Georges Lagrange — '

Enuo laborista


Matene ci gluiĝas al mi, kiel la ŝlimo,
enuo, vivomastro kaj reĝo ĉiopova,
kiun kapablas venki neniam io nova;
kaj sentas mi tuttagon guston de cia ŝimo.

Enuo senkuraca de l' grizo ĉiuhora,
ne tiu multekosta de vivo tro malplena,
nek tiu romantika de menso riĉe splena:
sed tiu de l' realo, eterne lacodora.

Kiel azen' karoton sekvas kaj ĉaron trenas,
en postkurad' absurda al estonteco hela,
kaj daŭre baraktante en la mucido kela,
mi tiel stultan vivon plu tiras kaj eltenas.

Perdiĝas viglaj jaroj en taskoj de abelo,
en vanaj necesaĵoj, kiuj nomiĝas devoj,
dum fuĝas vera vivo, forflugas altaj revoj
kaj ĉio interesa, ĉiam por tuja celo.

Ripozaj horoj, paŭzoj kaj tempoj sunferiaj
pasas vaporaj kiel matennebul' surlaga,
sed ne plu forgesiĝas la kruda ĉiutaga
kaj peza jungiteco ĉe l' zorgoj materiaj.

Enuo pro l' kunhomoj kun etanima klaĉo,
enuo pro l' fremdeco al mondo tro maljusta,
enuo pro okupo banala kaj sengusta,
enuo pro l' vulgaro de l' vanta babilaĉo.

Senlima, monotono, enuo mare vasta,
enuo, kiun amo momenton nur forŝminkas,
indiferent', en kiun ĉia vivemo sinkas,
kaj kiu finsopiras al nenieco lasta ...

Noto redakti

Unue aperis en la Nica Literatura Revuo 7/5 (n-ro 41) p. 165, aŭgusto 1960.