Dua Libro de l' Lingvo Internacia/III

III.

La venontajn apartajn pecojn mi donas, ke la lernantoj povu ripeti praktike la regulojn de l' gramatiko internacia kaj kompreni bone la signifon kaj la uzon de l' sufiksoj kaj prefiksoj.

1.

Amik,o ven,is (= unu el la amik,o,j ven,is). — La amik,o ven,is (= la kon,at,a amik,o, aŭ la amik,o, kiu,n oni atend,is). — Don,u al mi libr,o,n. — Don,u al mi la libr,o,n, kiu,n vi promes,is al mi. — Tiu ĉi ĝarden,o est,as am,at,a lok,o de bird,o,j. — La fenestr,o est,as am,at,a lok,o de la bird,oj ( = ni,a,j bird,o,j). — La vort,o „la“ est,as nom,at,a „artikul,o“; ĝi est,as uz,at,a tian, kian ni parol,as pri objekt,o,j kon,at,a,j. Anstataŭ „la“ oni pov,as ankaŭ dir,i „l’“, se ĝi ne est,os mal,bon,son,e.—Se iu ne kompren,as bon,e la uz,o,n de la artikul,o, li pov,as tut,e ĝi,n ne uz,i, ĉar ĝi est,as oportun,a sed ne neces,a.


2.


Jen est,as la patr,o.— Mi aŭd,as la voĉ,o,n de la patr,o.—Mi ricev,is donac,o,n de la patr,o.—Dir,u al la patr,o, ke mi est,as san,a. — Ni ir,os al la patr,o. — Karol,o aĉet,is por si,a kuz,in,o horloĝ,et,o,n kun tri montr,ant,o,j.- Ni vid,as per la okul,o,j.—Rakont,u al ni la nov,aĵ,o,j,n, kiu,j,n vi aŭdis pri ni,a,j mal,feliĉ,a,j frat,o,j. — De kiu vi ĝi,n aud,is?-Mi pens,as pri la sort,о de mi,а frat,in,o, kaj mi kalkul,as jam la minut,o,j,n ĝis ni,a re,vid,o. — Aŭgust,o est,as bon,a, Mari,о est,as pli bon,a ol Aŭgust,o, sed Ernest,in,о est,as la plej bon,a el ĉiuj mi,a,j gefrat.oj.- La mal,grand,an fil,in,o,n de mi,a najbar,o mi am,as ne mal,pli ol mi,a,n propr,a,n infan,о,n; hodiaŭ mi aĉet,is por ŝi tre belan lud,il,o,n.


3.


Ses,dek minut,o,j far,as unu hor,o,n, kaj du,dek kvar hor,o,j far,as unu plen,tag,o,n. — Mi loĝ,as en la tri,a etaĝ,o. — Hodiaŭ est,as la dek kvin,a (tag,o) de April,o. — La du,dek,a de Februar,o est,as la kvin,dek unu,a tag,о de l’ jar,о.—Tiu ĉi river,о hav,as du,cent naŭ,dek kvar kilometr,o,j,n da longo. — Georg,о Vaŝington,o est,is nask,it,a la du,dek du,a,n Februar,o,n (aŭ: je l’ du,dek du,a Februar,o) de l’ jar,о mil sep,cent tri,dek du,a. — Send,u al mi prunt,e dek,du,o,n da fork,et,o,j. — Tio ĉi okaz,is antaŭ cent jaro,j. — Mi aĉet,is du ŝrank,o,j,n kaj pag,is por ili cent frank,o,j,n.— Jen est,as cent,о da pom,o,j.—En tiu ĉi land,о loĝ,a,s tri milion,о,j kristan,o,j (аŭ: da kristan,o,j). — Du,obl,a faden,o est,as pli tort,a ol unu,obl,a. De tiu tag,о mi,a amik,ec,o al li du,obl,iĝ,is.— Kvar,obl,e kvin est,as du,dek. — Kvar foj,o,j,n mi jam est,is tie. — Du,on,o,n de tiu ĉi pir,o mi manĝ,is, kvar,ono,n mi don,is al mi,a nev,o, kaj la last,a,n kvar,on,on mi for,ĵet,is. — Du,dek unu est,as tri sep,on,o,j de kvar,dek naŭ.— Kvin,op,e ili tir,is la kest,o,n kaj tamen ne pov,is ĝi,n al,tir,i al la dom,o.- Se vi ven,os al li tri,op,e, li redon,os, kio,n li pren,is; ĉar unu,e li tim,os vi,a,n fort,o,n, kaj du,e li ne роv,os si,n prav,ig,i. — Al ĉiu el la labor,ant,o,j li don,is po kvin dolar,o,j,n.


4.

Mi vi,n ne kompren,as, sinjor,o. — Vi est,as tre obstin,a, mi,a amik,o. — Vi ĉiu,j est,as tro fier,a,j. — „Vi“ ni dir,as egal,e al unu person,о aŭ objekt,o kaj al mult,a,j; tio ĉi est,as far,it,a pro oportun,ec,o, ĉar, parol,ant,e kun iu, ni oft,e ne sci,as, kiel dir,i al li: „ѵі“ аŭ „ci“ („ci“ signif,as la du,a,n person,o,n de l’ unu,nombr,o; sed tiu ĉi vort,o est,as trov,at,a sol,e en la plen,a vort,ar,o; en la lingv,o mem ĝi preskaŭ nenian est,as uz,at,a).-— La ĉap,i,st,о ne ven,os, ĉar li est,as mal,san,a; sе ven,os li,a edz,in,o, don,u al ŝi mi,a,n ĉapel,o,n; se ven,os li,a plej mal,jun,a fil,o, vi pov,as ankaŭ ĝi,n don,i al li; sed se ven,os li,a mal,grand,a infan,o, don,u al ĝi nenio,n. — Jen est,as la hund,o, don,u al ĝi ost,o,n, kaj vok,u la kat,in,o,n, ĝi ricev,os pec,o,n da viand,o. — Mi am,as mi,n, car ĉiu am,as si,n mem. — Vi estim,as vi,n mem sed ali,a,j vi,n ne estim,as; mi,a frat,о estim,as si,n ne mult,e, sed ali,a,j li,n tre estim,as.— Montr,u al mi vi,a,n kalkul,o,n.— Ili konduk,is la koleg,o,j,n en si,a,n loĝ,ej,o,n, anstataŭ ir,i kun ili en ili,a,n.— Oni dir,as, ke vi est,as riĉ,a.

5.


Kial vi ne respond,as al mi, kian mi vi,n demand,as ? — La patr,o strib,as leter,o,n, kaj la infan,o,j prepar,as si,a,j,n lecion,o,j,n. — Kio,n li babil,as ?— Li babil,ad,as la tut,a,n tag,o,n. — Ni,a gast,o kant,is la ĉiu,kon,at,a,n romanc,o,n de N. — Mi,a onkl,o ek,kantis kaj tuj ĉesis, sed mi,a frat,о kant,ad,is la tut,a,n vesper,o,n. - Karol,in,о ĉian obe,ad,is la оrdon,o,j,n de si,a patr,in,o, sed hodiaŭ ŝi ne obe,is. — Kian mi ven,is al li, li tuj fin,is si,a,n labor,o,n. — Kian mi ven,is al li, li fin,ad,is si,a,n labor,o,n.—Vi ne mal,help,is mi,n car kian vi ven,is, mi est,is jam fin,int,a mi,a,n labor,o,n. - Li batal,os, ĉar li ne dorm,os trankvil,e, gis li est,os venk,int,a la mal,amik,o,n. — Se mi nur est,us san,a, mi estus tut,e kontent,a, — Se ili est,us dir,int,a,j la ver,o,n, ili ne est,us nun pun,at,a,j; nun ili konfes,is ĉion, sed ĝi est,is jam tro mal,fru,e. — Johan,o, serĉ,u mi,a,n krajono,n. — Ni ir,u promen,i, sinjor,o,j ! — Li ne esper,u pardon,o,n! — Sav,u mi,n, amik,o,j ! — Mi lern,as pentr,i kaj lud,i gitar,o,j,n. — Instru,ant,e, ni lern,as. — La lern,ant,o dev,as estim,i la instru,ant,o,n. — Libr,o instru,ant,a est,as tre util,a. — Ne ĉiu instru,ant,o est,as instru,ist,o. — Di,o est,as la kre,int,o kaj la reg,ant,o de l’ mond,o. — Ferm,int,e la pord,o,n, li komenc,is si,n sen,vest,ig,i. — La ven,ont,a gast,o est,as ankoraŭ en la voj,o, — La el,pel,it,о mal,sat,as jam la tri,a,n tag,o,n.— Pun,at,a antaŭ la romp,it,a pot,o, la kat,o ebl,e kompren,os la kaŭz,o,n de l’ pun,ad,o. - La konstru,ot,a dom,o kost,os mult,o,n da mon,o. - Bat,at,e de la mastr,o, li plor,is kaj ĵur,is, ke li terur,e venĝ,os,— En tiu ĉi lern,ej,o la infan,o,j est,as eduk,at,a,j tre bone, ĉar la lern,ej,estr,o si,n okup,as je si,a afer,o kun am,o. — Tio ĉi montr,as, ke vi,a nep,o est,as ne bon,e eduk,it,a. — Dum en unu cambr,o la gast,o,j danc,ad,is, en la du,a ĉambr,o est,is prepar,at,a la vesper,manĝo; kian la tabl,o est,is prepar,it,a, oni invit,is la gast,o,j,n al la tabl,o. — Kio est,os hodiaŭ prezent,at,a en la teatr,o ? — Aŭd,u, infan,o,j! se vi est,os prezent,it,a,j al la general,o, salut,u li,n ĝentil,e.— La fraŭl,in,o, kiu est,is edz,in,ig,ot,a de mi,a frat,о, mort,is, ne far,iĝ,int,e ankoraŭ eĉ li,a fianĉ,in,o. — La form,o,j,n kun,met,it,a,j,n (ekzempl,e: mi far,ad,as, mi est,is far,int,a... kaj ceter,a,j,n) — oni dev,as uz,i sol,e tian, kian la senc,о ĝin neces,e postul,as.


6.


La adverb,o,j (e,vort,o,j), kiuj est,as kre,it,a,j el ali,a,j vort,o,j, fin,iĝ,as je la liter,o "e"; ĉiuj ali,a,j adverb,o,j ne hav,as konstant,a,n fin,iĝ,o,n kaj aparten,as al la vort,o,j simpl,a,j — Li est,as sever,a juĝ,ant,o, li juĝ,as sever,e, sed just,e. — Nun est,as varm,e, sed la nokt,o kred,ebl,e est,os tre mal,varm,a.—Li est,as tre riĉ,a, kaj li don,is al la mal,feliĉ,ul,o tro mal,mult,e, ĉar li est,as kon,at,a avar,ul,o. — Kun tiu paper,о mi ek,ir,is per grand,a,j paŝ,o,j al la komerc,ist,o; sed antaŭ la magazen,o mi renkont,is kaleŝ,o,n, en kiu sid,is riĉ,e vest,it,a sinjor,o. El,ir,int,e el la kaleŝ,о kaj for,ĵet,int,e la pec,o,n da cigar,o, kiu,n li est,is ten,int,a inter la fingr,o,j, li ek,rigard,is mi,n tra si,a,j blu,a,j okul,vitr,o,j kaj dir,is sen ia antaŭ,parol,o : „ne, por vi mi,a magazen,o est,as ferm,it,a, pro la mal,bon,a,j sci,ig,aĵ,o,j, kiu,j,n mi ricev,is pri vi de hom,o,j kredind,a,j, — Mi el,trink,is tut,a,n botel,o,n da vin,o, kvankam ĝi ne tre plaĉ,is al mi, ĉar la vin,o est,is bon,a, sed la botel,о est,is de brand,o. — Oni dir,as, ke vi gajn,is la grand,a,n gajn,o,n; se tio ĉi est,as ver,a, mi vi,n gratul,as. — Li dir,as, ke mi est,us pli feliĉa, se mi est,us pli diligent,a. — La mastr,o dir,is, ke mi for,ir,u, ĉar se ne — li mi,n el,pel,os per la hund,o,j. — Ho, kiel mi est,as lac,a! — Fi, kia mal,konven,a esprim,o! - Hura! viv,u la reĝ,o!


7.


Vort,o,j kun,met,it,a,j est,as kre,at,aj per simpl,a kun,lig,ad,o de simpl,a,j vort,o,j; pren,at,a,j est,as ordinar,e la pura,j radik,o,j, sed, se la bon,son,ec,o aŭ la klar,ec,o pustul,as, oni pov,as ankaŭ pren,i la tut,a,n vort,o,n, t. e. la radik,o,n kun,e kun la fin,iĝ,o. — La lingv,o inter,naci,a esper,as far,iĝ,i ian lingv,o tutmond,a. — La unu,tag,a reg,ad,o de tiu ĉi estr,o ne rest,is sen post,sign,o,j. - Tio est,as frukt,o de li,a unu,a,temp,a verk,ad,o. — Ni maten,manĝ,as ĉian je l’ dek,a hor,o antaŭ tag,mez,o. — La pord,o,kurten,o,j de li,a dorm,o,ĉambr,o est,as de flav,ruĝ,a kolor,o. — Nenian insult,u, ne parol,int,e kun la insult,ot,o. — Met,u la libr,o,n sur la tabl,o,n. — La libr,o jam est,as sur la tabl,o. — Li en,ir,is la ĉambr,o,n (aŭ en la ĉambr,o,n).— Ĉu vi est,as kontent,a je mi,a donac,o ? — Li ek,dorm,is je etern,e. — Si est,as la unu,a balet,ist,in,o en ni,a teatr,o. - Kia meĥanik,ist,o far,is tiu,n ĉi maŝin,o,n ? — Li est,as direktor,o en fabrik,o de tabak,o. — La politik,o de ni,a ministr,о montr,as, ke li est,as bon,a diplomat,ist,o. — La histori,o de la civiliz,ad,o est,as tre interes,a. — Li korespond,as telegraf,e kun ĉiu,j agent,o,j.


8.


Kia grand,a brulo! kio brul,as? — Lign,o est,as bon,a brul,a material,o. — La fer,a baston,o est,as brul,e varm,eg,a. — Iu ven,is; demand,u li,n, kiu li est,as, kaj se li est,as tiu, kiun mi atend,as, send,u li,n al mi; neniu,n ali,a,n mi hodiaŭ vol,as vid,i... ne, mi decid,is ali,e: send,u ĉiu,n, kiu ajn li est,os. — Ian mi ven,is al li kaj mi trov,is li,n liber,a; tio ĉi mi,n fort,e mir,ig,is, ĉar kian ajn mi ven,as, li ĉian sid,as super labor,o, kaj li nenian est,as liber,a. — Kia,j vort,o,j pov,as est,i far,at,a,j el la vort,o,j: „ia“, „ial“, „ian“, „ie“, „iel“, „ies“, „io“, „iom“, „iu“ ? — La kiom,a,n foj,o,n li jam ripet,is si,a,n rakont,o,n ? - Ĉu oni pov,as dir,i: help,i la frat,o,n (anstataŭ: al la frat,о), obe,i la patr,o,n (anstataŭ: al la patr,o), rid,i li,a,n mal,saĝ,ec,o,n (anstataŭ: je li,a mal,saĝ,ec,o), plor,i la perd,o,n (anstataŭ: pro la perd,o)? Jes: ĉar se la senc,о ne montr,as klar,e, kia,n prepozici,o,n ni dev,as uz,i, ni ĉian pov,as uz,i la vort,o,n „je“, aŭ la akuzativ,o,n sen prepozici,o.


9.


Li,a mal,ben,ad,о ne ĉes,as; sed nenia el li,a,j mal,ben,o,j pov,as mi,n iom mal,help,i. La hieraŭ,a du,hor,a paf,ad,o ne est,is por mi tiel terur,a, kiel la du paf,o,j, kiu,j,n mi aŭd,is hodiaŭ. — Li kur,is sur la kamp,o,n. — Li kur,ad,is gis li fal,is. — La lav,ist,in,o al,port,is mi,a,n tol,aĵ,o,n: ĉemiz,o,j,n, kol,um,o,j,n, man,um,o,j,n kaj viŝ,il,o,j,n (oni nom,as ĝi,n tol,aĵ,o, kvankam ne ĉio est,as far,it,a el tol,o.— Anstataŭ vin,o li en,verŝ,is en mi,a,n glas,o,n ia,n mal,agrabl,a,n acid,aĵ,o,n, kaj tiu,n ĉi mal,klar,a,n fluid,aĵ,o,n li dev,ig,is mi,n el,trink,i. — Ne ĉia bel,aĵ,o est,as util,a. — En la angul,o kuŝ,is amas,o da mal,nov,a fer,aĵ,o. Sinjor,o N. est,as senat,a,n,o. — La vilaĝ,a,n,о vend,is al la komerc,ist,o cent,o,n da ov,o,j, — La nombr,o da krist,an,o,j est,as pli grand,a, ol la nombr,o da mahomet,an,o,j. — Ne ĉiu rus,uj,an,o est,as rus,o. — Mi est,as vi,a kun,land,an,o, ĉar mi ankaŭ est,as ital,uj,an,o. - Ili venk,os, ĉar ili,a milit,ist,ar,o est,as glor,a pro si,a disciplin,o. — La har,ar,o de,fal,is de li,a kap,o, kaj mi vid,is grand,a,n sen,har,aĵ,o,n, kiu,n li

pro mal,ver,a hont,o ĉian tiel zorg,e kaŝ,is.
10.


Li promen,ad,is, akompan,at,a de si,a,j lern,ant,o,j.— Mi est,as la zorg,ant,o de tiu ĉi infan,o, kaj ĝi est,as mi,a zorg,at,o. — Vi,a kurac,at,o est,as mi,a kon,at,o. — Ŝi oft,e sonĝ,as mort,int,o,j,n. - Plend,it,о kio,n vі pov,as dir,i роr vi,a prav,iĝ,o ? — Ŝi est,as en la kvar,a monat,o de nask,ont,ec,o. — La juĝ,ej,o est,is jam plen,a, kaj oni en,konduk,is la juĝ,ot,o,n. — La parenc,o de mi,a edz,o aŭ la edz,o de mi,a parenc,o, est,as mi,a bo,parenc,o. — La patr,o de mi,a edz,in,o est,as mi,a bo,patr,o. — Mi est,as la bo,frat,о de Helen,o, ĉar ŝi est,as la edz,in,o de mi,a frat,o; ŝi est,as mi,a bo,frat,in,o. — Karol,о est,as mi,a ne,propr,a fil,o (aŭ du,on,fil,o), ĉar mi est,as la du,a edz,o de li,a patr,in,o, — Petr,o kaj Mari,o est,as jam sufiĉ,e maljun,a,j, tamen oni ankoraŭ vok,as ili,n Pe,cj,o kaj Ma,nj,o. — Aŭgu,cj,o kaj Aŭgu,nj,o est,as bon,a,j infan,o,j. — Dis,ir,u, sinjor,o,j, ĉar amas,e star,i sur la strat,o est,as mal,permes,it,a. — Li dis,ŝut,is la alumet,o,j,n sur la tut,a plank,o. — Vi,a parol,o est,as роr mi tut,e ne kompren,ebl,a. — Li rakont,as afer,o,n tut,e ne kred,ebl,a,n. — Vi skrib,as tre ne,leg,ebl,e. — Vitr,o est,as tra,vid,ebl,a.


11.


Mi mir,as la saĝ,ec,o,n kaj la honest,ec,o,n de tiu ĉi hom,o. — La leĝ,ec,o de li,a far,о ne est,as por mi mal,cert,a, ĉar ĉio, kio,n li far,as, est,as tut,e leĝ,a. — Viv,u la frat,ec,o de l’ popol,o,j. — Vir,in,o, kiu si,n okup,as je kudr,ad,o, est,as nom,at,a kudrist,in,o, kaj ŝi,a edz,o est,as nom,at,a kudr,ist,in,edz,o.— Ŝi ne est,as doktor,in,o, sed nur doktor,edz,in,o. — Je l’ dek,a hor,o vesper,e la kort,ist,o ferm,as la pord,eg,o,n de l’ dom,o. — Mi ne pov,is ne ek,plor,i kian mi vid,is, kiel la mal,riĉ,eg,ul,o pet,eg,is la mastr,o,n de l’ bel,eg,a palac,o pri pec,о da pan,o.— La legend,o,j rakont,as pri grand,eg,ul,o,j, kiu,j vol,is batal,i kun la di,o,j. - La veter,o est,is mal,bon,a kaj mi mal,varm,um,is; la kurac,ist,o konsil,is al mi ir,i en ŝvit,ban,ej,o,n. — Ni,a fidel,a serv,ant,o mort,is en la mal,san,ul,ej,o. — Kun la libr,oj en la man,o la infan,о ir,is en la lern,ej,o,n. — Aŭd,int,e tio,n ĉi, li ek,plor,is. — Ek,brul,ig,u kandel,o,n, ĉar est,as jam mal,lum,e. — La tondr,o est,is tiel fort,a, ke la vitr,oj de ni,a,j fenestr,o,j ek,trem,is. — Mal,pac,int,e kun si,a edz,in,o, li eks,edz,iĝ,is je ŝi. — Li est,as eks,general,o; serv,int,e en la milit,ist,ar,o tri,dek jar,o,j,n, li eks,iĝ,is. - Mi,a koleg,o est,as tre kred,em,a: li kred,as ĉio,n, kio,n oni dir,as al li. — Eduard,о est,as tre ek.koler,em,а kaj venĝ,em,a, kaj lin, ofend,i est,as danĝer,e.— Est,u labor,ema, ŝpar,em,a kaj si,n,gard,em,a ! — La religi.o dir,as, ke la anim,o est,as ne,mort,ema, kvankam la korp,o est,as mort,em,a.


12.


La patr,o donac,is al mi kolekt,uj,o,n, kaj li mem ĵet,is en gi,n la unu,a,n mon,er,o,n. - Hieraŭ fal,is grand,a hajl,o; ĉiu hajl,er,o pez,is pli ol kvin,dek gram,o,j,n. — La plej mal,grand,a fajr,er,o est,as sufiĉ,a por eksplod,ig,i la pulv,o,n. - Vi,a regn,estr,o est,as reĝo de Prus,uj,o kaj imperi,estr,o de German,uj,o.— Se la ŝip,estr,o ordonas, la ŝip,an,o,j devas obe,i. Star,ant,e sur la supr,o de l’ mont,et,o, kiu est,as apud ni,a dom,o li vid,is la tut,a,n ĉirkaŭ,aĵ,o,n. — Sid,ant,e sur seĝ,o, kaj ten,ant,e la pied,o,j,n sur benk,et,o, li dorm,et,is. — Tre plaĉ,as al mi la blu,et,a fum,o de l’ cigar,o, kiu,n vi fum,as. — Promen,ant,e sur la ale,o, ni renkont,is la ge,doktor,o,j,n N., kiuj invit,is ni,n al la bal,o, kiu,n ili hodiaŭ don,as; ni ir,os kun plezur,o, ĉar la ge,mastr,o,j esper,ebl,e zorg,os, ke la gast,o,j bon,e pas,ig,u la tempo,n.— Mi vetur,os hodiaŭ al mi,a,j ge,onkl,o,j. — Li pag,is por la kok,id,o tiom, kiom oni ne pag,as eĉ роr kok,o. — La Napoleon,id,o,j esper,as ricev,i la tron,o,n de Franc,uj,o.


13.


Ir,ont,e promen,i, pur,ig,u vi,a,n vest,o,n. — La printemp,a sun,o fluid,ig,is la neĝ,o,n kaj la glaci,o,n. — Ŝi vol,as fianĉ,ig,i mi,a,n frat,o,n je ŝi,a frat,in,o.— Dorm,ig,u la infan,o,n. La mizer,o kutim.ig,is li,n lev,i si,n el la lit,o tre fru,e. — Pro la mult,a,j mal,plezur,o,j li tut,e griz,iĝ,is. — La nombr,o de l’ amik,o,j de l’ lingv,o inter,naci,a pli,grand,iĝ,as sen,ĉes,e. — Kon,iĝ,int,e je tiu ĉi nobl,a hom,o, mi tuj amik,iĝ,is je li. — Mir,ind,a est,as la histori,o de li,a famili,o; la av,o mort,is je ia ne,kompren,ebl,a mal,san,o, hav,ant,e la aĝ,o,n de du,dek naŭ jar,o,j; la av,in,o mort,ig,is si,n mem en atak,o de mal,prudent,o; la patr,o el,fal,is el fenestr,o de tri,a etaĝo kaj mort,iĝ,is; la patrin,o est,is mort,ig,it,a de ŝi,a propr,a Serv,ant,in,o. - Ĉu la kandel,o est,is esting,it,a, aŭ ĝi esting,iĝ,is mem ? — La knab,et,o est,as ruĝ,ig,it,a de si,a patr,in,o, aŭ ebl,e li ruĝ,ig,is sin mem ? — Ne, li ruĝ,iĝ,is de plezur,o, ĉar li est,as tre ruĝ,iĝ,em,a. — Sid,ig,u la frat,o,n, ĉar sid,ig,i si,n mem li no vol,as; se li ne pov,as est,i sid,ig,at,a, sub,mov,u seĝ,o,n sub li,a,j,n pied,o,j,n, kaj li kontraŭ,vol,e sid,iĝ,os. — Fal,int,e de l’ supr,o de l’ arb,o, li sid,iĝ,is sur la mal,supr,a,n branĉ,o,n.

14.


Don,u al mi kudril,o,n kaj faden,o,n, ĉar mi vol,as al,kudr,i buton,o,n al mi,a surtut,o. - Rigard,u, kiel la agl,o bat,as kun la flug,il,o,j ! - Kovr,il,o,j pov,as est,i por la vizaĝ,o (vizaĝ,kovr,il,o,j), por la lit,o,j (lit,kovr,il,oj) kaj ceter,e. — Pren,u la fos,il,o,n kaj fos,u tomb,o,n, — Mi,a onkl,in.o nask,is fil,in,o,n. — La bov,o je,labor,as la kamp,o,n, kaj la bov,in,o don,as lakt,o,n. — La patr,in,o de mi,a patr,o est,as mi,a av,in,o - Mi aŭd,is tio,n ĉi de kred,ind,a,j person,o,j. - Mi jam vid,is ĉiu,j,n vid,ind,aĵ,o,j,n de vi,a urb,o. — Li est,as sen,esper,e mal,san,a, kaj sav,i li,n pov,as nur іа mir,eg,ind,aĵ,o. — Li hav,as bon,a,n kor,o,n, sed bedaŭr,ind,e li ne pov,as far,i, kio,n li vol,as. Varm,a fum,o est,as por mi mal,util,a, tial mi ĉian fum,as tra cigar,ing,o. — Por ne pik,i la fingr,o,n ĉе l’ kudr,ad,o, oni port,as fingr,ing,o,n — Mi perd,is la ŝlos,il,o,n de mi,a ŝrank,o, kaj mi dev,is ven,ig,i ŝlos,il,ist,o,n. — Valter Skot’ est,is glor,a verk,ist,o. — La apotek,ist,o est,as help,ant,o de l’ kurac,ist,o. — La kuir,ist,o mal,bon,ig,is la tag,manĝ,o,n. — La av,o ne vol,is ben,i si,a,n nep,о,n, sed li ankaŭ li,n ne mal,ben,is. — Li ne sol,e ne help,is mi,n en mi,a labor,o, sed li ankoraŭ mi,n mal,help,is, kiom li pov,is. — La mal,supr,a part,о de tiu ĉi dom,o est,as ali,e kolor,it,a, ol la supr,a. - Ne leg,u tiel mal,laŭt,e. — Mal,ferm,u la pord,o,n!


15.


Por vi,a mal,konfes,o oni du,obl,ig,os vi,a,n pun,o,n — Mi for,ir,as, kaj mi re,ven,os post kvar,on,o da hor,o. — Mult,op,e ni pli fru,e fin,os la labor,o,n, ol unu,op,e,— Krist,o re,viv,iĝ,is. — Ir,u, sed ne re,ven,u tro mal,fru,e. — Cezar,o trans,ir,is la Rubikon,o,n. — Trans,port,u la seĝ,o,n de tie ĉi sur ali,a,n lok,o,n. — Mi hav,as en mi,a plum,uj,o du plum,ing,o,j,n sen plum,o,j. - Est,ant,e en la cigar,ej,o, mi aĉet,is dek cigar,o,j,n; naŭ el ili mi met,is en mi,a,n cigar,uj,o,n kaj unu mi met,is en mi,a,n cigar,ing,o,n kaj ek,fum,is. — La arb,o, sur kiu kresk,as pom,o,j, est,as nom,at,a pom,uj,o aŭ pom,arb,o; sed ne ĉia frukt,uj,o est,as arb,o. — Hispan,uj,o est,as part,о de Eŭrop,o. — Mi est,is infan,o, mi est,is knab,o, mi est,is jun,ul,o, mi est,is vir,o, — nun mi est,as mal,jun,ul,o. Mi ne vol,as van,e parol,i kun tiu ĉi mal,saĝ,ul,o. — Se ni dev,as uz,i ia,n sufiks,o,n, sed la senc,о ne montr,as al ni, kia,n sufiks,o,n ni dev,as pren,i, — ni uz,as la sufiks.o.n "um". - Kiu ne plen,um,as si,a,n promes,o,n, est,as mal,nobl,ul,o. - El,ir,int,e el varm,a ĉambr,o sur la mal,varm,a,n kort,o,n, ŝi mal,varm,um,is kaj mal,san,iĝ,is.


16.


La mal,nov,a,j popol,o,j est,is tre gast,am,a,j. - Li don,as lecion,o,j,n de bel,skrib,ad,o. — Li hav,as bel,- a,j,n vang,har,o,j,n.— Tiu ĉi pan,о est,as tre bon,gust,a. — En mi,a skrib,tabl,o est,as kvar tir,kest,o,j. — La dek du monat,o,j de l’ krist,an,a jar,o est,as: Januar,o, Februar,o, Mart,o, April,o, Maj,o, Juni,o, Juli,o, Aŭgust,o. Septembr,o, Oktobr,o, Novembr,o, Decembr,o.— Dir,u al mi, mi pet,as, kiom,a hor,o nun est,as. — Nun est,as la tri,a hor,o, aŭ, pli cert,e, nun est,as kvin minut,o,j post la tri,a hor,o.— Ne, sinjor,o vi erar,as: nun est,as kvar,on,о de la kvar,a (hor,o).— Je l’ kiom,a hor,o vi tag,manĝas (tag,mez,manĝ,as)?— Ne ĉian egal,e: hodiaŭ ni tag,manĝ,is je tri kvar,on,o,j de l’ kvar,a, kaj hieraŭ ni manĝ,is akurat,e je l’ tri,a hor,o. — Kia,n aĝ,o,n vi hav,as ! — Mi hav,as kvar,dek kvin jar,o,j,n. — Bon,a,n tag,o,n, sinjor,o! Kiel vi fart,as? — Pardon,u, sinjor,o, mi vi,n ne re,kon,as.— La ven,ont,a,n dimanĉ,o,n mi vetur,os Hamburg,o,n, — Kio vi,n interes,as mi,a far,ad,о ? ne miks,u vi,n en mal,propr,a,j,n afer,o,j,n! — Ĉu vi lud,as violon,o,n ? — Ne, mi lud,as kart,o,j,n, sed por instrument,o,j mi ĉian est,is tro mal,diligent,a. — Mi ne loĝ,as ĉe mi,a frat,o, mi loĝas apart,e; sed mi,a loĝ,ej,o est,as apud la li,a. — Antaŭ tiu mal,grand,a lign,a dom,et,o star,is bel,a grand,a arb,o. - Mi vol,as aŭ ĉio,n, aŭ neni,o,n. - Mi bezon,as du frank,o,j,n; ĉu vi ne pov,as ili,n don,i al mi prunt,e? — La popol,dir,o,j (proverb,o,j) esprim,as la saĝ,o,n de l’ popol.o, kaj la popol,rakont,o,j (legend,o,j) esprim,as ĝi,a,n kred,o,n. — La vort,o,n "met" ni uz,as tian, kian ni vol,as esprim,i ia,n far,ad,o,n, sed la form,о de l’ far,ad,o est,as por ni aŭ ne klar,a, aŭ sen signif,o. "Met,i io,n ie,n“ signi,fas: far,i, ke io ie est,u. "Met,i“ pov,us ali,e est,i traduk,at,a "est,ig,i". "Met,i“ inter la verb,о,j (far,vort,o,j) est,as tio sam,a, kio „je“ inter la prepozici,o,j, aŭ „um“ inter la sufiks,o,j. — Met,u la man,o,n sur la kor,o,n. — La ŝtel,ist,o,n oni met,is en mal,liber,ej,o,n (se ni dir,us „oni li,n sid,ig,is“, tio ĉi est,us ne ver,e, ĉar neniu li,n tie sid,ig,is). — Met,u la ĉapel,o,n sur la kap,o,n.— La leter,o,n mi adres,is: al li,a moŝt,о sinjor,o N. en N. N. — Vi,a baron,a moŝto, help,u mi,n en mi,a mizer,o! — Por est,i feliĉ,a, oni dev,as est,i antaŭ ĉio kontent,a je si,a sort,o. — Mi ir,is en la teatr,o,n, por aŭd,i la glor,a,n kant,ist,o,n.

──────────
17.
LA OMBRO.
(mirrakonto de Andersen’.)

En la varmegaj landoj la suno radias alian varmegon, ol ĉe ni. La homoj ricevas koloron malluman, kaj en la plej varmegaj landoj la brula suno faras el ili negrojn. Sed ĝi estis nur la simple varmaj landoj, kien transveturis unu instruita homo el niaj malvarmaj. Li pensis ke li tie povos ankaŭ promenadi en la stratoj, kiel en lia patrujo, sed tion ĉi li devis baldaŭ malkutimi. Li kaj ĉiuj prudentaj homoj devis trankvile resti en la domo. La kovriloj de l' fenestroj kaj la pordoj restis fermitaj la tutan tagon. Oni povus pensi, ke la tuta domo dormas, aŭ ke neniu estas en la domo. La mallarĝa strato, kie li loĝis, estis ankoraŭ tiel konstruita, ke de l' mateno ĝis la vespero oni havis tie la tutan varmegon de l' suno. La instruita homo el la malvarmaj landoj estis homo juna kaj saĝa homo; al li ŝajnis, ke li sidas en brula forno. Tio ĉi lin tre suferigis. Li tute maldikiĝis, kaj eĉ lia ombro fariĝis multe pli malgranda, ol en la patrujo, — ĝi ankaŭ suferis de la suno.

Nur je l' vespero, kian la suno estis subirinta, ili reviviĝis. Estis efektiva plezuro ĝin vidi. Apenaŭ luno estis enportita en la ĉambron, la ombro sin eltiris sur la tuta muro, ĝis la plafono kaj eĉ iom sur la plafono mem. Ĝi intence faris sin tiel longa, ĝi devis sin eltiri, рог ree ricevi fortojn. La instruitulo eliris sur la balkonon, рог tie sin eltiri, kaj apenaŭ la steloj ekellumis el la klara etero, li eksentis novan vivon. Sur ĉiuj balkonoj en la strato — kaj en la varmaj landoj ĉiu fenestro havas balkоnon — sin montris homoj, ĉar aeron oni bezonas, se oni eĉ kutimis esti bruligata de l' suno. Vivo sin komencis supre kaj malsupre. Tajloroj kaj botistoj, — ĉiuj homoj eliris sur la straton, tabloj kaj seĝoj estis elportataj, lumo brulis ĉie, brulis pli ol mil lumoj; unu babilis, alia kantis, kaj la homoj pro­menis, la veturiloj veturis, la azenoj iris… tin-tin-tin — ĉar ili portis sonorilojn. Tie mortintoj kun kantado estis enterigataj, la knaboj de l' strato bruis, la sonoriloj de l' preĝejoj sonoris, per unu vorto — vivo kaj movado reĝis malsupre sur la strato. Nur en la unu domo, kiu staris rekte kontraŭ la loĝejo de l' alilanda instruitulo, estis tute silente, kaj tamen tie kredeble iu loĝis, ĉar sur la balkono staris floroj, kiuj belego kreskis, — tiel iu kredeble ilin superverŝadis, kaj homoj necese devis tie esti. La pordo kontraŭe estis ankaŭ malfermata je l' vespero, sed tie interne estis mallume, almenaŭ en la antaŭa ĉambro, — el interne estis aŭdata muziko, kiu al la alilanda iustruitulo ŝajnis neesprimeble bela. Sed eble ĝi estis tia nur en lia ŝajnevido, ĉar li trovis tie en la varmaj landoj ĉion neesprimeble bela, se nur la malbona suno ne estus. La mastro de l' alilandulo diris, ke li ne scias, kiu loĝas en la kontraŭa domo ke oni tie ne vidas ja eĉ unu personon, kaj pri la muziko — li trovas ĝin malbele enuiga. „Ĝi estas tiel, kiel se unu ripetas pecon, kiu estas por li tro malfacila, kaj kiun li ne povas ellerni, ĉian tiu sama peco. „Mi malgraŭ ĉio ĝin venkos" li diras, sed li tamen ĝin ne venkas, kiel ajn longe li ludas“.

Unu fojon en nokto la alilandulo vekiĝis; li dormis ĉe malfermita pordo de balkono, la kurtenoj antaŭ la pordo sin dismovis de bloveto de l' vento, kaj al li ŝajnis, ke de l' kontraŭa balkono venas mirinda brilo. Ĉiuj floroj brilis en plej belegaj koloroj, kaj en la mezo inter la floroj staris gracia aminda fraŭlino, kiu ŝajne ankaŭ brile radiis. La okuloj de ĺ instruitulo tute senvidiĝis de tio ĉi, kaj ne estas miro, ĉar li ilin efektive tro forte malfermis, kaj al tio ĉi li ankoraŭ estis dorminta. Per unu salto li estis sur la planko, tre mallaŭte li stariĝis post la kurteno, sed la fraŭlino jam ne estis, la brilo estingiĝis. La floroj pli jam ne brilis, sed ili staris ankoraŭ en ilia antaŭa beleco. La pordo estis ne tu­te fermita, kaj profunde el interne sonis mallaŭta kaj agrabla muziko, kiu povis naskigi la plej dolĉajn sonĝojn. Tio ĉi estis efektive io mireginda. Kiu povis tie loĝi? Kie estis la eniro? En la partero estis nur magazeno, kaj estis ja neeble, ke la homoj ĉian trakurus tra tie.

Je unu vespero la alilandulo sidis sur sia balkono, post li en la ĉambro brulis lumo, tial estis tute nature, ke la ombro estis videbla sur la muro de la kontraŭa loĝejo. Tiel ĝi sidis tie inter la floroj sur la balkono, kaj ĉiun fojon, kian la alilandulo sin movis, la ombro sin ankaŭ movis, ĉar tion ĉi ĝi ordinare faras.

„Mi pensas, ke mia ombro estas la sola viva estaĵo, kiun oni povas trovi tie kontraŭe!“ diris la instruitulo. „Rigardu, kiel bele ĝi sidas tie inter la floroj, la pordo estas ne tute fermita, kaj nun la ombro devus esti tiel saĝa kaj eniri, kaj ĉion bone rigardi, kio estas interne, kaj poste, reveninte, rakonti al mi, kion ĝi tie vidis. Jes, jes, mia ombro, vi devus peni esti utila al mi!" diris li ŝerce. „Estu tiel bona kaj eniru! Nu, vi ne volas iri?“ Kaj li balancis la kapon al la ombro, kaj la ombro rebalancis ĝian kapon. „Jes, jes, iru, sed baldaŭ revenu! “ La ali­landulo sin levis, kaj lia ombro sur la kontraŭa balkono sin ankaŭ levis; la alilandulo sin turnis, kaj la ombro sin ankaŭ turnis; se iu bone rigardus, li povus klare vidi, ke la ombro eniris en la ne tute fermitan pordon de la balkono de l' kontraŭa domo rekte en tiu momento, en kiu la alilandulo eniris en sian ĉambron kaj mallevis post si la longan kurtenon.

Je l' postiranta mateno la instruitulo eliris, por trinki kafon kaj legi gazetojn. „Kio tio ĉi estas?", diris li, kian li eliris en la lumon de l' suno, „mі ja ne havas ombron! Tiel ĝi hieraŭ je l' vespero efektive foriris kaj jam ne revenis; tio ĉi estas efektive ĉagrene!"

Ne tiel la perdo de l’ ombro mem lin ĉagrenis, kiel tio, ke en la malvarmaj landoj estas rakontata unu ĉiukonata historio pri homo sen ombro. Se nun la instruitulo revenos en la patrujon kaj rakontos, kio okazis kun li, oni diros, ke tio ĉi estas nur ripetaĵo, kaj tio ĉi malplaĉis al li. Tial li de­cidis tute ne paroli pri tio, kaj tio ĉi estis tute prudente.

Je l' vespero li ree eliris sur sian balkonon, la lumon li tute bone metis post si, ĉar li sciis, ke la ombro ĉian volas, ke ĝia sinjoro estu por ĝi barilo, — sed li tamen ne povis ĝin elricevi. Li faris sin granda, li faris sin malgranda, sed nenia ombro venis, nenia ombro sin montris. Li diris: „Hm, hm!" sed nenio helpis.

Ĝi estis kompreneble ĉagrene, sed en la varmaj landoj dank' al Dio ĉio kreskas rapide, kaj post unu semajno li ekvidis kun granda plezuro, ke el la piedoj kreskas ĉe li nova ombro, kian li iras en la lumon; la radiko certe restis. Post tri semajnoj li jam havis ne tro malgrandan ombron, kaj kian li ekreveturis en la patrujon en la malvarmaj landoj, ĝi en la vojo ĉian pli kaj pli kreskis, tiel ke ĝi fine fariĝis tiel longa kaj granda, ke jam la duono estus sufiĉa.

Tiel la instruitulo revenis en sian landon, skribis librojn pri la veraĵo en la mondo, pri la bo naĵo kaj belaĵo, kaj tiel li pasigis tagojn kaj jarojn; pasis multaj jaroj.

Je unu vespero li sidas en sia ĉambro, kaj jen subite oni frapas tre mallaŭte sur la pordo.

„Eniru!" diris li, sed neniu venas; tial li malfermis mem, kaj jen antaŭ li staras neordinare maldika homo, kun tre mira eksteraĵo. Cetere la homo estis tre riĉe vestita, li estis videble grava persono.

„Kun kiu mi havas la honoron paroli?“ demandis la instruitulo.

„Jes, mi tiel ankaŭ pensis“, diris la eleganta ho­mo, „ke vi min ne rekonos! Mi fariĝis tro korpa, mi litere ricevis viandon kaj ostojn. Vi kredeble nenian pensis, ke vi vidos min ian en tia bona farto! Ĉu vi ne rekonas vian malnovan ombron? Jes, vi certe ne kredis, ke mi ian ankoraŭ revenos. Mi havis feliĉon de l' tago, kian mi estis ĉe vi la lastan fojon; mi ĉiuflanke fariĝis tre bonhava. Se mi volas min elaĉeti el mia servado, mi estas sufiĉe riĉa por tio ĉi!“ Kaj li eksonigis tutan ligaĵon da multekostaj sigeliloj, kiuj pendis apud lia horloĝo, kaj metis sian manon en la dikan oran ĉenon, kiun li portis ĉirkaŭ la kolo. Sur ĉiuj fingroj brilis ringoj kun diamantoj, kiuj ĉiuj estis veraj.

„Ne, mi ne povas ankoraŭ retrovi miajn sentojn!" diris la instruitulo. „Kiel tio ĉi estas ebla!“

„Io ordinara tio ĉi efektive ne estas!“ diris la ombro, sed vi ja mem ankaŭ ne apartenas al la homoj ordinaraj, kaj mi, kiel vi scias, de mia infanесо ĉian iris laŭ viaj piedosignoj. Tuj, kian vi trovis, ke mi estas sufiĉe matura, por min mem trabati tra l' mondo, mi komencis propran vojon. Mi min trovas en la plej brila situacio, sed nun venis al mi ia dezirego vidi vin ankoraŭ unu fojon antaŭ via morto, ĉar morti ian vi ja devas. Ankaŭ tiujn ĉi landojn mi volis vidi ankoraŭ unu fojon, ĉar oni ja ĉian amas sian patrujon. Mi scias, ke vi ricevis alian ombron; ĉu mi devas al ĝi aŭ al vi ion pagi? Estu tiel bona kaj diru al mi!“

„На, ĝi estas efektive vi!“ diris la instruitulo. „Ĝi ja estas multege mirinda! Nenian mi kredus, ke al iu lia malnova ombro povus reveni estante homo!“

„Diru al mi, kiom mi devas pagi!“ diris la ombro, „ĉar mi ne volus resti ŝuldanto de iu!"

„Kiel vi povas tiel paroli!" diris la instruitulo, „de ia ŝuldo tie ĉi ne povas ja tute esti parolo. Uzu vian liberon kiel ĉiu alia! Mi tre ĝojas pro via feliĉo! Sidigu vin, malnova amiko, kaj rakontu al mi per malmultaj vortoj, kiel tio ĉi okazis kaj kion vi tie vidis en la varmaj landoj ĉe la najbaro de kontraŭe!“

„Jes, tion ĉi mi al vi rakontos“, diris la ombro, sin sidigante, „sed vi devas al mi promesi, ke vi al neniu en tiu ĉi urbo rakontos, ke mi estis via ombro! Mi intencas fianĉiĝi, mi povas nutri pli ol unu familion!"

„Ne zorgu!“ diris la instruitulo, „mi al neniu diros, kiu vi propre estas; prenu mian manon! Mi promesas, kaj unu homo — unu vorto!“

„Unu vorto — unu ombro!“ diris la ombro, ĉar tiel li ja devis paroli. Cetere estis efektive mirinde, kiel tute li estis homo. Lia nigra vesto estis el la plej kara ŝtofo, al tio ĉi li portis elegantajn botojn kaj ĉapelon, kiu povis esti kunpremata, tiel ke oni povis vidi nur la tegmenteton kaj la randojn, ne parolante jam pri la jam konataj sigeliloj, ora ĉeno kaj ringoj kun diamantoj. Jes, la ombro estis tre bone vestita, kaj tio ĉi plej certe faris lin homo.

„Nun mi rakontos!“ diris la ombro, kaj ĉe tio ĉi li metis siajn piedojn kun la elegantaj botoj forte premante sur la novan ombron, кiu kuŝis kiel hundo antaŭ la piedoj de l' instruitulo; li faris tion ĉi pro fiereco, aŭ eble li volis ligi ĝin al si. La kuŝanta ombro tamen sin tenis silente kaj trankvile por povi bone aŭskulti ĝi kredeble ankaŭ volis scii, kiel ĝi povus sin liberigi kaj fariĝi propra sinjoro.

„Cu vi scias, kiu loĝis en la domo kontraŭ ni?“ demandis la ombro. „Ĝi estis la plej bela el ĉio, ĝi estis la poezio! Mi restis tie tri semajnojn, kaj tio ĉi estas tie same, kiel se oni vivus tri mil jarojn kaj legus ĉiujn verkojn poeziajn kaj instruitajn, — tion ĉi mi diras, kaj ĝi estas vera. Mi ĉion vidis kaj mi ĉion scias!“

„La poezio!" ekkriis la instruitulo, „jes, jes, ĝi vivas sensociete en la grandaj urboj! La poezio! Jes, mi ĝin vidis unu minuton, sed mi tian estis ankoraŭ dormanta! Ĝi staris sur la balkono kaj lumis, kiel la lumo de l' nordo. Rakontu, rakontu! Vi estis sur la balkono, vi eniris tra la pordo, kaj poste…"

„Poste mi estis en la antaŭĉambro!" daŭrigante rakontis la ombro. „Vi ofte sidis kaj penis rigardi en la antaŭĉambron. Tie ĉi ne estis lumo, tie ĉi estis io kiel duonlumo; sed granda nombro da ĉambroj tie estis unu post la alia, kaj tra iliaj malfermitaj pordoj oni povis ilin vidi ĉiujn. Tie jam estis tre lume, la grandega forto de l' maro de lumo min certe mortigus, se mi alirus proksime al la fraŭlino; sed mi estis prudenta, mi ne rapidis, kaj tio ĉi estis bona!“

„Kaj kion vi tie vidis, mia kara?" demandis la instruitulo.

„Mi vidis ĉion, kaj mi ĝin rakontos al vi; sed… ĝi ne estas fiereco de mia flanko, tamen… kiel homo libera, kaj ĉe mia instruiteco, ne parolante jam pri mia bona situacio kaj riĉeco… mi kore dezirus, ke vi parolu al mi ne „mia kara“, sed „sin­joro"!

„Pardonu, sinjoro!" diris la instruitulo, „ĝi estas ne detruebla malnova kutimo! Vi estas tute prava, kaj de nun mi jam memoros. Sed rakontu al mi, sinjoro. ĉion, kion vi vidis! "

„Ĉion!“ diris la ombro, „ĉar mi ĉion vidis kaj ĉion scias!"

„Kian vidaĵon havis la ĉambroj internaj ?" de­mandis la instruitulo. „Ĉu tie estis kiel en la freŝa arbaro? ĉu tie estis kiel en sankta preĝejo? ĉu la ĉambroj estis kiel stela ĉielo, kian oni staras sur altaj montoj?"

„Ĉio tie estis!" diris la ombro „Mi ja ne tu­te eniris, mi restis en la antaŭa ĉambro, en la duonlumo, sed tiu loko estis tre bona, mi ĉion vidis, mi ĉion scias. Mi estis en la palaco de l’ poezio, en la antaŭĉambro“.

„Sed kion vi vidis? Ĉu tra la grandaj ĉambroj iris ĉiuj la dioj de l' malnova tempo? ĉu tie batalis la malnovaj faristoj? ĉu tie ludis ĝojaj infanoj kaj rakontis iliajn sonĝojn?“

„Mi diras al vi, mi tie estis, kaj vi komprenos, ke mi ĉion vidis, kion oni tie povis vidi! Se vi tien eniris, vi ĉesus esti homo, sed mi fariĝis homo, kaj unutempe mi ekkonis mian internan naturon, la parencecon, kiun mi havas kun la poe­zio. Kian mi estis ankoraŭ ĉe vi, mi pri tio ĉi ne pensis, sed apenaŭ la suno sin levis aŭ mallevis, mi ĉian vi ankoraŭ certe memoras, fariĝis tiel mire granda; en la lumo de l' luno mi estis preskaŭ ankoraŭ pli klara, ol vi mem. Tian mi ne komprenis mian naturon, nur en la antaŭĉambro de l' poezio mi ĝin ekkonis — mi fariĝis homo! Mi eliris el tie, fariĝinte matura viro, sed vi jam pli ne estis en la varmaj landoj. Estante jam homo, mi nun hontis tiel iri, kiel mi iris; mi ne havis botojn, vestojn, la tutan homan eksteraĵon, kiu donas al la homo lian signifon. Mi serĉis lokon por min kaŝi, jes, al vi mi povas ĝin konfesi, ĉar vi mian sekreton en nenia libro malkovros, — mi min kaŝis sub la vesto de unu vendistino de sukerpanoj. La virino eĉ ne scietis, al kia grava persono ŝi donis kaŝejon. Ne pli frue ol je l' vespero mi eliris; mi kuradis sur la strato en la lumo de l' luno, mi min eltiradis laŭ la muroj, tio ĉi estis tiel agrabla por mia dorso! Mi kuris supren kaj malsupren, rigardis tra la plej altaj fenestroj en la ĉambrojn kaj sur la tegmentojn, mi rigardis, kien neniu povis rigardi, kaj mi vidis, kion neniu alia vidis, kion neniu alia devis vidi. La mondo, por diri veron, estas sufiĉe malbona! Mi ne volus esti homo, se nur ne reĝus la malsaĝa kredo, ke esti homo havas ian gravan signifon! Mi vidis la plej nekredeblajn aferojn ĉe virinoj, kiel ankaŭ ĉe viroj, ĉe gepatroj kaj ĉe la dolĉaj anĝelaj infanoj; mi vidis, kion nenia homo devus scii, kion tamen ĉiuj tiel volus scii — la malbonaĵon ĉe la najbaroj. Se mi skribus gazeton, kiom legantojn ĝi ricevus! Sed mi skribis tuj al la interesataj personoj mem, kaj teruro ekreĝis en ĉiuj urboj, en kiujn mi venis. Oni min timis, kaj oni penis plaĉi al mi. La profesoroj faris min profesoro, la tajloroj donis al mi novajn vestojn, tiel ke mi ilin havas en sufiĉa nombro; la monfaristoj faris monon por mi, kaj la virinoj diris al mi, ke mi estas bela. — Per tio ĉi mi fariĝis la homo, kiu mi estas, kaj nun mi diras al vi adiaŭ! Jen estas mia karto, mi loĝas sur la Suna Flanko kaj en pluva vetero mi ĉian estas en la domo!" Tion ĉi dirinte, la ombro foriris.

„Mirinde!“ diris la instruitulo.

Pasis kelkaj jaroj, kaj unu tagon la ombro subite ree venis.

„Kiel vi fartas ?“ demandis li.

„Aĥ!" diris la instruitulo, „mi skribas pri la veraĵo, la belaĵo kaj la bonaĵo, sed por tiaj aferoj ĉiu orelo estas surda; mi tute malesperas, ĉar tio ĉi min tre doloras".

„Mi el nenio faras al mi ĉagrenon!“ diris la ombro, „kaj tial mi grasiĝas, kaj tio ĉi devas esti la celo de ĉiu prudenta homo. Vi ĝis nun ankoraŭ ne scias vivi en la mondo. Vi ankoraŭ tute perdos la sanon. Vi devas veturi! Mi en la somero faros veturon, ĉu vi volas min akompani? Mi deziras havi kolegon de l' vojo, — ĉu vi volas kunveturi estante mia ombro? Ĝi estus por mi granda plezuro havi vin apud mi; mi pagos la koston de l' vojo."

„Tio ĉi estas jam ne aŭdita malmodesto!" diris la instruitulo.

„Laŭ tio, kiel oni ĝin prenas!" diris la ombro. „Vojiro redonos al vi la fortojn. Se vi volas esti mia ombro, mi prenas sur min unu la tutan koston de l' vojo!“

„Jam tro senhonte!“ diris la instruitulo.

„Sed la mondo jam estas tia!“ diris la ombro, „kaj tia ĝi restos!" kaj kun tiuj ĉi vortoj la ombro foriris.

La instruitulo fartis tute ne bone; zorgoj kaj suferoj lin tormentis, kaj tio, kion li parolis pri la veraĵo kaj bonaĵo kaj belaĵo, estis preskaŭ por ĉiuj, kiel rozoj por bovo! — Fine li efektive malsaniĝis.

„Vi elrigardas kiel ombro!“ diris al li la homoj, kaj teruro prenis la instruitulon ĉe tiu ĉi penso.

„Vi devas necese veturi en banejon!“ diris la ombro, kiu venis al li. „Nenio alia restas! Mi vin kunprenos pro malnova konateco. Mi pagos la vojon, kaj vi poste verkos priskribon de l' vojo, kaj en la vojo vi penos min malenuigi. Mi veturas en banejon, ĉar mia barbo ne volas kreski kiel ĝi devus, tio ĉi ankaŭ estas malsano, kaj barbon oni devas havi! Estu prudenta kaj prenu mian proponon, ni ja veturos kiel kolegoj".

Kaj ili veturis; la ombro nun estis sinjoro kaj la sinjoro estis ombro. Ili veturis kune. Sur ĉevalo aŭ sur piedoj ili ĉian estis kune, flanko ĉe flanko, unu antaŭ aŭ post la dua, laŭ la staro de l’ suno. La ombro sin tenis ĉian sur la flanko sinjora, kaj la instruitulon tio ĉi malmulte ĉagrenis; li havis tre bonan koron kaj estis tre pacema kaj amikema, kaj tial li unu tagon diris al la ombro: „Ĉar ni jam fariĝis kolegoj de vojo kaj al tio ĉi ni de l' infaneco estis ĉian kune, ni trinku nun fratecon, kaj ni estu pli familiara unu kun la dua."

„Vi esprimis vian penson", diris la ombro, kiu nun ja estis efektive la sinjoro; „vi parolis rekte el la koro kaj bonintence, tial mi ankaŭ parolos el la koro kaj egale bonintence. Vi, estante homo instruita, scias tre bone, kiel kaprisa estas la naturo. Multaj homoj ne povas tuŝeti malglatan paperon; aliaj per la tuta korpo ektremas, se oni gratas per karbo sur vitro; mi ricevas tian saman senton, se vi parolas al mi familiare; mi sentas min kiel alpremita al la tero, kiel mi estus ree en mia antaŭa dependeco de vi. Vi vidas, ke tio ĉi ne estas fiereco, sed sento. Mi ne povas permesi, ke vi parolu al mi familiare, mi mem tamen kun plezuro parolos kun vi senceremonie, kaj tiel mi almenaŭ duone plenumos vian deziron“.

Kaj de tiu tempo la ombro sinjore paroladis kun sia estinta sinjoro.

„Kia malaltiĝo! “ pensis la instruitulo, „ke mi devas lin estimi kiel sinjoron kaj li kun mi parolas tute senceremonie!" Sed vole ne vole li devis konsenti.

Ili venis en banejon, kie sin trovis multaj alilanduloj kaj inter tiuj ĉi unu tre bela reĝidino, de kiu la malsano estis tio, ke ŝi tro bone vidis, kaj tio ĉi estas tre danĝere.

Ŝi tuj ekvidis, ke la nova veninto estas tute alia persono, ol ĉiuj ceteraj. „Li tien ĉi venis, рог гаpidigi la kreskon de sia barbo, tiel oni diras, sed mi bone vidas la efektivan kaŭzon de lia veno, — li ne havas ombron“.

Ŝi ricevis grandan sciemon, kaj tial ŝi sur la promenejo tuj komencis paroladon kun la alilanda sinjoro. Estante reĝidino, ŝi ne bezonis fari grandan ceremonion kaj tial ŝi diris: „Via malsano estas tio, ke vi ne havas ombron“.

„Via reĝida moŝto jam komencis tute saniĝi!“ respondis la ombro. „Via konata malsano de tro bona vidado estas perdita; vi saniĝis: mi havas ombron tute neordinaran. Ĉu vi ne vidas la personon, kiu min ĉian akompanas? Aliaj homoj havas ombron ordinaran, sed mi ne amas aferojn ordinarajn. Kiel oni la vestojn de siaj servantoj faras el pli bona ŝtofo, ol oni portas mem, tiel mi donis al mia ombro la formon de homo, kaj, kiel vi vidas, mi eĉ donis al ĝi apartan ombron. Tio ĉi estas vere io tre mul­tekosta, sed mi amas vivi alie ol ĉiuj!"

„Kiel!“ pensis la reĝidino, „ĉu mi efektive saniĝis? Tiu ĉi banejo estas vere por mia malsano la plej helpa! La akvo en nia tempo havas tre mirajn fortojn. Sed tamen mi ne forveturos el la banejo, ĉar nun tie ĉi nur fariĝas interese. La alilandulo tre plaĉas al mi. Ke nur lia barbo ne kresku, ĉar tian li forveturos.“

Je l' vespero en la granda salono de baloj dancis la reĝidino kun la ombro. Ŝi estis facila, sed li estis ankoraŭ pli facila; tian dancanton ŝi ankoraŭ nenian havis. Ŝi rakontis al li, el kia lando ŝi estas, kaj li konis la landon, li tie estis, sed ŝi tian ne estis en la patrujo. Li rigardis supre kaj malsupre tra l' fenestroj kaj vidis multajn aferojn, kaj tial li povis respondi al la reĝidino kaj rakonti al ŝi tiajn aferojn, ke ŝi forte miregis. Li devis esti la plej saĝega homo sur la tuta tero. Ŝi ricevis grandan respekton por lia vasta sciado. Kian ili post tio ĉi ree dancis kune, ŝi lin ekamegis, kion la ombro bone vidis. Ĉe la postiranta danco la konfeso de ŝia amo sin trovis jam sur ŝia lango, sed ŝi estis ankoraŭ tiel prudenta, ke ŝi ekpensis pri ŝia lando kaj regno kaj pri la multo da homoj, kiujn ŝi estis ian regonta. „Saĝa homo li estas!" diris ŝi al si mem, „tio ĉi estas bona; kaj li dancas belege, ĝi ankaŭ estas bona; sed egale grava demando estas, ĉu li estas sufiĉe instruita. Mi provos lin ekzameni." Kaj ŝi komencis proponi al li de­mandojn pri la plej malfacilaj aferoj, je kiuj ŝi mem ne povus respondi; kaj la ombro faris miran vizaĝon.

„Tion ci vi ne povas respondi!“ diris la reĝidino.

„Tion ĉi mi sciis ankoraŭ estante en la lernejo!" diris la ombro; mi pensas, ke tion ĉi eĉ mia ombro tie ĉe l’ pordo povus respondi".

„Via ombro!“ ekkriis la reĝidino, „tio estus multege mirinda! “

„Mi ne diras certe, ke ĝi povos,“ diris la ombro, „sed tiel mi pensas, ĉar ĝi ja tiel longe min akompanis kaj aŭdis, — mi tiel pensas! Sed permesu, Via reĝida moŝto, sciigi vin, ke ĝi estas tiel fiera kaj volas, ke oni ĝin prenu por homo; ke por teni ĝin en bona humorо—kaj tiel ĝi devas esti, por doni bonajn respondojn — oni devas paroli kun ĝi tute kiel kun homo."

„Tia fiereco plaĉas al mi!“ diris la reĝidino.

Kaj ŝi iris al la instruita homo apud la pordo kaj parolis kun li pri suno kaj luno, pri l’ internaĵo kaj eksteraĵo de l' homo, kaj li respondis saĝe kaj bone.

„Kia homo li devas esti, se li havas tian saĝegan ombron!“ pensis la reĝidino, „ĝi estus efektiva beno por mia popolo kaj regno, se mi lin elektus por esti mia edzo! — Mi ĝin faras!“

La reĝidino kaj la ombro baldaŭ estis pretaj in­ter si, sed tamen tion ĉi neniu devis sciiĝi, ĝis ili venos en la landon de l' reĝidino.

„Neniu, eĉ ne mia ombro!“ diris la ombro, kaj ne sen kaŭzo li tiel diris.

Baldaŭ ili venis en la landon, en kiu la reĝidino regis, kian ŝi estis en la domo.

„Aŭskultu, amiko!“ diris la ombro al la instruitulo, „nun mi fariĝis tiel feliĉa kaj multepova, kiel nur estas eble, tial mi volas ankaŭ por vi fari ion neordinaran! Vi ĉian loĝos ĉe mi en la palaco, vi veturos kun mi en mia propra reĝa kaleŝo kaj ricevos jaran pagon de centmil oraj moneroj. Por tio ĉi vi devas permesi, ke ĉiu kaj ĉio nomu vin ombro. Ne diru, ke vi ian estis homo, kaj unu fojon en la jaro, kian mi sidos sur la balkono en la lumo de l’ suno kaj montros min al la popolo, vi devos kuŝi ĉe miaj piedoj kiel efektiva ombro! Ĉar mi konfesas al vi, mi edziĝos je la reĝidino; ankoraŭ hodiaŭ je l' vespero ni festos la edziĝon“.

„Ne, ĝi estas jam tro multe!“ diris la instruitulo, „tion ĉi mi ne volas, tion ĉi mi ne faros! Ĝi estus trompi la tutan landon kune kun la reĝidino! Mi diros ĉion, ke mi estas la homo kaj vi estas nur ombro, kiu portas vestojn de homo!“

„Neniu vin kredos!“ diris la ombro. „Estu prudenta, aŭ mi vokos la gardistojn!“

„Mi iros rekte al la reĝidino!" rediris la instrui­tulo. „Sed mi iros antaŭe!" ekkriis la ombro, „kaj vi iros en malliberejon!“ Kaj tien la instruitulo efektive devis iri, ĉar la soldatoj obeis la ombron, sciante, ke la reĝidino volas lin fari ŝia edzo.

„Vi tremas?“ demandis la reĝidino, kian la ombro eniris; ĉu io okazis al vi? ne malsaniĝu hodiaŭ, kian ni volas je l' vespero festi nian edziĝon.”

„Al mi okazis la plej terura afero, kiu povas okazi!“ diris la ombro, „prezentu al vi — jes, tia malforta kapo de ombro ne povas longe sin teni — prezentu al vi, mia ombro perdis la prudenton, ĝi diras kaj ripetas, ke ĝi estas la homo, kaj mi — prezentu al vi — mi estas ĝia ombro!“

„Terure!“ ekkriis la reĝidino, „oni ĝin ja enŝlosis?“

„Kompreneble! Mi timas, ke ĝi jam nenian ricevos ree la prudenton!“

„La malfeliĉa ombro!“ rediris la reĝidino, „mi ĝin tre bedaŭras; estus tre bone por ĝi, sе oni ĝin liberigus de ĝia malfeliĉa vivo. Se mi bone pensas, mi trovas, ke estas necese ĝin mallaŭte tute forigi.“

„Kvankam tio ĉi estus por mi tre dolora!“ diris la ombro, „ĉar ĝi estis fidela servanto!“ kaj li faris, kiel li ĝemus.

„Vi havas noblan ĥarakteron !“ diris la reĝidino.

Je l' vespero la tuta urbo estis feste iluminita, kaj la pafilegoj tondris „bum!" — kaj la soldatoj faris paradon. La reĝidino kaj la ombro eliris sur la balkonon, por sin montri kaj ankoraŭ unu fojon ricevi la ĝojan kaj tondran „vivu!“ de l' popolaj amasoj.

La instruita homo nenion aŭdis de l’ tuta ĝoja kriado, ĉar al lia vivo estis farita fino.

──────────
18.
POPOLDIROJ.

Ĉiu „tial” havas sian „kial.”
Popolo diras — Dio diras.
Kia patrino, tia filino.
Kiu vivos, tiu vidos.
Se infano ne krias, patrino ne scias.
Pelu muŝon tra l’ fenestro, ĝi venos tra l’ pordo.
En sia urbeto neniu estas profeto.
Kiu iras trankvile, iras facile.
Post la faro venas saĝo.
Kiu ne salutas per ĉapo, salutos per kapo.
Ne diru „hop” antaŭ la salto.
Antaŭe intencu kaj poste komencu.
Ne tiel terura estas la diablo, kiel oni lin pentras.
Kia la festo, tia la vesto.
Restu tajloro ĉe via laboro.

──────────
19.
Kanto de studentoj

Ĝoju, ĝoju ni, kolegoj,
Dum ni junaj estas!
Post plezura estanteco,
Post malgaja maljuneco—
Sole tero restas.

***


Vivo estas tre mallonga,
Kuras ne tenate,
Kaj subite morto venos,
Kaj rapide ĉiun prenos,
Ĉiun senkompate.

***


Kie niaj antaŭuloj
En la mondo sidas?
Iru al la superuloj,
Serĉu ilin ĉе l' subuloj —
Kiu ilin vidas?

***


Vivu la akademio
Kaj la profesoroj!
Vivu longe kaj en sano
Ĉiu akademiano,
Vivu sen doloroj!

***

Vivu, floru nia regno
Kaj regnestro nia!
Kaj amikoj mecenataj,
Protegantoj estimataj
De l' akademio.

***


Vivu ĉiuj la knabinoj
Belaj kaj hontemaj!
Vivu ankaŭ la virinoj,
Amikinoj kaj mastrinoj,
Bonaj, laboremaj.

***


Mortu, mortu, malgajeco!
Mortu la doloro!
Mortu ĉiu intriganto
Kaj malamon konservanto
Longe en la кого!

Hemza.
──────────
20.
El Hejne'

Al brusto, al mia — ha, ĝi min doloras —
Almetu maneton, amata knabino!
Vi aŭdas, ke tie meblisto laboras?
Li рог mi la ĉerkon konstruas sen fino!

***

Ha, kiel li frapas en mi en la koro!
La vivo forkuras, ne estas jam por mi…
Rapidu, rapidu kun via laboro,
Ke povu mi foj’ je eterne ekdormi.

K. D.
──────────