Eneido/Kanto Dua
Ĉiuj silentis atente, kaj supren tenante okulojn.
Tiam, el lito altega, Eneo parolis la patro:
«Ne esprimeblan, reĝino, vi petas novigi doloron,
kiel Trojanan potencon kaj regnon multege plorindan
5rompis Danaoj: malĝoja afero en kiu mi prenis
parton grandegan, kaj kiun mi vidis. Ĉar, tion aŭdante,
kiu, Mirmido, Dolopo, kruela soldato Ulissa,
larmojn retenus? Sed nokto malseka okupas ĉielon
tute rapide, kaj astroj malaltaj invitas dormadon.
10Tamen se amo fervora por niaj suferoj vin puŝas
koni, kaj lastan mallonge Trojanan aŭskulti laboron,
kvankam animo memoras terure kaj larmojn rifuĝas,
diros mi. Pro militado teditaj, de dioj pelataj,
ĉefoj Danaaj, post tiom da jaroj jame vane pasintaj,
15kiel monteto, ĉevalon, laŭ arto de dia Palaso,
ekkonstruigas, kaj flankojn kovrigas per traboj abiaj.
Ili ŝajnigas promeson revenan: ĝin famo konigas.
Tien do korpojn lotitajn de viroj kuraĝaj sekrete
ili enmetas, en ventron malluman; kaj grandan kavaĵon,
20vastan uteron, tuj je militaro plenigas armita.
Estas proksime vasta Tenedo, famege konata,
riĉa insulo kaj forta, Priama dum regno vivadis,
sed nur hodiaŭ rodeto, al ŝipoj haveno danĝera.
Tien sin Grekoj transportas kaj kuŝas sur bordo dezerta,
25certaj, post tiu eliro, ke ili veturas Mikenon,
ĉiuj Trojanoj do sin liberigas el longa timado.
Oni malfermas pordegojn; plezure tendaron Dorikan
ĉiu vizitas, kaj lokon dezertan kaj bordon lasitan.
Tie Dolopoj, kaj tie kruela tendaris Abdo,
30tie lokiĝis ŝiparo, kaj tie batalo kutimis.
Iuj, mirantaj pri dono mortiga al ĉasta Minervo,
tiun ĉevalon grandegan admiras: unua Timeto
ĝin enkonduki trans muron proponas kaj supren surloki;
eble, ĉu venkis perfido, ĉu eble Trojana fatalo.
35Tamen saĝuloj, prudente pensantaj, Kapiso precipe,
tiun insidon Danaan, suspektan donacon, en maron
ĵeti ordonas, aŭ tiun lignaĵon en flamoj bruligi,
fine trabori la kavan uteron, por sondi profundon.
Tiam en malajn partiojn necerta sin aro dividis,
40kiam, unua el ĉiuj, de multa anaro sekvata,
Laokoono kolera de supra alkuras altaĵo;
el malproksime: «Urbanoj, nu! kia grandega frenezo!
Ĉu malamikan vi kredas foriron? Ĉu donojn Danaajn
senartifikaj vi pensas? Ĉu tiel aperas Ulisso?
45Aŭ en lignaĵo kaŝiĝas Aĥajoj, en ĝi enfermitaj;
aŭ do gi estas maŝino farita por muron detrui;
aŭ spionadi domaron, aŭ urben el supre konduki:
eble alia insido! Ĉevalon ne fidu, Trojanoj;
kio ajn estas, mi timas Danaojn eĉ donojn portantajn!».
50 Tiel li diris: longegan sagegon, per mano fortika,
kontraŭ flankegon kaj ventron de monstro rondforme faritan,
forte li ĵetas : tremanta ĝi staris, uteron puŝanta;
resonadis kavaĵoj, kaj brue profundo ĝemadis.
Tiam se dia fatalo, se blinda ne estis animo,
55li nin admonis per fero Argolan disrompi nestegon.
Kaj nun vi starus, Trojurbo; Priama altaĵo vivadus!
Tamen jen estas junulo, kun manoj ligitaj al dorso;
kiun paŝtistoj Dardanaj al reĝo, kuu granda kriego,
forte altrenas: ĉi tiu fremdulo al viroj venantaj,
60por perfidaĵon plenumi kaj Trojon al Grekoj malfermi,
sin mem proponis, memfida kuraĝe, je ĉio kapabla,
aŭ insidaĵon trouzi, aŭ morti je certa pereo.
Tiam el ĉie, scivolaj por vidi, junuloj Trojanaj
ĉirkaŭirantaj rapidas, kaj penas insulti kaptiton.
65Nun do Danaajn sciigu insidojn, per krimo de unu
ĉiujn ekkonu ceterajn.
Ĉar, intermeze de ni, li, estante konfuza, senarma,
staris, kaj liaj okuloj Frigujan rigardis anaron:
«Kiu nun lando, ekdiris li, kiu nun maro min povas
70ĉe si akcepti; kaj kio nun restas al mi mizerulo?
Ĉar ĉe Danaoj neniun mi havas rifuĝon, kaj plie
mian Dardanoj venĝemaj punegon kaj sangon postulas!».
Tiu ĝemado frontŝanĝas animojn kaj ĉiun haltigas
movon: lin ĉiu demandas: «Vin kiu do naskis nacio?
75Kion vi faras? Respondu; ni kredos vin kvankam kaptiton».
Fine, lasinte timegon, li tiel perfide parolas:
«Certe mi tutan verecon konfesi deziras, ho reĝo,
kio ajn estas; kaj mian nacion ne neos Argujan.
Tio unue: sed se malfeliĉo kruele Sinonon
80frapis, neniam mensoga kaj vanta li pro ĝi fariĝos.
Eble, per ia okazo, alvenis al viaj oreloj
de Palamedo Belido kaj nomo kaj famo glorega,
kiun, per falsa denunco kaj multe malglora kulpigo,
ĉiuj Pelasgoj, senkulpan, - ĉar li malpermesis militon,-
85sendis al morto: nun ili heroon ploradas malvivan.
Al li, parence ligita, alsendis min, kiel kunulo,
patro malriĉa, dum jaroj unuaj, por ke mi batalu.
Dum sendifekte li regis, kaj, reĝaj en konsilantaroj
ĉefis, mi iom da nomo kaj ankaŭ da glora potenco
90ĝuis. Sed kiam ĵaluza perfido Ulissa devigis
- tio tre estas konata - lin bordojn forlasi superajn,
vivon malĝojan mallume mi trenis en larmoj senfruktaj,
kaj de senkulpa amiko fundkore mi sorton indignis.
Mi ne silentis, malsaĝa! Se ia okazo ebligus;
95Argon patrujan se eble mi iam venkinta revenus,
ĵure mi venĝos lin. Diroj teruran eknaskis malamon;
kaŭzon unuan de miaj doloroj! Ĉar poste Ulisso
ĉiam per novaj kulpigoj timigis min, ĉiam disverŝis
en militaron parolojn dusencajn, serĉante armilojn
100kontraŭ mi: fine li haltis nur kiam Kalĥasa kunhelpo...
...Sed al vi tiujn malĝojojn nun kial mi vane rediras?
Kial atendi? Se ĉiujn vi ŝatas egale aĥajojin,
tion aŭskulti sufiĉas: rapide punegojn ordonu;
ilin deziras Itaka kaj multe vin dankos Atridoj».
105Tiam ni brulas la kaŭzon esplori kaj scii verecon,
ĉar ni insidojn kaj krimojn neniel suspektas Pelasgajn.
Sed li daŭrigas tremante, kaj buŝo trompanta parolas:
«Ofte Danaoj, Trojurbon lasante, forkuron deziris
sian prepari, kaj longan, teditaj, forlasi militon.
110Kial ne tio fariĝis! Sed vintro maldolĉa tre ofte
maron renversis, tre ofte Aŭstero timigis irontojn.
Kiam precipe ĉevalo, farita per traboj lignaĵaj,
staris ĉi tie, en tuta ĉielo resonis nubegoj.
Por orakolon de Febo demandi, tuj ni Eŭripilon
115 sendas tremantaj; kaj li realportas malĝojan respondon:
«Ventojn se vi kvietigis per sango de virga knabino,
kiam, Danaoj, unue vi venis al bordoj Iliaj,
sango ankoraŭ redonos revenon; Arganon oferu
vivan». Tuj kiam parolo amasajn atingis orelojn,
120 tremis animoj, glacia teruro profunden trakuris
ostojn: ĉar kiun al morto kondamnis Apolo fatala?
Tiam Itaka Kalĥason divenan, kun granda kriado,
inter anaron kondukas kaj petas lin diri voladojn
Diajn: kaj estis multegaj kruele jam antaŭdirantaj ,
125krimon de artifikulo, estontan ĝin mute vidantaj.
Li, dum duoble kvin tagoj silentas, sin kaŝas, rifuzas
iun per sia parolo malkovri, kaj sendi al morto,
fine bedaŭre, per grandaj Itakaj puŝita kriegoj,
rompas silenton, kaj min por altaro al morto difinas.
130Ĉiuj aprobis; kaj, sia pri vivo jam ĉiu timinta,
morton maljustan de unu mizera tutkore konsentis.
Tago fatala jam venis: kaj pretaj montriĝis sanktaĵoj,
ĉirkaŭirontaj rubandoj tempiojn kaj sala faruno.
Ĉenojn mi rompis por morton forkuri, mi tion konfesas:
135kaj en kreskaĵojn de marĉo ŝlimhava, per nokto malluma,
mi min ekkaŝis, dum veloj streĉiĝis okaze por iro.
Vidi patrujon antikvan nun estas neniu espero,
miajn infanojn amatajn kaj miajn karegajn gepatrojn.
Eble, pro mia forkuro, Danaoj sur ilin elĵetos
140punon, kaj morte senkulpajn kondamnos pro tiu kulpego.
Nu! je Superoj senmortaj, diaĵoj konantaj verecon,
kaj je purega justeco, - se tamen ĉe homoj nur estas
iom ankoraŭ da ĝi, - ha! mi petas, kompatu suferojn
tiel grandajn, kompatu animon portantan indignon!».
145Tiuj pro larmoj, ni lasas lin vivi kaj plie konsolas.
Manojn de viro unua Priamo el ŝnuroj premantaj
poste malligi ordonas, kaj tiel parolas amike:
«Kiu ajn estas - vi, Grekojn perditajn por ĉiam forgesu;
nia vi estos: sed al mi petanta respondu verecon.
150Kion signifas ĉevalo grandega? Ĝin kiu elpensis?
Kion li volas? Ĉu estas ofero? batala mtiŝino?».
Tiel li diris. Sed, lerta en ruzoj kaj arto Pelasga,
tiu Sinono, du manojn senĉenajn levante al astroj:
«Lumoj senmortaj, puregaj diaĵoj, ekkriis li, vin mem
155mi atestigas, kaj ankaŭ altaroj, kaj glavoj teruraj
kiujn mi lasis, rubandoj de dioj ofere portitaj:
sanktan ligilon, al Grekoj ligantan, nun rompi mi povas,
ilin mi povas malami kaj ĉiujn iliajn sekretojn
lume malkovri: nenio min ligas al mia patrujo.
160Vi nun promeson plenumu; kaj de mi Trojurbo savita
estu dankema, se vere mi diras, se grande mi agos!
Ĉiun Danaan esperon kaj ĉiun konfidon batalan
ĉiam vivigis Palasa protekto. Sed kiam malpia
filo de Tido, kaj la fabrikanto de krimoj Ulisso,
165la Palasaĵon fatalan el sankta preĝejo tiregi
penis, kaj, ekmortiginte gardantojn de tiu altaĵo,
ili figuron ekkaptis diinan, kaj virgajn rubandojn
malpurigegi kuraĝis, je manoj de sango kovritaj;
tiam komencis eliri, kaj iom post iom malkreski,
170Grekaj esperoj: fortaĵojn disrompis kontraŭa diino.
Tion per miregindaĵoj sendubaj konigis Palaso.
Mezotendare tuj kiam statuo ekstaris, brilantajn
flamojn elĵetis okuloj senmovaj, kaj sala ŝvitado
fluis sur membroj trifoje el tero - rakonti mirinde! -
175Saltis diino, svingadis pikstangon, kaj ŝildon agitis.
Tam Kalĥaso konsilas eliron ekprovi tra maro.
Estos nur eble al sagoj Argujaj detrui Pergamon,
se aŭspiciojn en Argo preninte, tuj Grekoj statuon,
kiun ĵus ili en ŝipoj forportis, tra maro reportos.
180Kaj nun patrujan per vento se ili aliras Mikenon,
estas por serĉi armilojn kaj diojn; kaj, retransirinte
maron, aperi subite; jen kiel Kalĥaso parolas.
Ili do, pro Palasaĵo kaj pro ofendita diino,
tiun konstruis ĉevalon, por malpiegaĵon elpagi.
185Tamen Kalĥaso ordonis ke traboj plektitaj fariĝu
maso grandega, kaj povu altiĝi ĝis nuba ĉielo,
por ke, nek pordojn trairi nek murojn eniri povante,
tiam ĝi, per religio antikva, ne genton protektu.
Ĉar se donacon Minervan per manoj vi malrespektegus,
190 malfeliĉaĵoj grandegaj, - ke dioj unue sur lin mem
tion elĵetu! - Frigujojn premegus, kaj regnon Priaman.
Tamen se manoj Trojanaj en urbon ĝin suprenirigus,
grandan militon alportus Azio ĝis muroj Pelopaj.
Tiun alvenon Fatalo rezervas al niaj genepoj».
195Tiu parolo insida kaj arto de ruza Sinono,
kaptis konfidon: kaj venkis falsadoj kun larmoj malveraj
tiujn ve! kiujn neniam venkadis Tidido, Aĥilo
la Larisana, kaj deko da jaroj, kaj milo da ŝipoj.
Tiam aperas vidaĵo terura kaj multe pli grava,
200kiu subite mizerajn Trojanojn en koro tremigas.
Laokoono, nomita per sorto ĉefpastro Neptuna,
apud altaro sanktega grandegan buĉadis bovviron.
Jen el Tenedo, tra ondoj trankvilaj, duopaj serpentoj,
- mi rakontante tremetas! - grandegajn sur maro longigas
205ringojn, kaj ambaŭ samvice al bordo sin ili direktas.
Inter ondegoj stariĝas du brustoj, kaj krestoj sangruĝaj
maron superas; dum parto alia tuŝetas ondaron
pli malantaŭe, dum vosto longega per tordoj kurbiĝas.
Bruas ŝaŭmanta salakvo. Jam ili marbordon atingis.
210Estis flamantaj okuloj, de sango kaj fajro koloraj,
dume du langoj vibrantaj buŝegojn siblante lekadis.
Tion vidante, ni kuris sensangaj. Laŭ certa direkto,
ili aliras al Laokoono; kaj ĉiu serpento
ĉirkaŭ du liaj naskitoj unue volviĝas, envolvas
215ilin, kaj membrojn mizerajn kruele per mordo disŝiras,
poste ekkaptas lin - kiu alkuris por ilin helpegi,
sagojn portante -, kaj ligas per volvoj grandegaj: dufoje
ili lin meze kunpremas, dufoje per skvama vostego
kolon ĉirkaŭas, je kapo kaj brusto lin superegante.
220Dume per manoj tirantaj li penas disigi vivligojn,
kiuj difektas rubandojn per kraĉa kaj nigra veneno,
li mem samtempe kriegojn terurajn ĵetadas al astroj.
Tiel blekegas vundita bovviro, altaron lasinta,
kiu hakilon malbone puŝitan el kolo ekskuas.
225Poste duopaj serpentoj, al supra preĝejo rampante,}}
kuras, ĉe alta sanktejo kruelan aliras Minervon,
kaj al piedoj diinaj, sub ŝilda rondaĵo, sin kaŝas.
Tiam, en ĉiujn animojn, pli nova kaj pli tremiganta
timo eniĝas, kaj oni certigas, ke, pro atencego,
230 estis ĉefpastro tre juste punita, li, kiu per sago
vundis lignaĵon sanktegan, kaj kriman feraĵon enpuŝis
dorsen. «Ni Domen konduku ĉevalon oferan, ekkrias
ĉiu, kaj preĝu figurojn diinajn!».
Murojn ni fendas kaj urban remparon fortikan disĵetas.
235Ĉiu fervore laboras, kaj, radan glitigon metinte
sub la piedojn, al kolo kanabajn streĉigas ŝnuregojn.
Tiam ŝancele moviĝas kaj iras fatala maŝino,
arme graveda; dum, ĉirkaŭ ĝi knaboj kaj virgaj knabinoj
kantas sankthimnojn, kaj ĝojas, tuŝante per manoj ŝnuregon.
240Iras ĝi, kaj minacanta en mezon de urbo penetras.
Kara patrujo, Ilio, ho domo de dioj, Dardanaj
muroj milite gloregaj, kvarfoje ĉe sojlo pordega
haltis ĝi, kaj en utero armiloj kvarfoje sonadis.
Tamen loĝigas ĝin ni, senmemoraj kaj blindaj freneze,
245kaj en sanktegan altaĵon ni monstron enmetas mortigan.
Tiam Kasandro fatalon estontan malkovri, sed vane,
penis; pro dia volado, neniu ŝin kredis Trojano.
Ni malfeliĉaj, dum tiu ĉi tago estonta la lasta,
festajn preĝejojn de dioj en urbo verdaĵe vualas.
250Tamen ĉielo turniĝas kaj el Oceano leviĝas
nokto, per ombro densega vindante poluson kaj teron,
kaj artifikojn Mirmidajn: tra urbo Trojanoj vagadas,
poste silentas; kaj membrojn lacetajn penetras dormado.
Kaj militaro Arguja samvice sur ŝipoj elvenis
255jam el Tenedo, vidata sub luno amike silenta;}}}}
bordon ĝi iris konatan. Dum flamon levigas ĉefŝipo
reĝa, Sinono, de diaj fataloj savita maljustaj,}}}}
trabojn malfermas abiajn, Danaojn en ventro kaptitajn
liberigante. Tuj ilin al lumo redonas ĉevalo
260monstra; kaj, multe feliĉaj, eliras el kava lignaĵo
ĉefoj precipaj, Tesandro, Stenelo, kruela Ulisso,
kiuj per ŝnuro el supre ĵetita ekglitas, Toaso,
Neoptolemo Pelido, Akamo, unue Maĥao,
kaj Menelao kaj la elpensinto de ruzo, Epeo.
265Ili okupas Trojurbon pro dormo kaj vino senmovan,
poste mortigas gardantojn, kaj, tra malfermitaj pordegoj,
ĉiujn ricevas amikojn: kunkulpaj kuniĝas anaroj.
Estis momento ĉi kiam unua dormeto komence
donon dankindan de dioj en homojn enigas mizerajn,
270jen aL mi, antaŭ okuloj, subite Hektoro aperas}}
sonĝe, fortege malĝoja, kaj larmojn verŝanta multegajn;
tiel li estis do, kiam duopaj lin trenis ĉevaloj,
sanga je polvo}}kovritan, per liaj piedoj ŝvelitaj,
kiujn rimeno traboris. Ve! Kiun mi vidis? Ĉu estis}}}}
275tiu Hektoro glorega, Aĥilajn kaptinta armilojn,}}}}
kiu en ŝipojn Danaajn Frigujan enĵetis bruladon?
Barbon malpuran havante kaj harojn per sango gluitajn,
vundojn li portis de li ricevitajn sennombre, patruja
ĉirkaŭ murego. Kaj, mia je flanko, plorante, mi ŝajnis
280viron demandi, kaj tiun malĝojan esprimi parolon:
«Lumo Dardana, fidela espero de ĉiuj Trojanoj,
kiu prokrasto vin longe retenis? El kiuj marbordoj
vi atendita revenas? kaj kial, post morto de multaj
viaj amikoj, post homaj kaj urbaj laboroj diversaj,
285lacaj ni vidas vin? Kiu malinda tialo}}kvietan}}
fronton vundegis? kaj kial mi tiujn ekvidas cikatrojn?»
Sed li silentis, kaj vanan demandon neniel respondis.
Poste li, pene el brusto profunda tirante ĝemadon,
diris: «Forkuru, naskito diina, kaj flamojn forlasu.
290Murojn okupas Danaoj; elfalas el alte Trojurbo.
Estis sufiĉe helpita Priama patrujo. Se estus
ebla defendo de Trojo, ĝi estus de mi defendita.
Vin komisias Pergamo sanktaĵojn kaj siajn Penatojn.
Tiujn estontajn kunprenu kunulojn; por ili konstruu
295muron fortikan, post via irado tra maro vastega».
Tiel li diris; kaj manoj, interne de dia sanktejo,
prenis rubandojn, senmortan fajreron, kaj Veston potencan.
Tamen samtempe diversaj kriegoj en urbo resonas.
pli kaj pli, - kvankam prapatra domego Anĥiza de strato
300malproksimiĝis, ĉar kaŝis vidaĵon arbara vualo, -
bruoj klariĝas, kaj ĉie pliiĝas armila tumulto.
Dormon skuante, rapide mi rampas al suprekuŝanta
alta tegmento, kaj ĉirkaŭrigardas, levante orelojn.
Same do kiel flamantan rikolton bruligas kolera
305vento, aiŭ kiei rapida torento per montaj ondegoj
kampojn detruas, kaj semon ĝermantan, kaj bovan laboron,
poste malsupren fortrenas arbarojn: sur alta ŝtonego,
bruon aŭskultas, serĉante tialon, senmova paŝtisto.
Tiel aperas reala nunaĵo kaj ruzoj Danaaj.
310Jam Deifoba domego brulanta fariĝis ruino,
kiun vulkano superas; proksime jam la Ukalega
flamas; kaj larĝan markolon Sigean briligas brulado.
Bruas samtempe sonadoj trompetaj kaj viraj kriegoj.
Mi batalilon freneze kunprenas, sen ia espero.
315Sed por milito korpuson kolekti, kun tiuj kunuloj
supren alkuri, jen estas deziro; kolero terura
forte min kaptas, kaj glore mi volas armita perei.
Tiam aperas ja Panto, el sagoj savita Aĥajaj,
Panto Otrido, ĉefpastro de Febo kaj supra preĝejo;
320sanktajn objektojn, kaj diojn venkitajn, kaj nepon malgrandan,
mane li portas; al sojlo kondukas lin kuro freneza,
«Kie batalo plej forta? Kaj ĉu ni altaĵon okupas?».
Tion apenaŭ mi diris, kaj Panto respondas ĝemante:
«Venis la lasta momento kaj tago la neevitebla
325de Dardanujo! Trojanoj ni estis, kaj estis Ilio,
kaj kun ĝi granda Trojana glorego! Jupitro kruela
ĉion transportis sur Argon. En urbo flamanta Danaoj
regas. En mezo de muroj staranta, ĉevalo minaca
vomas armitojn. Venkanta Sinono, bruladon iganta,
330ĉiujn insultas. Nun, ĉe malfermitaj duoble pordegoj,
unuj staradas,}}ne malpli multnombraj ol kiam el granda
ili elvenis Mikeno; aliaj per sagoj mallarĝajn
stratojn sieĝas kontraŭe: leviĝas brilantaj kaj nudaj
glavoj, mortigon donontaj. Apenaŭ pordegaj gardantoj
335provas unuan militon, kaj blinde en ombro batalas».
Tiu Otrida parolo kaj dia volado min puŝas,
tra batalantoj kaj flamoj, ĝis kie min vokas Erino
la mortiganta, tumulto, kaj krioj ĉielen flugantaj.
Kiel kunuloj, alvenas Ripeo, Epito armita
340grande, pro luno vidataj; Hipano kaj Dimo al flanko
nia alkuras, kaj tiu junulo kuraĝa, Korebo,
filo de Migdo. En tagoj pasintaj, li venis Trojurbon
ofte, fundkore per amo freneza Kasandron amanta,
kaj al Priamo kaj Trojo kunhelpon bofile oferis.
345Malfeliĉulo! Ĉar li fianĉinon ne volis aŭskulti
antaŭdirantan.
Ilin tuj kiam mi vidis ĉirkaŭe, batale flamantajn,
tiujn mi vortojn parolis: «Junuloj, vanege kuraĝaj
koroj, se ĉefon treege sentiman vi sekvi deziras,
350kien fatala nunaĵo nin puŝas vi vidas kruele.
Ĉiuj foriris, altarojn kaj sanktajn lasinte preĝejojn,
tiuj diaĵoj, de nia patrujo gardantoj; brulantan
urbon vi helpas; ni mortu, nin ĵetu en mezon batalan.
Sola savado nun estas, neniun esperi savadon!».
355Tiam kolero junulajn ekkaptas animojn. Je raba
lupo ni estas similaj, vaganta en nigra mallumo,
kiam malsato kruela ĝin pelis el kavo, dum idoj,
seka kun gorĝo, atendas: ni, tra malamikoj, tra sagoj,
kuras sendube al morto, kaj mezon de urbo ni trafas.
360Sia per densa ombraro envolvas nin nokto nigreta.
Kiu parolo de tiu ĉi nokto mortigajn malvenkojn
povus rakonti, penante per larmoj traduki laborojn.
Urbo antikva pereas, dum jaroj reginta multegaj;
korpoj sennombraj ĉi tien kaj tien kuŝiĝas malvivaj,
365stratojn kaj domojn kaj diajn preĝejojn jam obstrukcigante.
Solaj ne estas Trojanoj por sangon liveri verŝitan;
ĉar kelkafoje en korojn venkitajn kuraĝo revenas,
tiam Danaoj pereas, venkantaj. Nun ĉie funebraj
ĝemoj, kaj ĉie teruro, kaj ĉie buĉada vidaĵo.
370Grandan korpuson Danaan ĉefante, unua Androgo
al ni prezentas sin; kaj, nesciante pensante ke estas
ni kunidaro, aliras nin, tiuj per vortoj amikaj:
«Viroj, rapidu! Ĉar kia detenas vin mallaboremo?
Rabas aliaj kaj ankaŭ flamantan detruas Pergamon:
375kaj nur vi senenergiaj eliras el altaj velŝipoj».
Tiel li diris; subite, - ĉar nia respondo neniel
estis fidinda, - li inter fremduloj sin sentis falintan.
Li malantaŭen piedon kun voĉo timanta eligis
kiam sur kruta vojeto, premegis pasanto serpenton
380tere kuŝantan, subite tremanta li beston forkuras,
dum ĝi kolere leviĝas, kaj kolon ŝveligas lazuran:
tiel, nin ĉiujn vidante, eliris Androgo timanta.
Forte atakas ni; ilin densegaj ĉirkaŭas armiloj
tien kaj tien, ne lokon konantajn kaj tute tremantajn,
385ilin ni frapas: kaj ŝanco unuan favoras laboron.
Tiam Korebo, pri tiu sukceso fundkore ĝojega,
diris: «Amikoj, vojeton savontan ekmontras Fatalo;
dekstre ĝi estas vidata: min kredu, ni sekvu konsilon.
Ŝildojn ni ŝanĝu, kaj poste Danaajn ni prenu samsignojn.
390Ĉar por malamikon mortigi, kuraĝo kaj ruzo egalas.
Ili armilojn liveros». Li diris, kaj poste Androgan
kaskon haraĵan kaj ŝildon brilantan, artege faritan,
kaptas, kaj glavon Argujan al flanko rapide alligas.
Ripo kaj Dimo kaj ĉiuj kuraĝaj junuloj simile
395agas ĝojantaj, kaj novan akiron samtempe surmetas.
Ni, kun Danaoj miksataj aliras, sen niaj diaĵoj,
kaj, kuniĝintaj, en nokto malluma, sennombrajn batalojn
faras, per kiuj ni multajn al Orko dissendas Danaojn.
Unuj kuradas al ŝipoj rapide kaj bordon senriskan
400trafas; aliaj, hontinde tremantaj, denove ĉevalon
grandan alrampas kaj en la konatan sin kaŝas kavaĵon.
Sed, ve! al dioj kontraŭaj neniel ni devas konfidi!
Per malligita hararo, Kasandro, Priama filino,
ekster sanktega preĝejo Minerva ĵus estis trenata,
405ŝiajn okulojn kolerajn ĉielen vanege levante,
sed nur okulojn; ĉar manojn malfortajn detenis ligiloj.
Tiun vidaĵon ne povis suferi Korebo. Sin ĵetas
li furioze en mezan amason por tie perei.
Ĉiuj lin sekvas kaj kuras antaŭen kun densaj armiloj;
410kiam subite, el alta tegmento domega, amikaj
sagoj sur nin elfalegas, teruran kaŭzante buĉadon,
pro la vidaĵo trompanta de kaskoj kaj Grekaj armiloj.
Tiam Danaoj ĝemantaj, kolere knabinon savitan
ankaŭ vidantaj, el ĉie alkuras kolekte, Ajakso
415forta, kaj ambaŭ Atridoj kaj ĉiu popolo Dolopa.
Tiel kontraŭaj ventegoj samtempe turniĝojn blovantajn
puŝas, Zefiro kaj Noto kaj la orienta rajdanta
Eŭro: muĝadas arbaroj; per sia tridento, ŝaŭmanta
frapas Nereo, kaj ondojn fortege renversas profundajn.
420Tiuj eĉ, kiujn, per nokto malluma, ni pelis tra ombro,
dank’ al insido, kaj ni persekutis en tutan Trojurbon,
ĉiuj revenas: unuaj armilojn kaj ŝildojn mensogajn
ili rekonas, kaj fremdan de lingvo signalas resonon.
Tuje de multo ni estas premataj: unua Korebo,
425apud altaro de armopotenca diino pereas,
de Peneleo frapita; kaj Ripo, plej justa ol ĉiuj
viroj, fidela gardanto de ĵuroj, simile mortiĝas:
dioj alie decidis! Pereas Ipano kaj Dimo,
de samlandanoj boritaj: kaj, Panto nek via pieco
430granda, nek krono Apola, el morto vin povis eltiri.}}
Cindroj Iliaj kaj lasta brulado de mia patrurbo,
mi vin certigas, en via ruino mi sagojn Danaajn,
flamojn, aliajn danĝerojn, neniam evitis. Se volis
ke mi pereu Fataloj, mi morton kuraĝe meritis.
435Poste ni estas pelataj, Ilio, Pelio kaj mi mem;
aĝe sin kurbas unua, kaj dua pro vundo Ulissa.
Tuj al Priama palaco per krioj ni estas vokataj.
Tie regadis grandega batalo; aliaj kompare
ŝajnis neniaj kaj ne mortigantaj en urbo cetera.
440Tie Danaoj kaj Marso fortega tegmenton surrampas,
- tion mi vidis, - kaj sojlon sieĝas, farante testudon.
Nun ŝtupetarojn al flanko metinte, jam ili, ĉe pordoj,
rampi ŝtupetojn klopodas; ĉar ŝildoj maldekstre tenataj
sagojn repuŝas, dum pinton ekkaptas soldatoj per dekstra,
445sed aliflanke, Dardanoj tegmentajn kaj turajn disĵetas
suprojn, ĉar ilin premegas neceso: per tiuj ĵetaĵoj,
ili sin kontraŭ mortigo minaca defendi penadas.
Orajn trabetojn, antikvan ornamon de patra loĝejo
ili elĵetas; ceteraj kun glavoj seningaj okupas
450pordojn, kaj ilin protektas per sia amaso densega.
Mia animo palacon de reĝo deziras helpadi,
virojn ekzemple eksciti, kaj rekuraĝigi venkitojn.
Estis pordeto kun nigra vojeto komunikiganta
ĉiujn Priamajn loĝejojn interne, sekrete kaj poste;
455kaj Andromako la tre malfeliĉa, dum regno vivadis,
ofte tra ĝi, sen servistoj, bopatron viziti kutimis,
Astianakson infanon al avo per mano tirante.
Supran domegon mi rampas kaj altan tegmenton, el kie
sagojn elĵetis mizeraj Trojanoj, per mano kolera.
460Turo sur supro elstaris kun alta tegmento, al astroj
altegiĝanta, el kie Trojurbo kaj kampoj videblaj
estis, kaj ŝipoj Danaaj kaj tendoj Aĥajaj. Ĝin tiam
fero ĉirkaŭe subfosas, en loko ĉi kie trabaĵoj
supraj kunigojn prezentas mankhavajn, kaj, ĝin tiregante
465ĝiaj el grandaj fondaĵoj, ni puŝas antaŭen: subite
sonas bruege falanta ruino; kaj aron Danaan
ĝi malproksimen premegas. Sed ilin postvenas aliaj;
ŝtonoj kaj sagoj diversaj sur ilin pluvadas.
Antaŭ vestiblo, sur sojlo unua, samtempe saltegas
470Piro kuraĝa, brilanta pro sagoj kaj helo kupraĵa,
kiel serpento en lumo, venenajn manĝinta herbaĵojn,
kiun sub tero malvarma ŝvelintan nebulo enfermis.
Haŭton vestinta renovan, nun ĝi, je juneco brilanta,
voston glitigan malvolvas, stariĝas al suno, sublevas
475bruston, kaj langon el buŝo eligas trifoje pikilan.
Kune Perifo grandkreska, kaj Aŭtomedono, Aĥila
Ĉeval-kaj-armiligisto, kaj ĉiuj Sciriaj junuloj,
rampas altaĵon, kaj fajron sur supran kunĵetas tegmenton.
Li mem unua, preninte hakilon dufoje tranĉantan,
480pordojn disrompas kaj fostojn eltiras el ĝia pordhoko.
Jam li trabaĵon difektis, kaj kverkan kavigis lignaĵon,
kaj tra tabulo profundan kaj larĝan trahakis fenestron,
tiam aperas interna palaco kaj grandaj vestibloj;
tiam aperas Priama kaj reĝa domego antikva:
485plie vidiĝas armitoj starantaj en ĉambro unua.
Sed, en interna loĝejo, ĝemadoj kun granda tumulto
tuj enmiksiĝas: tra altaj arkaĵoj profunde sonadas
plendoj virinaj: ĝis astroj orataj leviĝas bruego.
Tiam patrinoj tremantaj tra larĝaj kuradas ĉambraroj,
490ĉirkaŭprenante kolonojn, kaj ilin freneze kisadas.
Piro, kun patra forteco, klopodas; gardantoj nek baroj
povas haltigi lin: li, per ŝafviraj batadoj, ŝancelas
pordojn; kaj fostoj rompitaj falegas, lasinte pordhokojn.
Ago fariĝas perforta. Danaoj eniron disrompas,
495morte ekfrapas gardantojn, kaj lokon milite okupas.
Tiel do, kiam, rompinte digegojn ŝaŭmanta rivero
iras el lito, kaj kontraŭstarantajn deĵetas barilojn;
ĝi sur plugaĵojn disverŝas ondegojn, trenante tra kampo
stalojn kaj brutojn. Buĉade ebrian mi Neoptolemon
500vidis, kaj ankaŭ, sur sojlo palaca, duopajn Atridojn;
vidis Hekubon kun cent bofilinoj, Priamon per sango
malpurigantan flamantan altaron de li dediĉitan.
Kivindek edziĝaj ĉambraroj, espero de multa idaro,
pordoj belegaj kovritaj per ŝtofoj kaj oro Barbara,
505falis: kaj lokon de fajr’ indulgitan okupas Danaoj.
Eble Priaman fatalon estintan vi koni deziras.
Urbon tuj kiam li vidis kaptitan, kaj de malamikoj
enpenetritan domegon ĝis ĝiaj sekretaj ĉambraroj,
li, maljunulo, armilojn, de tempo tre longa senuzajn,
510vane sur ŝultrojn surmetas tremantajn, kaj feron zonante
ve! senutilan, al densaj venkantoj alkuras, mortonta.
Meze de domo, sub nuda arkaĵo de vasta ĉielo,
estis altaro tre granda, flankata de laŭro antikva,
super ĝin kiu kliniĝis, Penatojn per ombro kovrante.
515Tiun altaron ĉirkaŭis Hekubo kun siaj filinoj,
vane; kaj, kiel kolomboj de nigra ventego ĵetitaj,
ili premataj kunsidis, kaj diajn kisadis figurojn.
Kiam ŝi vidis Priamon je belaj vestitan armiloj,
kiel junulo: «Ha! kia malsaĝa pensado, plendinda
520edzo, vin puŝis ekkapti armilon? Kaj kien vi iras?
Diris ŝi: helpo malforta vi estas, povante neniel
urbon defendi: pri tio ne estus kapabla Hektoro
li mem. Sed tien alvenu: aŭ tiu altaro nin savos,
aŭ do ni ĉiuj pereos». Ŝi tiel parolis, kaj, reĝon
525al si grandaĝan vokinte, lin lokis en zonon sanktejan.
Tamen alvenas Polito, el Pira buĉado savita,
filo Priama: tra sagoj kaj tra malamikoj li kuras,
longajn pordaĵojn kaj ĉambrojn dezertajn vundita irante,
persekutata per glavo minaca de Piro kolera.
530Tiu ĉi mane lin tenas kaj premas per sia pikstango.
Fine li, antaŭ okuloj de siaj gepatroj starante,
falas, kaj vivon malfortan kun multa sangfluo disverŝas.
Tiam Priamo, lin kvankam minacas tro certa mortigo,
tamen ne tenis sin, nek moderigis koleran parolon:
535«Al vi do, kriis li, tia pro krimo, pro tia malgloro,
se en ĉielo nur estas justeco, pri tiaj zorganta,
justan premion diaĵoj elpagu; al vi rekompencon
donu ŝuldatan, vi kiu min vidi devigis mortantan
filon, kaj patran rigardon funebre nun malpurigegas.
540Tiel ne estis Aĥilo, - de kiu vi false naskiĝis, -
pri malamika Priamo; li de mi petanta respektis
rajton kaj fidon, sensangan Hektoron malvivan al tombo
vole redonis, kaj min mem ĝentile resendis en regnon”.
Tiel parolis maljuna Priamo, kaj vanan li sagon
545ĵetis malforte, de kupro sonora tuj ekrepuŝitan.
Ĝi senutile el ĝiba supraĵo de ŝildo pendetis.
Tiam do Piro: «Al patro Pelido vi estu sendata
por al li tion rakonti: kaj ĉiajn agadojn hontindajn
diri memoru, pri Neoptolemo la degenerita.
550Sed nun pereu». Kaj, tion dirante, li al la altaro
trenis Priamon tremantan, sur sango de filo glitantan;
harojn kaptinte per mano maldekstra, li dekstra per mano
glavon svingegis, kaj ĝin ĝis tenilo trapuŝis en flankon.
Tiel finiĝis Priamo; kaj tiel fatale pereis,
555Trojon flamantan vidinte kaj ankaŭ falintan Pergamon,
iam reginte sur tiom da landoj kaj gentoj Aziaj,
tiu monarĥo potenca. Sur bordo nun kuŝas altkreska
trunko, kapo de ŝultroj tranĉita, kaj korpo sen nomo.
Tiam min unuafoje ĉirkaŭis maldolĉa teruro.
560Al mi tremanta aperis figuro de patro amata,
kiam mi reĝon ekvidis samaĝan per vundo kruela
vivon elverŝi; aperis rabata domego, kaj hejme
Kreŭso edzino lasita kun filo malgranda Iulo.
Mi min deturnas, ĉirkaŭe ĉu estas ankoraŭ kunuloj
565serĉas; sed ĉiuj lacegaj mortiĝis; ĉar unuj al tero
korpon mizeran per salto ekĵetis, aliaj en flamojn.
De nun mi estis do sola: subite mi antaŭ sanktejo
Vesta, silentan kaj en rifuĝejo sekreta kaŝitan,
Tindaridinon ekvidas: ĉar al mi vaganta, kaj ĉien
570rigardadanta, lumigon aldonas helega brulado.
Ĉar ŝi, unue Trojanojn venĝontajn pri Trojo falinta,
due, koleron de edzo lasita kaj punon de Grekoj,
forte timanta, pro Trojo pro Grekoj komuna Erino,
apud altaro sidiĝis, kaj tie en ombro sin kaŝis.
575Flamas animo kolere: min puŝas indigno venkitan
venĝi patrujon, kaj krimon pagigi al la kulpigata.
«Tiel do, ŝi sendifekta patrujan Mikenon kaj Sparton
morgaŭ revidos, kaj iros reĝine ĝuadi triumfon;
edzon kaj domon ŝi vidos, gepatrojn kaj ankaŭ naskitojn,
580akompanata de sklavoj Frigujaj kaj multaj Trojanoj!
Fero Priamon mortigus! Trojurbon flamigus brulado!
Sangon Trojanan ŝvitadus kamparoj kaj tuta marbordo!
Tio, neniam! Nu, kvankam virinon mortigi neniun
gloron alportas, ĉar tiu venketo ne viron honoras,
585tamen detruo de monstro kaj puno de kulpa virino
estos laŭdindaj; ĉar ĝojos animo venĝeman fervoron
tuj kvietigi, kaj cindrojn de miaj satigi prapatroj.
Tiel mi diris; kaj forte kolero forportis animon,
kiam, pli brila ol iam}}mortemaj ŝin vidis okuloj,
590lumon puregan tra nokto ĵetante, aperis subite
mia sanktega patrino, diecon montrante, kaj kiel
ĉielloĝantoj ŝin vidi kutimas. Ŝi, dekstran preninte,
tuj min haltigis, kaj tiel parolis per buŝo rozeta:
«Kia, naskito, senliman koleron ekscitas doloro?
595Kial do tian frenezon? Ĉu do vi ne zorgas plu pri ni?
Ĉu vi unue ne serĉos ĉu patro maljuna Anĥizo
aĝe lacega, ĉu Kreŭso edzino, ĉu filo Askano
estas ankoraù vivantaj? Ĉar ciuj Danaaj anaroj
ilin ĉirkaŭas: se mia zorgado ne estus aginta,
600ilin jam flamoj manĝegus aŭ glavo traborus kruele.
Tindaridino, la tre malaminda Lakona, Pariso
la kulpigita, aŭtoroj ne estas de tiuj aferoj.
Dioj kaj dia kolero nur Trojon faligas el alte.
Vidu: kaj nubon densegan, nun kiu morteman okulon
605kovras, kaj ĝin mallumigas, malseke vin ĉirkaŭante,
tute mi solvos: vi do ne patrinan aŭskulti konsilon
timu, kaj ĉiujn diinajn ordonojn obeu volonte.
Tie ĉi, kie vi masojn rompitajn kaj ŝtonojn el ŝtonoj
vidas ŝiritajn, kun fumoj flugantaj je polvo miksataj,
610murojn Neptuno per granda tridento ŝancelas, fondaĵojn
fosas, kaj tutan Trojurbon detruas ĝis ĝia sidejo.
Tie Junono kruela unua pordegon okupas
Scean, kaj ŝi, furioza, el ŝipoj kunulan anaron,
glavon zonante, alvokas.
615Vidu: sur alta supraĵo jam ido Tritona Palaso
sidas, tra nubo brilanta, kun sia kruela Gorgono.
Patro li mem de Danaoj ekscitas animojn, kaj virojn
helpas, kaj kontraŭ Dardanaj armiloj dissendas diaĵojn.
Mia naskito, forkuru rapide kaj finu laboron.
620Kun vi mi restos, por hejmen al patro vin sanan konduki».
Diris ŝi: kaj ŝi fandiĝis en ombron de nokto malluma.
Tiam aperas koleraj vizaĝoj de dioj potencaj
kiuj malamas Trojurbon.
Tiam mi tutan ekvidas Ilion falantan en flamojn,
625Trojon Neptunan ĝis en fundamento tuj renversiĝantan.}}}}
Tiel do, kiam, ĉe montaj supraĵoj, fraksenon antikvan,
kiun atakis hakilo dufoje tranĉanta, faligi
vete penadas hakistoj; ĝi, longa dum tempo, minacas,
kaj, tremegante je ĉia skuado, klinetas hararon
630verdan; sed, iom post iom, per vundoj lacega, ĝi lastan
puŝas ĝemadon, kaj falas ruine el monta altejo.
Ĉar min diino kondukis, mi iras malsupren tra flamoj
kaj malamikoj: min sagoj respektis; sin flamoj malfermas.
Tamen, tuj kiam mi domon prapatran, antikvan loĝejon,
635estis veninta, naskinto, ve! kiun unue al monto}}}}
alta mi volis kunporti, kaj kiun unue demandis,}}
Trojon falintan rifuzis forlasi, kaj, ekster patrujo,
ĉiam ekzilon suferi: «Vi, kiu junulan enhavas
sangon, li diris, kaj sanon fortikan kaj viran kuraĝon,
640vi do forkuron preparu.}}}}
Mian se Ĉielloĝantoj dezirus daŭrigi vivadon,
tiujn domegojn ne detruus. Sufiĉas, tro estas,
tian ruinon vidadi kaj urbon postvivi kaptitan.
Patron kuŝantan salutu fundkore, kaj poste forkuru.
645Morton per mano mi trovos, aŭ eble rabisto kompatos,
mian petante vestaron: mi tombon facile seniĝos.
Longa de tempo min dioj malamis, kaj jarojn mi vivis
ve! senutilajn, de tago ĉi, kiam la Patro de dioj,
reĝo de homoj, per fulmo min frapis, kaj tuŝis per fajro».
650Tiel persiste parolis la patro, kaj fikse restadis;
dum ni kontraŭe, verŝante larmegojn, kaj Kreŭso edzino,
juna Askano, kaj ĉiuj domanoj: «O patro, ne kun vi
perdu nin ĉiujn, kaj ne pligrandigu fatalan minacon!».
Sed li rifuzas, fiksata sun seĝo kaj en decideco.
655Ree mi serĉas armilojn kaj morton malĝoje deziras,
kiun aŭskulti konsilon? Kaj kion promesas fatalo?
«Vi do esperis, naskinto, ke mi, vin lasinte, forkuros?
Tiun malpian konsilon ĉu patro per buŝo parolis?
Tial, se dioj deziras de urbo grandega nenion
660lasi; se via volado persistas vin kaj nin engluti
inter Trojurban ruinon, malfermas sin pordo mortiga.
Piro alvenas, kovrita je sango Priama: li filon
antaŭ la patro kaj patron li apud altaro trapikis.
Ĉu vi, sanktega patrino, el sagoj, el flamoj min savis,
665por al mi montri, en mezo de domo, per glavoj Danaaj,
filon Askanon, kaj patron amatan, kaj Kreŭson edzinon
ĉiujn buĉitajn, kaj korpojn banantajn en sanga miksaĵo?
Viroj, vin armu! Venkitojn alvokas la lasta mateno!
Min al Danaoj redonu; denove komenci batalon
670lasu min; kaj se hodiaŭ ni mortos, ni mortos venĝintaj!».
Tiam mi ree ferglavon ekzonas, en mano maldekstra
ŝildan ekkaptas tenilon kaj ekas el domo eliri:
sed min haltigas, ĉe sojlo, piedojn kisante, edzino;
dum ŝi al patro naskiton malgrandan prezentas Iulon:
675«Se vi forkuras mortonta, nin prenu kaj kun vi kunportu:
aŭ el armiloj se via sperteco esperon akceptas,
tiun unue protektu domegon. Ĉu vi do forlasos
filon, kaj patron, kaj nun mem, ve! iam nomitan: edzino?».
Tiel kriante, ŝi tutan loĝejon je ĝemoj plenigis:}}
680kiam subita kaj dire mirinda montriĝas fariĝo.
Filon dum manoj kaj lipoj gepatraj plorante alpremis,
estas vidata, iranta el verto Iula, flamanta
lango malpeza: ĝi poste per dolĉa tuŝeto moletan
lekas hararon, kaj ĉirkaŭ tempioj belmove ludetas.
685Ni, tremetantaj kaj palaj, klopodas por skui brulantajn
harojn, kaj sanktan per akvo verŝita estingi fajreron.
Tiam Anĥizo la patro okulojn ĝojege al astroj
levas, kaj manojn kaj voĉon direktas al alta ĉielo:
«Ho vi, Jupitro potenca, se preĝoj vin malseverigas,
690iom rigardu nin; se, pro pieco, ni tion meritas,
helpon vi donu, ho Patro, kaj tian certigu signegon».
Sed maljunulo apenaŭ parolis, jen tondro subita
bruas maldekstre, kaj, ekster ĉielo falinta tra ombro,
stelo, flamegon portanta, kun multa lumego trakuras.
695Flugas ĝi supren, kaj altan de domo tuŝetas tegmenton,
- tion ni vidis! - En Idan arbaron sin lumo ekkaŝas,
vojon montrante, kaj longan ellasas de fajro sulkaĵon,
dum malproksime ĉirkaŭaj kamparoj sulfure fumiĝas:
tiam, plenege venkita, naskinto sin levas, ĉielon,
700diojn preĝante, rigardas, kaj astron adoras sanktegan.
«De nun, neniu prokrasto. Mi sekvos vin kien vi iros!
Dioj patrujaj, savadu domanojn kaj nepon savadu!
Tiun miraklon vi sendis; vi Trojon ankoraŭ protektas.
Filo, mi cedas; vin sekvi kunule nun mi ne rifuzas.
705Tiel li diris: jam inter muregoj flambruo pli forte
estas aŭdata; proksime turnflamojn malvolvas brulado.
Iru do, patro amata; sur miajn surloku vin ŝultrojn;
mi men vin portos, kaj tiu laboro ne estos laciga.
Kio ajn estos, ni solan kaj saman suferos danĝeron;
710sama savado nin ambaŭ protektos. Malgranda Iulo
flanke kunmarŝos, kaj poste iradon sekvados edzino.
Kaj vi, servistoj, en viajn spiritojn enigu parolojn.
Staras proksime, trans urbo, monteto kun templo malnova,
kiun Cereso forlasis, kaj flanke antikva cipreso,
715kiun prapatra pieco de jaroj multegaj respektis.
Tien, tra, vojoj diversaj, al sama ni celas kunveno.
Patro, vi prenu en manoj sanktaĵojn kaj diojn patrujajn;
ĉar, elirinte el sanga batalo kaj nova buĉado,
ilin mi tuŝi ne povas, ĝis kiam en akvo klarega
720mi min purigos».
Tiel dirinte, mi ŝultrojn larĝegajn kaj kolon mallevas,
ilin kovrinte per vesto kaj felo de flava leono;
mi min kurbigas sub ŝarĝo, dum dekstran malgranda Iulo
prenas, kaj patron per paŝoj nenie egalaj kuniras;
725poste min sekvas edzino. Ni iras tra vojoj mallumaj:
kaj nun min, kiun neniam timigis ĉu sagoj ĵetitaj,
ĉu mem Danaoj amase armitaj, kontraŭe starantaj,
ĉiu tremigas bloveto; eĉ ĉiu haltigas brueto
movon: ĉar pri kunuleto kaj ŝarĝo mi same tremetas.
730Jam ni trapasis pordegojn; kaj ĉiu danĝero de vojo
ŝajnis finita: subite oreloj ekaŭdis proksime
oftan sonadon de paŝoj: naskinto tra ombro rigardas,
poste ekkrias: «Forkuru, naskito, forkuru; ĉar ili
alproksimiĝas: mi ŝildojn brilantajn kaj kupron lumantan
vidas». Mi tiam ne scias ĉu malamikema diaĵo
735mian forprenis konfuzan animon; ĉar dum nekonatan
vojon mi sekvas kurante, for landoj irante kutimaj,
Kreŭso edzino sin perdis, ve! Ĉu ŝin haltigis fatalo,
ĉu ŝi eraris en vojo, ĉu eble ŝi laca defalis?
Tion ne scias mi: sed ŝin neniam revidis okuloj.
740Tiun mi perdon eksciis kaj al ĝi atentis nur kiam
ni al Ceresa monteto antikva kaj sankta preĝejo
estis venintaj; kaj tie nur al forkurantoj savitaj
mankis virino, lasinta kunulojn, naskiton kaj edzon.
745Ĉiujn diaĵojn kaj virojn freneza kulpigis ĉagreno;
ĉar por mi kio en urbo falinta pli estis kruela?
Patron Anĥizon, Iulon, Trojanajn Penatojn al miaj
mi komisias kunuloj, kaj, ilin en valan kaŝinte
kavon, mi urben eniras, per brilaj vestita armiloj.
750Mi renovigi deziras okazojn, kaj tutan transiri
Trojon, kaj kapon al ĉiuj danĝeroj prezenti denove.
Muron kaj sojlon malluman de pordo, per kiu mi iam
iris eksteren, mi trafas unue; kaj mi malantaŭajn
sekvas postsignojn, rigardas, serĉadas ĉirkaŭe tra nokto.
755Ĉie mallumoj kaj ĉie silento tremigas animon.
Poste en domon, - ĉu tien ŝi paŝojn okaze direktis, -
mi tuj eniras. Ĝin kaptis Danaoj, kaj tute okupas.
Fajro terura, per vento puŝata, jam supre volviĝas,
ĉirkaŭ tegmento: turniĝas flamegoj, ĉielen flugantaj.
760Pli malproksime, mi vidas altaĵon kaj domon Priaman.
Nun, sub pordegoj dezertaj de templo Junona, Fenikso
kaj kruelega Ulisso, nomitaj gardantoj, akiron
zorge observas: ĉar tien la tutan riĉecon Trojanan,
kiun el temploj flamantaj Danaoj forprenis, diaĵajn
765tablojn, kalikojn el oro masiva, vestaĵojn kaptitajn,
ili almetis: patrinoj kaj knaboj tremantaj longvice
staras ĉirkaŭe.
Laŭte mi kriis tra ombro kaj voĉon laŭtigis kuraĝe:
stratojn plenigis plendadoj ĝemantaj; mi, tute malĝoja,
770Kreŭson denove, ankoraŭ denove, alvokis, sed vane!
Kaj dum, tra domoj de urbo, mi tute freneza senfine
serĉas, subite fantomo terura, de Kreŭso mem Ombro,
antaŭ okuloj aperas, figuro pli granda ol home.
Tremis mi, haroj stariĝis, kaj voĉo ekhaltis en gorĝo.
775Tiam parolis ŝi, tiuj per vortoj pelante timegon:
«Kial do vane ekkaptas vin tiu freneza doloro,
edzo ĝentila? Ne tiu fariĝo sen dia volado
certe alvenis. Sed Kreŭso ne devas vin kiel kunulo
sekvi; ĉar tion ne volas reganto de supra Olimpo.
780Longan ekzilon fininte, kaj maron sulkinte vastegan,
al Hesperuja kamparo vi venos, al Tibro Lidia,
kiu tra landoj popolaj kviete derulas ondegojn.
Tie afero feliĉa, kaj regno, kaj reĝa edzino,
estas donotaj. Al Kreŭso amita ne sendu plu larmojn.
785Ĉar mi neniam Mirmidan domegon kaj belan loĝejon
vidos Dolopan, nek Grekajn patrinojn mi sklave servados,
mi, bofilino de dia Venuso kaj Dardanidino;
sed min potenca Patrino de dioj en tiuj detenas
bordoj. Adiaŭ. Komunan naskiton de amo konservu».
790Tiel ŝi diris, kaj poste, plorantan kaj multe volantan
ĝemojn esprimi, min lasis, flugante en fluan aeron.
Kolon amatan ĉirkaŭi per brakoj trifoje mi penis,
vane! for manoj fantomo prenita trifoje foriris,
kiel malpeza venteto, simila al sonĝo flugila.
795Tiam nur, nokton finitan, mi miajn revidas amikojn.
Tie, mirinde ! tre grandan anaron da novaj kunuloj,
kiuj al ni sin kunigis, mi trovas, patrinojn kaj virojn,
kiujn kolektis ekzilo, mizera amaso ploranta.
Ili el ĉie elvenis, kuraĝaj kaj devon sentantaj,
800por min al lando ekzila tra maro bonvole sekvadi.
Super supraĵo de Ido jam stelo matena leviĝis,
Tagon montranta. Blokatajn Danaoj okupas pordegojn;
kaj nun, por savi Trojurbon, nenia ekzistas espero.
Mi do ekstaris; kaj, patron portanta, aliris al monto.