Du pereintaj nekonataj soldatoj de la revolucio

Du pereintaj nekonataj soldatoj de la revolucio ()
Sennaciulo (p. 1-2)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Du pereintaj nekonataj soldatoj de la revolucio
(Memore pri k-doj Baginski kaj Wieczorkiewicz)

Ili pereis, ne ekkontaktinte kun tiuj laboristaj masoj, sub kies standardo ili deziris batali. Ili pereis, kaj la laboristaro, al kiu ili sian vivon oferis, ne konis ilin.

Mi ankaŭ neniam vidis ilin, sed mi klare vidas ilian spiritan bildon. Necesas ke la laboristaro ne nur de Polio, sed ankaŭ de la tuta mondo konu ilin.

Ambaŭ estis unuj el tiuj, kiuj estis ankoraŭ junaj, kiam eksplodis la internacia milito. Ili ĉiuj ne sciis, kio estas socialismo kaj kiel la proletariaro batalu por sia emancipiĝo. Sed ili amis sian popolon kaj ili revis pri libera Polio sen sinjoroj kaj sen subuloj, sen kapitalistoj kaj sen laboristoj. Ili revis pri la popola, demokrata Polio. Ili profunde malamis la rusan carismon, kiu estis sufokanta la polan popolon.

Kiam eksplodis la imperialisma milito, ĝi estis por ili duobla tragedio: ne nur la laboristo estis pafanta la laboriston kaj la vilaĝano la vilaĝanon, sed ankaŭ polo el Poznanio kaj Galicio devis pafi polon el la Vistula lando. Do se oni devas perei, ili rezonis, oni pereu por sia afero, por restarigo de la sendependa popola Polio. Kaj ili aliĝis al la rondetoj de Pilsudski, kiu promesis al ili, ke venis horo por restariĝo de la libera Polio pro interpaŝiĝo de la grandaj potencoj; necesas nur ekstari sub standardon de unu el la subpremantoj, necesas servi al ĝi, por ricevi rekompence por la helpo farita Polion.

La afero procedis alivoje, ol ili esperis:

Ne el la manoj de la triumfanta aŭstro-germana imperialismo, promesinta liberecon al Polio, sed el malfortiĝo reciproka de ĉiuj turmentintaj Polion imperioj, el forigo revolucia de Romanov-oj, Hohenzollern-oj kaj Habsburg-oj naskiĝis la sendependa Polio.

Ne la popolaj masoj, sed la burĝaro kaj grandaj terposedantoj, kapitalistoj ekprenis la regadon.

Tamen la armeo pola estis ankoraŭ en la manoj de la “liberiginto“ Pilsudski. Oni esperis al la “socialisto“ Pilsudski. Kaj kiam Pilsudski vokis kontraŭ la bolŝevika Rusio, kontraŭ Rusio, kiu ĉiam estis por la poloj kiel sinonimo de barbara jugo, la masoj ekkredis, ke estas la sama malnova Rusio, etendanta siajn manegojn al la gorĝo de la malfeliĉa Polio, kaj ili iris por defendi ĝin kontraŭ la “malamiko“.

El la milito kontraŭ Sovet-Rusio ili elportis la ordenojn “virtuti militari“ kaj malplenecon en la koro: ili vidis la Ruĝan armeon, kiu heroe batalis sen ŝuoj kaj sen municio, ili vidis la ruĝajn standardojn, aŭdis de malproksime la sonojn de l’ “Internacionalo“ kaj en antaŭurbaj regionoj de Varsovio ili vidis iufoje malamekbrilojn en la okuloj de la laboristoj rekrutitaj.

Kio ĉio ĉi estis? Pro kio kaj por kio?

Kaj poste, kiam ili retrovenis al la regimentoj, militlernejoj, ili ekvidis, kiel pli firma kaj pli aroga fariĝas la reakcio, kiel ĝi atakas ĉiujn regionojn de la pola vivo.

Polio!

Ili revis pri ĝi, kiel pri la respubliko de laboro, pri la respubliko de libera penso, pri la respubliko de lumo en kelo ĝis mansardo, kiel pri la lando de frateco kaj egaleco inter ĉiuj popoloj, loĝantaj la spacon inter Dnjpro, Bugo kaj Vistulo.

“Polio — la lando de laboro!“ Sed la laboro estas jugita, katenita.

“Polio — la lando de libereco de l’ penso!“ Sed ne ekzistis epoko en la historio de Polio, en kiu same sovaĝe regis la mezepokeca mallumo kaj same furiozis la klerikalismo, kiel nun en la “sendependa“ Polio!

“Polio — en la ligo kun la liberaj popoloj!“ Sed neniam vidis Polio similan “pogrom“-agitadon kontraŭ la ukrainoj, belarusoj kaj judoj, kiel nun.

La duboj de la soldatoj-patriotoj kreskis. La atmosfero ĉirkaŭ ili estis plidensiĝanta. Ĉio estis persekutata, kaj triumfis la sama kajzera kaj cara oficiro — nur en la pola uniformo.

La duboj de la junaj oficiroj kreskis.

Malnovaj gloraj tradicioj de la polaj revolucianoj, de la ribelintoj kontraŭ la cara despotismo en 1863, de la kuraĝaj poloj batalintaj sur la barikadoj de la Pariza Komuno en 1871, de la strikintoj kaj ribelintoj en la ĝenerala Rusa revo- lucio en 1905, kuna suferado kun la rusaj revolucianoj en la punlaborejoj de mal- proksima Siberio kaj multaj aliaj faktoj el la historio de la revolucia movado, senpere ligitaj kun partopreno de la poloj, fordonintaj sian sangon por la komuna bono de ĉiuj popoloj, de la tuta homaro — ĉio ĉi daŭras lumi eĉ en la densa malluma haladzo de la blinda furiozanta ŝovinismo de la nuna Polio. Vespere, en ĥemia laboratorio de la pola generala stabo, leŭtenanto Baginski, studante la gasmiliton, kaŝe estis leganta malpermesitajn eldonaĵojn kaj estis pri- pensanta ĉion travivitan kaj okazantan. Konscie kaj kore li estis konsentanta la pravecon de la klaso laborista kaj de ĝia batalo kontraŭ la kapitalisma. sistemo. Fidelan kamaradon je tiuj ĉi pensoj li trovis en sia amiko subleŭtenanto Wiecz- orkiewicz (legu: Vieĉorkieviĉ). Sed. iliaj simpatioj kaj inklinoj estis rimarkitaj, kaj oni komencis ilin spioni. La“ pola “defenzywa“, kuniganta en si la sperton de la rusa “oĥranka“ kun la sperto de la spionsistemoj de Metternich kaj Bismarck, ĉirkaŭis ilin per spionoj kaj provokistoj, kiuj el la politikaj konvinkoj kaj simpatioj al la komunismo bakis pro- ceson pri spionado kaj pri partopreno en teror-agoj de neekzistanta pola “sovet- organizaĵo“. La akuzitoj ne estis kom- prenantaj, kio okazas. lli timis, ke kon- fesonte la komunismon, ili kompromitos la komunistan partion kaj Sovet-Rusion, kaj per sia silentado ili estis sankciantaj la elpensaĵojn de la provokistoj |= ta Oni devas koni Polion, oni devas koni la tutan turmentan pezecon, kiun devas elporti la pola patrioto, kutiminta opinii Rusion kiel malamikon, por transiri al la komunismo, estanta standardo de la Sovet- Rusio. MNur tiam oni povas plene taksi la tutan heroecon de ilia silento. lli trankvile akceptis la mort-verdikton, kondamnitaj kiel agentoj de alia ŝtato. lli, kiuj estis nur agentoj de la estonta granda ŝtato de la liberigota laborpopolo pola, ili silente suferis du jarojn, ne de- zirante eĉ krii al la ekzekutistoj fiere: “Ni, soldatoj de la proletaria revolucio, mem estos. viaj juĝistoj“. La Soveta registaro kontraktis kun la pola pri ilia interŝanĝo kontraŭ akuzata en Rusio pro seksa krimo pola pastro kaj nelegala pola konsulsekretario trovita en Sovet-Unio. Sed en la pola gazetaro oni levis furiozan kampanion kontraŭ tiu ĉi interŝanĝo, ĉar Baginski, estinta oficiro la 29. marto, je duonhoro antaŭ la Respubliko kaj Sovet-Unio, ambaŭ— Baginski kaj Wieczorkiewicz estis de pola policano mortigitaj— ili, kiuj jam per unu piedo staris ĉe la pordo de la libero. „= x= E lli ne ekvidis Sovet-Rusion! Korpoj iliaj restos kuŝi en la katenita per ĉenoj de la kapitalo pola tero, kaj frata mano ne ĵetos faskon de,ruĝaj rozoj sur ilian tombon. ~ed kiam la polaj laboristoj forigos la jugon de la burĝaro kaj bien- posedantaro, tiam al la tomboj de Ba- ginski kaj Wieczorkiewicz iros la polaj laboristoj, kun amo rememorante tiujn ĉi du batalintojn, heroe pereintajn por. la afero laborista dum florado de siaj fortoj, senhezite fordonintajn siajn junajn vivojn, feran volon kaj sangvinajn korojn. Laŭ Radek— /eniec.