En forĝejo
Mi naskiĝis en bru’ de marteloj,
en la fulgo kaj fum’ de l’forĝej’,
min favoris fajreroj — flamsteloj
kaj forĝejon ekamis mi plej.
Mia pup’ estis akra ĉizilo
kaj estis fajlil’ — violon’,
kaj elektris por mi fajra brilo
sur ambosa ŝtalritma sonson’.
Flaveruĝis faŭko de flamanta forno,
kie patro mia feron fandis,
kie fajro-monstro flagre-korna
furiozis kaj rubandis.
Fajreroj fabelante flirtis,
lulante menson de l’infan’,
sed fumo reliefe hirtis,
borante en ĉiel’-cejan’.
Kaj feoj preter mi ekpafis
per fajfaj sagoj de fabel’ —
profunde mian koron trafis
de la martelo frap’ — ribel’.
Kaj sur ambos’ de novaj formoj
ekhavis fidon la spirit’,
kaj de filistraj fio-normoj
mi eksfiliĝis sen hezit’.
En filtrado de fajra fontano
fluis jaroj post jaroj for
kaj fadenojn de l’fam’ filigrana
por mi forĝis fortuna favor’.
Tra forĝej’ fulmis frapo frakasa —
kaj falmortis la patro ĉe l’forn’;
fendiĝinte fluegis fandmaso,
funebrante pri l’mort’.
En la flav’ de l’metalo fandita
malaperis por mi la estint’; —
kaj fiere flugas la spirito
for el fulgita labirint’.