Enkonduke de la redakcio

Enkonduke de la redakcio ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ENKONDUKE DE LA REDAKCIO.

La tasko de redaktado de iu gazeto kelkfoje ne estas facila. Vole-ne-vole oni devas iufoje kontentigadi diversajn ambiciojn, ambicietojn, defendi sin kontraŭ lavango de „poemoj“, verkitaj de freŝbakistaj esp-istoj, trankviligadi tro temperamentplenajn verkistojn, kiuj eble eĉ pravas en siaj argumentoj, sed pro sia tro granda fervoro embarasigas la redaktanton. Kelktempe ni retenadis la fortan surpremon, meditante dume, kion fari: la argumentoj ŝajnas esti pravaj, la aŭtoroj sendube celas la bonon de nia Esp.-movado. Do ĉu ni rajtas silentigi la buŝon, kiu krias pro doloro? Ĉu ni rajtas „meti la lampon sub grenmezurilon“? — Kaj ni ekvidis, ke ne! Ni cedis, enpresante tri artikolojn, verkitajn de plej eminentaj pollandaj esp-istoj.

Certe ni pli ĝojus, se ne estus bezono aperigi ilin, komplete forigi ian ajn politikon, kiel faris du plej gravaj Esp.-ĵurnaloj: „Esperanto“ de U. E. A. kaj laste ankaŭ „Heroldo de Esp.“. Sendiskute tio estas plej bona, sed ni ne povis pretervidi la riproĉon de Germana Esp-isto, ke ni „fiinormas“, tial ĝi trovas respondon. Eventualan kritikon oni direktu al la aŭtoroj; ni povas nur servi kiel perantoj, por havigi al ili la skribaĵojn.