Enkonduko (Sekso kaj Egaleco, Oktobro 1979)

Enkonduko ()
Sekso kaj Egaleco, № 0 (p. 1-2)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Multaj homoj partoprenis la diskuton pri la plano eldoni novaĵleteron pri virina agado. Pluraj tuj vidis bezonon por tia bulteno kaj forte subtenis ĝin per la plej praktika maniero — per kontribuado. Aliaj tamen kritikis la ideon, asertante, ke la virinoj ne bezonas apartan eldonaĵon. Ili argumentis ke la virinoj ne devus konsideri sin speciala grupo, sed agi en la kadro de la ordinara socio, senzorge pri sia sekso. Tiu reago venis precipe de virinoj, kiuj mem sukcesis tion fari.

Bedaŭrinde, por la plimulto da virinoj la afero ne estas tiel facila, Sendube, ili havas la saman potencialon kiel viroj - sed praktikaj kaj psikologiaj malhelpoj neniam permesas al ili realigi tiun potencialon. Ĉi tiu novaĵletero celos esplori kaj identigi tiujn faktorojn, kiuj influas la situacion de virinoj, kaj diskuti manierojn superi ilin - kaj ĉu entute necesas superi ilin.

Ĉu do SkE estas nur por virinoj? Kompreneble, kiel la plej evidentaj viktimoj de seksa diskriminacio, ili pli ol viroj okupiĝas pri la temo. Tamen, la ekzisto de iu ajn formo de diskriminacio ~ sed precipe de speco, en kiu ni ĉiuj regule kaj rekte implikiĝas — devus esti temo grava por homoj de ambaŭ seksoj. Efektive, iu ajn agado rilate al la socia pozicio de virinoj nepre koncernos ankaŭ virojn kaj finfine bezonos ilian apogon. Ju pli virinoj konsciiĝas pri sia situacio kaj provas ŝanĝi ĝin, des pli ili malproksimiĝos de tiuj viroj, kiuj rifuzas kompreni ilian sintenon. Tio jam okazis en la pli batalemaj virinaj organizaĵoj. Mi esperas do, ke viroj same aktive kiel virinoj partoprenos la diskuton pri seksa egaleco per ĝi tiu bulteno. (Cetere, virinoj ne estas la solaj viktimoj de seksa diskriminacio. Ankaŭ la individueco de viroj estas limigita pro antaŭsupozoj pri normoj de vira konduto. Neniu ankoraŭ kontaktis SkE pri tiu temo. Certe, estus interese ricevi opiniojn pri ĝi.)

SkE havas la eblecon eniri tute alian teritorion ol la nacilingvaj revuoj pri similaj temoj. Uzante Esperanton, legantoj el la plej diversaj kulturoj kaj sociaj niveloj posedas unikan ilon por kompari vidpunktojn kaj informiĝi pri la situacio en aliaj landoj. Por ĉi tiu numero SkE kun plezuro ricevis la artikolon de Manoŝi DaŝGupto (p.13-16) pri la manko de virina movado en Hinda Unio. Ŝia artikolo levas multajn interesajn demandojn por aktivuloj ekster Azio. Ĉu ni povas akcepti, ke virinoj povus teni egale gravan kaj honoran rangon en iu socio, kvankam laŭ okcidentaj normoj ili ne ĝuas egalrajtecon? Kiam la aparta pozicio de virinoj estas unu el la fundamentaj principoj de difinita kulturo, ĉu estas dezirinde ŝanĝi ilian rolon - kio samtempe implicus kaj eble detrui tiun kulturon?

Mi estas konvinkita, pro la entuziasma reago al la ideo eldoni ĉi tiun novaĵleteron, ke ekzistas loko en la Esperanto-movado por bulteno pri seksa egaleco. Kuraĝigite de la jama apogo, mi proponas aperigi ĝin kvarfoje jare ekde januaro. Jam venis pli da materialo ol mi sukcesis meti en ĉi tiun numeron, kaj mi esperas uzi almenaŭ parton en la venonta. Ne forgesu tamen, ke por sia plua aperado, SkE dependos de la aktiva subteno de ĝiaj legantoj - ne nur per abonado sed per kontribuaĵoj en la formo de leteroj, artikoloj, fotoj kaj bildoj. Ĝi celos provizi formumon por la interŝanĝo de vidpunktoj kaj spertoj, kaj bazan materialon por diskutoj. Kelkaj artikoloj inkluzivas demandojn kaj temojn por plia pensado. Do ne nur pasive legu, sed konsideru la enhavon, priparolu ĝin - kaj reagu al ĝi.

Mi dankas miajn kunlaborantojn: precipe Charles Power, kiu helpas per lingva kontrolo kaj la prunto de redakcia adreso (kio verŝajne foje kaŭzis al li neatenditan embarason!), kaj Dermod Quirke, kiu senpage multobligas la novaĵleteron kaj provizas materialojn. Dankon ankaŭ al tiuj, kiuj donacis monon, por ke la novaĵletero povu iri senpage al interesatoj en nepagipovaj landoj. Memoru tiun eblecon, kiam vi pagos vian abonon!

Sed nun, ek al la novaĵletero mem - kaj ne forgesu sendi viajn reagojn!

Anna Brennan


SEKSO KAJ EGALECO

Sendependa novaĵletero

La unua numero aperos en januaro 1980.

Redaktoro

Anna Brennan

p/a Nieuwe Binnenweg 197B

3021 GA Rotterdam

Nederlando

Kunlaborantoj

Charles Power

Dermod Quirke

Jarabono (4 numeroj)

8,00 gld. aŭ 10 irk.

Sendu internaciajn respondkuponojn rekte al Anna Brennan, aŭ pagu al Ŝia nederlanda poŝtĉekkonto, n-ro 4112754.

Perantoj

Brita

Dermod Quirke

18 Trouville Road

London SW4 8QL

Ĝirkonto n-ro

12 463 0006

Norvega

Margrete Landmark

Buerstad

N-3135 Torød

Limdato por la venonta numero: 15 dec.