El Esperanta Mondo

El Esperanta Mondo ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
El Esperanta Mondo.

S-ro Georg Davidov el Saratov entreprenas eldoni senprokraste ruslingvan serion de broŝuroj pri aplikoj de Esperanto:

1) Esperanto kaj la Blinduloj.
2) Esperanto kaj la Vegetarismo
3) Esperanto kaj la Kristanoj Unuiĝoj
4) Esperanto kaj la Pacifismo
5) Esperanto kaj la Virinoj

Mi jam sendis al li la problindulan kaj privegetaran materialon kaj penados kiel eble plej baldaŭ kolekti ankaŭ pri tri ceteraj temoj.

Sed por ke ĝi estu valoraj propagandiloj de nia movado, mi petas gesamideanojn ĉiulandajn sendi al mi sciigojn pri la diritaj demandoj. Uzonte la materialon por presado, mi citos la nomon de la persono, kiu sendis tion aŭ alion. Tia solidareca internacia verkado havos pli da signifo.

La broŝuro pri la blindula demando s-ro Davidov intencas eldoni 30-paĝe kaj dezirante prezenti al la rusa legantaro „Nomaron de ĉiuspecaj verkoj Braille, presitaj por blinduloj, aperintaj de la jaro 1887 ĝis la 1914. Li jam kolektis la titolojn de pli ol 100 diversaj verkoj.

Sed li deziras nepre kompletigi la nomaron kaj petas sciigi pri ĉiuj verkoj ekzistantaj por blinduloj-esperantistoj, ankaŭ de unikaj verkoj t.e. de manskribitaj kaj ekzistantaj nur en unu ekzemplero por la uzo de blinduloj laŭ jenaj demandoj: Titolo? Aŭtoro? Paĝoj? Formato? Jaro? Tradukinto? Eldonejo? Tenejo? Li volonte presus ankaŭ nomaron de naciaj unikaj manskribitaĵoj por blinduloj.

Dankege mi ricevus tiajn sciigojn de bonvoluloj, kaj petas gazetojn esperantajn kaj naciajn represi la alvokon.

F-ino Anna Sharapov ĉe P. Birnkoff Onex, près Genève Suisse.