Epiloge/Fine ni trafis la celon

El verkoj de E. LantiSennacieca Asocio Tutmonda (p. 84-86)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Fine ni trafis la celon…[1]

Estis jam malfrue en la nokto, kaj mi pretiĝis enlitiĝi, kiam oni insiste sonorigis ĉe la sojlo de mia loĝejo. Malferminte la pordon, kun granda miro mi ekvidis la bolŝevikan esperantiston Fermal kaj la menŝevikan Maraŝ. Kion, diablo! volas tiuj entruduloj mi pensis? Sur la vizaĝo de la du neatenditaj kaj nedezirataj vizitantoj radiis esprimo de kontento kaj de entuziasmo, kaj tuj ekparolis Fermal:

– Pardonu, K-do Lanti, sed ni estas certaj, ke vi ne riproĉos al ni, kiam vi ekkonos la celon de nia vizito. Ni alportas al vi tiom eksterordinare gravan novaĵon, ke vi eĉ dankos al ni pro tio, ke ni ne volis eĉ unu solan horon prokrasti ĝian konigon al vi…

Invitinte la du gajmienulojn, ke ili eniru mian ĉambron, mi diris komplezeme:

– Nu, bonvolu sidiĝi; mia aŭdorgano estas streĉegita por aŭskulti vian raporton…

Tiam per iom knaranta voco Maraŝ ekparolis:

– Kiel vi certe scias, antaŭ kelkaj monatoj la supera instanco de la II-a Internacio sin turnis al tiu de la III-a kun propono pri aranĝo de unuecfronta agado kontraŭ la faŝismon. Unue venis el Moskvo ne tre favora respondo, sed post kelkaj personaj intertraktoj de la gvidantoj finfine estas nun atingita plena interkonsento, kiu esperigas post kelka tempo ne nur unuecfrontan agadon, sed eĉ rekuniĝon de la disigitaj fortoj en unu saman organizon. Tial ke mi kaj Fermal havas sufiĉe intiman kontakton kun la gvidantoj de niaj respektivaj partioj, ni povis esti jam informitaj pri la okazaĵo, pri kiu ĉiuj komunistaj kaj socialistaj gazetoj morgaŭ larĝe raportos…

– Ni tamen ne venus ĝeni vin nur por sciigi tion, se en la interkonsento farita ne estus ankaŭ tre grava decido pri esperanto, intermetis Fermal.

– Kompreneble, akcentis Maraŝ, prezentante al mi paperfolion kun peto, ke mi bonvolu mem konatiĝi per propraj okuloj kun la eksterordinare grava teksto, kiu fakte signifas la definitivan venkon de esperanto en la laboristaj rondoj.

Preninte en la manojn la folion, kun streĉa atento kaj granda surprizo mi legis jenon:

"… Kiel plia signo, ke la interkonsento farita inter ambaŭ organizoj (II-a kaj III-a Intemacioj) signifas radikalan ŝanĝon en ilia ĝisnuna politiko kaj taktiko, estas decidite fari ĉiujn necesajn aranĝojn, por ke la internacia lingvo esperanto fariĝu kiom eble plej baldaŭ la oficiala lingvo por ĉiuj internaciaj rilatoj. Tiu decido estas motivigita per la sekvaj konsideroj:

"1) La finfina emanĉipiĝo de l’ proletaro povas okazi nur mondskale; konsekvence necesas, ke la laboristoj el ĉiuj landoj estu pli kaj pli intime interligitaj kaj sentu sin solidaraj. 2) Bedaŭrinde la malsamlingveco tre malhelpas, ke la simplaj laboristoj sentu kaj spertu solidaron. 3) Tia stato plie estas unu el la kaŭzoj de la facilo, laŭ kiu demagogoj kiel Musolini kaj Hitler povas utiligi la naciemon de la popolamasoj por trompi kaj sklavigi ilin. 4) La naciismo ja estas unu el la plej intensaj kaj danĝeraj ideofortoj kaj pasioj, kiuj impulsas la homojn; sekve ĉiu taŭga rimedo por kontraŭbatali la naciemon devas esti aplikata kaj esperanto nekontraŭdireble estas unu el tiaj rimedoj.

"Por efektivigi tiun nian decidon, jenaj praktikaj aranĝoj estu senprokraste farataj: a) Entrepreni en la gazetaro viglan kaj daŭran propagandon por esperanto; b) ektrakti kun la laboristaj esperantaj organizoj, por ke ties membroj helpu nin en la efektivigo de nia decido; c) rekruti ĉiujn spertajn kaj sufiĉe klerajn esperantistojn por komisii al ili la tradukadon en esperanton de ĉiuj gravaj verkoj kaj dokumentoj necesaj por la klerigado kaj informado de la tutmonda laboristaro; d) aperigi komence monatan kaj iom poste dusemajnan gravan revuon en esperanto; e) postuli, ke post unu jaro neniu nova funkciulo aŭ oficisto povos esti akceptata, se li ne scipovas esperanton; f) en la landoj, kie la regado jam estas en la manoj de reprezentantoj de l’ proletaro, tie esperanto estu devige instruata en la lernejoj…"

– Mi apenaŭ povis kredi je miaj okuloj kaj suspekteme rigardis al Maraŝ kaj Fermal: "ĉu tio ne estas mistifiko", mi pensis. Sendube Fermal vidis mian suspekton kaj li eldiris:

– Ni komprenas vian miregon, K-do Lanti, sed tiu teksto estas tute aŭtentika kaj morgaŭ vi povos legi ĝin en la partiaj gazetoj. Cetere por montri al vi, kiagrade aliiĝis la spiritostato de la gvidantoj, eksciu, ke jam Trocki estas survoje al Moskvo, kie de nun li kunlaboros bonkamarade kun Stalin. Simile okazas en Sovetio rilate al malliberigitaj anarkistoj kaj menŝevikoj.
Aliparte en la 30-paĝa raporto el kiu ni kopiis la tekston, kiun vi ĵus legis, estas deklaroj tre signifoplenaj pri la nova sinteno de la komunistaj kaj socialistaj gvidantoj. Ambaŭ konfesas tute malkaŝe kaj sincere, ke ili faris en la pasinto multajn erarojn kaj ne taksis je ĝusta valoro plurajn faktorojn, kiuj tamen ludas grandan rolon en la evoluo de l’ socioj. La kreskanta minaco de l’ fasismo finfine saĝigis niajn gvidantojn kaj tial ili decidis ĉesigi la fratbatalon…

.........................

Mi frotis al mi la okulojn kaj mirigite konstatis, ke estas tute mallume en mia ĉambro. Kio do okazis? Ĉu mi sonĝis? Kie estas Fermal kaj Maraŝ? Malaperintaj!…

Ne povas esti dubo: mi faris belan, tre belan sonĝon…

E.L.

  1. "Sennaciulo" de 25.4.1933.