Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine/En nokta sonĝo

Antaŭparolo por la dua eldono Indekso : Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine
de Heinrich Heine
Tradukita de Friedrich Pillath
En nokta sonĝo
Mi sonĝis

En nokta sonĝo ekvidas mi
Afable vin salutanta,
Kaj, amatino, antaŭ vi
Kun ploro min falanta:

Malĝoje vi rigardas min,
Kapeton la blondan vi skuas,
Sur viaj vangoj, ĉarmulin',
La perlaj larmoj fluas.

Vi diras vorton en dolĉa sekret',
Bukedon vi donas cipresan,
Mi ekvekiĝas! ― Jen for la buked',
La vorton mi perdis karesan.