Eneido ()
Tradukita de Henri Vallienne
(p. 68-86)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
KANTO KVARA

Tamen reĝino, de grava amego de longe borita,
vundon nutradas en vejnoj, kaj fajron profunde kovantan.
Granda kuraĝo de viro kaj lia glorega nacio
pensojn okupas: vizaĝo kaj vortoj en koro fiksitaj
5restas, dum dolĉan ripozon el membroj elprenas timeto.
Hele al tero lumigis lampego sekvanta de Febo,
kaj el poluso malsekan ombraron dispelis
Aŭroro, kiam al kara fratino ŝì tiel malsaĝe parolas:
«Anjo, fratino, min kiaj teruraj turmentas sonĝegoj?
10Kie do estas la gasto, en nia sidinte loĝejo?
Kian belecon li havas vizaĝe, kaj kore fortecon!
Certe li estas, mi kredas tre forte, de nasko diina.
Timo malfortajn elmontras animojn. Lin kiaj Fataloj
premis: de kiaj bataloj li sangajn rakontis danĝerojn.
15Certe, se mia animo ne starus senmova kaj fiksa;
se mi denove dezirus min ligi per edzaj ligiloj ;
kiam unuan amegon trompegis mortigo kruela,
al mi se edza lumingo kaj lito ne estus malgajaj;
eble nur tiu kulpeto min povus faligi venkitan.
20Anjo, mi tion konfesas; de edza fatalo mizera,
kiu per frata krimego Sikeajn sangigis Penatojn,
li nur sentaĵojn ekscitis kaj koron ŝancelis vidvinan.
Ve! de maljuna brulado mi tute rekonas restaĵon!
Tamen, sub paŝoj tuj malfermiĝante, min tero englutu,
25min ĉiopova la Patro en ombrojn per fulmo forĵetu,
inter Erebaj fantomoj palegaj, en nokto profunda,

antaŭ ol leĝojn, Hontemo, mi lasos kaj malrespektegos.
Tiu ĉi, kiu unue kun mi sin kunigis, kunportis
Amon: ĝin li do, pri tio zorgante, en tombo konservu».
30Tiel ŝi diris: kaj bruston plenigis fluanta larmaro.
Anjo respondis: «Fratino, pli kara ol lumo de suno,
ĉu do malĝojan junecon vi sole vivadi deziras,
ĉarmajn naskitojn kaj ĝuon Venusan neniam koninte?
Ĉu do vi kredas ke cindroj kaj Ombroj pri tio prizorgas?
35Ĝis nun se edzo nenia de koro fleksigis malĝojon,
ĉu en Libujo, ĉu iam en Tiro; se ĉefon Iarbon
vi jam repuŝis kaj ĉiujn aliajn pri kiuj Afriko
estas fiera, vi kial forpelus agrablan amegon?
Landon rigardu en kiu vi regnon starigis Kartagan:
40Tie ĉi, urboj Getulaj, nacio ne arme venkebla;
poste vin zonas senbridaj Numidoj kaj Sirtoj malhelpaj;
tie kuŝadas dezerto, kaj pli malproksime minacaj
Barkoj: ĉu mi memorigos militon el Tiro venontan,
fine minacojn de frato?
45Certe mi pensas ke dia volado, Junono favora,
tien, per vento, de ŝipoj Iliaj alpuŝis iradon.
Kian grandurbon kaj regnon ĉi tia elfarus edziĝo!
Tion vi vidas, fratino: kun Trojaj armiloj kunulaj,
kiel glorege altiĝus estonto kaj famo Penujaj.
50Helpon de dioj vi tamen petegu post sanktaj oferoj,
gastojn akceptu amike; prokrastajn elpensu rimedojn,
kiam Orio kaj vintro malseka renversas ondegojn;
kiam ĉielo minacas, dum estas rompita ŝiparo».
Tiuj paroloj flamigis animon de amo brulantan,
55naskis esperon en koro dubanta, kaj pelis hontemon.
Ili unue preĝejojn vizitas, kaj apud altaroj
pacon petegas, laŭ rito dujarajn buĉante ŝafidojn
al leĝdonanta Cereso, al Febo, al patro Lieo,
kaj al Junono precipe, zorganta pri edza jugado.
60Dekstra per mano tenante kalikon, ŝi, Dido belega,
verŝas likvoron en mezon de kornoj de blanka bovino.
Antatŭ figuroj diaĵaj ŝi rampas al grasaj altaroj,
tagon komencas per donoj, sin klinas al brustoj de brutoj
tuj malfermataj, kaj pulmojn demandas ankoraŭ spirantajn.

65Ve! nescieco de pastroj divenaj! Al Dido malsaĝa
preĝoj kaj temploj neniel utilas. Interne ŝin dolĉa
fajro bruligas; kaj vundo sekreta pliiĝas en koro.
Flamas malfeliĉulino: kaj ĉie en urbo vagadas
ŝi furioza; simila al cervo per sago frapita,
70kiun, en Kreta arbaro, paŝtisto surprizis, kaj boris
de malproksime: dum kredas ĉi tiu ke fero flugila
estas perdita, ĝi kuras freneze tra arboj Dikteaj,
kanon mortigan en flanko vundita portante fiksatan.
Nun ŝi Eneon en mezon de muroj kunule kondukas,
75montras fiere Sidonajn riĉaĵojn kaj urbon jam pretan.
Ŝi ekparolas; sed meze de vorto ŝi haltas timeme.
Kiam ekfalas la tago, ŝi novajn deziras festenojn;
kaj ŝi malsaĝa denove rakonton pri Trojaj mizeroj
petas, kaj pendas denove al lipoj de paroladanto.
80Fine, post kiam li lasis ŝin, kiam malluma fariĝas
brilo de luno, kaj astroj malaltaj invitas dormadon,
sola en domo malplena ŝi ploras, kuŝiĝas sur liton
de li lasitan, kaj vidas kaj aŭdas lin eĉ forestantan.
Ofte sur brusto tenante Askanon, de patra vizaĝo
85ŝi similecon rigardas, kaj penas trompadi amegon.
Haltas konstruo de turoj remparaj; armilajn ekzercojn
lasas junuloj; havenon kaj murojn milite farotajn
ĉiu haltigas; kaj interrompitaj pendadas laboroj,
grandaj muregoj timindaj, maŝinoj tuŝantaj ĉielon.
90Kiam do kara edzino Jupitra ekvidis ke Dido
tian pestegon suferis kaj amon pli amis ol famon,
Saturnidino per tiuj paroloj atakas Venuson:
«Famon eternan kaj grandan akiron nun vi mem kaj via
filo kunportas: triumfo tre glora kaj tre memorinda!
95Unu virinon per ruzo venkegas du dioj potencaj.
Sed mi ne povas erari; vi miajn timegas muregojn:
domoj de alta Kartago nun al vi fariĝas suspektaj.
Kiam do tio finiĝos, kaj kien nun celas batalo?
Estus prefere, por paco eterna, edzigon elfari
100veran. Ĉar tutajn vi havas aferojn de vi deziritajn:
Didon amantan bruligas en ostoj amega frenezo;
tiun do saman popolon ni regu per sama potenco.

Tiam reĝino toleros estrecon de edzo Friguja,
dote en manojn de via dieco metinte Tiranojn».
105Tamen, insidon sentinte kaŝitan sub tiu parolo,
kiu el lando Itala al bordo Libuja transportus
regnon, Venuso singarde respondis: «De tiaj proponoj
kiu ne estus kontenta kaj kontraŭ vi volus batali?
Tamen ĉu estos feliĉa edzigo pri kiu vi zorgas?
110Ĉar mi ne konas Fatalojn: kaj eble Jupitro ne volos,
sama en urbo, kun Trojaj migrantoj kunmeti Tiranojn,
kaj ne permesos ke gentoj sin miksu}}kaj lige kunigu.
Provu vi, lia edzino, per petoj sondadi voladon.
Iru; mi sekvos». Kaj tiam respondis reĝino Junono:
115«Tiu min zorgo koncernas: nun, kiel mi povos plenumi
tiun tre gravan aferon mallonge mi al vi konigos.
Kune Eneo kun Dido mizera, en densa arbaro,
estas ĉasontaj, tuj kiam Titano vualojn unuajn
morgaŭ sublevos, kaj nokton el tero radie forpelos.
120Tiam, dum kuros ĉasistoj, per ŝnuro zoninte arbaron,
nubon nigregan de hajlo miksatan, el supre sur ilin
mi tuj ekverŝos, kaj tutan ĉielon movegos per fulmo,
poste kunulojn dispelos kaj kovros per nokto malluma.
Dido kaj ĉefo Trojana rifuĝon en saman kavernon
125serĉos: sed tie mi estos. Se tion vi volas, mi tiam
ŝin al li ligos per certa edzigo kaj donos proprece.
Tie fariĝos edziĝo». Pri tiu projekto konsentis
kore Citera diino, kaj ridis pri ruza elpenso.
Tamen Aŭroro sin levas kaj Oceanmaron forlasas.
130Kiam mateno aperas, el pordoj eliras junuloj,
kun ponardegoj longferaj kaj retoj larĝmaŝaj kaj toloj.
Kuras rajdantoj Masilaj, dum sekvas flarado de hundoj.
Ĉefoj Penujaj, sur sojlo palaca, atendas reĝinon
malfruiĝantan en ĉambro: purpure kaj ore bridita
staras ĉevalo; kaj ĝi enbuŝaĵon ŝaŭmplenan freneze
135mordas. Ŝi fine aliras, de multa sekvata anaro:
vesto Sidona ŝin kovras, fiksita per zono pentrita:
estas sagujo el oro; kaj oro alligas hararon;
fine per buko el oro ŝi veston sublevas purpuran.
140Tiam alvenas Frigujaj kunuloj kaj gaja Iulo.

Antaŭ aliaj, pli bela ol ĉiuj Trojanoj, Eneo
rajdas, kaj sian anaron kunigas kun Dida anaro.
Kiel do, kiam malvarman Licujon kaj Ksantan riveron
lasas Apolo, kaj, Delon patrinan vidonte, revenas;
145ĥorojn li tiam refaras, dum, apud altaroj starante,
Kretoj, Driopoj kaj eĉ Agatirsoj kantante dancadas:
dio aliras al Cinta supraĵo; fluantan hararon
ligas kaj premas fleksebla florkrono per oro fiksita:
sagoj sur ŝultroj sonadas. Ne malpli fiere Eneo
150iris, kaj sama majesto brilegis sur bela vizaĝo.
Kiam ĉasistoj alvenis al krutaj nestegoj de montoj
altaj, jen estas sovaĝaj kaprinoj, el rokoj senherbaj,
kiuj eliras, pelitaj; dum aliaflanke tremantaj
cervoj tra kampoj forkuras amase, je kuro freneza:
155polvon sublevas piedoj kaj monton forlasas arbaran.
Knabo Askano, en mezo de valoj, ĝojege ĉevalon
premas: jen unu jen poste alian jam li preterpasis:
ĉar li deziras, austataŭ timanta brutaro, ŝaŭmantan
apron, aŭ flavan leonon el monto malsuprenirantan.
160Tamen, en alta ĉielo, komence murmuras mallaŭta
bruo, kaj sekvas samtempe nubaro, de hajlo miksata.
Tien kaj tien junuloj Trojanaj, Tiranaj kunuloj,
nepo Dardana de dia Venuso, tra kampo, timante
serĉis diversajn tegmentojn: el montoj rapidas riveroj.
165Dido kaj ĉefo Trojana rifuĝon en saman kavernon
trovas: kaj Tero diina kun edzofarista Junono
donas unuan signalon: ĉiele lumigis edzigon
fajroj kunkulpaj; kaj Nimfoj blekegis sur montaj supraĵoj.
Kaŭzo unua de morto, unua de ĉiuj suferoj,
170tiu ĉi tago fariĝis; ĉar tute hontemon kaj famon
Dido forgesis. Nun amon sekretan ŝi ne plu deziras;
ŝi edziniĝo ĝin nomas, kaj kulpon ŝi kaŝas sub vorton.
Famo subite travagas tra grandaj domaroj libujaj,
famo mem, kiu pli flugas rapide ol ĉiuj malbonoj.
175Vivon ŝi nutras per movo, per kuro fortigas fortecon:
eta unue pro timo, ŝi baldaŭ altiĝas al astroj:
tere marŝante, en nuboj ĉielaj ŝi kapon enkaŝas.
Ŝia patrino, la Tero, venĝema pri dia kolero,

laŭ la rakonto, al Ceo haj al Encelado fratinon
180lastan postnaskis, piede rapidan kaj fluge senlacan.
Monstro terura kaj granda, sur korpo, sub ĉiu el plumoj,
viglan ĝi kaŝas okulon aŭ langon; - rakonto mirinda! –
buŝoj sennombraj parolas, kaj multaj aŭskultas oreloj.
Nokte, ĝi, inter ĉielo kaj tero, en ombro, kriante
185flugas; kaj dolĉa dormado neniam mallevas palpebrojn.
Tage, ĝi sidas atenta sur supra tegmento de domoj,
ofte sur turaj altaĵoj, kaj, terurigante grandurbojn,
veron konigas, dum, sama en tempo, ĝi sendas mensogon.
Ĝi, per paroloj sennombraj, popolojn informi penadis
190gaje, kaj, verajn agadojn miksante kun agoj malveraj,
diris: «Alvenis Eneo, naskita de sango Trojana:
Dido belega kun tiu ĉi viro kuniĝi bonvolas:
vintron dum ili pasigas en lukso kaj mallaboremo,
ambaŭ forgesas regadon, de amo hontinda kaptitaj».
195Tion per buŝoj de homoj disverŝas mortiga diino
ĉien. Ŝi poste al regno Iarba direktas kuradon,
koron per diroj flamigas, kaj lian grandigas koleron.
Tiu Amona naskito, de Nimfo kaptita en lando
Garamantida, cent templojn Jupitrajn, en regnoj vastegaj,
200kun cent altaroj starigis, kaj fajron bruligis eternan,
kiun senĉese observis gardistoj: de sango brutara
tero grasiĝis; kaj pordojn ornamis girlandoj el floroj.
Tiam, fundkore freneza, kolera pro grava ofendo,
oni rakontas ke antaŭ altaroj kaj diaj figuroj,
205multe Jupitron li preĝis, starante kun manoj plektitaj:
«Ĉiopotenca Jupitro, al kiu Maŭrusa popolo
verŝas Lenean likvoron, sur litoj kuŝante pentritaj,
tion akceptu. Ĉu kiam, ho Patro, vi fulmon ekĵetas,
vane ni tremas? Ĉu estas, senfortaj fajreroj en nuboj,
210kiuj animojn tremigas? Ĉu vanan ni aŭdas bruegon?
Niaj en landoj vagante, virino konstruis per mono
urbon malgrandan; kaj mi, al ŝi bordon vendinte senfruktan,
faris pri loko kontrakton. Nun tiu virino edziĝon
mian rifuzas, kaj estron en regno akceptas Eneon.
215 Tiu Pariso, kaj liaj kunuloj kastritaj, nun ĝuas
ŝtelon, dum ĉirkaŭ mentono kaj haroj malsekaj li ligas

ĉapon Meonan: ĉu templojn je donoj ni ĉiam plenigis
vane? ĉu vane ni estis fieraj pro dia naskiĝo?
Tiujn dirinte parolojn, li preĝis, tenante altaron.
220Ĉiopovulo lin aŭdis kaj turnis okulojn al muro
reĝa, kaj al forgesemaj de famo pli bona amantoj.
Tiam Merkuron li vokas, kaj, tiel dirinte, lin sendas:
«Iru; forkuru; naskisto; alvoku Zefiron; flugilojn
prenu. Nun ĉefo Dardana en Tira restadas Kartago;
225urbojn, de diaj Fataloj donotajn, li tute forgesis.
Al li parolu; kaj portu rapide tra spacoj ordonon,
tian naskiston ne iam promesis belega patrino.
Ŝi ne pro tio dufoje lin savis el Grekaj armiloj.
Landon Italan, je regnoj gravedan, batale bruontan,
230regi li devis, popolon daŭrigi naskotan de granda
sango Trojana, kaj mondon ceteran sub leĝoj potenci.
Sed se lin gloro pri tia estonto neniel flamigas,
se li, por famo, neniun deziras komenci laboron,
kial pro filo Askano li Romajn dezirus fortaĵojn?
235Kion li faras? kaj kial li restas ĉe fremda popolo,
kampon Lavinjan, idaron Aŭzonan, ne plu memorante ?
Li marveturu! Pri tiu ordono vi estas sendita».
Tiel li diris. De Patro potenca por volon plenumi
filo rapidas. Al siaj piedoj li ŝuojn oratajn
240ligas: ĉu super ondaro, ĉu super kamparoj, flugiloj.
Supren lin portas aere, laŭ sama flugado rapida.
Poste li prenas vergeton: per ĝi li alvokas el Orko
ombrojn palegajn, aŭ ilin, en nigran enĵetas Tartaron.
Dormon li donas aŭ prenas, malvivajn malfermas okulojn,
245maran ventaron haltigas kaj nuban traboras amason.
Tamen jam dio fluganta ekvidis de Atto senlaca
supron kaj flankon krutegan: ĉar portas sur kapo ĉielon
Atto potenca, senĉese zonata de nuboj nigregaj,
pinokronata; lin frapas samtempe pluvegoj kaj ventoj;
250 ŝultrojn kovradas amaso da neĝo, rapidas riveroj
el maljunulaj mentonoj, kaj barbon glacio starigas.
Tie do ido Cilena, flugilojn igante senmovaj,
haltis, kaj korpon pli pezan el alte faligis al ondoj;
tute simila al birdo mem, kiam ĝi, ĉirkaŭ marbordoj,

255ĉirkaŭ ŝtonegaj fiŝejoj, flugante tuŝetas ondaron,
same do, inter ĉielo kaj tero flugante, aliris,
ventojn tranĉante kaj sablan marlimon celante Libujan,
filo Cilena , Merkuro, venante de avo patrina.
Li ĵus, tuj kiam flugilaj piedoj ektuŝis dometojn,
260vidis Eneon, pri novaj sidejoj remparaj kaj domaj
zorge penantan. Sur flanko, pro flavaj ŝtonetoj iaspai,
glavo brilegis; kaj Tira mantelo purpure pentrita
pendis el ŝultroj; ĝin Dido riĉega donace kudradis,
orajn fadenojn maldikajn artiste sur ŝtofo miksinte.
265Dio aliras lin: «Vi nun sidejon de alta Kartago
lokas, kaj, edzinservema, vi ŝian belege konstruas
urbon, dum regnon kaj dian estonton vi tute forgesas.
Al vi min sendas, el luma Olimpo, reganto de dioj,
Patro mem, kiu ĉielon kaj teron potence movigas.
270Li mem komandis, por ke mi tra spacoj ordonon alportu.
Kion vi volas? Pro kia espero vi restas Libujon?
Ĉar se vin gloro pri granda estonto neniel flamigas,
se vi por famo neniun deziras komenci laboron,
vidu Askanon kreskantan: ne de heredanta Iulo
275trompu esperon; ĉar al li Fataloj Italan kaj Roman
landon promesis». Kaj tiel parolis la filo Cilena;
poste li, meze de diro, mortemajn forlasis rigardojn,
kaj malproksime de homaj okuloj fandiĝis aeren.
Dion vidinte Eneo mutiĝis, de miro frapita.
280Harojn starigis teruro kaj voĉon haltigis en gorĝo.
Tiam li brulas forkuri kaj landon forlasi dolĉegan.
Ĉar lin mirigas avizo ĉiela kaj dia ordono.
Kion ve! fari? Per vortoj reĝinon konvinki malsaĝan
kiel kuraĝi? Per kiaj paroloj komenci klarigon?
285Penso rapide ĉu tien ĉi flugas kaj poste ĉu tien;
li ŝanceliĝas al malaj projektoj, sin turnas al ĉiuj;
fine ĉi tiu decido lin ŝajnas plej bona kaj saĝa.
Li do Mnesteon, Sergeston alvokas kaj fortan Kloanton:
ili sekrete armilojn preparos kaj ŝipojn, kunulojn
290apud marbordo kolektos, kaj kaŭzon de novaj agadoj
kaŝos. Li tamen, - dum Dido bonega, pri tiuj aferoj
kiu nescias, de tia amego ne finon suspektas, -

penos ŝin vidi, por bone paroli momenton favoran
serĉos, kaj fine plej bonan elpensos rimedon. Rapide
295ĉiuj ĝojantaj ordonon obeas, kaj faras laboron.
Tamen reĝino insidon, - ĉar ĉu amantino trompiĝas?
sentis, kaj movojn estontajn unua komprenis, ĉar ĉion,
eĉ trankvilecon, ŝi timas. Pri ŝipaj armigoj ŝin sama
famo malpia instruas, kaj same pri kuroj farotaj.
300Saĝon perdinte, ŝi tuj furiozas, tra urbo kuradas,
kiel Bakanto freneza: sin tiel ekscitas Tiio,
kiam, en sanktaj misteroj trijaraj, resonas kantado
Baka, kaj kiam Citero ŝin brue alvokas en nokto.
Fine per tiuj paroloj Eneon ŝi petas sengardan:
305«Ĉu vi, perfida, min trompi esperis ? Ĉu estas farebla
tia krimego: el mia patrujo sekrete forkuri?
Ĉu do nenio vin povas deteni, nek mano donita
iam de mi, nek amego, nek Dido mortonta kruele?
Kial, sub vintra ĉielo,vi vian preparas ŝiparon?
310Kial, tra Akvilonventoj, en maro vi naĝi deziras,
edzo kruela? Sed, kion! Se landojn aliajn, kaj domojn
novajn, vi trafi ne volus; se Trojo staradus antikva;
ĉu nun sur ŝipoj vi celus Trojurbon tra maro vastega?
Ĉu vi min lasus! Per tiuj larmegoj, per mano premita,
315- estas nenia rimedo, krom tio, en mia malbono ! -
kara, per nia kuniĝo, per nia edziĝo ekita,
iam se de vi mi bone meritis, se en mi vi trovis
ion agrablan, pro domo falonta kompatu, kaj tian
pelu el cerbo projekton, se petoj ankoraŭ valoras.
320Pro vi min gentoj Libujaj kaj reĝoj malamas Numidaj;
pro vi, mi Tirojn ofendis; al vi mi unuan oferis
gloron kaj faman hontemon, per kiu ĝis astroj mi estis
plialtigita. Min kial mortontan vi lasas, ho gasto.
Tiu denomo ve! estas de edzo nun sola restaĵo.
325Kion atendi? Aŭ Pigmaliono la frato detruos
murojn: aŭ sklave kun li min kondukos Getula Iarbo.
De vi almenaŭ se, antaŭ forkuro, mi estus naskinta
idon; en mia kortego se eta petolus Eneo,
kiu, simila al patro perfida, vizaĝon amitan
330rememorigus, mi certe ne kredus min tute lasita!».

Tiel ŝi diris. Sed li, laŭ Jupitra ordono, okulojn
tenis senmovaj, de koro en brusto premante ĉagrenon.
Tamen mallonge li diras: «Neniam mi certe forgesis
tiujn bonfarojn, pri kiuj, reĝino, vi multe parolis.
335Ĉiam Elisa memoro en koro restados karega,
dum mi konscios de mi mem, dum membrojn spirito vivigos.
Mi pri afero mallonge parolos. Mi trompi ne volis,
kredu, nek ruze forkuri. Neniam mi pensis flamigi
torĉojn edziĝajn; neniam mi venis por tion promesi.
340Certe se vivon direkti, laŭ mia deziro, Fataloj
al mi permesus, kaj fini zorgadojn laŭ volo intima,
urbon Trojanan unue, restaĵon de miaj parencoj,
ĝoje mi savus; Priamajn tegmentojn mi alte starigus;
fine al Trojoj venkitaj mi novan redonus Pergamon.
345Sed nun en landon Italan min sendas Apolo Grinea;
nun Italujon min trafi Licujaj ordonas Fataloj:
tie amego kaj tie patrujo! Se vian Fenican
koron ĝojigas Kartagaj fortaĵoj kaj urboj Libujaj,
kial do al ni Trojanoj vi landon envius Aŭzonan?
350Ĉu do ni rajte ne povas eksteran serĉadi patrujon?
Patro Anĥizo, tuj kiam ombraro malseka de nokto
Teron ekkovras, tuj kiam aperas astraro etera,
sonĝe riproĉas min: kaj min timigas vizaĝo kolera;
plie, ĉu knabo Askano meritis ke - kapo karega! –
355mi lin senigu je regno Hespera kaj kampoj Fatalaj.
Fine kurjero de dioj, por volon sciigi Jupitran,
- niajn sur kapojn mi ĵuras! - ordonon portante, tra spaco
venis. Mi dion ekvidis en lumo brilega; li inter
murojn eniris, kaj voĉon mi aŭdis per miaj oreloj.
360Ĉesu nin ambaŭ per tiuj senfruktaj ĉagreni plendadoj.
Landon Italan ne vole mi celas».
Sed dum li tiel parolis, minace lin Dido rigardis,
tien kaj tien frenezajn rulante okulojn: lin tutan
muta envolvas rigardo; kaj fine ŝi krias kolere:
365«Filo diina neniel vi estis, nek ido Dardana,
viro perfida: vin naskis Kaŭkazo terura, en krutaj
rifoj malmolaj; vin nutris per mamoj tigrinoj Hirkanaj.
Kial mensogi? Kaj kion pli gravan vi al mi rezervas?

Ĉu li ĝemadis pri mia doloro, ĉu turnis okulojn?
370Ĉu li ploradis, venkita? Ĉu li min kompatis amantan?
Kion do plie mi diros? Ĉar nun min ne vidas favore
patraj okuloj de ido Saturna kaj granda Junono.
Estas nenia bonfido! Sur bordo ĵetitan, mizeran,
mi lin akceptis, kaj kun mi malsaĝe sur tronon sidigis:
375ŝipojn savinte perditajn, kunulojn mi tiris el maro.
Ve! min brulantan kunportas Furioj! Apola diveno,
kaj orakoloj Licujaj, kaj eĉ, de Jupitro sendita,
dia kurjero tra spacoj terurajn alportas ordonojn.
Tiel, jen estas laboro de dioj! jen ilin okupas
380tiaj zorgardoj! Vin mi ne detenas nek dirojn refutas:
iru, kaj landon Italan per ventoj tra maro celadu.
Tamen mi al vi deziras, - se kelkon da povo posedas
piaj diaĵoj, - ke inter ŝtonegoj vi trovu punegon,
Didon vokante, sed vane. Mi sekvos kun torĉoj venĝemaj,
385apudestante; dum via animo disiĝos el membroj,
ĉien sekvados vin mia fantomo. Vi punojn suferos,
malkuraĝulo; kaj al mi ĉe Ombroj ĝin Famo konigos».
Tiel dirinte, ŝi rompas parolon kaj lumon forkuras,
tute malĝoja; kaj, antaŭ okuloj tuj malaperinte,
390viron ŝi lasas, pro timo senmovan kaj diri volantan
multojn. Svenantan ŝin kaptas servistoj, per membroj sublevas,
portas en ĉambron marmoran kaj poste kuŝigas sur liton.
Sed kvietigi plorantan virinon fortege deziras
pia Eneo, kaj Didan per vortoj forpeli ĉagrenon.
395Multe ĝemante, kaj kore premata de granda amego,
diajn ordonojn li tamen obeas kaj ŝipojn revidas.
Tiam Trojanoj komencas laboron, kaj altajn el bordo
ŝipojn kondukas al maro. Eknaĝas ŝipŝelo ŝmirita.
Kverkojn je branĉoj kaj trunkojn je korko, por fari remilojn,
400ili apenaŭ senigas, pro urĝa forkuro.}}
Multaj migrantoj alkuras el urbo, kaj ĉien rapidas.
Tiel do kiam formikoj, - ĉar}}je vintro ili memoras, -
grandan amason da greno detruas kaj portas en neston:
nigra anaro tra kampoj aliras kaj trenas tra herboj,
405kruta sur vojo, akiron: dum unuj per ŝultroj multpezajn
puŝas grenerojn, aliaj sekvadas anaron, punante}}

malfruigantojn: kaj tuta vojeto labore moviĝas.
Kiaj do estis, ho Dido, je tiu vidaĵo, pensadoj?
Kiajn vi puŝis ĝemadojn, ve! kiam, el alta palaco,
410vi malproksiman sur bordo movadon ekvidis, dum maro,
antaŭ okuloj, pro multaj kriadoj, samtempe resonis.
Amo kruela al kio vi homajn devigas animojn?
Ĉar vi denove al larmoj alkuras, denove vi provas
petojn preĝantajn, kaj indon oferas al amo venkanta.
415Morti vi volas, sed kiam nur ĉion vi estos provinta.
«Anjo, rigardu: sur bordo sin ĉiu preparas. Ĉirkaŭe
ili de ĉie alvenas: jam veloj alvokas blovadojn;
kaj sur ŝipnazojn jam niaj maristoj surmetis florkronojn.
Certe mi scias ke, iam ĉi tio fariĝos, fratino;
420ĝin do mi devas suferi. Sed tamen nur unu konsolon,
Anjo, al mi malfeliĉa ekdonu: ĉar solan vin ŝatis
tiu perfida, eĉ al vi li pensojn konfesis sekretajn,
sola vi konas rimedon por lian ŝanceli volegon.
Iru, fratino; al gasto fiera parolu; lin petu.
425Certe neniam, Aŭlisajn helpinte Danaojn, mi ĵuris
genton Trojanan ekstermi, kaj sendi ŝiparon Pergamen;
cindrojn de patro Anĥizo kaj Manojn mi ne malrespektis.
Kial do ĉiam li miajn rifuzas aŭskulti parolojn?
Kien li kuras? Li lastan ekdonu nun al mi konsolon;
430li pli facilan atendu forkuron kaj venton favoran.
Tiun edziĝon de li perfiditan mi ne memorigas;
kaj mi ne volas ke regnon li lasu kaj belan Latujon.
Tempon malplenan mi petas, necesan por amon mortigi,
por ke min, kiel mi venkos ĉagrenon, konigu Fatalo.
435Lastan mi petas servadon: pri via fratino kompatu.
Se li deziron plenumos, ĝis morto mi restos dankema».
Tiel ŝi petis: kaj tiun ploradon mizera fratino
portas kaj poste reportas: sed viron neniaj kortuŝas
larmoj: li ŝajnas senkora, nenian aŭdante parolon.
440Dioj ne volas: Eneajn orelojn surdigis Fatalo.
Kiel do kverkon multjaran, pri ĝia fortego fieran,
Alpaj Boreoj ĉi tie kaj tie, per blovoj sennombraj,
vete penadas renversi: jam bruas aero, kaj poste
teron, el trunko skuita, ŝiritaj kovradas folioj.

445Ĝi sur ŝtonegoj krampiĝas kaj branĉojn altigas al astroj,
dum al Tartaro ĝi same sennombrajn direktas radikojn:
tiel ĉi tie kaj tie heroon atakas plendadoj:
koron senteman en brusto traboras ĉagreno; sed tamen
restas senmova animo, dum vanaj fluadas larmegoj.
450Tiam, fatale venkita, pereon alvokas mizera
Dido; ĉar sunon ĉielan fundkore ŝi tute malamas:
lumon ŝi volas forlasi; kaj ĉio fortigas projekton.
Iam ŝi vidis, dum metis donacojn ŝi apud altarojn
bonodorfumajn, - rakonto terura! - ke akvoj fariĝis
455nigraj, ke vino verŝita ŝanĝiĝis en sangon malpuran;
ŝi al neniu, eĉ al la fratino, konigis vidaĵon.
Plie ŝi iris en templon marmoran de edzo malnova,
kiun ŝi zorge konservis memore, kaj pie honoris,
ĝin ornamante per lanaj rubandoj kaj sanktaj girlandoj.
460Tie ŝi kredis de edzo ekaŭdi parolojn, kaj voĉon
ŝin alvokantan; dum nokto kamparon okupis malluman.
Ofte sur turoj de strigo solema ŝi krion funebran aŭdis,
kaj voĉon plorantan de birdo ĝemade blekanta.
Fine de multaj divenoj ŝin, kiel timindaj avertoj,
465antaŭdiradoj malnovaj tremigas. En sonĝoj, frenezan
ŝin persekutas kruela Eneo; li ĉiam ŝin lasas
sola; ŝi ĉiam imagas ke longan, sen ia kunulo,
vojon ŝi iras, kaj serĉas Tiranojn sur lando dezerta.
Tiel do Pento freneza anaron de Eumenidoj
470vidas, dum sunoj duopaj aperas kaj Tebo duobla;
tiel Oreste Agamemnonido, teatre famega,
kiam patrino, armata de torĉoj kaj nigraj serpentoj,
lin persekutas, dum sidas sur sojlo venĝemaj Furioj.
Tiam ŝi malesperanta, freneza, dolore venkita,
475morti decidas, rimedon kaj bonan trovinte momenton.
Ŝi al fratino malĝoja parolas: sur sia vizaĝo
zorge ŝi kaŝas projekton, kaj frunton espere briligas:
«Vojon mi trovis, fratino, - fratino, min bone gratulu! -
kiu lin al mi redonos, aŭ min liberigos el amo.
480Ĉe Oceano kaj suna kuŝejo troviĝas kamparo
Etiopuja, la lasta marbordo; kaj Atlo grandega
tie sur ŝultroj subtenas ĉielon kaj brilan astraron.

Tie, laŭ diro, ekzistas pastrino de gento Masila.
Ŝi, Hesperidan preĝejon gardante, disdonas al drako
485ĝian manĝaĵon, kaj zorgas branĉaron de arbo sanktega,
dormodonantan verŝante papavon kaj dolĉan mielon.
Ŝi per kantadoj promesas ke koroj fariĝos kvietaj,
kiam ŝi volas, aŭ donas kontraŭe malmolan ĉagrenon,
ondojn haltigas riverajn kaj astrojn irigas returnen;
490noktajn ŝi Ombrojn alvokas: sub ŝiaj piedoj vi vidos
teron muĝantan; kaj malsupreniros el monto fraksenoj.
Kara, mi prenas ateste diaĵojn, kaj vian, fratino,
kapon dolĉegan, mi artojn magiajn ne uzas volonte.
Vi do sekrete ŝtiparon farigu, en domo interna,
495liberaere, kaj sur ĝin armilojn, en ĉambro lasitajn
de li malpia, surmetu, kaj vestojn, kaj liton geedzan,
kie min amo mortigis: ĉar ĉiun detrui objekton
de pereiga Eneo konsilas kaj volas pastrino».
Tiel ŝi diris: samtempe paleco vizaĝon okupas.
500Anjo ne pensas ke Dido, per novaj sanktaĵoj, mortiĝon
sian preparas; ĉar tian malsaĝon ŝi kredi ne povas,
ion pli gravan ol morton Sikean neniel timante.
Ŝi do plenumas ordonon.
Tamen reĝino, ŝtiparon farinte, en domo interna,
505grandan kaj liberaeran per pinoj kaj kverkoj plektitaj,
lokon funebran ornamas kaj kronas per verdaj girlandoj;
poste sur liton ŝi veston, portreton kaj glavon lasitan
metas, ĉar ŝi, malfeliĉa, kruelan tro konas estonton.
Staras ĉirkaŭe altaroj: kun haroj falantaj, pastrino
510vokas kriante tricenton da dioj, Erebon, Ĥaoson,
poste trioblan Hekaton kaj virgan Dianon trifruntan:
ondon samtempe ŝi verŝas, al fonto Averna similan,
serĉas kaj tranĉas per kupraj falĉiloj, sub luno brilanta,
herbojn hasplenajn kaj lakte gutantajn de nigra veneno,
515fine elŝiras amaknon el frunto de ido ĉevala,
kaj de patrino ĝin kaptas.
Apud altaro nun Dido farunon en mano purega
tenas, kun unu piedo sen ŝuo, kun vesto sen ligo;
kaj ŝi mortonta ateste diaĵojn alvokas kaj astrojn,
520kiuj ŝin vidas: se iu diaĵo protektas amantojn

kiuj ne estas amataj, justecon ŝi petas kaj venĝon.
Nokto fariĝis; kaj korpojn lacetajn kvieta dormado
teren kuŝigis: arbaroj ripozis kaj ondoj ventegaj;
astroj ĉiele turnantaj troviĝis en mezo de kuro.
525Ĉio en lando silentis, brutaroj kaj birdoj koloraj.
Tiuj, ĉe lagoj fluidaj, kaj tiuj, ĉe kampaj arbetoj,
kiuj loĝadas, pro dormo kuŝantaj sub nokto silenta,
tutajn laborojn pelinte, de koro forgesis ĉagrenojn.
Sed malfeliĉan reĝinon neniam okupas dormado;
530ŝi per okuloj kaj brusto neniel akceptas, ripozon
noktan: pliiĝas doloroj, kaj amo ŝin vekas kruela.
Ree, dum naĝas animo en granda turniĝo kolera,
tiel ŝi pensas, kaj tiun en koro deziron agitas:
«Kion ve! fari? Ĉu mi de unuaj fianĉoj toleros
535mokon, denove Nomadan per preĝoj petante edziĝon?
Tiujn ĉi edzojn ve! miaj rifuzoj tro ofte malŝatis.
Ĉu mi Ilian ŝiparon kaj volojn Trojanajn humile
sekvos? Pri helpo donita mi certe tre ĝojas; ĉar ili
rememorigos pro servo malnova kaj estos dankemaj.
540Sed se mi tion dezirus, ĉu ili bonvolus en ŝipoj
malamegitan akcepti virinon? Ĉu vi, malfeliĉa,
genton ne konas de Laomedidoj, perfide trompeman?
Tiam do, kion? Ĉu sola fierajn mi sekvos maristojn?
Ĉu do kontraŭe, helpata de miaj Tiranoj, mi ilin
545trapersekutos? Mi tien amikojn, el urbo Sidona,
pene kondukis, kaj ilin al maro mi ree redonus?
Ne! ĉar vi morton meritis, per fero forpelu doloron.
Kaŭzo unua de tiuj malbonoj vi estas, fratino;
ĉar vi, venkita de larmoj, al amo min ĵetis malsaĝan.
550Kial vidvine mi tiam ne povis sen krimo pasigi
vivon, al bestoj simila, nek tiujn suferi ĉagrenojn,
zorge promeson gardinte faritan al cindroj Sikeaj».
Tiun plendadon ŝi do malespere el brusto eligis.
Tamen Eneon, decide irontan, en ŝipo altega
555dormo okupis; ĉar estis aferoj jam pretaj por iro.
Sonĝe aperas diaĵa fantomo, kun sama vizaĝo,
kiu revenis, kaj ree ordonon tuj ekrenovigas.
Tute simila al dia Merkuro, li voĉon, koloron,

harojn flavruĝajn prezentas, kaj membrojn junece belegajn.
560«Filo diina, en tiu momento ĉu dormi vi povas?
Ĉu do vi de ĉirkaŭantaj danĝeroj ne vidas minacon?
Ho malsaĝulo! Zefirojn favorajn ĉu vi do ne aŭdas?
Morti volante, ŝi ruzon preparas kaj krimon teruran.
Timu; ĉar naĝas animo en granda turniĝo kolera.
565Kial do vi ne forkuras, dum estas nun ebla forkuro?
Baldaŭ ĉar eble vi vidos, al ŝipoj sur maro naĝantaj,
torĉojn brulantajn de ĉie aliri kaj bordon lumigi,
se tro malfrue en tiu ĉi loko vin trovos Aŭroro.
Iru, rapidu: diversa kaj ĉiam ŝanĝema virino
570estas». Dirinte, diaĵo sin miksis al nokto nigreta.
Tiam Eneo, tremante pri tiu subita vidaĵo,
korpon el dormo eltiras, kaj poste riproĉas kunulojn:
«Viroj, vekiĝu rapide; sur bankojn sidiĝu, remistoj;
streĉu velaron; ĉar dio, sendita el alta ĉielo,
575min rapidigi forkuron kaj tordan ektranĉi ŝnuregon,
dua je fojo, komandas. Vin, kiu ajn estas, ni sekvos,
dio sanktega, kaj ĝoje ni vian obeos ordonon.
Venu, kaj estu favora, kaj astrojn en dekstra ĉielo
montru». Li diras kaj, glavon brilantan el ingo tirinte,
580ŝnuron li frapas, per fero rapida, kaj fine disrompas.
Sama fervoro okupas aliajn: preninte remilojn,
ĉiuj el bordo eliras: sub ŝipoj ŝaŭmiĝas akvaro:
maron turmentas maristoj kaj ondon sublevas lazuran.
Dume, por novan eklumon disverŝi sur teron, lasinte
585ruĝan kuŝejon Titonan, unua sin levis Aŭroro,
kiam reĝino, de alta videjo, blankiĝi ekvidis
lumon, kaj ŝipojn naĝantajn per veloj egale streĉitaj.
Kiam ŝi vidis malplenaj da ŝipoj havenon kaj bordon,
tri kaj kvarfoje per mano ŝi bruston ekfrapis belegan,
590flavan ŝirante hararon; «Ho granda Jupitro, ŝi diris,
viro eliras; kaj mokis fremdulo je mia potenco.
Ĉu mi ne uzos armilojn? Ĉu ilin ne sekvos Kartago
tuta? Ĉu ŝipoj Tiranaj ne lasos havenon? Nu! iru;
flamojn rapide alportu; remilojn puŝegu; kaj streĉu
595velojn. Sed, kion mi diras? sed, kie mi estas? sed, kia
koron tremigas frenezo? Nun agoj vin tuŝas malpiaj,

Dido mizera! Vi devis ne sceptron donaci. Jen estas
fido de tiu ĉi kiu, laŭ diro, kunportis Penatojn,
kiu sur ŝultrojn surŝarĝis naskinton, de jaroj premitan.
600Kial do korpon rompitan mi ŝiri ne povis, dronigi
poste en ondojn, per glavo kunulojn kaj junan Askanon
buĉi, kaj filon prezenti manĝotan al patra festeno?
Estis batala finiĝo kredeble necerta! kaj poste?
Kion mi timis, mortonta? En ŝipojn ĵetinte bruladon,
605ilin je fajroj mi tute plenigis: kun patro, kun filo,
mi, detruinte idaron, min poste en flamojn ekĵetis.
Suno, vi kiu lumigas al ĉiuj aferoj de mondo,
kaj vi, Junono, vi kiu ĉagrenojn konsolis kaj konis,
nokta Hekato tra strataj kruciĝoj vokata per bojoj,
610kaj vi, venĝemaj Furioj, mortantan kompatu Elison;
aŭdu min; miajn suferojn rigardu favore, ho dioj;
fine plenumu preĝadon. Se estas necese ke viro
malameginda, Italen naĝinte, havenon altuŝos;
volo se estas Jupitra ke tien li finos kuradon,
615li do almenaŭ, premita de gento batale kuraĝa,
estu el regno pelita, Iulajn ne ĝuu kisadojn,
fine, de siaj kunuloj teruran vidinte mortigon,
helpon petegu: li tiam, sub leĝoj de paco maljusta
estu kurbata, de regno kaj lumo neniam ĝuante;
620sed antaŭtempe lin oni enfosu en sablan sentombon!
Tion mi petas, kaj lastan ĝemadon kun sango mi verŝas.
Kaj vi, Tiranoj, nacion kaj tutan idaron estontan
vi persekutu malame; kaj tiun plezuron al cindroj
donu, ke inter popoloj nek amo nek fido fariĝos.
625Iam de mia ostaro naskiĝu heroo venĝema,
kiu per fero, per fajro, Dardanan premegos anaron,
nuna, ĉiea, ĉiama, dum liaj daŭrados fortadoj:
bordon al bordo, kaj maron al maro, kaj glavon al glavo
kontraŭmetinte; jes! Ili batalu ĝis siaj genepoj!».}}.
630Tiel ŝi diris, tra miloj da pensoj verŝante animon,
dum ŝi, por vivon tedegan eltranĉi, pripensas rimedon;
al nutristino Sikea, al Barko, ŝi diras mallonge:
- Ĉar en patrujo antikva ŝi cindrojn de sia forlasis, -
«Ho nutristino karega, vi Anjon alvoku fratinon;

635diru: ŝi korpon rapide purigu en ondo rivera,
kaj ŝi brutaron kaj piajn oferojn ĉi tien konduku;
poste ŝi venu. Vi, frunton ĉirkaŭu per sanktaj rubandoj:
jam preparitan laŭ rito al Stiksa Jupitro mi sanktan
fini deziras oferon, por tiel forpeli ĉagrenon,
640kapon Dardanan ĵetinte en flamojn de ŝtipoj brulantaj».
Tiel ŝi diris: kaj zorge rapidas muljuna virino.
Tamen kolera, freneza pro sia projekto kruela,
Dido, kun sangaj okuloj rulantaj, kun vangoj tremantaj,
ruĝaj pro aknaj makuloj kaj palaj pro morto estonta,
645sojlon de domo interna transiras rapide, kaj, altan
suprenirante ŝtiparon je movo freneza, eltiras
glavon Dardanan, pro uzo alia amike donitan.
Poste, tuj kiam ŝi vestojn Iliajn kaj liton bonita
vidas, en larmoj kaj pensoj ŝi restas iome fiksata:
650kaj, kuŝiginte sur liton, ŝi lastajn ekdiras ĝemadojn:
«Dolĉaj restaĵoj, ĉar tion permesis Fataloj kaj dioj,
mian animon akceptu, kruelajn forpelu dolorojn.
Nun do mi vivis kaj estas finita fatala vojaĝo:
mia fantomo nun povos sub teron aliri glorege.
655Belan mi urbon starigis kaj miajn mi vidis muregojn.
Edzon mi venĝis, kaj fraton malhoman mi juste punegis,
kaj ve! mi estus feliĉa, tro certe feliĉa, se iam
malbenegata ŝiparo Dardana ne bordon ektuŝis».
Diris ŝi, liton per buŝo kisante: «Senvenĝe mi mortos!
660Tamen mi mortu; ĉar tiel ĉe Ombroj min plaĉas aliri.
Tiun bruladon kruela Trojano per siaj okuloj
trinkos el maro, kaj mian mortiĝon kunportos memore.
Tiel ŝi diris: kaj ŝin kunulinoj ankoraŭ ĝemantan
vidas falantan sub fero; dum glavo, el manoj mortantaj,
665ruĝa de sango, foriras. En alta domego bruiĝas
krioj; kaj famo sciigon kunportas tra urbo tremanta.
Ĉie larmegoj, ĝemadoj virinaj, plendadoj, aŭdataj
estas en domoj; kaj vasta ĉielo pro krioj resonas.
Ŝajnas ke Tiro antikva, ke tuta Kartago elfalas,
670de malamikoj sennombraj premita, dum flamoj frenezaj
diajn kaj homajn bruligas tegmentojn en kuro rapida.
Tion aŭdante, fratino alkuras, terure tremanta,

pala, vizaĝon ŝirante per ungoj kaj bruston per pugnoj,
fendas senmovan anaron kaj vokas per nomo mortantan:
675«Estas do vere, fratino; per ruzoj min trompi vi volis:
tiun mortiĝon preparis altaroj, ŝtiparo kaj fajroj.
Kial unue mi plendus pro laso? Fratinon kunulan
ĉu vi mortanta malŝatis? De sama Fatalo vokitajn,
fero nin ambaŭ samtempe mortigis per sama doloro.
680Tiun ŝtiparon ĉu manoj kunstruis; ĉu diojn patrujajn
preĝoj alvokis, por ke vin, kruela, mi trovu malvivan?
Kun vi, fratino, vi frapis popolon kaj patrojn Sidonajn,
kaj min, kaj urbon mem vian. Nun donu; kaj ondo klarega
vundon purigu, por ke, se vegetos malforta bloveto,
685buŝo ĝin spiru». Ŝi, tiel dirinte, ŝtiparon ekrampis,
kisis sur brusto mortantan fratinon, kun multa ĝemado,
ŝin revarmigis, kaj viŝis per vesto sangaĵon nigretan.
Ree, pezegajn okulojn sublevi penante, reĝino
falas; kaj sango eliras siblante el vundo profunda:
690sin apogante sur brakon, trifoje ŝi penis sin levi;
kaj ŝi trifoje sur liton refalis: okuloj vagantaj
lumon ekserĉis ĉielan; kaj ŝi, ĝin trovinte, ĝemadis.
Tamen Junono la ĉiopotenca pri longa doloro
kaj malfacila pereo kompatis, kaj sendis Irison,
695por ke ŝi tiun animon disigu el korpaj ligiloj.
Estis ĉar tiu pereo nek puno nek sorta dekreto,
sed antaŭtempa mortiĝo, kaŭzita de frapo subita,
ne Proserpino ankoraŭ tiregis el frunto flavruĝan
haron, nek kapon al Stiksa reganto ofere dediĉis.
700Tiam Iriso, fluginte tra spacoj per ruĝaj flugiloj,
kaj mil kolorojn diversajn el suno kontraŭa tirinte,
malsupreniras, kaj staras sur kapo: «Mi tiun al Dito
sanktan oferon alportas, kaj vin liberigas el korpo».
Tiel dirinte, per mano ŝi haron ektranĉas: subite
705varmo el korpo eliras, kaj vivo forflugas en venton.