Du mirrakontoj
Otto W. Zeidlitz
Du mirrakontoj | Indekso : Du mirrakontoj de Otto W. Zeidlitz La knabo, kiu volis fariĝi verkisto |
Sinjoro Polydoctus |
Du mirrakontoj
Otto W. Zeidlitz
Tie sur la deklivo, ĉe l' rando de la arbaro estas la vilaĝa lerneja domo, ĉirkaŭita de verdaj arboj kaj arbetoj. Vere, ne estas la lerneja domo granda, ankaŭ ne multe belegita, ĉar la vilaĝo plendinde estas tre malriĉa kaj malgranda, sed tamen la feliĉo loĝas tie, kaj la maljuna instruisto, kun barbo kaj haroj grizaj, estas kontenta kaj ĝoja je sia malgranda mondo. Li konas la tutan vilaĝon, kie li longtempe semadis la vorton de Dio, kaj li estas konata de ĉiuj vilaĝanoj, amata kaj honorata de ĉiuj, junaj kaj maljunaj.
Ni trovas lin unu belan someran vesperon, en aĝo de ĉirkaŭ 50 jaroj, sidantan antaŭ sia malgranda dometo sur la ŝtuparo, ĵus finintan sian vesperan laboron, flegi siajn florojn kaj forigi la sarkaĵon, kiam li, levinte la okulojn, ekvidis unu el siaj lernantoj. Li amike salutis la knabon, kiu estis la plej diligenta el ĉiuj liaj infanoj kaj, donante la manon, diris:
„Bonan vesperon, Johan Olof.“
„Bonan vesperon ankaŭ al vi,“ respondis la knabo, turnante la ĉapelon inter la manoj. „Vi ĝojas kiel mi mem je la bela klara vespero?“
„Jes, jes mia knabeto; mi ĝojas je tio. Dio en sia amo donis al homoj tiun ĉi belan vesperon, kaj al mi maljunulo li donis ankaŭ klaran vesperon post longa tago de laboro. Vi komprenas, mi parolas pri mia vivo kiel pri longa tago, kaj la maljuna aĝo estas la vespero. Sed vi, mia filo, vi estas ankoraŭ en la floranta mateno de l' vivo. Sed vi, mia filo, vi havas, kiel ŝajnas al mi, sur la koro ion, kion vi volas priparoli kun mi, kun mi via instruisto. Sidiĝu apud mi sur la ŝtuparo; ne timu diri; se vi havas ion malĝojan, sciigu ĝin al mi.“
La knabo daŭrigis turnadi la ĉapelon inter la manoj.
„Jes, ion,“ li fine diris, mallevinte la okulojn al tero, „estas vere, kion vi diris, mi estas ankoraŭ en la mateno de vivo. Mia patrino ankaŭ diris ĝin hodiaŭ.“
„Kaj vi venis por paroli pri tio kun mi?“
„Jes, sinjoro.“
„Aŭdu do,“ diris la maljunulo, „vere via patrino parolis, vi estas juna. Sed via patrino estas jam maljuna kaj vidvino kaj en granda malriĉeco. Vi devas nun en juneco fari ĉion, kion vi povas por helpi kaj ĝojigi ŝian laboron. Ĉu vi ne volas ĝin, mia knabeto?“
„Ho jes, mi volas; sed la patrino ankaŭ diris hodiaŭ, ke ŝi jam ne povas nutri min plu kaj teni min en lernejo. Mi havas jam dektri jarojn, diris ŝi, mi devas mem perlabori mian panon; kaj tion ĉi mi volas, kaj se eble ankaŭ fari ion al ŝi, ĉar ŝi estas tiel bona, la patrineto.“
„Jes, tio estas justa. Amu la bonan patrinon, kaj ankaŭ ne forgesu ami Dion super ĉio. Sed kion vi intencas fari?“
„Mi intencas labori, sinjoro; labori por mia nutro. Sed ne kiel aliaj laborantoj de tiu ĉi vilaĝo; mi estas tro juna.“
„Kiel vi do intencas labori, mia amiko, se ne kiel aliaj viroj de tiu ĉi vilaĝo? Dio benas honestan laboron.“
„Jes, mi scias, sed mi plu volonte prenus ian metion.“
„Jes, certe, kaj kian metion vi deziras? Forĝistado? Tre bona metio, la fulgo faros nenian malbonon, se vi cetere tenos vian nomon kaj koron pura. Meblistado? Ni bezonas tion, ĉar la meblisto de l' vilaĝo estas jam maljuna.“
La knabo silentis.
„Pentristado?“ daŭrigis la maljunulo, „bona metio, sed ĝi ne donus tian bonan enspezon; ni estas malriĉaj. Kudristado? Botistado?“
La knabo daŭrigis silenti.
„Kion vi do deziras?“ demandis la instruisto. La knabo nenion respondis. Tio estis ĵus la plej delikata punkto por la junulo; turninte ankoraŭ kelkajn fojojn la ĉapelon inter la manoj, li apenaŭ aŭdeble respondis: „mi deziras fariĝi verkisto.“
„Verkisto!“ la maljunulo apenaŭ kredis siajn orelojn. Tio estis tiel neatendite.
„Jes verkisto“, la knabo rapidis respondi, „mi ja legis pri Robinson kaj liaj aventuroj, kaj multajn aliajn librojn el la libraro de nia pastro, kaj mi ankaŭ dezirus povi verkadi tielajn librojn.“
„Sed vi bezonas vivi, knabeto mia, kaj ankaŭ helpi vian patrinon en ŝia maljuneco. Vi ne havas tempon skribadi tiel multe, vi devas labori.“
„Jes, sed mi aŭdis, ke verkistoj por siaj libroj ricevas multon da mono.“
„Vere, se iliaj verkoj estas bonaj, sed se la verkoj estas malbonaj, neniu aĉetas, kaj la aŭtoro malriĉiĝas.“
„Mi ne verkos aliajn krom bonajn librojn, tiajn kiel „Vojaĝo de Kristano“, kaj tielajn; mi tute ne skribos malbonajn kaj malverajn verkojn.“
La larmoj preskaŭ alvenis al okuloj de l' knabo ĉe la penso ke la instruisto kredas ke li verkos malbonajn verkojn.
„Mi scias tre bone, mia knabo, ke vi estas diligenta knabo kaj ankaŭ bona knabo; vi faros nenian malbonon se vi povos fari bonon. Jes, se vi povas. Bonan volon vi havas, sed la povon.... Diligenta vi ĉiam estis en la lernejo; sed legi jam pretan libron estas tute malsame ol krei novan; mi pensas, ke vi multe eraras en tio. Fariĝu honesta laboranto kiel via patro estis en vivo.“
„Sed la patrino diras, ke la patro malsaniĝis kaj mortis pro multeco da laboro.“
„Via patro mortis pro laboroj tro grandaj, sed precipe....“ li ne daŭrigis. Se la vidvino ne diris la kaŭzon de la morto de l' edzo, li ankaŭ ne sciigos al la knabo ke la vera kaŭzo de la morto kredeble estis la drinkemeco, pro kiu malfortiĝis la korpo kaj fariĝis maltaŭga al laboro.
„Mia filo, kredu min, vi forigu tiajn pensojn, kaj fariĝu laboristo kiel la aliaj junuloj de la vilaĝo!“
„Ha, sed mi tamen ekprovos; mi sentas enuon je vilaĝa laboro.“
„Sed mi pensas ke vi ne taŭgas por tio.“
„Mi ekprovu.“
„Bone, bone; alportu mian bastonon; ni iru iom kune sur la ebenaĵo kaj en arbaro, priparolante la aferon.“
La bastono estis alportita, kaj ambaŭ iris kune al la vilaĝa ebenaĵo. Tie kreskis granda nombro da malsamaj floroj kaj herboj, farante tre belan tutaĵon kun la arbaro. La maljunulo ekhaltis ĉe la bordo de rivereto, prenis unu floreton kaj donis ĝin al la knabo dirante: „Vidu, kiel bela estas tiu ĉi! tie estas preta floro, tie estas burĝono, kaj tie... sed diru vi mem, skribu nun verketon pri tiu.“
„Pri tiu?“ la knabo ekmiris, „pri tiu! Ĝi estas floro kaj burĝono kaj... kaj... nenio plu.“
„Jes, sed tamen vi vidis en printempo la junan herberon kiel timante ĝi levis la kapon, antaŭnelonge ŝarĝitan de neĝo. Dio ĝin vekis. Dio ĝin vestis en tiun ĉi belan veston, kiun vi vidas, kaj tie el la burĝono venas dua floro. Pluvo trinkigas ĝin, fundo nutras ĝin. Dio ŝirmas ĝin. Kaj en aŭtuno ĝi estos falĉita, kiel nutraĵo por bovinoj en vintra tempo, kaj ni havos lakton. Ĉu vi ne povas skribi pri tio, ne grandan verkon, sed mallongan artikolon?“
„Mi kredeble ne povas. Mi tute ne vidas mirindaĵon en tio.“
„Kaj la rivereto? Skribu pri ĝi.“
„Pri la rivereto! Pri ĝi estas ankoraŭ pli malmulte skribi ol pri floroj.“
„Ne diru. Verkisto devas ekkoni eĉ en floroj kaj riveretoj multajn mirindaĵojn. Skribu, kiel la suno levas el maro nubojn, el la nuboj venas pluvo al la soifanta tero; kiel la floroj kreskas, la ebenaĵo verdiĝas, la superflua akvo kolektiĝas en rivereton, kiu movigas la muelilojn; kiel ni ricevas farunon por pano, havas fiŝojn al pano kaj multajn aliajn bonojn; kiel la akvo kolektiĝas el ĉiuj riveroj en maron, kiu portas ŝipojn, kaj ni havas per tio produktojn de malproksimaj landoj. Sed mi vidas ke vi ne skribos pri la naturo; eble vi skribos pri aliaj aferoj? Ni iru al la vilaĝo.“
La knabo preskaŭ plorante apenaŭ povis diri eĉ unu vorton.
Ili alvenis al malgranda monteto apud la arbaro sur kies deklivo estis malgranda korteto. En la varma hela somera vespero aŭdiĝis klara rido el la dometo, helaj voĉoj de du infanoj de ĉirkaŭ dek jaroj, kaj sur la ŝtuparo sidis la maljuna majstro parolante kun sia ankaŭ maljuna edzino, pri pasintaj tempoj.
„Ĉu vi vidas?“ demandis la instruisto.
„Mi vidas ĉion,“ respondis la knabo, „kaj mi bone konas ĉiujn tiujn homojn; tio ĉi estas la maljuna meblisto kaj lia edzino. Kia mirindo estas tio?“
„Kaj ĉu vi konas la junulon kaj la junulinon kiuj ĵus iras en la alian domon?“
„Jes mi konas ilin tre bone; ĝi estas la filo de l' meblisto kaj la filino de l' najbaro.“
„Sed vidu, kiel singardeme ili iras en la arbaron. Ili kompreneble ne volas ke iu vidu ilin kune.“
„Kredeble; sed kia mirindaĵo estas tio? Oni ja ne povas skribi libron pri tio. Ili sin tiel renkontas tre ofte.“
„Nature, tielaj estas junuloj. Sed ni proksimiĝu kaj aŭskultu, kion diras la maljunuloj. Aŭdu!“ La knabo aŭskultis, kion diris la maljunulo.
„Jes mia kara edzino“, diris la meblisto, „jam forflugis tridek jaroj de tiu tago, kiun ni memoras. Ĉu vi memoras, kiam mi unuafoje prenis vian manon ĵus tie en la arbereto kaj... kaj...“
„Jes, mi ĉion memoras kiel hieraŭ. Vi ofte ankaŭ antaŭe prenis mian manon por saluti, sed neniam tiel. Mi sentis ion tie ĉi“, ŝi metis la manon al la brusto, „jes Dio estas bona.“
„Kaj se nun la filo prenus bonan edzinon, ni povus ambaŭ lasi niajn kapojn al ripozo.“
„Kaj nun, bona knabo, ni aŭskultis sufiĉe; skribu nun belan historion pri la vivo de tiu ĉi honesta meblisto kaj pri lia feliĉa vivo kun lia bona edzino.“
„Pri tio? Mi ne komprenas. Li kredeble baldaŭ mortos, kaj la filo fariĝos meblisto, ĉar ankaŭ li iom lernis la metion, kaj li edziĝos kun tiu knabino kaj havos infanojn kaj poste... mi ne scias; tie estas nenio por skribi.“
„Sed kion vi do povas verki? mi timas ke vi nenion povas.“
„Pri milito, pri sovaĝaj insuloj kaj sovaĝuloj kiel Robinson, kaj cetere.“
„Ha, pri sovaĝuloj! Jes, ni iru al la drinkejo en la dua rando de l' vilaĝo. Tie estas sovaĝuloj en ĉiu tempo de la tago. Vi skribos pri ili, kiam vi sufiĉe ekkonos ilian vivadon.“
La knabo paliĝis.
„Ni ne iru tien“, li fine murmuris. „Mi tiel timas la sendian vivadon tie; mi ne volas vidi ĝin, nek skribi pri ĝi. La patrino ĉian vesperon preĝas al Dio, ke mi neniam iru tien.“
La instruisto eksopiris, sed baldaŭ lia vizaĝo lumiĝis.
„La patrino“, diris li, „vi amas la patrinon? Ĉu vi povos skribi pri la amo de via kara patrino?“
„Jes, pri tio, mi skribos pri tio“, ĝojkriis la knabo, „jes pri tio. Mi skribos tutan dikan libron, ĉar ŝi estas pli bona ol iu alia. Ni iru viziti ŝin, kaj vi instruu min, kion oni devas skribi.“
Ili foriris en la direkton de la dometo de la malriĉa vidvino. De l' pinto de alia alta loko jam vidiĝis la dometo kaj ankaŭ la maljuna virino, de kies eksteraĵo facile vidiĝis, ke malriĉeco kaj zorgoj fleksis ŝin al tero. En ŝia mano estis hakilo, kun kiu ŝi diligente hakadis lignon por la vespermanĝo.
„Tie estas la patrino, mia kara patrino, sed... sed... ŝi hakas lignon, kaj mi, juna knabo, mi hontas konfesi, ke mi nenion faris la tutan posttagmezon.“
„Vi do skribos pri tio?“
„Mi ne havas nun tempon paroli pri skribado, mi devas nun iri por helpi la patrinon. Ni parolu pri verkoj iun alian vesperon.“
Sed tiu alia vespero neniam venis. Vere, la instruisto ofte vizitis la domon de la vidvino, renkontadis ankaŭ la knabon, kaj estis sciema, kion li skribas pri sia amata patrino. Sed forkuris tagoj kaj semajnoj kaj monatoj, kaj la „tuta libro“ restis neskribita. „La patrino malsaniĝis“, ĉiam respondis Johan Olof al la demandoj de sia instruisto, „ne taŭgas nun skribi, kiam la patrineto estas malsana. Sed la patrino saniĝos, kaj tiam, jes tiam.“
Li vere havis iom da papero kaj ankaŭ peceton da krajono, sed tempon ne. La stato de la patrino malpliboniĝis iom post iom kaj antaŭ la fino de la jaro ŝi donis longan adiaŭan kison al sia filo, kaj iris tien, de kie neniu revenis. Ŝi mortis.
La knabo, kvankam ankoraŭ tre juna, devis servadi al aliaj homoj por perlabori sian panon, ĉar li estis malriĉa. Lia tuta heredo estis la adiaŭa kiso kaj la beno de la patrino.
Sed la libro restis neskribita.
Estis varmeta bela somera vespero. Mi estis sidanta sur ŝtono ĉe la bordo de rivereto, ĝojante je la boneco de la ĉiopotenca Dio. Apude floris hontema rozo kaj proksime kreskis forta kaj alta pino. Tiam, mirinde, mi klare aŭdis kiel la najtingalo, kantinta sur la branĉoj de la pino, komencis paroli.
„Jes, karaj amikoj“, diris ĝi, „jes tiel estas; Dio estas bona; sed nun, frato rivereto, komencu vian promesitan rakonton.“ Kaj la rivereto rakontis la historion pri la juna knabo kaj la libro, kiu ĉiam restis neskribita, kaj la pino atestis ke tio ĉi estas vero. „Mi estis tiam nur malgranda arbeto, sed mi ĝin bone memoras“, diris ĝi.
„Ĉu vi aŭdis la finon de la rakonto pri la knabo kiu volis fariĝi verkisto?“ demandis la najtingalo post la silentado. „Ne, ne“ respondis la rivereto, „mi vere aŭdis, ke mortis la patrino, kaj la knabo fariĝis servantulo; ankaŭ mi lin vidis iajn fojojn iri sur la ponto super mi, maljunulon nun kaj grizbarbulon; sed mi ne havas mian vojon en tiu direkto de la vilaĝo, ĉar jaro post jaro mi bruadas tie ĉi kaj turnas la radojn de la muelilo, tiel multe kiel permesas tempo kaj fortoj. Tial, amiko rakontu!“
„Rakontu, rakontu!“ petis ankaŭ la pino kaj la floreto.
„Sed la homo tie, ĉu li ne komprenas kion mi diras? kaj eble li faros al ni malbonon?“
„Ne timu, amiko, la homoj havas sian propran propramon, sian monon, siajn idolojn, ili komprenas nenion de la lingvo de kreitaĵo; ili eĉ ne havas tempon por tio.“
Mi ekridetis por mi mem. La rivereto ŝajne ne sciis, ke mi komprenas esperanton.
„Jes, mia rakonto estas mallonga. La knabo restis en servado multajn jarojn, kolektadis monon diligente, kaj la bezona mono estante kolektita, li lasis meti belegan monumenton sur la tombo de sia patrino.“
„Kredeble marmoran monumenton; ĝi estas ja la plej bela“, diris la rozeto.
„Ne, mia infano; certe belega, tamen ne laŭ la opinio de homoj maldiaj, sed laŭ la opinio de la sanktaj anĝeloj de la ĉielo. Mia kuzino, la alaŭdo, kiu ofte en siaj himnoj flugas ĝojkrie ĝis la pordoj de la ĉielo, diris unufoje, ke ŝi aŭdis la feliĉegan patrinon preĝi Dion por sia filo. Mi ne scias ĉu tio estas vera, ĉar mia kuzino ofte estas en ekstazo: estas tamen certe, ke la filo eĉ unu fojon ne iris al la drinkejo, kaj tio estas belega monumento sur la tombo de ĉia patrino. Cetere li ankaŭ metis pentritan lignan monumenton tien, kiu kostis tridek kronojn, — multe da mono por malriĉulo en tiu pasinta tempo, kaj li mem skribis la epitafion.“
„Lasu nin aŭdi la epitafion“, petis la sentema rozeto, en kies okuloj brilis klaraj larmoj. La homoj, kiuj kredas la naturon malvivan, nomas ilin roso.
„Tuj, tuj“, respondis la birdo, „ĝi estas tre mallonga:
„Al patrino, de ŝia knabo.
Atendu min en ĉielo, mi venos,
kiam Dio vokos.“
Klara akva guto elsaltis el la bruanta rivereto, kaj falis sur mian manon. Ĉu ne estis larmo, kiun verŝis la rivereto pro ĝojo pri tio, ke ankoraŭ en tia peka mondo ekzistas fajrero de sankta amo Dia.
„Kaj ankoraŭ, ĉiun sabatan vesperon, la laboro de la semajno estante finita, li iras al la tombo de la patrino, purigas kaj sarkas ĝin, ke ĝi estu la plej bela de la tuta tombaro.“
En tiu momento per solena voĉo komencis la preĝejaj sonoriloj sonadi trans la klara vespero. Jes, estis sabata vespero, estis tempo por vekiĝi el miaj pensoj kaj iri hejmen. Mi levis min kaj foriris. Sed kiel adiaŭan saluton mi aŭdis la najtingalon sopirante diri al siaj amikoj: „Ho tiaj homoj, la voĉon de la malviva sonorilo ili aŭdas, sed la voĉon de la naturo ne; la vokon de la metalo ili honoras, sed la internan vokon de Dio en ilia koro neniam,... almenaŭ la plej multaj“, aldonis ĝi singardeme.
Mi foriris; tamen ne tuj hejmen, sed al la vilaĝa tombaro, por vidi, ĉu ankoraŭ la maljunulo vizitadas la tombon ĉiun sabatan vesperon. Kaj ĝuste, tie li estis. Li jam finis sian laboron kaj nun post ĝi deviŝis la ŝviton de la frunto. Ridetante kun ĝojo, li ankoraŭ unu fojon rigardis la tomban monumenton, sur kiu apenaŭ unu litero estis ankoraŭ legebla. Li murmuris al si mem: „mi venos, kiam Dio vokos. Mire! Mi intencis unufojon fariĝi granda verkisto, sed ĉio, kion iam mi verkis, estas tio ĉi, kaj tio kredeble ankaŭ restus neskribita, se ne estus mia patrino, kiu ripozas tie ĉi.“