El Siberio ()
Sennaciulo (p. 2-3)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

El Siberio Por tutmonda. proletpubliko povas esti interesa stato de ekonomia restariĝo en plej malproksimaj kaj ekonomie malfortaj regionoj de Sovet-unio. Kiel modelo por ĉi regionoj povas servi gubernio de Irkutsk, lokita en geografia mezo de Azio apud lago Bajkal. La gubernio (sen la post Revolucio formiĝinta Burjatio) okupas ĉ. kv. kilometrojn, sed havas nur

700000loĝantojn, kiuj plejparte terkulturas. staton. de la generala stabo, tro multe sciis, kaj |' interŝanĝo, jam ĉe la limo inter la Pola

Mi donas kelkajn ciferojn, kiuj povas ilustri ekonomistaton de -' gubernio. En pasinta jaro estis semitaj 272000 hektaroj, t:-e: ĉirkaŭ 909/9 de l' ĝismilita plugareo. En la sama jaro estis ekspluatitaj 313000 hektaroj da herbejoj. Tuta kvanto da brut- aro (kun ŝafoj) en 1917-a jaro estis ĉir- kaŭ 1000000, en la jaro 1924 ĝi jam. superis 1500000 kapojn. Vilaĝanoj nun pli produktas porfabrikajn kreskaĵojn— linon, kanabon kaj similajn. Industrio same kreskas. Mi parolas pri loka in- dustrio, kiu produktas precipe por bezonoj de loka loĝantaro. Mi ne parolas pri tut- uniaj entreprenoj (ortrovejoj, fervojoj ktp). Ci 'loka industrio ellaboris en jaro 1923 da ĉiuj varoj por 4542600 rubloj, sed en la jaro 1924 ĝiaj produktaĵoj jam valoris 5 190800 rublojn. Propra buĝeto de l' gubernio, uzata. speciale por. lokaj bezonoj (ne por armeo, ne por universitato regna, ne por fervojoj ktp.) povas bone montri ĝian ekonomian- Tial mi donas ĉi buĝeton por nuna. jaro (inter oktobro 1924 kaj oktobro de 1925). En nuna jaro ĝiaj enspezoj tute senmanke- respondas al elspezoj (5130183 rubloj). Jen estas la buĝeto: La enspezoj: 1. Lokaj entreprenoj (elektrostacioj, trans- portiloj, ekspluatado de gubernia havaĵo ktp.) liveras 2094183 rublojn. 2. Diversaj lokaj impostoj (uzataj: speciale nur por bezonoj de l gubernio) donas 1700 000 rublojn. 3. Vilaĝanoj-terkulturistoj per speciala im- posto donas nur 682 000 rublojn. 4. Regno helpas lokan buĝeton per 148 000 rubloj (sole por servi al lokaj bezonoj “de armeo ktp.) 5. El rezervaj sumoj estas ĉerpataj 182000 rubloj. 6. La resto el buĝeto de pasinta jaro estas 324 000 rubloj. Ensumela enspezoj egalas5130183 opon La elspezoj: . Por 490 lernejoj kun 37000 lernantoj, por 17 infandomoj kun 2400 infanoj, por 265 politikklerigejoj (legejoj en vilaĝoj, kursoj, kluboj ktp.) estas be- zonaj 1594229 rubloj. - Por 101. malsanulejoj kun 1000 litoj —' 614000 rubloj. Por bezonoj de urboj— 570000 rubl, Por gardi publikan ordon— 368000r. . Por 54 juĝejoj— 112000 rubloj.- Por 32 plenumkomitatoj, 277 vilaĝaj sovetoj kaj kelkaj guberniaj kaj dis- triktaj institucioj— 664000 rubloj. 7. Por lokaj bezonoj de Ruĝarmeo (hej- tado, lumo k. s.)— 183000 rubloj. 8. Por ripari vilaĝajn vojojn kaj por in- tervilaĝa komunikado— 342000. r. ssPo Zi bestkuracejoj, 21 agronomoj kaj 5 teroficejoj— 135 000 rubloj. 10. Por socia helpo al invalidoj— 55000r.. 11. Por likvidi ŝuldojn— 232954 rubl. 12. Por helpi mankojn de diversaj sub- buĝetoj— 196000 rubloj. 13. Poreksterordinaraj elspezoj —64000r. Ensume la elspezoj egalas 5 130 183 rubl. W LNT ej

Por ke oni povu fari komparojn kaj konkludojn, mi donas ankoraŭ kelkajn ciferojn. Regna buĝeto de tuta Unio egalas 2 279 000 000 rublojn. Ekster tio sumo da ĉiuj lokaj buĝetoj estas 850 000 000 rubloj. 82% da ĉiuj enspezoj estas donataj de impostoj, nur 18% el ili estas puraj profitoj de diversaj regnaj entreprenoj. Produktaĵoj de ĉiuj regnaj entreprenoj en tuta Sovet-Unio devas valori en nuna jaro ĉirkaŭ 3½ miliardojn da rubloj (krom porarmea produktaĵo). Tuta sumo da monsignoj cirkulantaj en marto en Sovet-Unio estis ĉirkaŭ 800 000 000 rubl. (el ili ĉirkaŭ 10% arĝenta kaj kupra mono). Unu amerika dolaro egalas al 1,94 rubloj.



Oficialaj ciferoj de ĉi artikolo (iniciatita de Krjukov) montras, ke proletaro de irkutska gubernio vivas ne lukse. Sed vi vidas, ke ĝi sukcesas mem aranĝi sian ekonomian bonstaton eĉ en ege malfacilaj cirkonstancoj de Siberio dronanta en senfina maro-oceano de praarbaro kaj pramontaro. Tial ne kredu al viaj burĝanoj, kiuj ĉiel penas estingi vian kredon pri viaj fortoj kaj kapabloj. Kuraĝu, kraĉu estimemon al viaj ventruloj, metu al diablo la viajn dion, naciemon kaj burĝon kaj sekvu nian ekzemplon. Tuta estraro de nia gubernia Financejo estas malnobelaj kaj malburĝaj simpluloj similaj al Krjukov kaj mi. Ĉu vi estis malpli lertaj kaj kapablaj?

Vivu sennacia proletaro de l’ mondo! Financestro de irkutska gubernio Basoviĉ.