En las orillas del Sar/Subite la eĵoj diaj

Subite la eĵoj diaj ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Subite la eĵoj diaj
en la tempo estingiĝintaj,
distaj lin vokis denove
kun la potenca ĉarmo
kiu de la fundo de l' tombo
igis leviĝi Lazaron.

Agitiĝis aŭdinte ilin sia animo
kaj revenis de sia letargia sonĝo
al vivo, kiel revenas
al sia patrujo l' ekzilito
kiu fine ekvidas la karajn vilaĝojn,
sed ne la amitajn estaĵojn.

Animo kiu jam vekiĝis,
denove endormiĝu;
ne aperas la mateniĝo,
sed mortas jam la tago
kaj sendas vin en sia lasta radio
la lastan karesadon.