Edziĝo de Figaro
===Personoj===
- Grafo Almaviva (Almavivo), granda koregidoro en Andaluzio.
- La grafino, lia edzino.
- Figaro, ĉambristo de la grafo kaj pordegisto de l' kastelo.
- Suzanne (Suzano), ĉefa ĉambristino de la grafino kaj fianĉino de Figaro.
- Marceline (Marcelino), domistino.
- Antonio, ĝardenisto de l' kastelo, onklo de Suzano kaj patro de Fanŝeto.
- Fanchette (Fanŝeto), filino de Antonio.
- Chérubin (Ŝerubeno), ĉefa paĝio de la grafo.
- Bartholo (Bartolo), kuracisto en Sevilo.
- Bazile (Bazilo), muzikinstruisto de la grafino.
- Don-Guzmann Brid' Olson (Brid' Uazono), juĝisto.
- Double-Main (Doubla-Mano), skribisto, sekretario de Guzman.
- Servanto de juĝisto.
- Grippe Soleil (Grip-Solejo), juna paŝtisto.
- Juna paŝtistino.
- Pédrille (Pedrilo), pikoro[1] de l' grafo.
- Servantoj, vilaĝaninoj, vilaĝanoj. Sceno 1
La teatro prezentas ĉambron, duone senmebligitan. En la mezo staras granda seĝego por malsanulo. Figaro mezuras la plankon per tuazo.[2] Antaŭ spegulo Suzano alligas al sia kapo bukedon el oranĝfloroj, nomatan »chapeau de la mariée« (ĉapelo de la edzino).
Figaro. Deknaŭ futoj de larĝo, dudek ses de longo.
Suzano. Rigardu, Figaro, jen estas mia bukedo! Ĉu vi ne trovas ĝin tiamaniere pli bela?
Figaro. (prenas ŝiajn manojn) Nekompareble, mia ĉarmulino! Ho, kiel dolĉa estas por la ama rigardo de l' edzo tiu ĉi virga bukedo gracia sur la kapo de bela knabino en la mateno de l' edziĝo...
Suzano. (malproksimiĝas de li) Kion do vi mezuras, mia filo?
Figaro. Mi rigardas, Sunjo mia, ĉu agrablan vidon prezentos tie ĉi la bela lito, kiun nia sinjoro donas al ni.
Suzano. En tiu ĉi ĉambro?
Figaro. Li ĝin cedas al ni.
Suzano. Kaj mi ĝin ne volas.
Figaro. Kial do?
Suzano. Mi ĝin ne volas.
Figaro. Sed pro kio?
Suzano. Ĝi malplaĉas al mi.
Figaro. Diru motivon!
Suzano. Se nenian mi volas diri?
Figaro. Ho! kiam virinoj estas certaj nin teni!...
Suzano. Pruvi, ke mi estas prava, egalus konfesi, ke mi povus esti malprava. Ĉu vi estas mia servanto, aŭ ne?
Figaro. Vi ekscitiĝas kontraŭ la plej oportuna ĉambro de l' kastelo, ĉambro sin trovanta meze de l' du apartamentoj. En nokto, se al nia sinjorino estos ne bone, ŝi sonorigos en sia parto; — jen! per du paŝoj vi estos apud ŝi. Kaj se nia sinjoro ekvolos ion, li nur devos tintigi en la sia; — krak! per tri saltoj mi estos apud li.
Suzano. Bonege! Sed se li matene sonorigos por doni al vi ian signifan kaj longedaŭran komision — jen! per du paŝoj li estas ĉe mia pordo, kaj poste krak! per tri saltoj...
Figaro. Kion vi aludas per tiuj ĉi vortoj?
Suzano. Estus necesa aŭskulti min trankvile.
Figaro. Sed kio do fariĝas, Dio bona?
Suzano. Fariĝas, amiko, ke laca amistadi la belulinojn de l' ĉirkaŭaĵo, lia grafa moŝto Almavivo volas reveni en la kastelon, sed ne ĉe sian edzinon; al la via, vi aŭdas, li turnis sian celon, kaj li esperas, ke tiu ĉi ĉambro utilos por lia projekto. Kaj tion ĉi mia nobla kantinstruanto, la fidela Bazilo, honesta agento de liaj plezuroj, al mi ripetas ĉiutage, dum li donas al mi lecionon.
Figaro. Bazilo!... Ho, mia pliamato! Se iam solida bastonado, donita al spino, ĝuste rerektigis la vertebrojn al iu...
Suzano. Vi pensis, bona knabo, ke la doto, kiun oni donas al mi, estas rekompenco por viaj meritoj?
Figaro. Mi faris sufiĉe por havi la rajton esperi tion ĉi.
Suzano. Kiel la sprituloj estas idiotaj!
Figaro. Oni ĝin diras.
Suzano. Sed tial, ke oni ne volas ĝin kredi.
Figaro. Kaj oni estas malprava.
Suzano. Eksciiĝu, ke per tiu doto li celas ricevi de mi sekrete, li sola kun mi sola, unu kvaronon da horo, kiun antikva rajto de l' landsinjoro... vi scias, kiel ĝi estis honta!
Figaro. Mi ĝin scias tiel bone, ke se la grafo, edziĝante, ne estus detruinta tiun ĉi malnovan rajton, mi neniam edziĝus je vi en liaj bienoj.
Suzano. Nu, se li ĝin detruis, li pentas, kaj de via fianĉino li nun volas ĝin reaĉeti sekrete.
Figaro. (frotante sian kapon) Mia kapo moliĝas pro surprizo, kaj mia frunto spritigita...
Suzano. Ne frotu do ĝin!
Figaro. Kian danĝero en tio?
Suzano. Se aperus sur ĝi akneto, superstiĉaj homoj...
Figaro. Vi ridas, friponino! Ha! Se estus rimedo por trompi tiun ĉi grandan trompanton, por enlogi lin en bonan kaptilon kaj meti lian monon en nian poŝon!
Suzano. Intrigo kaj mono, jen vi movas vin en via sfero.
Figaro. Ne la honto retenas min.
Suzano. Ĉu la timo?
Figaro. Entrepreni danĝeran aferon estas nenio, sed alkonduki ĝin al sukceso evitante la danĝeron, estas io merita; ĉar nokte penetri en la domon de iu, rabi de li la edzinon kaj tie ricevi por la peno cent vipekbatojn, — nenio estas pli facila. Mil idiotaj friponoj faris ĝin. Sed...
(Oni sonorigas el interne.)
Suzano. Jen la sinjorino estas vekita. Ŝi bone rekomendis al mi esti la unua, kiu parolus al ŝi en la mateno de mia edziniĝo.
Figaro. Ĉu en tio ĉi estas ankaŭ io kaŝita?
Suzano. Nia paŝtisto diras, ke tio ĉi estas feliĉodona por virinoj forlasitaj. Adiaŭ, mia kara Fi... Fi... Figaro. Revu pri nia afero.
Figaro. Por fari min sprita, donu al mi kiseton.
Suzano. Hodiaŭ, al mia amanto? Ho, ne esperu ĝin. Kaj kion morgaŭ dirus mia edzo pri tio ĉi?
(Figaro ŝin kisas.)
Suzano. Lasu, lasu min!
Figaro. Ha! Vi tute ne komprenas, kiel mi vin amas.
Suzano. (senĉifigante la vestojn) Ĝenulo, kiam vi ĉesos paroli al mi pri tio de l' mateno ĝis la vespero?
Figaro. (mistere) Kiam mi povos ĝin pruvi al vi de l' vespero ĝis la mateno
(Duan fojon oni sonorigas.)
Suzano. (malproksimiĝante, kun la fingroj unuigitaj sur la buŝo) Jen estas via kiso, sinjoro; mi jam havas nenion vian.
Figaro. (kuras al ŝi) Ho! Sed vi ne tiel ĝin ricevis.
Figaro. (sola) Ĉarma knabino! Ĉiam ridanta, floranta, plena je gajeco, je spriteco, je amo kaj plezuregoj! sed singardema!... (Li marŝas rapide, frotante al si la manojn.) Ha, mia sinjoro! Mia kara sinjoro! Vi volas fari min... stranga gardisto! Ne senkaŭze mi serĉadis, pro kio, farinte min pordegisto, li min forkondukas en sian ambasadejon kaj igas min portisto de depeŝoj. Mi komprenas, sinjoro la grafo: tri promocioj[3] per unu fojo: vi, subministro, mi, ĉioriskanto politika, kaj Sunjo, sinjorino de l' loko, la sekreta ambasadorino, kaj poste-antaŭen kuriero! Dum mi galopus sur unu flanko, vi sur la alia vojaĝigus tre bele mian amatinon! Mi kovriĝus per koto kaj laciĝus por glorigi vian familion, vi indiĝus labori por kreskigi la mian!... kia dolĉa reciprokeco! Sed, sinjoro mia, en tio ĉi estas trovolo. Plenumi samtempe en Londono la aferojn de via princo kaj la aferojn de via servanto, reprezenti vian reĝon kaj min en alilanda kortego, — estas duone tro multe, jes, tro multe. — Sed vin, fripono Bazilo, mi volas
instrui kiom kostas helpi la celojn de tia sinjoro, mi volas... Ne, mi ruzu kontraŭ ili por trompi unu per la alia. Metu atenton sur tiun ĉi tagon, sinjor' Figaro! Unue plifruigu la horon de via festeto por edziĝi pli certe; poste forigu unu Marcelinon, kiu vin ekstreme avidas, enpoŝigu la oron kaj donacojn, penadu trompi sinjoron la grafon en liaj pasietoj, donu bonan bastonadon al Bazilo, kaj...
Marcelino, Bartolo, Figaro.
Figaro. (interrompiĝas) He, he, he, he! Jen venas la dika kuracisto! la festo estos plena. He, bonan tagon, kara kuracisto, de mi tre amata! Ĉu mia edziĝo kun Sunjo estas tio, kio vin altiras en la kastelon?
Bartolo. (malŝate) Ha! tute ne, mia kara Sinjoro!
Figaro. Tio ĉi estus tre grandanima.
Bartolo. Certe, kaj ankaŭ tro malsaĝa.
Figaro. Ĉar mi havis la malfeliĉon konfuzi vian propran edziĝon!
Bartolo. Ĉu vi havas ion alian por diri al ni?
Figaro. Oni kredeble ne zorgis pri via mulo.
Bartolo. (kolere) Senfina babilulo! lasu nin trankvila.
Figaro. Vi koleras, doktoro? la personoj de via profesio estas, mi vidas, tre kruelaj. Ili ne havas pli da kompato por la mizeraj bestoj... vere... ol se tiuj ĉi estus homoj! Adiaŭ Marcelino. Ĉu vi ankoraŭ intencas procesi kontraŭ mi? Se unu alian ne amas, ĉu ili devas sin reciproke malami? Mi akceptos la juĝon de l' doktoro.
Bartolo. Kion signifas tio ĉi?
Figaro. Ŝi rakontos ĝin al vi superflue. (Li eliras.)
Marcelino, Bartolo.
Bartolo. (rigardas lin irantan) Tiu sentaŭgulo ĉiam estas sama! Kaj se nur oni ne senhaŭtigos lin vivantan, mi antaŭdiras, ke li mortos en la haŭto de l' plej granda arogantulo...
Marcelino. (returnas lin) Fine, jen estas vi, eterna doktoro? Ĉiam tiel solena kaj mezura, ke oni povus morti, atendante vian helpon, kiel oni edziĝis iam malgraŭ viaj gardoj.
Bartolo. Ĉiam maldolĉa kaj incitema! Nu, kiu do faras tiel necesa mian aleston en la kastelo? Ĉu io malbona okazis al la sinjor' grafo?
Marcelino. Ne, doktoro.
Bartolo. Ĉu al Rozino, lia trompema grafino, estas ne bone danke al Dio?
Marcelino. Ŝi konsumiĝas.
Bartolo. Pro kio do?
Marcelino. Ŝia edzo ŝin malŝatas.
Bartolo. (ĝoje) Ha, la inda edzo, venĝanta min!
Marcelino. Oni ne scias kiel difini la grafon, li estas ĵaluzema kaj diboĉema.
Bartolo. Diboĉema pro enuo, ĵaluzema pro fiereco; tio ĉi venas de si mem en la spiriton.
Marcelino. Hodiaŭ, ekzemple, li edzinigas nian Suzanon je sia Figaro kaj plenigas lin per favoroj pro tiu ĉi unuigo...
Bartolo. Kiun lia moŝto igis necesa...
Marcelino. Ne tute; sed kies fariĝon lia moŝto dezirus gajigi sekrete kune kun la edzinigita...
Bartolo. Kun la edzino de Figaro? Tio ĉi estas kontrakto, kiun oni povas fari kun li.
Marcelino. Bazilo certigas, ke ne.
Bartolo. Tiu ĉi alia sentaŭgulo loĝas tie ĉi? Ho, ni estas ja en friponejo! He! Kion li faras en ĝi?
Marcelino. Ĉian malbonon, por kiu li estas kapabla. Sed la plej granda, kiun mi trovas en tio ĉi, estas la enuiga pasio, kiun li havas por mi de tiel longe.
Bartolo. Mi estus min liberiginta dudek fojojn de lia persekuto.
Marcelino. Per kia maniero?
Bartolo. Edziniĝinte je li.
Marcelino. Mokemulo senspirita kaj kruela! Kial do vi ne liberiĝas de la mia per tiu maniero? Ĉu tion ĉi vi ne devas? Kie estas la memoro pri viaj promesoj? Kie estas la memoro pri nia Emanĉjo, tiu frukto de amo forgesita, kiu estus devinta konduki nin al altaro?
Bartolo. (forprenante sian ĉapelon) Ĉu, por ke mi aŭskultu tiujn vantaĵojn, vi venigis min al Sevilo?... Kaj tiu ĉi atako de himeno, kiu vin reprenas tiel vive...
Marcelino. Bone, ni ne parolu pli pri tio ĉi. Sed ne nenio povis inspiri al vi sufiĉe da justeco por edziĝi je mi, almenaŭ helpu min edziĝi je alia.
Bartolo. Ha, volonte! Parolu! Sed kia mortemulo, forlasita de l' ĉielo kaj de l' virinoj?
Marcelino. He, kiu povus esti tiu, krom la bela, gaja kaj aminda Figaro?
Bartolo. Tiu fripono?
Marcelino. Li, neniam kolera, ĉiam bonhumora, donanta la estantaĵon al la ĝojo kaj maltrankvila pri la estontaĵo tute tiel malmulte, kiel pri la pasintaĵo, petola, oferema! oferema!...
Bartolo. Kiel ŝtelisto.
Marcelino. Kiel grandsinjoro. Fine ĉarma! sed tamen la plej granda monstro.
Bartolo. Kaj lia Suzano?
Marcelino. Ŝi lin ne havus, la ruzulino, se vi volus min helpi, doktoreto mia, efikigi promeson, kiun mi havas de li.
Bartolo. En la tago de lia edziĝo?
Marcelino. Pli proksimajn edziĝojn oni rompas: kaj se mi ne timus eldiri malgrandan sekreton de l' virino!...
Bartolo. Ĉu ili havas ian sekreton por la kuracisto de l' korpo?
Marcelino. Ha! Vi bone scias, ke mi havas nenian por vi. Mia sekso estas fajra, sed timema: vane kelka
ĉarmo altiras nin al la plezuro: la plej aventura virino sentas en si voĉon, kiu diras al ŝi: estu bela, se vi povas, bonkonduta, se vi volas; sed estu estimata: tio ĉi estas necesa. Sed, ĉar ni devas esti almenaŭ estimataj, kaj ĉia virino sentas la gravecon de tio ĉi, ni timigu antaŭ ĉio Suzanon rilate la publikigon de l' proponoj, farataj al ŝi.
Bartolo. Al kio tio ĉi kondukos?
Marcelino. La honto, ŝin prenante efike, ŝi daŭrigos rifuzadi la grafon, kiu, por venĝi sin, subtenos la kontraŭagon, faritan de mi al ŝia edziniĝo; tiam la mia fariĝos certa.
Bartolo. Ŝi estas prava. Je Dio! Tio ĉi estas bona artifiko — edzinigi mian maljunan domistinon je la fripono, kiu forrabigis mian junan amatinon.
Marcelino. (rapide) Kaj kiu kredas multigi siajn plezurojn, trompante miajn esperojn.
Bartolo. (rapide) Kaj kiu forŝtelis de mi cent eskudojn, kio ankoraŭ dolorigas mian koron.
Marcelino. Ho, kia plezurego!
Bartolo. Puni malhomon.
Marcelino. Ne, lin preni kiel edzon, lin preni kiel edzon.
Marcelino, Bartolo, Suzano.
Suzano. (tenas en mano kufon kun larĝa rubando kaj virinan robon[4] sur la brako) Lin preni kiel edzon, lin preni kiel edzon! Kiun do? Mian Figaron?
Marcelino. (malafable) Pro kio ne? Ĉu vi mem ne edziniĝas je li?
Bartolo. (ridante) Kia bona argumento de kolera virino! Ni parolis, bela Sunjo, pri lia feliĉo, kiam li posedos vin.
Marcelino. Ne kalkulante la sinjoron grafon, pri kiu oni ne parolas.
Suzano. (kun riverenco) Via servantino mi estas, sinjorino; viaj paroloj ĉiam enhavas ion maldolĉan.
Marcelino. (kun riverenco) Mi tre estas via, sinjorino. Kie do sin trovas la maldolĉeco? Ĉu tio ĉi ne estas justa, ke donema sinjoro iom partoprenu la ĝojon, kiun li liveras al siaj servantoj?
Suzano. Kiun li liveras?
Marcelino. Jes, sinjorino.
Suzano. Feliĉe, via ĵaluzo estas tiel konata, kiel viaj rajtoj pri Figaro estas sensignifaj.
Marcelino. Mi estus povinta ilin plifortigi, cementante ilin per la maniero de via moŝto.
Suzano. Ho, tiu ĉi maniero estas propraĵo de la instruitaj sinjorinoj.
Marcelino. Kaj vi, infano, tute ne estas tia! Senkulpa kiel maljuna juĝisto!
Bartolo. (altirante Marcelinon) Adiaŭ, bela fianĉino de nia Figaro!
Marcelino. (kun riverenco) La sekreta fianĉino de nia sinjoro.
Suzano. (kun riverenco) Kaj persono, kiu vin tre estimas, sinjorino.
Marcelino. (kun riverenco) Ĉu ankaŭ ŝi faros al mi la honoron min iom ami, sinjorino?
Suzano. (kun riverenco) Rilate tion ĉi, via moŝto nenion pli povas deziri.
Marcelino. (kun riverenco) Tiel bela persono estas via moŝto!
Suzano. (kun riverenco) He, sufiĉe por ĉagrenigi vian moŝton.
Marcelino. (kun riverenco) Precipe tre respektinda!
Suzano. (kun riverenco) Tio ĉi konvenas al la duenjoj.[5]
Marcelino. (furioza) Al la duenjoj! Al la duenjoj!
Bartolo. (retenante ŝin) Marcelino!
Marcelino. Ni foriru, doktoro, ĉar mi ne povus deteni min. Adiaŭ, sinjorino. (Kun riverenco.)
Suzano. (sola) Iru, sinjorino! iru, pedantino! Viajn penadojn mi timas tiel malmulte, kiel mi malŝatas viajn ofendojn. Vidu do tiun ĉi maljunan sibilon! Ĉar iom ŝi lernis kaj turmentis nian bonan sinjorinon dum la juneco, ŝi volas regi ĉion en la kastelo. (Ŝi ĵetas la robon, kiun ŝi tenas, sur seĝon.) Mi pli ne scias, por kion preni mi venis.
Suzano, Ŝerubeno.
Ŝerubeno. (alkurante) Ha, Sunjo, de du horoj mi observas momenton por trovi vin sola. Ho ve! vi edziniĝas, kaj mi tuj foriros.
Suzano. Kiel! Mia edziniĝo malproksimigas de l' kastelo la ĉefan paĝion de l' sinjor' grafo?
Ŝerubeno. (kompatinde) Suzano, li elpelas min.
Suzano. (imitante lin) Ŝerubeno, kia malspritaĵo!
Ŝerubeno. Li trovis min vespere ĉe via kuzino Fanŝeto, kiun mi instruis pri sia roleto de naivulino por la festo de la hodiaŭa vespero: vidinte min, li nedireble koleregis: „For!“ ekkris li „for, malgranda...“. Mi ne havas la kuraĝon elparoli antaŭ virino la maldelikatan vorton, kiun li diris. „For, kaj morgaŭ vi ne kuŝos en la kastelo.“ Se la grafino, mia bela baptopatrino, ne pacigos lin, la kondamno plenumiĝos, Sunjo. Mi estos por eterne senigita je la feliĉo vin vidi.
Suzano. Min vidi! Min?... Estas mia vico! Ĉu do mia sinjorino ne estas pli la objekto de viaj sekretaj sopiroj?
Ŝerubeno. Ha, Sunjo, kiel ŝi estas nobla kaj bela! sed kiel impoza...[6]
Suzano. Tio ĉi signifas, ke mi ne estas tia kaj ke rilate min oni povas havi la kuraĝon...
Ŝerubeno. Vi tro bone scias, malbonulino, ke mi ne kuraĝas havi la kuraĝon. Sed kiel feliĉa vi estas! Ĉiamomente vi ŝin vidas, parolas al ŝi, vestigas ŝin matene kaj senvestigas ŝin vespere, pinglon post pinglo.... Ha, Sunjo, mi donus... Kion do vi tenas en la mano?
Suzano. (mokante) Ho ve, la feliĉan kufon kaj la favoratan rubandon, kiu nokte entenas la harojn de tiu bela baptopatrino...
Ŝerubeno. (rapide) Ŝia nokta rubando? Donu ĝin al mi, mia koro!
Suzano. (retirante ĝin) Ho, ne, ne! Lia koro! Kiel do li estas senceremonia! Se li ne estus sensignifulo, mi ne tolerus— (Ŝerubeno forkaptas la rubandon.) Ha, la rubando!
Ŝerubeno. (turniras ĉirkaŭ la seĝego) Vi diros, ke ĝi estas perdita, difektita, disŝirita... vi diros, kion vi volos.
Suzano. (turniras post li) Ho, post tri aŭ kvar jaroj, mi antaŭdiras, ke vi estos la plej granda sentaŭguleto. Redonu la rubandon! (Ŝi volas repreni ĝin.)
Ŝerubeno. (eltiras romancon el sia poŝo) Lasu, ho lasu ĝin al mi, Sunjo. Mi donos al vi mian romancon, kaj dum la memoro pri via bela sinjorino malĝojigos ĉiun el miaj momentoj, la memoro pri vi verŝos sur ilin la solan ĝojradion, ankoraŭ kapablan amuzi mian koron.
Suzano. (fortiras la romancon) Amuzi vian koron, friponeto! Vi pensas, ke vi parolas al via Fanŝeto? Oni neatendite vin trovas ĉe ŝi, kaj vi sopiras pro la sinjorino; kaj, ekster tio, vi amistadas min.
Ŝerubeno. (kun flamo) Tio ĉi estas vera, je mia honoro! Mi ne scias pli, kio mi estos; sed de kelka tempo mi sentas mian bruston agitatan; mia koro bategas ĉe l' sola vido de virino, la vortoj „amo“ kaj „volupto“ tremigas kaj konfuzas ĝin. Fine, la bezono diri al iu: „mi vin amas“ fariĝis por mi tiel forta, ke mi tute sola diras tion ĉi, kurante en la parko, al via sinjorino, al vi, al la arboj, al la nuboj, al la vento, kiu forportas ilin kun miaj vanaj vortoj. Hieraŭ mi renkontis Marcelinon…
Suzano. (ridante) Ha, ha, ha, ha!
Ŝerubeno. Kial ne? Ŝi estas virino! Ŝi estas fruaxlino! Fraŭlino! virino! Ha! kiel dolĉaj estas tiuj nomoj, kiel interesaj!
Suzano. Li freneziĝas.
Ŝerubeno. Fanŝeto estas senmalica, ŝi almenaŭ aŭskultas min; vi ne estas tia, vi!
Suzano. Estas tre domaĝe. Aŭskultu do tiun ĉi sinjoron!
(Ŝi volas fortiri la rubandon.)
Ŝerubeno. (turniras forkurante) Ha, ne, ne! Oni ĝin havos nur kune kun mia vivo. Sed se vi ne estas kontenta de la pago, mi aldonos al ĝi mil kisojn. (Je sia vico li persekutas ŝin.)
Suzano. (turniras forkurante) Mil survangojn, se vi proksimiĝos! Mi tuj plendos pri tio ĉi al mia sinjorino; kaj, anstataŭ ol petegi por vi, kontraŭe mi mem diros al nia sinjoro: vi faras bone, sinjoro; elpelu tiun ĉi ŝtelisteton, resendu al liaj gepatroj sentaŭguleton, kiu ŝajnigas sin ami la grafinon kaj tamen ĉiam volas min ĉirkaŭpreni.
Ŝerubeno. (vidas eniri la grafon; li kun teruro ĵetas sin post la seĝo) Jen mia pereo!
Suzano. Kia timego!
Suzano, La grafo, Ŝerubeno (kaŝita).
Suzano. (ekvidas la grafon) Ha!... (Ŝi proksimiĝas al la seĝego por kaŝi Ŝerubenon.)
La grafo. (proksimiĝas) Vi estas ekscitita, Sunjo! Vi parolis al vi mem, kaj via koreto ŝajnas esti en agitado... tre pardonebla, vere, en tia tago kiel hodiaŭ.
Suzano. (konfuzita) Ho, mia sinjoro, kion vi volas de mi... Se oni vin trovus... kun mi...
La grafo. Mi ĉagrenegiĝus, se oni min trovus tie ĉi; sed vi scias, kiom mi interesgixas pri vi. Bazilo en lasis
vin nescii mian amon. Mi havas nur unu minuton por klarigi al vi miajn intencojn... Aŭskultu...
(Li sidiĝas sur la seĝegon.)
Suzano. (rapide) Mi aŭskultas nenion.
La grafo. (prenas ŝian manon) Nur unu vorton. Vi scias, ke la reĝo elektis min kiel sian ambasadoron en Londono. Mi prenas Figaron kun mi. Mi donas al li bonegan oficon, kaj ĉar la devo de edzino estas sekvi sian edzon...
Suzano. Ha! Se mi havus la kuraĝon paroli!
La grafo. (pliproksimigas ŝin al si) Parolu, parolu, mia kara! Uzu hodiaŭ rajton, kiun vi ricevas super mi por la tuta vivo.
Suzano. (timigata) Mi ĝin ne volas, sinjoro. Mi ĝin ne volas. Forlasu min, mi vin petas...
La grafo. Sed diru antaŭe...
Suzano. (kun kolero) Mi ne scias pli, kion mi estis diranta.
La grafo. Pri la devo de l' virinoj.
Suzano. Nu, kiam mia sinjoro forrabis la sian el la domo de l' kuracisto kaj edziĝis je ŝi pro amo; kiam li neniigis pro ŝi unu teruran rajton de l' landsinjoro...
La grafo. (gaje) Kiu multe ĉagrenis la knabinojn! Ha, Sunjo, tiu ĉarma rajto! Se vi venus babileti pri ĝi en la ĝardenon, kiam noktiĝas, mi tiel pagus tiun ĉi malgrandan favoron...
Bazilo. (parolas ekstere) Li ne estas ĉe si, mia sinjoro.
La grafo. (leviĝas) Kia voĉo estas tiu ĉi?
Suzano. Ho! kiel malfeliĉa mi estas!
La grafo. Eliru, por ke oni ne eniru.
Suzano. (konfuzata) Vi volas, ke mi lasu vin tie ĉi?
Bazilo. (krias ekstere) Mia sinjoro estis ĉe la sinjorino, sed li eliris el tie. Mi tuj serĉos lin.
La grafo. Kaj nenia loko por sin kaŝi! Ha, post tiu ĉi seĝego... sufiĉe malbone! Sed forigu lin tre rapide.
(Suzano baras al li la vojon. Li delikate ŝin puŝas, ŝi malantaŭen iras kaj tiel metas sin inter li kaj la paĝio. Sed dum la grafo malleviĝas kaj prenas sian lokon, Ŝerubeno faras turnon kaj ĵetas sin timigata sur la seĝon genuflekse, kaj tie kunvolviĝas. Suzano prenas la robon, kiun ŝi alportis, per ĝi kovras la paĝion kaj metas sin antaŭ la seĝego.)
La grafo kaj Ŝerubeno (kaŝitaj). Suzano, Bazilo.
Bazilo. Ĉu vi ne vidis la sinjoron grafon, fraŭlino?
Suzano. (malafable) He, kia! mi estus lin vidinta? Lasu min!
Bazilo. (proksimiĝante) Se vi estus pli prudenta, vi ne mirus pri mia demando. Estas Figaro, kiu lin serĉas.
Suzano. Li do serĉas la homon, kiu post vi deziras al li la plej multe da malbono?
La grafo. (flanken) Mi vidu nun, kiel li servas al mi.
Bazilo. Ĉu deziri bonon al virino estas deziri malbonon al ŝia edzo?
Suzano. Ne, laŭ viaj abomenaj principoj, agento de malĉastigado.
Bazilo. Sed ĉu oni petas de vi ion, kion vi ne estus malŝparonta al alia homo? Danke al la dolĉa ceremonio, kion oni malpermesis al vi hieraŭ, tion oni ordonos al vi morgaŭ.
Suzano. Malvirtulo!
Bazilo. El ĉiuj seriozaj aferoj la edziĝo estante la plej ridinda, mi pensis..h.
Suzano. (furioza) Abomenaĵoj! Kiu permesis al vi eniri tien ĉi?
Bazilo. Dolĉe, dolĉe, malbonulino! Dio vin pacigu! Pri tio ĉi nur estos laŭ via volo; sed ne kredu ke mi konsideras sinjoron Figaro kiel kontraŭaĵon, malhelpantan al nia sinjoro; kaj sen la paĝieto...
Suzano. (kun timo) Don-Ŝerubeno?
Bazilo. (imitante ŝin) „Cherubino di amoro“, kiu senĉese turnas sin ĉirkaŭ vi, kaj hodiaŭ matene ankoraŭ tie ĉi vagis por eniri, kiam mi foriris de vi. Diru, ke tio ĉi ne estas vera?
Suzano. Kia kalumnio! Foriru, malbona homo!
Bazilo. Mi estas malbona, ĉar mi vidas klare. Ĉu ne estas ankaŭ por vi tiu romanco, kiun li tenas sekretan.
Suzano. (kolere) Ha! jes, por mi!
Bazilo. Se li ĝin ne verkis por nia sinjorino! Efektive,
kiam li servas ĉe la tablo, oni diras, ke li ŝin rigardas per tiaj okuloj!... sed, pesto! li ne risku tiun ĉi ludon! Nia sinjoro estas brutsimila pri tiu ĉi punkto.
Suzano. (kolere) Kaj vi tre krima dissemante tiajn famojn por kaŭzi la ruinon de malfeliĉa infano, falinta en la malfavoron de sia sinjoro.
Bazilo. Ĉu mi elpensis tion ĉi? Mi ĝin diras tial, ke ĉiu parolas pri ĝi.
La grafo. (leviĝas) Kiel ĉiu parolas pri tio ĉi!
Suzano. Ho, ĉielo!
Bazilo. Ha! Ha!
La grafo. Kuru Bazilo! Kaj oni lin forpelu!
Bazilo. Ha, kiel mi bedaŭras, ke mi eniris.
Suzano. (konfuzita) Dio mia! Dio mia!
La grafo. (al Bazilo) Ŝi estas impresigita. Ni sidigu ŝin sur la seĝegon.
Suzano. (rapide forpuŝas lin) Mi ne volas sidiĝi! Eniri tiel senceremonie, ĝi estas hontega!
La grafo. Ni estas du kun vi, kara mia. Pli ne estas la plej malgranda danĝero.
Bazilo. Mi estas tre ĉagrena ke mi amuzis min kontraŭ la paĝio, ĉar vi estis aŭdanta tion ĉi. Mi ĝin faris nur por penetri ŝiajn sentojn, ĉar reale...
La grafo. Kvindek pistolojn,[7] ĉevalon, kaj oni lin resendu al liaj gepatroj.
Bazilo. Mia sinjoro, pro unu amuzeto?...
La grafo. Li estas diboĉuleto, kiun ankoraŭ hieraŭ mi trovis kun la filino de l' ĝardenisto.
Bazilo. Kun Fanŝeto?
La grafo. Kaj en ŝia ĉambro.
Suzano. (furioza) Kie mia sinjoro sendube bezonis ion serĉi ankaŭ?
La grafo. (gaje) Plaĉas al mi sufiĉe tiu ĉi rimarko.
Bazilo. Ĝi estas bona antaŭsigno.
La grafo. (gaje) Sed ne! Mi iris serĉi vian onklon Antonion,
mian drinkulon-ĝardeniston por doni al li kelkajn ordonojn. Mi frapas longan tempon, oni rifuzas malfermi al mi; via kuzino ŝajnas ĝenata; mi mem ricevas suspekton, mi parolas al ŝi kaj parolante mi esploras. Post la pordo estis ia similaĵo de kurteno, de pendingo, de mi ne scias kio, kovranta vestaĵojn. Tute kvazaŭ sen intenco mi malrapidege iras levi la kurtenon (por imiti la geston, li levas de l' seĝo la robon), kaj mi vidas... (li ekvidas la paĝion) Ha!...
Bazilo. Ha! Ha!
La grafo. Tiu ĉi artifiko valoras[8] la alian.
Bazilo. Eĉ pli multe.
La grafo. (al Suzano) Perfekte, fraŭlino! Apenaŭ fianĉigita, vi faras tiajn preparojn! Ĉu por ricevi mian paĝion, pro tio vi deziris esti sola? Kaj vi, sinjoro, kiu ne ŝanĝas vian konduton, al vi mankis flirtadi, sen respekto por via baptopatrino, al ŝia ĉambristino ĉefa, al la edzino de via amiko! Sed mi ne toleros ke Figaro, homo, kiun mi estimas kaj amas, estu la oferato de tia trompado. Ĉu li estas kun vi, Bazilo?
Suzano. (furioza) En tio ĉi estas nek trompo nek oferato; li estas tie ĉi dum vi parolis al mi.
La grafo. (kolere) Ha, se povus esti, ke vi mensogu dirante ĝin! Lia plej kruela malamiko ne kuraĝus deziri al li tiun malfeliĉon.
Suzano. Li petis min admoni nian sinjorinon, ke ŝi petu vian pardonon al li. Via alveno tiel forte konfuzis lin, ke li sin kaŝis per tiu ĉi seĝego.
La grafo. (kolere) Infera ruzaĵo! Mi sidiĝis sur ĝin, kiam mi eniris.
Ŝerubeno. Ho ve! sinjoro, mi tiam staris tremanta post ĝi.
La grafo. Alia furbaĵo![9] Mi ĵus metis min mem post ĝi.
Ŝerubeno. Pardonu; sed precize tiam mi kunvolviĝis en ĝin.
La grafo. (ankoraŭ pli furioza) Ĝi do estas kolubro, tiu ĉi malgranda... serpento. Li aŭskultis nin!
Ŝerubeno. Kontraŭe, sinjoro, mi faris, kion mi povis por nenion aŭdi.
La grafo. Ho, perfidaĵo! (al Suzano) Vi ne edziniĝos kun Figaro!
Bazilo. Moderigu vin, oni venas.
La grafo. (fortirante Ŝerubenon de l' seĝo kaj starigante lin) Li restos tie ĉi antaŭ la tuta mondo.
Ŝerubeno, Suzano, Figaro, La grafino, La grafo, Fanŝeto, Bazilo. (Multe da servistoj, vilaĝaninoj, vilaĝanoj, blanke vestitaj.)
Figaro. (tenante virinan tokon,[10] ornamitan per blankaj plumoj kaj blankaj rubandoj, parolas al la grafino) Nur vi estas, sinjorino, la persono, povanta donigi al mi tiun favoron.
La grafino. Vi vidas ilin, sinjoro, ili supozas en mi povecon, kiun mi ne havas; sed ĉar ilia peto ne estas malprudenta...
La grafo. (embarasata) Nur se ĝi multe sin montras tia...
Figaro. (mallaŭte al Suzano) Subtenu bone miajn penadojn.
Suzano. (mallaŭte al Figaro) Kiuj kondukos al nenio.
Figaro. (mallaŭte) Komencu do almenaŭ.
La grafo. (al Figaro) Kion vi volas?
Figaro. Sinjoro, viaj vasaloj, kortuŝitaj pro la neniigo de unu ĉagreniga rajto, kiun via amo al la sinjorino...
La grafo. Nu! tiu ĉi rajto ne ekzistas pli. Kion vi volas komprenigi?
Figaro. (malice) Ke por la virto de tiel bona sinjoro certe venis la tempo brilegi; ĝi estas hodiaŭ por mi tiel proprofita, ke mi deziras esti la unua por festi ĝin dum mia edziĝo.
La grafo. (ankoraŭ pli embarasata) Vi mokas, amiko! La neniigo de la hontinda rajto estas nur kvitanco de ŝuldo de honesteco. Hispano eble volos akiri belulinon per amindaĵoj, sed postuli de ŝi la unuan plej dolĉan servon kiel sklavan servuton — ha! tio ĉi estas vandala tiraneco kaj tute ne aprobita rajto de nobla Kastilano.
Figaro. (tenante Suzanon per la mano) Permesu do ke tiu ĉi juna kreitaĵo, kies honoron gardis via saĝeco, ricevu publike de viaj manoj la tokon virgulinan, ornamitan per plumoj kaj blankaj rubandoj, simbolon de l' pureco de viaj intencoj: alprenu ĝin por ĉiuj edziĝoj, kaj kvartreno,[11] ĥore kantita, konservu por ĉiam la memoron pri...
La grafo. (embarasata) Se mi ne scius ke amanto, poeto kaj muzikisto estas tri titoloj, meritantaj indulgon al ĉiuj strangaĵoj...
Figaro. Unuigu vin kun mi, amikoj!
Ĉiuj. (kune) Sinjoro! Sinjoro!
Suzano. (al la grafo) Kial eviti laŭdon, kiun vi meritas tiel bone?
La grafo. (flanken) Ho, perfidulino!
Figaro. Rigardu do ŝin, sinjoro! Neniam pli bela fianĉino povos montri pli bone la grandecon de via ofero.
Suzano. Ĉesu pri mia vizaĝo, kaj nur lian virton ni laŭdu.
La grafo. (flanken) Ludado estas ĉio tio ĉi.
La grafino. Mi kunigas min kun ili, sinjoro, kaj tiu ĉi ceremonio ĉiam estos al mi kara, ĉar sian kaŭzon ĝi ŝuldas al la ĉarma amo, kiun vi havis por mi.
La grafo. Kiun mi havas ankoraŭ, sinjorino, kaj pro tiu motivo mi cedas.
Ĉiuj. Vivu li!
La grafo. (flanken) Mi estas kaptita! (Laŭte.) Por ke la ceremonio havu iom pli da brilo, mi nur dezirus ke ĝi estu prokrastita je kelkaj horoj. (Flanken.) Mi rapide venigu Marcelinon.
Figaro. (al Ŝerubeno) Nu, petolulo, vi ne aplaŭdas?
Suzano. Li estas en ĉagrenego; nia sinjoro elpelas lin.
La grafino. Ha, sinjoro, mi petas pri pardono por li.
La grafo. Li ĝin ne meritas.
La grafino. Ho! li estas tiel juna!
La grafo. Ne tiel juna, kiel vi pensas.
Ŝerubeno. (tremante) Grandanime pardoni ne estas la landsinjora rajto, kiun vi forĵetis, edziĝinte je nia sinjorino.
La grafino. Li forĵetis nur tiun, kiu vin ĉiujn tiel ĉagrenigis.
Suzano. Se la sinjoro estus cedinta la rajton pardoni, ĝi certe estus la unua, kiun li volus reaĉeti sekrete.
La grafo. (embarasata) Sen dubo.
La grafino. Kaj pro kio reaĉeti ĝin?
Ŝerubeno. (al la grafo) Mi estis malserioza en mia konduto, ĝi estas vera, sinjoro, sed neniam la plej malgranda diro pri sekreto en miaj vortoj...
La grafo. (embarasata) Nu, estas sufiĉe!
Figaro. Kion li volas diri?
La grafo. (rapide) Sufiĉe, sufiĉe! Ĉiuj postulas pardonon por li, mi ĝin donas kaj faros ankoraŭ pli multe: mi donas al li roton en mia legio.
Ĉiuj. (kune) Vivu li!
La grafo. Sed kun la kondiĉo, ke li tuj forveturos en Katalanujon al la regimento.
Figaro. Ha, sinjoro, morgaŭ!
La grafo. (insistas) Mi ĝin volas.
Ŝerubeno. Mi obeas.
La grafo. Salutu vian baptopatrinon kaj demandu ŝian favoron.
(Ŝerubeno fleksas unu genuon sur la teron antaŭ la grafino kaj ne povas paroli.)
La grafino. (tuŝita) Ĉar oni ne povas vin konservi nur hodiaŭ, forveturu, junulo. Nova profesio vin vokas; iru kaj plenumu ĝin inde. Honoru vian bonfaranton. Memoru pri tiu domo, kie via juneco trovis tiom da indulgemo. Estu submetiĝa, honesta kaj brava. Ni partoprenos en viaj sukcesoj.
(Ŝerubeno leviĝas kaj reiras al sia loko.)
La grafo. Vi estas tre tuŝita, sinjorino.
La grafino. Mi ne neigas tion ĉi. Kiu scias la sorton de infano, ĵetita en karieron tiel danĝeran! Li estas
boparenco de miaj gepatroj kaj plue li estas mia baptofilo.
La grafo. (flanken) Mi vidas ke Bazilo estis prava. (Laŭte.) Junulo, kisu Suzanon... por la lasta fojo.
Figaro. Kial tio ĉi, sinjoro? Li venos pasigi la vintrojn. Kisu do min ankaŭ, kapitano! (Li kisas lin.) Adiaŭ, Ŝerubeno mia! Vi baldaŭ kondukos manieron de vivo tre diferenca, mia infano: vi pli ne vagados la tutan tagon en la kvartelo de l' virinoj: por vi ne estos pli kukoj, manĝetoj kun kremo, nek „varma-mano“[12] aŭ „blinda-muŝo“.[13] Sed bonaj soldatoj, diablo! vizaĝ-brunaj, malbone vestitaj, kaj granda, tre peza pafilo...: dekstren! maldekstren! antaŭen! Marŝu al la gloro, kaj ne faletu vojirante, nur se bona ekpafo...
Suzano. Ho, fi! abomenaĵo!
La grafino. Kia antaŭkonjekto.
La grafo. Kie do estas Marcelino? Estas tre strange ke oni trovas ŝin ne inter vi!
Fanŝeto. Sinjoro, ŝi ekiris al la vilaĝego tra l' vojeto de la farmo.
La grafo. Kaj ŝi revenos de tie?...
Bazilo. Kiam plaĉos al Dio.
Figaro. Se plaĉus al li, ke tio ĉi neniam al li plaĉu...
Fanŝeto. La sinjor' doktoro donis al ŝi la brakon.
La grafo. (rapide) La doktoro estas tie ĉi?
Bazilo. Ŝi lin alprenis al si la unua...
La grafo. (flanken) Li ne povis veni pli ĝustatempe.
Fanŝeto. Ŝi ŝajnis tre ekscitita; dum sia marŝado ŝi parolis tute laŭte; poste ŝi ekhaltis kaj svingis grande la brakojn tiel... kaj la sinjor' doktoro faris tiel al ŝi per la mano, pacigante ŝin: ŝi ŝajnis kolerega! ŝi elparolis la nomon de mia kuzo Figaro.
La grafo. (tuŝas ŝian mentonon) Kuzo... estonta.
Fanŝeto. (montrante Ŝerubenon) Sinjoro, ĉu vi pardonis nin pro la hieraŭa...?
La grafo. (interrompas) Adiaŭ, adiaŭ, infanino.
Figaro. Ŝia ridinda amo ŝin okupas per revoj. Ŝi estus malhelpinta nian feston.
La grafo. (flanken) Ŝi malhelpos ĝin, kion mi garantias. (Laŭte.) Ni ekiru, sinjorino, ni ekiru. Bazilo, vi venos al mi.
Suzano. (al Figaro) Vi reatingos min, filo mia?
Figaro. (mallaŭte al Suzano) Ĉu li estas bone enkaptita?
Suzano. (mallaŭte) Ĉarma knabo!
(Ĉiuj foriras.)
Ŝerubeno, Figaro, Bazilo.
(Dum oni eliras, Figaro ilin haltigas kaj revenigas.)
Figaro. He vi! la ceremonio estante akceptita, mia festo de tiu ĉi vespero estas ĝia sekvo; ni devas kuraĝe ripeti la rolojn: ni ne faru kiel tiuj aktoroj, kiuj neniam ludas tiel malbone, kiel en la tago, dum kiu la kritiko estas la plej vigla. Ni ne havas, ni, ian sekvantan tagon, kiu nin senkulpigus. Ni bone sciu niajn rolojn hodiaŭ.
Bazilo. (malice) La mia estas pli malfacila ol vi pensas.
Figaro. (faras, nevidante, la geston lin bategi) Sed vi ne suspektas la tutan sukceson, kiun ĝi altiros al vi.
Ŝerubeno. Amikoj, vi forgesas, ke mi forveturas.
Figaro. Kaj vi tre volus restadi!
Ŝerubeno. Ha, ĉu mi ĝin volus!
Figaro. Vi devas ruzi. Nenian murmuron ĉe via forveturo. La vojaĝan mantelon sur la ŝultrojn; aranĝu malkaŝe vian pakaĵon; kaj oni vidu vian ĉevalon ĉe la kastelkrado; momenton da galopo ĝis la farmo; revenu piedire per la posta pordo. Nia sinjoro kredos, ke vi estas forveturinta; nur restadu for de lia vido; mi prenas sur min pacigi lin post la festo.
Ŝerubeno. Sed Fanŝeto, kiu ne scias ankoraŭ sian rolon!
Bazilo. Kion do, diablo, vi instruis al ŝi, de ok tagoj dum kiuj vi ŝin ne lasis?
Figaro. Hodiaŭ vi havas nenion por fari: donu al ŝi, el favoro unu lecionon.
Bazilo. Gardu vin, junulo, gardu vin! La patro estas malkontenta; la filino ricevis survangon; ŝi ne lernas de vi. Ŝerubeno, Ŝerubeno! Vi kaŭzos al ŝi ĉagrenojn. Tiel ofte la kruĉo iras al la akvo...
Figaro. Ha, jen nia malspritulo kun siaj malnovaj proverboj! Nu, pedanto! Kion diras la saĝeco de l' nacioj? Tiel ofte la kruĉo iras al la akvo, ke fine...
Bazilo. Ĝi pleniĝas.
Figaro. (forirante) Ne tiel malsprita tamen, ne tiel malsprita!
- ↑ La pikoro estas la servanto, kiu gvidas la hundojn al la besto, persekutata dum la ĉasado. — L. de B.
- ↑ Tuazo, antikva mezurilo, kiu egalis proksimume 2 metrojn de la nuna sistemo metrika. — L. de B.
- ↑ Promocio = altigo al ia honoraĵo, al ia eminenta ofico. — L. de B.
- ↑ Robo estas aparta vesto tre longa kun manikoj, kaj kovranta la tutan korpon, de la kolo ĝis la piedoj. — L. de B.
- ↑ Duenjo estas maljuna guvernantino aŭ kompanianino. — L. de B.
- ↑ Impozi = inspiri respektan timon. — L. de B.
- ↑ Monero, kies valoro estis 11 fr. ĉirkaŭe. — L. de B.
- ↑ Valori = havi ian prezon, ian meriton. — L. de B.
- ↑ Furba estas tiu, kiu penas trompi per abomenaj ruzaĵoj. Furbi — agi, konduti furbe. — L. de B.
- ↑ Toko estas speco de ĉapelo preskaŭ, aŭ eĉ tute, sen randoj. — L. de B.
- ↑ Strofo de kvar versoj. — L. de B.
- ↑ Fr. main-chaude; angl. hot cockles; germ. Klumpsack; ital. guancialin d' oro.
- ↑ Fr. colin-maillard; angl. blindman's-buff; germ. Blindekuh; ital. mosca cieca; hisp. gallina ciega.