Entomofilaj plantoj

Entomofilaj plantoj ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Entomofilaj plantoj[1]
WILLY THIELKING

La fekundigo de la fanerogramoj (Phanerogramae = florplantoj), kiel oni scias, okazas per transigado de viraj polenoj al la ina parto de floro, la stigmato. Ankaŭ estas sufiĉe konata, ke tiu-ĉi transigado de la polenoj aŭ florpolvoj fariĝas ofte pere de malgrandaj animaloj. Fakte la plantoj uzas krom la venton ankaŭ la akvon, plue insektojn, birdojn kaj vespertojn por sia amservo, kaj pro tio oni ilin nomas konforme: anemofilaj, hidrofilaj, entomofilaj, ornitofilaj kaj kiropterofilaj.

La serioj de hidrofiloj, ornitofiloj kaj kiropterofiloj enhavas nur malmulte da plantoj, kompare al ambaŭ aliaj. Al la hidrofiloj apartenas nur efektivaj akvoplantoj, ĉe kiuj la fekundiĝo okazas sur la akvosupraĵo, kiel ĉe la Valisnerio (Vallisneria) el la familio Hidrokaridacoj (Hidrocharidaceae) kun la specoj V. alternifolia kaj V. spirala (V. spiralis). Tiu ĉi lasta estas kosmopolita. Ĝi ankaŭ estas tre rimarkinda pro ĝia karakteriza fekundigo. Valisnerio estas dioca[2], t. e. la nomita speco estas dispartigata en viraj kaj virinaj ekzempleroj. Ĉi tiu planto subakva situiĝas nur ĝis unu metro profunde. La vira floro de la menciita kreskaĵo posedas nur mallongan pedunklon tute subakvan, kontraste al la virina floro, havanta longan spiralon (vidu la nomon) kiu ebligas al la floro la sursupraĵan restadon. Tuj kiam la polenoj maturiĝis, la vira floro deligiĝas de sia pedunklo, supreniras kaj okaze tuŝas la virinan parton de la naĝantaj floroj, surpolvante ĝin. Baldaŭ post la fekundigo la ina floro subakviĝas helpe de sia spirala pedunklo, kaj tie la semoj maturiĝas iom post iom.

Tute aliaj cirkonstancoj estas troveblaj ĉe la Zostero (Zostera), kies fekundigo okazas subakve. Zostero estas la sola florplanto subakva. Ĝia hejmo estas la marbordoj eŭropaj, malgrandaziaj kaj nordamerikaj, kie ĝi formas tutajn subakvajn herbejojn. Rimarkinde estas, ke la nomita kreskaĵo mankas ĉe la marbordo afrika.

Plej konata kaj plej ofta estas la speco Zostero mara, iom gramenforma kelkjara planto, floranta dum la monatoj junio ĝis aŭgusto. La Zostero nana (Z. nana), planto laŭnome malpli granda ol ja ĵus menciita speco, estas malpli ofte trovebla.

La ornitofiloj estas nure tropikaj. Unu el ili estas la genro Eritrino (Erythrina)[3], apartenanta al la familio legumenozoj (Leguminosae). Eritrino ampleksas ĉirkaŭ 30 specojn. La plej multaj el ili estas arbformaj, kies trunkoj kaj branĉoj tre ofte estas armitaj per pikiloj akraj. Ilia surpolenigo okazas pere de tropikaj sun- kaj miel-birdoj. Ankaŭ la sudamerika Tokomo (Tocoma) el la subfamilio Tokomeoj (Tocomeae) estas tute ornitofila. Ĝian fekundigon okazigas la amerikaj kolibroj.

Sed la plej karakteriza ornitofilo verŝajne estas la Markgravio nepentoida (Marcgravia nepenthoides), unu el la 16 specoj de Markgraviacoj (Marcgraviaceae) de Tropika Ameriko. La Markgravioj estas epifitaj, t. e. ili vivas sur aliaj plantoj, kiel ekz. faras la preskaŭ ĉie konata Hedero (Hedera), alkroĉanta sin per kroĉilaj radikoj, ne forprenante nutraĵon de la planto surirata de ĝi.

La Kalo[4] marĉa (Calla palustris), vivanta en la terfejoj kaj marĉoj de la malnovaj terpartoj, Azio, Afriko, Eŭropo kaj plue en la Atlantika Ameriko, verŝajne fekundiĝas pere de limakoj.

La plej multaj el ĉiuj polenproduktantaj plantoj estas anemofilaj aŭ entomofilaj. Preskaŭ ĉiujn plantojn, kiuj havas malgrandajn solestarantajn modestajn aŭ senpetalajn florojn, oni povas alkalkuli kun sufiĉa certeco al la anemofilaj, tiom pli, kiam la samaj plantoj produktas la polenojn amase. Al tiu speco apartenas ekz. la Amentacoj (Amentaceae) Korilo (Corylus), Poplo (Populus), Alno (Alnus), Betulo (Betula) kaj Saliko (Salix). Ĉiuj havas la grandamase polenfabrikantajn virinajn florojn, nomatajn amentoj. Estas rimarkinde, ke Korilo avela (Corylus avellana) en Mez-Eŭropo jam floras komence de februaro.

La polenproduktado de la du anemofilaj kosmopolitaj kaj valoraj kulturplantoj Sekalo (Secale) kaj Tritiko (Triticum) estas tiel granda, ke dum la florado super la kreskejo de la nomitaj plantoj vidiĝas netravideblaj polennuboj pro la ventado.

Ankaŭ la specoriĉa Rumekso (Rumex), plue la Urtiko (Urtica) kaj la 76 specojn ampleksanta Taliktro (Thalictrum) el la familio Ranunkolacoj (Ranunculaceae) estas anemofilaj. Rimarkinde estas ankoraŭ, ke la anemofilaj Parietarioj kun iliaj 7 specoj uzas apartajn ilojn por alĵeti la polenojn el la anteroj por transportigi ilin de la vento

La entomofiloj vidigas aŭ grandajn tutspeciale kaj vigle koloritajn florojn aŭ kiom ĉi-lastaj estas malgrandaj, kaj tial ne tiel bone videblaj por la insektoj, la floroj kolektiĝas, se ankaŭ ne senescepte, je kapitoloj aŭ umbeloj.

Kelkspece mankas la koloraj petaloj. Por forigi tiun ĉi mankon la stamenoj kaj pistiloj estas alloge kolorigataj, kiel ekz. ĉe la aŭstraliaj Mirtacoj (Myrtaceae). Tiajn okulfrape kolorigatajn florpartojn oni fake nomas atentigilo aŭ allogilo, ĉiuj tiaj plantoj estas certe entomofilaj. Cetere ankaŭ malsimple konstruitaj floroj estas la entomofiloj aŭ almenaŭ la zoidiofiloj (zoidiiphyl — animalofila). Longa tordita aŭ spirala florkolo malebligas la enigadon de polenoj, alportataj de la vento. Frapanta ekz. por tio estas la Aristolokio tuba (Aristolochia sipho) el Ameriko, ĉe kiu la fekundigo ne estas ebla, sen pero de animaloj.

Enirante la sferon de la florbiologio, kaj rigardante la aman vivon de la plantoj, oni estas mirigata pri la akomodemeco reganta tie ĉi. Ĉiam, kiam la plantoj bezonas por sia fekundigo la insektojn, do estante entomofilaj, tiam ili povoscias devigi animalojn je siaj servoj. La plantoj uzas eksterordinarajn rimedojn por allogi la fekundigulojn, sed la lastaj rajte postulas kompensaĵojn, antaŭ ol servi. Pri tio nova malfacila tasko solvenda stariĝis por la florportanto, kiun ĝi solvis je kontentigo de l’ ambaŭ. Laŭ tio, ĉu la plantoj bezonas papilion, burdon, abelon aŭ noktpapilion, ĝi ankaŭ estas devigata konformi la koloron, ordoron kaj formon de sia floro al la respektiva besto.

Do mankas ankoraŭ la postulata materiala kompensaĵo por la surpolvigulo. Estas konate, ke la planto solvis la komplikitan problemon, disponante al la insektoj siajn nektariojn, enhavantajn sukeritan mielon, por kiu la bestetoj amservos. Plue la allogado de floro mem, kaj la ĉiam replenigataj nektarioj kaŭzas, ke la insektoj ree kaj ree vizitas la floron, ĉar nur tiamaniere la fekundigo estas certigata.

Estas ankoraŭ necese, ke ni priskribu la imponan fakton, kiamaniere la plantoj allogadas la insektojn. Ekzistas du vojoj irindaj por la floranto, nome: konsidero de la vid- aŭ de la flasento de l’ insektoj. Unuokaze ĝi realigas la allogadon per florkoloroj, videblaj el granda distanco. Ofte por tio sufiĉas simpla rimedo, ekz. reliefiĝas bone la blankaj kaj flavaj floroj. Sed ne ĉiam tiu ĉi simpla rimedo sukcesas, kaj tiam la planto provizas siajn florojn per ĉarma kolorbrilo, ne restante sen efiko. Tiajn kolorbrilantajn florojn ekz. portas Digitalo purpura (Digitalis purpurea).

Sed mi mirante ekkonas, ke la akomodemeco de la florplantoj al la insektoj atingas ankoraŭ pli altan gradon. Ekzistas multe da plantoj, kiuj alkutimiĝas al iu difinita besteto por esti fekundigata pere de ĝi. Sekve la planto devas fari specialajn koncesiojn al “sia“ difinita besteto, t. e. la planto devas ornami siajn florojn per tiaj koloroj, kiuj plaĉas al la koncerna insekto. Kaj fakte, kelkaj plantoj estas luksaj kaj pompaj al siaj aromoj kaj bonkoloroj por allogi la amservantojn. Ĉi-tie ekzitas odoroj ĉiunuancaj. De naŭza kadavra odoro de la Aristolokio giganta (Aristolochia gigas) kaj Arumo makula (Arum maculatum) ĝis la mielodoro, ankaŭ por la homa nazo tiel agrabla, estas reprezentataj ĉiaj nuancoj, per kiaj estas allogebla la insekta flarsento. Necesas ankaŭ konsideri la flugtempon de la fekundigulo. Estus senutile kaj neprofite, se la floroj lukse brilu kaj ĉarme bonodoru en tempo, kiam la insekto ripozas. Do tagfloranto ne povas influi noktpapiliojn, ĉar la lastaj dormas dumtage. Lonicero (Lonicera), Melandrio alba (Melandryum album), Petunio (Petunia) kaj Filadelfo krona (Philadelphus coronarius), devenante el Azio, atendas noktbestetojn, tial bonodoras nur vespere aŭ nokte, kaj dumtage ilia dolĉodoro rimarkiĝas neniel. Krome oni konas plantojn alkutimiĝintajn tiagrade al la noktbestetoj, ke nur dumnokte ili efikigas siajn florojn, sed dumtage tenas ilin fermitaj.

Plue ni devas aludi al la fakto, ke kelkaj entomofiloj kiel ekz. Violo trikolora (Viola tricolor) kaj kelkaj specoj de Dianto (Dianthus) kaj Veroniko (Veronica) per speciala koloraranĝo montras al la vizitantaj insektoj la vojon al la nektarioj.

La montrita aro de akomodemeco botanika nun kondukas al evolua fazo, en kiu ni bone kaj klare ekkonas muŝo-, abelo-, burdo- kaj bostrikoflorojn. Al la unua grupo apartenas interalie Cinanko vincetoksika (Cynanchum vincetoxicum), kreskanta en tropikaj Azio kaj Afriko. Malofte ĝi ankaŭ nordeniras ĝis la montaroj mezeŭropaj, kie oni ĝin konsideras venena. Ankaŭ la Orkidaco, Gimnadenio konopea (Gymnadenia conopea), tiel nomata, ĉar ĝia floro formsimilas al kulspeco, estas muŝoflora.

Aliflanke estas la specoriĉa genro Salvio (Salvia), troviĝanta en la varmaj kaj varmetaj partoj de l’ tero, kaj la 40 specojn ampleksanta Lamio (Lamium) el Eŭropo, Nordafriko kaj Azio, tiel ankaŭ Ekio (Echium) el la familio Boraginacoj[5] kaj Linario (Linaria), precipe la bela L. alpa, evidentaj burdo- kaj abelo-floroj.

Kiel la papilifloron oni konas Lilion martagonan (Lilium martagon) el la familio Liliacoj, do tial monokotiledonan[6]. Ĝi loĝas en Sudeŭropo, Siberio kaj Japanio, kaj portas penikan kaj kapmallevantan floron kaj verticelajn foliojn. Rimarkinde estas, ke ĝiajn orflavajn cepojn oni manĝas en Siberio. Al la grupo de la papilifloroj ankoraŭ apartenas kelkaj Diantoj. Bostrikofila estas la verda floranta dekspece Listero (Listera).

Estas kompreneble, ke la planto ne jam estas kontentigata, tiam la bestetoj forprenas la mielon el la nektarioj. La planto de deziregas esti fekundigata pere de la mielmanĝanto. Por ke tio certe okazu, la planto instalis specialajn mekanismojn en la floroj por garantii sufiĉan surpudrigon de la insekto. La tiel polvumata besteto forportas la polenojn al alia floro samspeca, trandonas al la stigmato iom da kunportataj polenoj kaj la fekundigo estas perfekta.

Ĝenerale la planto entomofila lokigas la polenportantajn partojn en la floro tiel, ke la mielserĉanta insekto dum sia eniro en la floron devas tuŝi polensakojn, la tielnomatajn anterojn. Kondiĉe estas nune, ke la mielserĉanto laŭcele forte estu surpolvumata per poleno. Por efike subteni tiun procedon, la planto jen kaj jen uzas iom da ruzo. Ĝi devigas la insekton iri difinitan vojon al la nektarioj kun la intenco irigi la besteton al la polenujo. Tiun ĉi celon ĝi atingas starigante ambaŭflanke de la vojo al la nektarioj akrajn haregojn aŭ pikilojn, nepermesantajn al la insektoj devojiĝon. Tiajn rimedojn uzas ekz. Leonuro heterofila (Leonurus heterophyllos) kaj la Krucifero, Brajo alpa (Braya alpina). Ĉi lasta estas planta arkta-alpa.

Ankoraŭ pli forte esprimata estas la akomodeco ĉe floroj transformantaj siajn anterojn je ĵetiloj aŭ batiloj por povi ĵeti la polenon al la insekto alfluganta. Tiun ĉi metodon aplikas ekz. la tre incitiĝema Berbero[7] vulgara (Berberis vulgaris), de kiu jam vivis parencoj en la epoko terciara. La menciataj batiloj estas uzataj de la jam nomita Salvio. Ankaŭ la eksplodaparatoj de Sarotamno (Sarothamnus) de la Iberia duoninsulo servas samcele.

Aliaj plantoj kreis eĉ pli komplikitajn instalaĵojn, dediĉatajn al la celo fekundiga, kiel ekz. kelkaj papilionacoj: Lotuso (Lotus) kaj Onono (Ononus), kiuj elpremas el la kareno la polenon por polvumi la ventron de la insekta vizitanta.

Similmaniere estas provizata la persa Krucianelo stiloza (Crucuanella stylosa). Genia ĵetaparato ebligas al ĝi fortegan pudrumon de la insekto allogata. Cetere, ĉe Koridalo kava (Corydalus cava) kaj Melastomacoj oni povas trovi ĵetaparatojn de plej rafinita konstrukcio. Simile kiel la diritaj Lotuso kaj Onono agas ankaŭ Asklepio[8] siria (Asclepias syriaca) kaj Cinanko vincetoksika (Cynanchum vincetoxicum), ili algluas la polenon al la bestkorpo. La poleno de Orko[9] larĝfolia (Orchis latifolia), Orko malkula (Orchis maculata) kaj Orko moria (Orchis morio) eĉ havas algluilojn.

Pli radikala ol la antaŭaj do agas Aristolokio klemata (Aristolochia clematitis), tenante la insektojn (malgrandaj muŝoj) ĉirkaŭ du tagoj en la receptaklo, ĝis kiam la bestetoj estas fekundigintaj ĝian stigmaton per la alportita poleno kaj samtempe la muŝoj estas denove ree surpolvumataj.

Tiele atingas la planto, ke ĝi plenharmonie kuniĝas kun la bestoj por plenumi siajn ĉeftaskojn porvivajn, la nutradon kaj generadon. La unua parto zorgas por la nutraĵo dum la alia ebligas la fruktigadon.

Malgraŭ la riĉegeco tamen regas ŝparemo en la mastrumo de la planto. Ĝi zorgas, ke la mielo ne disperdiĝu kaj ke tiu ĉi nutraĵo ne estu ŝtelmanĝata de bestetoj netaŭgantaj por la fruktigado.

Ekzemplon, kiel efike planto sian multvaloraĵon defendas, montras la Viskario vulgara (Viscaria vulgaris), portante peĉ-ringon ĉirkaŭ sia trunketo sub la infloresko, per kiu estas malebligata al la suprenrampanta bestetaro atingi la nektariojn. Alian defendilon elpensis Dipsako silvestra (Dipsacus silvestris), kies foliingoj ĉe la bazo formas akvosakojn, konservantajn pluvakvon, barantan la vojn al la nektarioj por insektoj, volantaj rampante atingi la mielon. Ankaŭ ekzistas plantoj, kiuj garnas siajn trunketojn per akraj haregoj, kiel ekz. Simfito oficina (Symphytum officinalis). Tiu ĉi aranĝo devas servi al la sama, jam nomita celo. La reprezentantaj de la familio Kampanolacoj (Campanulaceae) defendas pli simple siajn trezorojn, ĉar la rando de iliaj pendantaj floroj sonorilformaj ne estas venkebla rampante.

Sed kiam la mielujo kuŝas sur la fundo de la flortubo, tiam la enhavo estas havebla nur al insektoj kun longa suĉilo.

Similajn ŝirmilojn oni konas ankoraŭ pluajn, sed la diritaĵo sufiĉas.

Nun ni devas fini. Certe ekzistas ankoraŭ pli multe da sekretoj en la vivo de niaj plantoj, pri kiuj ni deziregas paroli, sed… eventuale aliafoje.

  1. Samtempe provo pri Esp.a botanika terminaro kaj nomenklaturo.
  2. Ĉu skriberaro? Laŭ Ch. Verax “Enciklopedia Vortareto“ — dioika. — Red.
  3. Laŭ E. Boirac “Plena Vortaro“ — Eritreno, speco da fabacoj (Erythrinus), Red.
  4. Eble Kalto (Caltha)? — Red.
  5. Laŭ Ch. Verax — Boragacoj. — Red.
  6. havantan nur unu kotiledonon, t. e. parton de la migdalo, kiu preparas nutraĵon al embrio dum ĝermiĝo. — Red.
  7. Evidenta eraro, ĉar Berbero — popolo nordafrika. Laŭ Ch. Verax — Berberido ankaŭ laŭ E. Boirac — Berberiso. La lasta formo ŝajnas esti pli bona. — Red.
  8. Laŭ Ch. Verax — Asklepiado. — Red.
  9. Laŭ Ch. Verax — Orkido. — Red.