En las orillas del Sar/Memorante de l’ larĝa arbaro

Memorante de l’ larĝa arbaro ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Memorante de l' larĝa arbaro
la orkoloran maron
kun velkaj folioj en aŭtuno
skuigataj de l' vento per mola blovado,
tiel profunda angoro nubigas mian animon,
perturbas mian bruston,
ke mi demandas al mi:
«Kial tiel obstinan,
tiel precizan memoron donis al mi la ĉielo?»