Enciklopedio de Esperanto/Akita Tokuzo
Akita Tokuzo (ps. Akita-Uĵaku), japano, verkisto, socialisto. Nask. 1883 en Aomori-ken. Studis anglan literaturon en Waseda Universitato. Vizitis Sovetan Rusujon 1927. E-isto de 1913. Gvidanto de J proleta E movado. Liajn dramojn junuloj tradukis: Danco de Skeletoj, 1927.