Dua Libro de l' Lingvo Internacia/Antaŭparolo

ANTAŬPAROLO

El,ir,ant,e ankoraŭ unu foj,o,n antaŭ la estim,at,a publik,o, mi sent,as la dev,o,n antaŭ ĉio dank,i la leg,ant,a,n publik,o,n por la viv,a kun,sent,o, kiu,n ĝi montr,is por mi,a afer,o. La mult,a,j promes,o,j, kiu,j,n mi ricev,as, kaj el kiuj tre grand,a part,о est,as sub,skrib,it,a "sen,kondiĉ,e", la leter,oj kun kuraĝ,ig,oj aŭ konsil,o,j - ĉio tio ĉi montr,as al mi, ke mi,a profund,a kred,o je la hom,ar,o mi,n ne tromp,is. La bon,a geni,o de l’hom,ar,о vek,iĝ,is: de ĉiu,j flank,o,j al la labor,о ĉiu,hom,a ven,as amas,oj, kiu,j ordinar,e est,as tiel mal,diligent,aj por ĉia nov,a afer,o; jun,a,j kaj maljun,aj, vir,o,j kaj vir,in,o,j—rapid,as port,i ili,a,n ŝton,o,n por la grand,a, grav,a kaj util,eg,a konstru,o. Viv,u l’hom,ar,o, viv,u la frat,ec,o de l’popol,o,j, viv,u etern,e!

En mi,a unu,a verk,o mi dir,is, ke mi,a,n labor,o,n mi prezent,as je l’temp,о de unu jar,o al la juĝ,о de l’tut,a mond,o; kian pas,us la jar,o, mi intenc,is el,don,i libr,et,o,n, en kiu est,us analiz,it,a,j ĉiuj pens,oj esprim,it,a,j de l’publik,o, kaj uz,int,e tiu,j,n, kiu,j efektiv,e est,us bon,aj, mi don,us al la lingv,o la fin,a,n form,o,n, kaj post tio ĉi oni jam pov,us komenc,i la eldon,o,n de plen,a,j ѵоrt,ar,о,j, libr,oj, gazet,o,j kaj coter,e, ĉar tian la lingv,o jam est,us tra,ir,int,a la juĝ,o,n de l’ tut,a mond,o, kaj ciu,j plej grav,aj mal,bonaĵ,o,j, kiu,j pov,us est,i trov,it,aj en ĝi, car en verk,o de unu hom,o, — est,us jam pli aŭ mal,pli for,ig,it,aj. Mi efektiv,e intenc,is silent,i en la daŭr,o de tut,a jar,o. Sed de l’tag,о, kian el,ir,is mi,a libr,et,o, mi komenc,is ricev,i mult,o,n da leter,o,j kun demand,o,j kaj kun pet,o,j rapid,ig,i l’afer,o,n. Respond,i je ĉiu leter,o apart,e est,as por mi ne ebl,e, kaj tial mi decid,is respond,i publik,e je ĉiu,j demand,o,j kaj propon,o,j, ĉar tiel unu respond,о pov,as serv,i por mult,a,j demand,ant,o,j. Ĉiuj respond,o,j far,os unu libr,o,n, kiu prezent,os daŭr,ig,o,n de l’unu,a libr,o, kiu,n mi el,don,is. Sed se mi vol,us la respond,o,j,n je ĉiuj demand,o,j el,don,i kun,e en unu libr,o, mi dev,us tro longe atend,ig,i mi,a,j,n korespond,ant,o,j,n, dum tiu libr,o est,os pret,a kaj el,don,it,a,—tiom pli, ke konstant,e al mi ven,as nov,aj demand,o,j; tial mi decid,is el,don,i la libr,o,n kun la respond,o,j—per apart,a,j kajer,o,j, kiu,j est,os el,las,at,aj en la daŭr,o de la tut,a jar,o 1888 period,e, kun inter,temp,o,j de cirkaŭ du monat,o,j de unu kajer,o ĝis la ven,ont,a. En tiu,j ci kajer,o,j ĉiu,j demand,oj est,os respond,it,a,j; je l’fin,о de l’ jar,о 1888 el,ir,os la last,a kajer,o, kaj la „Du,a libr,o de l’ lingv,o inter,naci,a" est,os fin,it,a.

Ankoraŭ unu afer,o dev,ig,as mi,n komenc,i la el,don,o,n de l’ kajer,o,j, pri kiu,j mi parol,is: malgraŭ l’intenc,o, kiu,n mi esprim,is en mi,a unu,a verk,o, komenc,i la eldon,o,n de libr,o,j ne pli fru,e ol est,os fin,it,a la juĝ,o de l’publik,o je l’ lingv,o propon,it,a de mi,—de ĉiuj flank,o,j ven,as postul,o,j, ke mi kiom ebl,e pli rapid,e el,don,u ia,n libr,o,n en la lingvo inter,naci,a, ke la publik,o роv,u kon,iĝ,i tiu,n ĉi lingv,o,n ĉiu,flank,e, ĝi,n el,lern,i pli rapid,e kaj uz,i gi,n. La nombr,o de tiuj ĉi postal,o,j est,as tiel grand,a, ke mi ne pov,as jam aŭd,i ili,n silent,e. El,don,ant,e la „Du,a,n libr,o,n de l’ lingv,o inter,naci,a“, skrib,it,an jam en tiu ĉi lingv,o, mi don,os al la dezir,ant,o,j sufiĉ,e da material,о роr leg,i kaj la ebl,o,n tut,e bon,e el,lern,i la lingv,o,n; escept,int,e la tekst,o,n de l’ libr,o, kiu jam per si mem prezent,os material,o,n por leg,i, en la libr,o est,os ankaŭ pec,o,j sistem,a,j, por lern,i kaj ripet,i.

La tut,a libr,o hav,os 5 — 6 kajer,o,j,n, en kiu,j est,os trov,at,a,j respond,o,j je ĉiuj demand.oj, kiu,j tuŝ,as la lingv,o,n mem, ĝi,a,n konstru,o,n, ĝi,a,n estont,ec,o,n, kiel ĝi,n bon,e kaj fond,e el,lern,i, kiel plej rapid,e kaj plej cert,e vast,ig,i ĝi,a,n uz,o,n en la mond,o,—kaj ceter,e. Kian la last,a kajer,o de l’ libr,o est,os el,ir,int,a, tian por la leg,ant,o nenio jam est,os ne klar,a: la societ,o tian kon,os la tut,a,n anim,o,n de l’ lingv,o, ĝi tian hav,os plen,a,n vort,ar,o,n kaj pov,os tut,e liber,e uz,i la lingv,o,n por ĉia,j cel,o,j, kiel ĝi pov,as nun uz,i ĉia,n riĉ,a,n kaj pri,labor,it,a,n viv,ant,a,n lingv,o,n. La de,pend,o de la lingv,o de l’ vol,о аŭ de l’ talent,о de mi,a propr,a person,о aŭ de ia ali,a apart,a person,о aŭ person,ar,o—tut,e for,iĝ,os. La lingv,o tian est,os tut,e pret,a en ĉiu,j plej malgrand,a,j ĝi,a,j part,o,j. La person,o de l’ aŭtor.o tian tut,e for,ir,os de la scen,о kaj est,os forges,it,a. Ĉu mi post tio ankoraŭ viv,os, ĉu mi mort,os, ĉu mi konserv,os la fort,o,n de mi,a korp,o kaj anim,o, ĉu mi ĝi,n perd,os,—l’ afer,o tut,e ne depend,os de tio, kiel la sort,o de ia viv,ant,a lingv,o tut,e ne de,pend,as de l’ sort,о de tiu ĉi aŭ tiu person,o.

Mult,a,j kred,ebl,e balanc,as sen,kred,e la kap,o,n, leg,ant,e mi,a,j,n vort,o,j,n. Kiel tio est,as ebl,a, ili dir,as, ke en la temp,o de unu jar,o la lingv,o est,us tut,e kaj plen,e pret,a, tiel ke ĝi ne bezon,us pli la labor,o,n de l’ aŭtor,o? Ke tiel grand,eg,a afer,o, kiel la kre,o kaj la en,konduk,o de lingv,o tut,mond,a, en la tempo de unu jar,о tiel matur,iĝ,us kaj fort,iĝ,us kaj ricev,us tia,n klar,a,n, ne,ŝancel,ebl,a,n ord,o,n, ke ĝi ne bezon,us pli konduk,ant,o,n ! Sed mi esper,as, ke jam post la du,a aŭ la tri,a kajer,o la leg,ant,p vid,os, ke mi ne fantazi,as.

La legant,o ne pens,u, ke en la libr,o, kiu,n mi intenc,as el,don,i, li vid,os ia,j,n mir,ind,aĵ,o,j,n. Tiu, kiu kutim,is estim,i la afer,o,j,n ne laŭ ili,a praktik,a signif,o kaj efektiv,a ind,o, sed laŭ la mir,ind,ec,o kaj ne,natur,ec,o de ili,a nask,o, est,os kred,ebl,e tromp,it,a en si,a,j esper,o,j, kia,n, leg,ant,e mi,a,n libr,o,n, li renkont,os en ĝi sol,e afer,o,j,n simpl,a,j,n kaj natur,a,j,n. Sed la rezultat,o,j de tiu,j ĉi simpl,aĵ,o,j est,os, kiel laŭ mi,a esper,o la legant,o post,e vid,os kaj konfes,os, ke post la fin,o de l’ jar,o

a) la lingv,o est,os fin,it,a kaj pret,a tut,e kaj plen,e, tiom, ke ĝi tut,e ne bezon,os pli la labor,o,n de l’ aŭtor,o, kaj, kiel ĉiu el la viv,ant,a,j lingv,o,j, ĝi far,iĝ,os tut,e sen,de,pend,a de ia apart,a person,o.

b) la lingv,o est,os pli aŭ mal,pli sen,erar,a, ĉar ĝis tiu temp,o ĝi jam est,os tra,ir,int,a la juĝ,o,n de l’ tut,a mond,o, kaj ĉiu,j mal,bon,aĵ,o,j, kiu,j pov,us est,i trov,it,a,j en tiu ĉi labor,o de unu person,о, est.os for,ig,it,a,j per la konsil,o,j de l’ tut,a mond,o kun,e.

Leg,ant,e la unu,a,j,n kajer,o,j,n de mi,a libr,o, mult,a,j kred,ebl,e rest,os ne kontent,a,j, ĉar ili ebl,e tie ne trov,os respond,o,j,n je l’ demand,o,j, kiu,j,n ili send,is; kaj ĉar li,a propr,a demand,o en la okul,o,j de ĉiu est,as la plej grav,a, mult,a,j kredebl,e ek,kri,os: „Kіо li parol,as sol,e pri afer,o,j tut,e sen,signif,a,j, kaj pri l’ afer,o,j efektiv,e grav,a,j li ne parol,as eĉ unu vort,o,n !" La legant,o ofer,u al mi iom da atend,em,o, ĉar ĝis la fin,о de l’ jar,o ĉiuj est,os kontent,ig,it,a,j. Se en unu de l’ unu,a,j kajer,o,j tiu aŭ ali,a demand,o est,os jam ŝajn,e fin,it,a kaj liber,ig,os la lok,o,n por ali,a demand,o tio tute ne dev,as pens,ig,i, ke mi jam pli ne parol,os pri ĝi. Ĉar pri mult,a,j demand,o,j mi don,os en la unu,a,j kajer,o,j sol,e mi,a,n person,an juĝ,o,n, sed post,e mi reven,os al ili kaj don,os la decid,o,n fin,a,n, ricev,it,a,n per la juĝ,о de l’ publik,o.

Pro la cel,o,j de l’ afer,o la libr,o ne est,os unu sistem,a verk,o,—ĝi est,os simpl,e mi,a inter,parol,o kun l’ amik,o,j de l’ lingv,o inter,naci,a.

La kosto de ciu kajer,o est,os 25 kopek,o,j. Kiu vol,as ke mi send,u al li ĉiu.n ven,ont,a,n kajer,o,n tuj, kian ĝi est,os pret,a kaj el,ir,os ol la pres,ej,o, tiu send,u al mi la kost,o,n de l’ven,ont,a kajer,o tuj post la ricev,o de l’ antaŭ,ir,ant,a Antaŭ,e ol fin,i la antaŭ,parol,o,n, mi permes,as al mi ripet,i ankoraŭ la pet,o,n, kiu,n mi jam esprim,is en mi,a unu,a verk,o: ĉiu pen,e juĝ,u la afer,o,n, propon,it,a,n de mi, kaj ĉiu montr,u al mi la erar,o,j,n kiu,j,n li trov,is en ĝi, aŭ la pli,bon,ig,o,j,n, kiuj,n li pov,as propon,i. Se la leg,ant,o ne pov,is ankoraŭ tut,e bon,e ek,kon,i mi,a,n afer,o,n el mi,a unu,a libr,et,o, tiu ĉi mi,a du,a libr,o pov,ig,os li,n post kelk,a temp,о ek,kon,i ĝi,n tut,e kaj ĉiu,flank,e. Ke mi,a afer,o ven,u al dezir,ind,a cel,o, est,as neces,e ne sol,e, ke la mond,o dir,u si,a,n juĝ.o.n pri tiu ĉi afero, sed ke mi sci,u la juĝ,o,n de l’ mond,o kaj pov,u ĝi,n uz,i por mi,a labor,o.

Dis,send,ante mi,a,n unu,a,n verk,o,n al la redakci.oj de l’ gazet,oj, mi pet,is ili,n al,send,i al mi tiun numer,o,n de l’ gazet,o, en kiu est,os kritik,o de mi,a afer,o; sed bedaŭr,ind,e tre mal,mult,aj plen,um,is mi,a,n pet,o,n, kaj sci,iĝ,i mem kie, kian kaj kio est,is parol,at,a pri mi,a afer,o, est,as роr mi tut,e ne ebl,a. Tial mi pet,as la legant,o,j,n de l’ gazet,o,j send,i al mi la numer,o,j,n, en kiu,j ili leg,is io,n pri l’ afer.o, propon,it,a de mi, kaj jam antaŭ,e mi esprim,as al ili mi,a,n kor,a,n dank,o,n. Mi pet,as ĝin ne роr mi, sed pro l’ afero.

Fin,e, antaŭ la komenc,o de mi,a inter,parol,o kun la amik,o,j de l’ lingv,o inter,naci,a, mi esprim,as ankoraŭ unu foj,o,n mi,an varm,eg,a,n dank,о,n al la publik,o роr la help,em,o, kiu,n ĝi montr,is al mi; mi esper,as, ke la kun,sent,о de l’ publik,o ne mal,varm,iĝ,os, sed konstant,e kaj senĉes,e kresk,os, kaj post tre mal,long,a temp,o ven,os al cel,o la afer,o, je kiu labor,as ĉiu,j sfer,o,j de l' hom,a societ,o.

————————