Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine/Kie estas la plej kara?

Ne plendas mi Indekso : Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine
de Heinrich Heine
Tradukita de Friedrich Pillath
Kie estas la plej kara?
Mara Fantomo

Kie estas la plej kara,
Kiun mi prikantis rime,
Kiam sorĉaj, ardaj flamoj
Alten levis min senlime?

Estingiĝis tiuj flamoj,
Malvarmiĝis jam la koro;
Tiu ĉi versaĵ' entenas
Amo-cindron je memoro.