Indekso : Efemero
de Oscar Levertin
Tradukita de J. U-d
El: Sveda Esperantisto 1-a jareldono, n-ro 3, majo 1910.

Kun ĉarmo de l' somero en mian ĉambron
enflugis vi, ho bela efemero,
dum la sopiro plej turmentis min.
Nur vin mi vidis, kaj feliĉa estis,
melankolion mian forgesinte.
Belefemero!
Subite, dum la ĝojon kantis mi
pro la donac' de l' providenc' favora,
reflugis vi la vojon de l' alven'.
Sorĉefemero!

La ploro mia estu bondeziro!
Nur estis luma la pasinta tempo,
kaj la memoron dolĉan benas mi.
Forgesis nur niambaŭ la kontraston.
Do flugu for, somerfeliĉon trovu,
belefemero!