El letero al kdo L.

El verkoj de E. LantiSennacieca Asocio Tutmonda (p. 53-54)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
EL LETERŬ AL K-DO L.
26-4-39

"… Nun, kiam finiĝis la Hispana tragedio, mi povas tute malkaŝe diri al vi, kion mia intuicio diris al mi, kiam, en Portugalio, mi eksciis pri la komenciĝo de l’ milito. Kvankam mi ne povus tiam argumenti per racia metodo; kvankam mi ne povus per konkretaj faktoj liveri pruvojn pri mia …sento, tamen mi jam havis la konvinkon, ke Franko venkos. Kaj, plie, la konversacioj, kiujn mi havis en Valencio kun kelkaj stalinanoj konvinkis min, ke se ili venkus, la situacio por la herezuloj el mia speco ne estus pli bona ol sub la regado de Franko. Kompreneble, mia simpatio estis por la K-doj el la "Internacia Brigado" kaj por la C.N.T.-anoj. Sed tio ne forigas la fakton, ke mi havis la konvinkon, ke ili elspezas mise, vane sian energion. Kaj tiam mi sendis al "S-ulo" la tekston de penso de Konfucio: Se iu falis en puton, ne ĵetu vin en la puton por savi la falinton. Mi petis al la Red., ke tiu penso estu diklitere presita. Tiel okazis, se mi ĝuste memoras. Verŝajne tre malmultaj legantoj komprenis la aludon al la Hispana tragedio. La anarkistoj el Katalunio, kaj el alie, estas vere tre naivaj, pensante, ke oni nun povas starigi senŝtatan socion, aŭ eĉ socialismon, en iu aparta loko sur nia planedo. Eĉ la tiama Bluma registaro ne permesus tion en Katalunio. Estas tre malagrabla vero, sed vero, ke vole-nevole la homoj fariĝas pli kaj pli interdependaj tra la tuta planedo. Ni pereos, slaviĝos aŭ liberiĝos ĉiuj kune, sed ne aparte. La kapitalistaj landoj ĉesigis siajn atakojn al Sovetio, kiam ties gvidistoj konvinkiĝis, ke tie la konstruado de vera socialismo fiaskis…

Por mi tio estas sunklara. Kio estas al mi ne malpli klara, tio estas, ke la gvidistoj kaj gvidaviduloj neniam konsentos propriniciative forlasi sian regadon aŭ regemon. Kaj por konservi ĝin ili trompos la popolon. Ĉi tiu lasta devas akiri tian spiritostaton, ke ĝi ne konsentu defendi ian ajn regadon kontraŭ alia. Ĉinaj kulioj mortas sen ia ajn profito pro la gloro de Ĉang-kai-Ŝek k.a. registoj. Simile okazis en Hispanio. "Anarkistaj" ministroj en iu "maldekstra" registaro vere naŭzas al mi…

Kiam oni forte konvinkiĝis, ke la mondo devas nepre unuiĝi – aŭ refali en primitivan barbarecon – tiam la unua faro, la unua devo, estas fari tion, kio estas al ni ebla, jam nun por prepari, kondiĉi la unuiĝon. Vi certe divenas, ke mi aludas nian esp-an aferon. La revoluciuloj, kiuj eĉ ne kapablas liberigi sin de la nacieca lingva influo estas vere tro stultaj por efike labori por la starigo de paca, harmonio tutmonda. Kaj la esp-istoj, kiuj kondutas kvazaŭ ili ne estus tiaj, ŝajnas al mi same malsaĝaj kiel estus kamparano, kiu surmetus siajn dimanĉajn vestojn por prizorgi sterkon.

Eble mi jam skribis tion al vi, sed mi ne laciĝos ripeti: Nuntempe la sola devo, kiun havas konscia sennaciisto, tio estas fari ĉion eblan, por ne viktimiĝi en la frenezaĵoj de naciistoj kaj internaciistoj. Sed tion ili eĉ ne devas diri publike…"