loĝi hejme kaj sin okupi je abeloj. Unu lia filo laboris en fremdaj lokoj, alia—hejme. Eliseo estis homo bonanima kaj gaja. Li iafoje trinkis brandon, flaris tabakon kaj amis kanti kantojn; sed li estis homo kvieta kaj vivis amike kun hejmuloj kaj najbaroj. Laŭ eksteraĵo Eliseo estis vilaĝano nealtkreska, nigrahara, kun krispa barbeto kaj, simile al lia samnoma sanktulo—Eliseo profeto, tuta lia kapo estis senhara.

Jam antaŭlonge la maljunuloj promesis pilgrimi Jeruzalemon kaj interkonsentis ekiri kune, sed Taràsoviĉ ĉiam ne havis liberan tempon: neniam estis interrompiĝo en liaj aferoj. Apenaŭ unu afero finiĝas, alia komenciĝas: jen li edzigas nepon, jen li atendas malpliaĝan filon, kiu finis soldatan servadon; jen li decidis konstrui novan vilaĝan domon.

La maljunuloj kunvenis festenon, sidiĝis sur traboj.

— Nu, diras Eliseo, kiam ni ekiros por plenumi nian promeson?

Efimo sulkis la brovojn.

— Necesas iomete prokrasti, li diras: nuna jaro montriĝis malfacila por mi. Mi ekintencis konstrui tiun ĉi domon; mi opiniis, ke ĝi kostos nur malmulte pli ol cent rubloj, sed ĝi jam nun kostas pli ol ducent; kaj tamen mi ne ankoraŭ finis konstrui ĝin. Verŝajne ni prokrastos ĝis somero. Somere ni nepre ekiros, se Dio allasos.

— Laŭ mia opinio, diras Eliseo, ni ne devos prokrasti, nun necesas ekiri. La tempo estas plej bona, la printempo.

— Nu, certe, tempo estas bona, sed la afero estas komencita; kiel forlasi ĝin?

— Ĉu vi ne havas, al kiu komisii? La filo faros aferon.

— Nu, kiel li faros! La pliaĝulo estas nekonfidebla, iafoje drinkas.

— He, amiko, kiam ni mortos, ili ja vivos ankaŭ sen ni. Kaj la filo devas instruiĝi.

— Nu, certe, sed tamen mi dezirus fini la aferon en mia ĉeesto.

— He, karulo! Neniam vi finos ĉiujn aferojn. Jen antaŭnelonge la virinoj estis ĉe mi lavantaj, ordigantaj domon por festo. Kaj tion necesas, kaj alian, neeble estas kapti ĉiujn aferojn. Nu, pliaĝa bofilino (ŝi estas saĝa virino) jen diras: „dank’al Dio, la festo venas, ne atendas nin; alie, ŝi diras, kiom ajn ni farus, ne finus ĉion“.

Taràsoviĉ enpensiĝis.—Mi elspezis multon da mono por la konstruaĵo; sed pilgrimi ankaŭ estas neeble kun malplenaj manoj. Necesas mono nemalgranda—cent rubloj.

Eliseo ekridis.

— Ne peku, amiko, li diras. Via malmanko estas dekobla kontraŭ mia. Kaj vi parolas pri mono! Nur diru, kiam ni ekiras. Mi ne havas monon, sed ĝi estos ĉe mi.

Ankaŭ Taràsoviĉ ekridetis.

— Jen kia riĉulo aperis, li diras: kie vi akiros monon?

— Nu, hejme mi kolektos iom; sed se ne sufiĉos, mi vendos dekon da abelujoj al najbaro. Li petas jam antaŭlonge.

— Abela naskiĝado estos bona, vi ne bedaŭros.

— Bedaŭri? Ne, amiko! Tutan vivon mi bedaŭris nenion krom pekoj. Nenio estas pli kara al la animo.

— Vere, sed tamen nebone estas, se malordo estas en hejmo.

— Sed se malordo estas en animo, ĝi estas pli

malbona. Se ni promesis, ni ekiru, vere, ekiru.
II.

Kaj Eliseo konvinkis la kolegon. Efimo meditis, meditis kaj alian matenon venas al Eliseo.

— Nu, ni ekiru, li diras, vi diras veron. Koncerne morton kaj vivon estas Dia volo. Dum ni estas vivaj kaj havas fortojn, ni devas ekiri.

Post unu semajno la maljunuloj estis jam pretaj.

Taràsoviĉ havis monon hejme. Li prenis cent naŭdek rublojn kun si por pilgrimnado kaj ducent rublojn. Li restigis al la maljunulino.

Ankaŭ Eliseo pretiĝis; li vendis dek abelujojn al la najbaro. La najbaro devis ankaŭ ricevi naskitaron, kioma ĝi estos de dek abelujoj. Por ĉio li prenis de la najbaro sepdek rublojn. Ceterajn tridek rublojn li kolektis hejme de ĉiuj: la maljunulino donis sian lastan monon, kiun ŝi ŝparis por sia enterigo; la bofilino donis sian monon.

Efimo Taràsoviĉ ordonis.fari ĉiujn aferojn al la pliaĝa filo: kie kiom da falĉotaj herbetoj lui, kien elveturigi sterkaĵon, kiel finkonstrui kaj tegmenti la domon. Li pripensis ĉian aferon, ordonis ĉion. Kaj Eliseo nur ordonis al la maljunulino, ke ŝi lokigu junajn abelarojn de la venditaj abelujoj aparte kaj fordonu al la najbaro sen trompo, kaj pri hejmaj aferoj li eĉ ne ekparolis: la afero mem, certe, montros, kion kaj kiel necesos fari. Vi mem estas mastroj: vi faros por vi kiel eble pli bone.

La maljunuloj pretiĝis. Hejmuloj bakis pastelojn, kudris sakojn, detranĉis novajn ĉifonojn por piedoj; la maljunuloj surmetis duonbotojn, prenis rezervajn bastajn ŝuojn kaj ekiris. La hejmuloj akompanis ilin post vilaĝan baraĵon, adiaŭis, kaj la maljunuloj ekiris voje.

Eliseo eliris kun gaja humoro, kaj apenaŭ li deiris de la vilaĝo, li forgesis ĉiujn siajn aferojn. Sola penso estis ĉe li, ke li komplezu al la kamarado dum vojaĝo, ke li ne diru al iu maldelikatan vorton, ke li atingu celatan lokon kaj revenu hejmen en paco kaj en amo. Eliseo iras sur vojo kaj ĉiam murmuras preĝon aŭ ripetas parkere sanktulajn biografiojn, kiujn li scias. Kaj se li renkontiĝas voje kun iu homo aŭ venas dormolokon, li penas esti afabla kun ĉiu kaj paroli vortojn piamaniere. Li iras, ĝojas. Solan aferon Eliseo ne povis fari. Li volis ĉesi flari tabakon kaj restigis tabakujon hejme, sed li ekenuis. Voje iu homo donis al li tabakon. Kaj de tempo al tempo li postiĝas je kamarado, por ke ne pekigi lin, kaj flaras.

Efimo iras ankaŭ bone, ne faras malbonaĵon kaj ne parolas malseriozaĵojn; sed li ne havas facilecon en la animo. La zorgoj pri hejmaĵo ne eliĝas el lia kapo. Li ĉiam rememoras, kio estas farata hejme. Ĉu li ne forgesis ion ordoni al la filo, aŭ ĉu la filo tiel faras. Se li vidas voje, ke oni plantas terpomojn aŭ oni veturigas sterkaĵon, li pensas: ĉu la filo faras tiel, laŭ lia ordono. Nu, eĉ, li revenus kaj ĉion montrus kaj mem farus.

III.

La maljunuloj iris kvin semajnojn, eluzis hejmajn bastajn ŝuojn, jam aĉetis novajn; kaj ili venis al malgrandrusoj. Ĝis nun ili iris, pagis por dormoloko kaj por tagmanĝo, sed kiam ili venis al malgrandrusoj, oni invitis ilin konkure. Kaj oni akceptas, nutras, ne prenas monon, sed ankoraŭ metas panon en sakojn por vojaĝo, iafoje eĉ metas pastelojn. La maljunuloj iris tiel sepcent verstojn; ili trairis ankoraŭ unu gubernion kaj venis en lokon, kie estis malbona rikolto. Oni akceptadis ilin kaj eĉ ne prenis monon por dormoloko, sed ĉesis nutri. Kaj eĉ panon oni donis ne ĉie: ian fojon la maljunuloj ne povis ricevi panon eĉ por mono. Homoj rakontis, ke pasintan jaron nenio elkreskis. Kiuj estis riĉaj, malriĉiĝis, disvendis ĉion; kiuj vivis neriĉe—nemalriĉe, tute ruiniĝis; sed malriĉuloj eĉ forveturis aŭ iradas petante almozon aŭ hejme tute mizeras; oni manĝis vintre grenventŭmaĵon kaj atriplon.

Unu fojon la maljunuloj pasigis nokton en unu vilaĝeto, aĉetis dekkvin funtojn da pano kaj eliris matene tre frue, por ke trairi kiel eble pleje ĝis tagmezo. Ili pasis dek verstojn kaj aliris al rivereto; ili sidiĝis, ĉerpis akvon per taso, trempis panon, manĝis kaj ŝanĝis ŝuojn. Ili sidis, ripozis. Eliseo elmetis tabakujon. Efimo Taràsoviĉ balancis la kapon.

— Pro kio, li diras, vi ne ĉesas tian malbonaĵon.

Eliseo eksvingis la manon.

— La peko, li diras, superfortis min; kion fari!

Ili sin levis, ekiris pluen. Ili pasis ankoraŭ dekon da verstoj. Ili venis grandan vilaĝon, trairis ĝin tutan. Kaj jam fariĝis varmege. Eliseo laciĝis, ekvolis ripozi kaj trinki, sed Taràsoviĉ ne haltas. Rilate iradon Taràsoviĉ estis pli forta, kaj malfacile estis por Eliseo egali kun li en irado.

— Bone estus trinki, li diras.

— Nu trinku. Mi ne deziras.

Eliseo haltis.

— Vi, li diras, ne atendu min; mi nur haltos jen ĉe dometo, trinkos. Mi tuj atingos vin.

— Nu, bone, diras Efimo.—Kaj Efimo Taràsoviĉ ekiris sola laŭvoje, kaj Eliseo sin direktis al la dometo.

Eliseo aliris al la dometo. La dometo estis negranda, ŝmirita per argilo; malsupro estis nigra, supro—blanka; sed argilo jam apartiĝis; videble, jam delonge la dometo estas ne ŝmirita per kreto, kaj la tegmento estas malkovrita de unu flanko. La eniro estis de la korto. Eliseo eniris korton kaj vidas—homo kuŝas, senbarba, malgrasa; ĉemizo estas enŝovita en pantolonojn—laŭ malgrandruse. La homo, videble, kuŝiĝis en ombro, sed la suno eliris rekte sur lin. Kaj li kuŝas, sed ne dormas. Eliseo vokis lin, petis trinki—la homo ne respondis. Aŭ malsana, aŭ malafabla, pensis Eliseo kaj aliris al pordo. Li aŭdas— en la dometo infanoj ploras duvoĉe. Eliseo frapis per ringo. „Mastroj!“—Oni ne respondas. Li ankoraŭ frapis per bastono.—„Kristanoj!“—Oni ne movetiĝas. „Diaj servuloj!" Ili ne rediras. Eliseo volis jam foriri kaj aŭdas—kvazaŭ iu ĝemas el-post pordo. Ĉu ia malfeliĉo okazis al homoj. Necesas rigardi! kaj Eliseo eniris

dometon.
IV.

Eliseo turnis fermilon—estas nefermite. Li malfermis pordon kaj trairis vestiblon. La ĉambra pordo estis malfermita. Maldekstre estas forno; rekte—ĉefa angulo; en ĝi estas sanktobildujo, tablo; apud tablo—benko; sur la benko sidas maljunulino, kun nekovrita kapo, nur en ĉemizo, metis la kapon sur la tablon, kaj apud ŝi—knabeto malgrasa, pala, sed la ventro estas dika; li ŝirpinĉas la maljunulinon je maniko kaj mem ploregas, petas ion. Eliseo eniris en la ĉambron. En la ĉambro malbonodoras. Li rigardas: post forno, sur subplafona bretlito kuŝas virino, vizaĝo malsupren, nur ronkas kaj jen etendas piedon, jen fleksas. Ŝi skuiĝas, kaj malbona odoro iras de ŝi; videble ŝi malpuriĝis sub si kaj neniu estas, kiu ordigus ŝin. La maljunulino levis la kapon, ekvidis homon.

— Kion, ŝi diras, vi bezonas? Ni havas, homo, nenion.

Eliseo komprenis, kion ŝi parolas, aliris al ŝi.

— Mi, li diras, eniris por trinki.

— Neniu estas, kiu alportus. Nenio estas, kion preni. Iru.

Eliseo komencis demandi.

— Ĉu neniu sana estas ĉe vi, por ordigi la virinon?

— Neniu estas, la mastro mortis sur korto, kaj ni estas ĉi tie.

La knabo komence eksilentis, ekvidinte fremdulon; sed kiam la maljunulino ekparolis, li denove ekkaptis ŝin je maniko. — Panon, avino, panon donu. Kaj li denove ekploris.

Eliseo jam volis demandi la maljunulinon, kiarn vilaĝano eniris domon, pasis apud muro kaj volis sidiĝi sur benkon, sed maltrafis kaj falis teren. Kaj li ne komencis sin levi, komencis paroli. Li elparolis pro malfacilega spiregado po unu vorto.

— Malsano, li diras, atakis, kaj ni estas malsataj. Jen li mortas pro malsato, — la vilaĝano montris per la kapo sur infanon kaj ekploris.

Eliseo ekskuis dorsan sakon, liberigis manojn, demetis sakon teren, poste levis ĝin sur benkon kaj komencis malligi. Li malligis, elmetis panon, tranĉilon, detranĉis pecon da pano, donis al la vilaĝano. La vilaĝano ne prenis, sed montris sur la knabon kaj sur la knabinon. Eliseo donis al la knabo. La knabo eksentis panon, sin tiris al ĝi, ekkaptis pecon per ambaŭ manetoj, eniĝis kun tuta nazo en panpecon. La knabino eliris el post forno, fiksis sian rigardon sur pano. Eliseo donis ankaŭ al ŝi. Li detranĉis ankoraŭ pecon kaj donis al la maljunulino. La maljunulino prenis, komencis maĉi. — Estus bone, ŝi diras, alporti akvon. Buŝoj sekiĝis ĉe ili. Mi volis, ŝi diras, hieraŭ aŭ hodiaŭ — mi jam ne memoras — mi volis alporti akvon. Mi eltiris el puto sitelon da akvo, sed mi ne ĝisportis, disverŝis kaj mem falis. Kun granda peno mi alrampis hejmen. Kaj la sitelo restis tie, se iu ne forportis ĝin.

Eliseo demandis, kie estas la puto ĉe ili. La maljunulino respondis. Eliseo ekiris, trovis la sitelon, alportis akvon, trinkigis homojn. La infanoj manĝis ankoraŭ panon kun akvo, kaj la maljunulino manĝis, sed la vilaĝano ne manĝis.—La animo, li diras, ne akceptas.— La virino tute ne levis sin kaj ne rekonsciiĝis, nur maltrankviliĝis sur la lito. Eliseo ekiris vilaĝon en butikon, aĉetis milion, salon, farunon, oleon, trovis hakilon. Li hakis lignon kaj ekhejtis fornon. La knabino komencis helpi al li. Eliseo kuiris supon kaj kaĉon, nutris la homojn.

V.

Li vilaĝano manĝis iomete, ankaŭ la maljunulino manĝis, kaj la knabino kun la knabo eĉ ellekis tutan supujon kaj kuŝiĝis dormi, ĉirkaŭbrakinte unu la alian.

La vilaĝano kun la maljunulino komencis rakonti, kiel ĉio tio ĉi okazis al ili.

— Ni vivis, li diras, neriĉe eĉ antaŭe; sed nun nenio elkreskis; kaj de aŭtuno ni komencis elspezi por nutraĵo ĉion, kion ni havis. Ni ĉion elspezis kaj komencis peti ĉe najbaroj kaj ĉe bonaj homoj. Komence oni donis; kaj poste oni rifuzis. Iuj donus volonte, sed nenio estis por doni. Kaj ni ekhontis peti; ni ŝuldas al ĉiuj je mono, je faruno, je pano. Mi serĉis, diras la vilaĝano, laboron, sed nenia estas laboro. Homoj ĉie proponas sian laboron por nutrado. Unu tagon mi laboras, du tagojn iradas, serĉas laboron. La maljunulino kun la knabino komencis iradi malproksimen, peti almozon. Oni donas malmulton, neniu havas panon. Tamen ni iel nutriĝis, opiniis, ke ni travivos iel ĝis nova rikolto. Sed de printempo oni tute ĉesis doni almozon, kaj jen malsano atakis. Al ĉiuj fariĝis malbone. Unu tagon ni manĝas, du tagojn ne. Ni komencis manĝi herbon. Kaj pro herbo, aŭ pro io la malsano atakis la virinon. La virino malsaniĝis, kaj mi ankaŭ, diras la vilaĝano, ne havas forton. Kaj nenio estas, de kio resaniĝi. Mi sola, diras la maljunulino, penis, perdis fortojn sen nutraĵo kaj malfortiĝis. La knabino ankaŭ malfortiĝis kaj malkuraĝiĝis. Ni volis sendi ŝin al najbaroj, si ne ekiris. Si eniĝis angulon kaj ne iras. Antaŭhieraŭ najbarino vizitis nin, sed ŝi ekvidis, ke ni estas malsataj kaj malsanaj, ŝi returnis sin kaj foriris. Ĉe si mem la viro forestas, kaj ŝi havas nenion por nutri la infanojn. Nu jen ni kuŝis, atendis morton.

Eliseo aŭskultis iliajn paroladojn kaj decidis ne ekiri tiun ĉi tagon por ĝisatingi la kamaradon kaj pasigis nokton ĉi tie. Matene Eliseo sin levis, prenis laboron sur sin, kvazaŭ li estas mastro mem. Li kun la maljunulino ekknedis panon, hejtis fornon. Kun la knabino li ekiris al najbaroj por akiri, kio estas necesa. Nenio estas, kio necesas, ĉio estas elspezita por nutriĝo: kaj mastraĵo, kaj vestaĵo. Kaj Eliseo komencis provizi tion, kio necesas: ion li mem faras, ion aĉetas. Eliseo pasigis tiamaniere unu tagon, pasigis duan, pasigis ankaŭ trian. La knabeto restariĝis, komencis iradi sur la benko, karese favorigas Eliseon. Kaj la knabineto tute gajiĝis, helpas en ĉiuj aferoj. Ĉiam ŝi kuradas post Eliseo: aveto, aveto! La maljunulino ankaŭ restariĝis, ekiris al la najbarino. La vilaĝano ankaŭ komencis paŝi laŭ la muro, Nur la virino kuŝis, sed ankaŭ ŝi rekonsciiĝis trian tagon kaj komencis peti manĝi.—Nu, pensas Eliseo: mi eĉ ne opiniis perdi tiam da tempo; nun mi ekiras.

VI.

Kvaran tagon estis fino de fasto; kaj Eliseo pensas: nu mi jam festu finon de fasto kun la homoj, mi aĉetos al ili ion por festo kaj vespere mi ekiros. Denove Eliseo ekiris vilaĝon, aĉetis lakton, tritikan farunon, sebon. Kun la maljunulino li kuiris, bakis; matene Eliseo ĉeestis diservon, revenis, manĝis malfastan manĝaĵon kun la homoj. Ĉi tiun tagon la virino sin levis, komencis paŝi. La vilaĝano sin razis, vestis puran ĉemizon—la maljunulino lavis ĝin—kaj li ekiris vilaĝon al riĉa vilaĝano peti favoron. Al la riĉa vilaĝano estis prodonitaj falĉota herbejo, rikoltota kampo, kaj la vilaĝano ekiris peti, ke li redonu la herbejon kaj la kampon. La mastro revenis vespere malgaja kaj ekploris. La riĉa. vilaĝano ne indulgis lin, diris, ke li alportu monon.

Denove Eliseo enpensiĝis. Kiel ili, li pensas, vivos nun? Homoj ekiros falĉi, kaj ili havas nenion por falĉi: falĉota herbejo estas prodonita. Sekalo maturiĝos, homoj komencos rikolti (kaj kia bona sekalo elkreskis ĉi tiun jaron!), kaj ilia rikoltaĵo estas vendita al la riĉulo. Se mi foriros, ili denove malordiĝos.—Eliseo pripensis kaj ne ekiris vespere,—prokrastis ĝis mateno. Li ekiris dormi korton. Li preĝis, kuŝiĝis, sed tute ne povas dormi. Jen necesas ekiri—jam nun li elspezis multon da mono kaj da tempo—jen li kompatas la homojn. Ja, vere, li ne povas monhelpi ĉiujn. Li volis alporti al ili akvon kaj doni po unu peco da pano, kaj jen kio fariĝis. Nun necesas elaĉeti falĉaĵon kaj rikoltaĵon. Sed kiam mi elaĉetos rikoltaĵon, necesos aĉeti bovinon por infanoj kaj ĉevalon por vilaĝano, por ke li povu veturigi garbojn. Nu, videble, vi, Eliseo Kuzmiĉ, tute eniĝis en embarasojn. Eliseo sin levis, prenis kaftanon el-sub la kapo, malfaldis ĝin, elmetis tabakujon, flaris (li opiniis, ke tabako purigas pensojn)—ne: li pensis, pensis, nenion elpensis. Kaj ekiri li devas, kaj la homojn li kompatas. Sed kiel agi—li ne scias. Li faldis kaftanon, metis ĝin sub la kapon kaj denove kuŝiĝis. Li kuŝis, kuŝis, kokoj jam kantis, kaj li jam komencis dormiĝi. Subite kvazaŭ iu vekis lin. Li vidas, kvazaŭ li estas tute vestita, kun la sako, kun la bastono, kaj li devas trairi pordegon, sed la pordego estas malfermita nur tiom, kiom necesas por ke sola homo povu trairi. Kaj li iras post pordegon kaj alkroĉiĝis de unu flanko per la sako; li volis dekroĉiĝi, sed alkroĉiĝis de alia flanko per pieda ĉifono, kaj la ĉifono malligiĝis. Li komencis dekroĉi, sed montriĝis, ke li ne alkroĉiĝis al la pordego: la knabineto tenas lin, krias: „aveto, aveto, panon!“ Li rigardis la piedon, kaj la knabeto tenas lin je ĉifono, la maljunulino kaj la vilaĝano rigardas el la fenestro. Eliseo maldormiĝis, ekparolis kun si mem laŭtvoĉe: „Mi elaĉetos, li diras, morgaŭ falĉaĵon, rikoltaĵon, aĉetos ĉevalon, aĉetos bovinon por la infanoj. Alie, se mi ekiros serĉi Kriston post maro, mi perdos lin en mi mem. Necesas ordigi la homojn“. Kaj Eliseo dormiĝis ĝis mateno. Eliseo maldormiĝis frue. Li ekiris al la riĉa vilaĝano, elaĉetis rikoltaĵon, redonis monon ankaŭ por falĉaĵo. Li aĉetis falĉilon,—ĝi ankaŭ estis vendita,—alportis ĝin hejmen. Li sendis la vilaĝa non falĉi kaj mem ekiris al vilaĝanoj; li trovis ĉe drinkejmastro vendotan ĉevalon kun veturilo. Li interkonsentis pri la prezo, aĉetis kaj ekiris aĉeti bovinon. Iras Eliseo laŭ la strato kaj atingas du malgrandrusinojn. La virinoj iras kaj interparolas. Kaj Eliseo aŭdas, ke ili parolas pri li. Unu virino rakontas pri li: Komence, ŝi diras, oni ne ekkonis lin—kia Li estas homo; oni opiniis: simpla pilgrimanto. Li haltis, oni diras, trinki, sed restis vivi tie. Ĉion, oni diras, li aĉetis por ili. Mi mem vidis— hodiaŭ li aĉetis ĉe la drinkejmastro ĉevalon kun veturilo. Ja, videble, ekzistas tiaj homoj en la mondo! Mi iru rigardi lin.

Eliseo aŭdis ĉi tion, komprenis, ke oni laŭdas lin, kaj li ne ekiris aĉeti bovinon. Li revenis al la drinkejmastro, pagis monon por ĉevalo. Li jungis la ĉevalon kaj ekveturis al la dometo. Li alveturis al la pordego, haltis kaj malsupreniĝis de la veturilo. La mastro ekvidis la ĉevalon, miris. Kaj ili opinias, ke li aĉetis ĉevalon por ili, sed ili ne kuraĝas diri. La mastro eliris por malfermi la pordegon. —De kie, li diras, estas la ĉevalo, avo? - Mi aĉetis, diras Eliseo. La prezo estis malkara. Falĉu por ĝi herbon kaj metu herbon en keston por nokto. La mastro maljungis la ĉevalon, falĉis herbon, metis en keston. Ĉiuj kuŝiĝis por dormi. Eliseo kuŝiĝis sur la strato kaj elportis tien sian sakon. Ĉiuj dormiĝis. Eliseo sin levis, ligis la sakon, surmetis ŝuojn, vestis kaftanon kaj ekiris voje post Efimo.

VII.

Eliseo deiris kvin verstojn,—komencis mateniĝi. Li sidiĝis sub arbo, malligis sakon, komencis kalkuli monon. Li elkalkulis—restis ĉe li deksep rubloj dudek kopekoj. „Nu, li pensas, kun tia sumo neeble estas ŝipveturi trans maron. Kaj kolektadi monon je nomo de Kristo, peti almozon—eble, estas ankoraŭ pli peke. La amiko Efimo pilgrimos sola, starigos vaksan kandelon anstataŭ mi. Sed la promeso restos sur mi, videble, ĝis morto mem. Nu, la Mastro estas favora, atendos“.

Eliseo sin levis, surmetis la sakon kaj ekiris reen. Nur li ĉirkaŭiris la vilaĝon, por ke la homoj ne vidu lin. Kaj Eliseo atingis hejmon baldaŭ. Kiam li iris tien, ŝajnis al li malfacile, iafoje li egalis kun Efimo kun granda malfacileco, kaj kiam li ekiris reen, Dio donis al li, ke li iras kaj ne sentas laciĝon. Li iras kvazaŭ ludante, svingetas la bastonon, trairas ĉiutage po sepdek verstoj.

Eliseo venis hejmen. Jam oni finis rikoltadon. La hejmuloj ĝojiĝis al sia maljunulo. Ili komencis demandadi: kiel kaj kio, pro kio li postrestis je la kamarado, pro kio li ne ĝisiris, revenis hejmen. Eliseo ne rakontis. „Dio ne allasis, li diras; mi elspezis monon voje kaj postrestis je Efimo. Nu, tiel mi ne ekiris pluen. Pardonu pro Kristo“. Kaj li redonis al la maljunulino restintan monon. Eliseo demandis pri hejmaj aferoj: ĉio estas bona, ĉiuj aferoj estas faritaj, malordo ne estas en mastrado kaj ĉiuj vivas en paco kaj en interkonsento.

La hejmuloj de Efimo aŭdis la saman tagon, ke Eliseo revenis; ili venis demandi pri sia maljunulo. Kaj al ili ankaŭ Eliseo rakontis.—Via maljunulo, li diras, ekiris bonege; ni disiris, li diras, tri tagojn antaŭ Petra tago; mi volis atingi lin, sed tiaj aferoj okazis: mi elspezis monon, ne restis mono por ekiri pluen, kaj mi revenis.

Homoj miris, kiel tia saĝa homo agis tiel malsaĝe— ekiris kaj ne ĝisiris, nur elspezis monon. Oni miris kaj poste forgesis.—Kaj Eliseo forgesis. Li komencis labori en hejmo: preparis kun la filo lignon por vintro, draŝis kun la virinoj grenon, tegmentis grenejon, ordigis abelujojn, fordonis al la najbaro dek abelujojn kun naskitaroj. La maljunulino volis malvere diri, kiom da venditaj abelujoj estis kun naskitaroj, sed Eliseo mem sciis, kiaj estis sen naskitaro, kiaj—kun naskitaro, kaj fordonis al la najbaro anstataŭ dek—deksep naskitarojn. Eliseo ordigis ĉion, sendis la filon fremden por laboro, kaj mem restis por vintro por plekti bastajn ŝuojn kaj ĉizi botŝtipojn.

VIII.

Tutan tiun tagon, kiam Eliseo restis en domo ĉe malsanaj homoj, Efimo atendis la kamaradon. Li deiris nemalproksime kaj sidiĝis; li atendis, atendis, dormiĝis, maldormiĝis, ankoraŭ sidis—la kamarado ne estas. Jam suno subiris post arbo,— Eliseo ne estas. Ĉu eble li preterpasis min, li pensas, aŭ preterveturis (iu veturigis lin), ne rimarkis min, dum mi dormis. Sed li ne povis ne vidi. En stepo estas vidate malproksime. Se mi reiros, li pensas, li iros antaŭen. Ni disiros kun li, estos ankoraŭ pli malbone. Mi ekiros antaŭen, ni kunvenos dormolokon. Efimo venis vilaĝon, petis dekestron, ke li, se tia maljunulo venos, alkonduku lin tiun saman domon. Sed Eliseo ne venis dormolokon. Efimo ekiris pluen, demandis ĉiujn, ĉu oni ne vidis la senharan maljunulon. Neniu vidis. Efimo miris kaj ekiris Sola. Xi kunvenos, li pensas, ie en Odeso aŭ sur ŝipo, —kaj ĉesis pensi.

Li renkontiĝis voje kun pilgrimanto. La pilgrimanto estis kun pastra ĉapeto, en sutano kaj kun longaj haroj. Li vizitis Atoson kaj duan fojon iras Jeruzalemon. Ili kunvenis en dormoloko, ekinterparolis kaj ekiris kune.

Ili bone atingis Odeson. Tri tagojn ili atendis ŝipon. Multo da pilgrimantoj atendis; ili estis de diversaj lokoj. Efimo denove demandadis pri Eliseo, —neniu vidis.

La pilgrimanto konsilis al Efimo, kiel ŝipveturi senpage, sed Efimo Tarasoviĉ ne obeis lin. —Estos plibone, li diras, se mi pagos, ja por tio mi ŝparis monon. Li pagis kvardek rublojn por ŝipveturado tien kaj reen, aĉetis panon, haringojn por vojaĝo. Oni ŝarĝis la ŝipon, enŝipigis pilgrimantojn; Tarasoviĉ kun la pilgrimanto enŝipiĝis ankaŭ. Oni levis ankrojn, debordiĝis kaj ekveturis laŭ maro. Unu tagon oni marveturis bone; sed vespere ekventis, ekpluvis, la ŝipo ekbalancis, kaj ondoj komencis surakvi ferdekon. Homoj maltrankiliĝis, virinoj komencis plori laŭtvoĉe, kaj viroj, kiuj estis pli malfortaj, komencis kuradi en la ŝipo, serĉi lokon. Timo ĉirkaŭprenis ankaŭ Efimon, li nur ne montris sian timon: kie li sidiĝis, veninte, sur planko, apud maljunuloj el Tambova gubernio, tie li sidis tutan nokton kaj duan tutan tagon; nur li tenis siajn sakojn kaj parolis nenion. Trian tagon la maro trankviliĝis. Kvinan tagon oni albordiĝis al Konstantinopolo. La pilgrimantoj, kiuj elŝipiĝis, ekiris rigardi Sofian Katedralon, kie nun turkoj posedas. Taràsoviĉ ne elŝipiĝis, sidis tutan tempon en ŝipo. Haltano daŭris dudek kvar horojn; poste denove oni ekveturis laŭ maro. Ili haltis ankoraŭ apud urbo Smirno, apud alia urbo, Aleksandrio, kaj bonstate atingis urbon Jafon. En Jafo estis elŝipiĝo por ĉiuj pilgrimantoj: ili devis iri sepdek verstojn ĝis Jeruzalemo piedire. Homoj estis tre timigitaj ĉe elŝipiĝo: la ŝipo estis alta, kaj oni ĵetas homojn de la ŝipo malsupren en ŝipeton, kaj la ŝipeto balanciĝas, estas facile maltrafi la ŝipeton; du homoj malsekiĝis, sed ĉiuj elŝipiĝis bonstate. Homoj elŝipiĝis kaj ekiris piedire; kvaran tagon homoj atingis Jeruzalemon. Ili haltis ekster urbo, en rusa hotelo, enregistris pasportojn, tagmanĝis, ekiris kun la pilgrimanto al sanktaj lokoj. Ankoraŭ oni ne estis allasantaj al ĉerko de Sinjoro. Ili ekiris komence al matena diservo en patriarka monaĥejo, preĝis, starigis kandelojn. Ili rigardis eksteraĵon de Kristreviviĝa preĝejo, kie estas Sinjora ĉerko mem. Tiom da konstruaĵoj estas ĉirkaŭ la preĝejo, ke la preĝejo mem estas preskaŭ nevidata. Unuan tagon ili vizitis nur monaĥinan ĉambron de Mario Egipta, kie ŝi estis sin savante. Ili starigis kandelojn, farigis dankan mallongan diservon. lli volis veni ĝustatempe al meso apud la Sinjora ĉerko, sed malfruiĝis. Ili ekiris monaĥejon de Abrahamo. Ili vidis Savekan ĝardenon—loko, kie Abrahamo volis oferi filon al Dio. Poste ili vizitis tiun lokon, kic Kristo aperis al Mario Magdaleno, kaj preĝejon de Jakobo, Sinjora frato. Ĉiujn lokojn montris la pilgrimanto kaj ĉie li diris, kiom da mono oni devas doni kaj kie—starigi kandelojn. Denove ili revenis hotelon kaj ĵus kiam ili komencis kuŝiĝi por dormi, la pilgrimanto komencis vekrii, trarigardadi sian vestaĵon, serĉi. Oni ŝtelis, li diras, ĉe mi monujon kun mono—estis dudek tri rubloj, li diras; du dekrublaj monbiletoj kaj tri rubloj je malgrandaj moneroj. La pilgrimanto bedaŭris, bedaŭris, kaj—kion fari? — oni kuŝiĝis por dormi.

IX.

Efimo kuŝiĝis por dormi, kaj tento atakis lin.—Oni ne ŝtelis, li pensas, monon ĉe la pilgrimanto; li ne havis monon. Li nenie donis monon. Li diris al mi doni, sed mem li ne donis, kaj prenis de mi unu rublon.

Efimo pensas tiel kaj komencas sin mem riproĉi:— Por kio, li diras, mi juĝos la homon, mi pekas. Mi ne pensos pri tio-ĉi.—Apenaŭ li forgesis, denove li komencas rememori, kiel la pilgrimanto estas rimarkema al mono, kiel malvere li parolis, ke oni ŝtelis ĉe li la monujon. Kaj li ne havis, li pensas, monon. Sola trompo.

Matepe oni sin levis kaj ekiris por frumatena meso grandan Kristoreviviĝan preĝejon,—al Sinjora ĉerko. La pilgrimanto ne postrestas je Efimo, iras kune kun li.

Ili venis al la preĝejo. Multo-multego estas da pilgrimantoj, rusoj, grekoj, armenoj, turkoj, sirianoj, diversaj popoloj. Efimo venis kun popolo al Sankta pordego, pasis preter turkaj gardistoj al tiu loko, kie Savinto estis demetita de kruco kaj ŝmirita per oleo kaj kie kandeloj brulas en naŭ grandaj kandelingoj. Efimo starigis tie kandelon. Poste la pilgrimanto kondukis Efimon dekstren supren laŭ ŝtupoj sur Golgoton, sur tiun lokon, kie la kruco staris; tie Efimo preĝis; poste oni montris al Efimo terfendaĵon, kiu trairis ĝis infero; poste oni montris tiun lokon, kie oni najlis al la kruco la manojn kaj la piedojn de Kristo; poste oni montris ĉerkon de Adamo, kie Krista sango verŝiĝis sur liajn ostojn. Poste oni venis al ŝtono, kie sidis Kristo, kiam oni surmetis sur lin dornokronon; poste—al kolono, al kiu oni alligis Kriston, kiam oni batis lin. Poste Efimo vidis ŝtonon kun du truoj por piedoj de Kristo. Oni volis ankoraŭ ion montri, sed la popolo ekrapidis: ĉiuj rapidis al kaverno mem de la Sinjora ĉerko. Tie finis fremda meso kaj komencis la ortodoksa. Efimo kun la popolo ekiris al la kaverno.

Li volis apartiĝi de la pilgrimanto,—ĉiam li pekas en pensoj rilate al la pilgrimanto; sed la pilgrimanto ne postrestas je li kaj kune kun li ekiris por meso al la Sinjora ĉerko. Ili volis stariĝi pli proksime, sed malfruiĝis. La popolo tiel amasiĝis, ke estas trairo nek antaŭen, nek malantaŭen. Efimo staras, rigardas antaŭen, preĝas kaj de tempo al tempo palpas, ĉu ne ŝtelita estas lia monujo. Duobliĝas en liaj pensoj: unue, li pensas— la pilgrimanto trompas lin; due, li pensas—se li ne trompis kaj vere oni ŝtelis ĉe li, tiaokaze oni povas ŝteli ankaŭ ĉe li.

X.

Tiel Efimo staras, preĝas kaj rigardas antaŭen, kapelon, kie estas la ĉerko mem, kaj super la ĉerko tridek ses lampionoj brulas. Efimo staras, rigardas trans kapoj—ho mirindaĵo! Sub la lampionoj, antaŭ ĉiuj, li vidas staras maljunulo en kaftano, brilas senharaĵo je tuta kapo kiel ĉe Eliseo Bodrov. Li estas simila, li pensas, al Eliseo. Sed li ne povas esti ĉi tie. Li ne povis alveni pli frue, ol mi. Antaŭa ŝipo ekveturis antaŭ unu semajno. Li ne povis antaŭveni. Kaj en mia ŝipo li ne estis. Mi vidis ĉiujn pilgrimantojn.

Ĵus kiam Efimo pensis tiel, la maljunulo komencis preĝi, sin klinis trifoje: unu fojon antaŭen, al Dio, kaj poste ambaŭflanken al ortodoksaj homoj. Kaj kiam la maljunulo turnis la kapon dekstren, Efimo tuj ekkonis lin. Ĝi estis li mem, Bodrov, kaj Ja barbo nigreta krispa, grizeteco sur vangoj, la brovoj, la okuloj, la nazo, tuta eksteraĵo estas lia. Ĝi estas li mem, Eliseo Bodrov.

Efimo ĝojiĝis, ke li trovis la kamaradon, kaj miris kiel Eliseo antaŭvenis.

— Nu Bodrov, li pensas, kie antaŭe li stariĝis! videble, li amikiĝis kun homo, kiu trakondukis lin. Mi trovu lin apud elirejo, forlasu mian pilgrimanton kun pastra ĉapeto kaj komencu iradi kun li,—eble li trakondukos min antaŭen.

Kaj Efimo ĉiam rigardis por ke ne maltrafi Eliseon. Mesoj finiĝis, popolo ekmovetiĝis, ekiris kisi sanktobildojn, ekinterpuŝiĝis kaj forpuŝis Efimon flanken. Denove la timo ĉirkaŭprenis lin, ke oni ŝtelos monon ĉe li. Efimo alpremis monujon per la mano kaj komencis trapuŝiĝi, por ke eliri eksteren de popolamaso. Li eliris, iradis, iradis, serĉis Eliseon, eliris el la preĝejo, ne renkontis lin. Efimo ekiris post la meso serĉi Eliseon en hoteloj; ĉie li iris, nenie trovis. Tiun ĉi vesperon la pilgrimanto ne alvenis. Li malaperis kaj ne redonis rublon. Kaj Efimo restis sola.

Alian tagon Efimo ekiris denove al la Sinjora ĉerko, kun Tambova maljunulo, kun kiu li marveturis. Li volis trairi antaŭen, sed denove oni forpuŝis lin, kaj li stariĝis apud kolono kaj preĝis. Li ekrigardis antaŭen—denone, sub lampionoj, apud la Sinjora ĉerko mem, sur antaŭa loko staras Eliseo, etendis la manojn kiel pastro apud altaro, kaj la senharaĵo je tuta kapo brilas.—Nu, pensas Efimo, nun mi ne preterlasos lin.—Li komencis trapuŝiĝi antaŭen. Li trapuŝiĝis—Eliseo ne estas.

Efimo pasigis ses semajnojn en Jeruzalemo kaj vizitis ĉion: Betlehemon, Betanion, Jordanon, kaj metis sigelon apud la Sinjora ĉerko sur novan ĉemizon, por enteriĝi en ĝi, kaj prenis en botelon akvon el Jordano, prenis teron, kandelojn el sankta loko,—elspezis tutan monon; restigis nur por reveni hejmen. Kaj Efimo ekiris reen al hejmo. Li atingis Jafon, enŝipiĝis, alveturis Odeson kaj ekiris piedire hejmen.

XI.

Efimo iras sola per la sama vojo. Li estis jam alproksimiĝanta al hejmo, la zorgo denove atakis lin, kie oni vivas hejme sen li. Dum jaro, li pensas, multe povas okazi. Tutajn jarojn oni ordigas hejmon, sed por ruinigi ĝin, necesas nelonga tempo. Kiel la filo faris aferojn sen li, kiel la printempo komencis, kiel la brutaro pasigis la vintron, kiel oni konstruis la domon? Efimo atingis la saman lokon, kie pasintan jaron li disiris kun Eliseo. Ne eble estas ekkoni popolon. Kie antaŭ unu jaro la popolo mizeris, nun ĉiuj vivas en malmanko. Bona estis rikolto. La popolo ordiĝis, kaj oni forgesis antaŭan mizeron. Efimo aliras vespere al la sama vilaĝo, kie pasintan jaron Eliseo postrestis. Apenaŭ li eniris la vilaĝon, knabineto en blanka ĉemizo elsaltis el-post dometo: Aveto, aveto, haltu ĉe ni. — Efimo volis preterpasi, sed la knabineto ne lasas, ekkaptis baskon, tiras al la dometo kaj mem ridas.

Eliris sur peronon ankaŭ virino kun knabeto, ankaŭ invitas, — eniru, aveto, por vespermanĝi, pasigi nokton. Efimo haltis. — Nu tiuokaze interalie, lipensas, mi demandos pri Eliseo: ŝajnas, li haltis tiam por trinki apud la sama dometo. — Efimo eniris; la virino demetis de li la sakon donis al li sin lavi, sidigis al la tablo. Ŝi alporfis lakton kazeajn kukojn, kaĉon, metis ĉion sur la tablon. Tarasoviĉ dankis, laŭdis la homojn pro tio, ke ili estas afablaj al pilgrimantoj.

La virino balancis kapon. — Ni ne povas ne esti afablaj al pilgrimantoj. De la pilgrimanto ni eksciis: vivon. Ni vivis, forgesis Dion, kaj Dio punis nin tiel, ke ni ĉiuj nur atendis morton. Pasintan someron ni atingis tion, ke ni ĉiuj kuŝis, — ni havis nenion por manĝi kaj estis malsanaj. Kaj ni mortus, se Dio ne sendus al ni tian saman maljunulon, kiel vi. Li haltis por trinki kaj ekvidis nin, ekkompatis kaj restis kun ni. Li trinkigis nin, nutris, restarigis sur piedojn, elacetis la teron, aĉetis ĉevaion kun veturilo kaj restigis ĉe ni.

La maljunulino eniris dometon, interrompis paroladon de la virino: — Ni mem ne scias, ŝi diras, ĉu li estis homo, aŭ Dia anĝelo. Li amis ĉiujn, kompatis ĉiujn kaj foriris — ne diris sian nomon, kaj ni ne scias, por kiu preĝi al Dio. Kiel nun mi vidas: mi kuŝas, atendas morton; mi rigardas: eniris maljunulo simpleta, senhara, — por trinki akvon. Mi eĉ pensis, pekulino: por kio ili vagadas? Sed li faris jen kion. Kiam li ekvidis nin, tuj demetis la saketon, metis ĝin sur tiun ĉi saman lokon, — malligis.

Interrompis ankaŭ la knabineto: — Ne, avineto, ŝi diras, li antaŭe metis la sakon tien ĉi, meze de la dometo; kaj poste li metis ĝin sur la benkon. Kaj ili komencis disputi kaj rememori ĉiujn liajn vortojn kaj aferojn: kiel li sidis, kie li dormis, kion li faris, al kiu kion li diris.

Vespere alveturis la vilaĝano—mastro, ankaŭ komencis rakonti pri Eliseo, kiel li vivis ĉe ili.—Se li ne venu al ni, li diris, ni ĉiuj mortus en pekoj. Ni estis mortantaj en malespero, plendis kontraŭ Dio kaj kontraŭ homoj. Sed li restarigis nin ĉiujn sur piedojn, kaj dank’al li ni eksciis Dion kaj ekkredis bonajn homojn. Kristo savu lin! Antaŭe ni vivis kiel brutoj; li faris nin homoj.

La homoj nutris, trinkigis Efimon, kuŝigis lin dormi kaj mem kuŝiĝis.

Efimo kuŝas kaj ne dormas, kaj ne eliras el lia kapo Eliseo, kiel li vidis lin en Jeruzalemo trifoje sur antaŭa loko.

— Jen kie Eliseo, li pensas, antaŭvenis min. Miaj penoj ĉu estas akceptitaj de Dio, ĉu ne, sed lin Dio jam akceptis.

Matene la homoj adiaŭis kun Efimo: ili donis al li kuketojn kaj ekiris por laboro, kaj Efimo ekiris por vojaĝo.

XII.

Efimo pilgrimis tutan jaron. Printempe li revenis hejmen.

Li alvenis hejmen vespere. La filo ne estis hejme: li estis en drinkejo. La filo revenis iom malsobra. Efimo komencis demandi lin. Laŭ ĉio li ekvidis, ke la filo malordiĝis sen li. Li malŝparis tutan monon, malordigis ĉiujn aferojn. La patro komencis lin riproĉi. La filo komencis arogi.

— Vi mem, li diras, farus aferojn; sed vi foriris, forportis kun vi tutan monon, kaj nun demandas de mi.

La maljunulo ekkoleris, batis la filon.

Matene Efimo Taràsoviĉ ekiris al vilaĝestro por fordoni pasporton,—li iras preter Elisea domo. Elisea maljunulino staras sur la perono, salutas:

— Bonan tagon, amiko, ŝi diras: ĉu bone vi, karulo, pilgrimis?

Efimo Taràsoviĉ, haltis.

— Dank’al Dio, li diras, mi pilgrimis; mi perdis vian maljunulon, sed mi aŭdis—li revenis hejmen.

Kaj la maljunulino ekparolis,—ŝi estis amantino interparoladi:

— Li revenis, zorganto, ŝi diris, jam antaŭlonge revenis. Ŝajnas, baldaŭ post Maria Ĉieliro. Kiel ni estis ĝojaj, ke Dio revenigis lin. Ni enuis sen li. Li ne estas jam laboranto, jam pasis liaj jaroj. Sed tamen li estas ĉefo, kaj por ni estas pli gaje. La filo tre ĝojis al li. Sen li, li diras, kiel sen lumo en okulo. Ni enuas sen li, ni amas lin, kompatas lin.

— Ĉu li estas nun hejme?

— Li estas hejme, karulo, en abelejo, elmetas naskitarojn. Abelaj naskitaroj, li diras, bone fariĝis. Dio donis al abeloj tian forton, ke la maljunulo eĉ ne memoras ion similan. Ne laŭ pekoj Dio donas, li diras. Eniru, karulo, li tiel estos ĝoja.

Efimo ekiris, tra la vestiblo, tra la korto, abelejon al Eliseo. Li aliris al la abelejo, rigardas—Eliseo staras sen reto sur la vizaĝo, sen pugnogantoj, en griza kaftano, sub betulo, etendis manojn kaj rigardas supren, kaj la senharaĵo brilas je tuta kapo, kiel li staris en Jeruzalemo ĉe la Sinjora ĉerko, kaj super li, kiel en Jeruzalemo, tra betulo, la suno ludas, kiel flamo brulas, kaj ĉirkaŭ lia kapo orkoloraj abeletoj krone kunvolviĝis, flugpendas kaj ne pikas lin.

Efimo haltis.

Elisea virino vokis la edzon.—Amiko, ŝi diras, venis.

Eliseo ekrigardis reen, ekĝojis, ekiris renkonte al la amiko, eligas gardeme abelojn el la barbo.

— Bonan tagon, amiko, bonan tagon, karulo… Ĉu bone vi pilgrimis?

— La piedoj pilgrimis, kaj mi alportis al vi akvon el rivero Jordano. Venu—prenu, sed ĉu Dio akceptis laborojn…

— Nu, dank’al Dio, Kristo savu.

Efimo iom silentis.—Per piedoj mi estis, sed per animo ĉu mi estis, ĉu iu alia…

— Dia afero, amiko, Dia afero.

— Ni vizitis dum reiro la dometon, kie vi postrestis…

Eliseo ektimis, ekrapidis.—Dia afero, amiko, Dia afero. Nu, eniru dometon, mi alportos mielon. — Kaj Eliseo ĉesigis komencitan paroladon, ekparolis pri hejmaĵoj.

Efimo ekspiris kaj decidis ne rememorigi al Eliseo pri la homoj en la dometo kaj pri tio, ke li vidis lin en Jeruzalemo, kaj li komprenis, ke Dio ordonis al ĉiu plenumadi sian devon en mondo ĝis la morto mem—per amo kaj per bonaj agoj.