KELKAJ FABLOJ EL ESOPO.

Fonto: The Esperantist

La Alaŭdo kaj Alaŭdidoj.—En kampo da matura greno troviĝis kovitaro de alaŭdidoj, kaj la patrino ĉiutage atendis la venon de la rikoltistoj. Ĉiufoje kiam ŝi foriris, ŝi ĉiam diris al siaj geidoj ke ili rakontu al ŝi ĉion, kio okazos dum ŝi forestis. En tago, alvenis la mastro. "Estas nun la tempo voki ĉiujn miajn najbarojn," li diris, "kaj rikolti mian grenon."

Kiam la maljuna alaŭdo aŭdis pri tio, ŝi diris al siaj idoj: "Se li fidas je siaj najbaroj, li ne baldaŭ rikoltos sian grenon."

La proksiman tagon, la bienulo revenis, kaj vidante nenion faritan, li diris al sia filo: "Iru kaj voku viajn onklojn kaj kuzojn, por ke ili komencu morgaŭ." Sed la alaŭdo diris al siaj idoj ke ili ne timu, "Ĉar," ŝi rimarkis, "la parencoj ankaŭ havas siajn kampojn da matura greno, kiujn ili devas rikolti."

Ŝi denove forestis, kaj la mastro, venante kiel antaŭe, nun diris al sia filo: "Ni mem laboru kaj komencu morgaŭ nian rikolton."

Kiam la alaŭdidoj rakontis tiun diron al la patrino—"Nun," diris ŝi, "ni vere bezonas forflugi."

"Kion vi deziras farita, tion vi mem faru."

(6266).

La azeno en leona haŭto.—Azeno, vestita je leona haŭto, fiere vagadis kaj timigis ĉiun el la timemaj bestoj kiujn li renkontis en la ĉirkaŭaĵo. Ekvidante vulpon, li ankaŭ volis malkvieti tiun ĉi. Sed Rejnardo, aŭdinte la azenanbruan voĉon, diris:—"Nu, ja, mi ankaŭ timiĝus se mi ne ĵus estus aŭdinta vin bleki."

"Trompantoj ĉiam estos eltrovitaj"

(6266).

La Leono kaj la Bovoj.—Tri bovoj sin paŝtis sur herbejo, tre pace kaj amike. Leono jam de longe estis rigardinta ilin kun la espero je kapti ilin, sed sentis ke ne estos ŝanco por tion fari, dum ili kune restados.

Tial li sekrete ekdissemis malbonajn kaj falsajn dirojn pri unu kontraŭ la aliaj, ĝis tio naskis ĵaluzon kaj malfidon inter ili. Tuj kiam la leono vidis ke ili evitis unu la aliajn kaj sin paŝtis malkune, li sin ĵetis sur ĉiun aparte, kaj tiel sukcesis ke ĉiu el ili fariĝis facila kaptaĵo de la leono.

Kiam amikoj malpacas, malamikoj profitas.

(6266).

Pri la aliaj tekstoj kun la sama titolo, vidu La rano kaj la bovo.

La Rano kaj la Bovo.—Bovo sin paŝtis en marĉejo kaj okazis premi sian piedegon inter kelke da ranidoj, kaj morte premegis unu el la kovitaro. Postvivanta ranido forkuris al la patrino por sciigi al ŝi la teruran novaĵon.—"Kaj, ho patrino, estas tre granda besto, granda kvarkrura besto kiu tion faris!"—"Tre granda?" diris la maljuna ranino. "Kiel granda? Ĉu ĝi estas tiel dika" (kaj ŝi ŝveligis sin multe) "tiel dika kiel tio?"—"Ho!" diris la ranideto, "multe pli dika ol tio."—"Nu, ĉu ĝi estas tiel granda?" (kaj ŝi ŝveligis sin ankoraŭ plie)—"Certe, patrino, ĝi estas; kaj, eĉ se vi krevigos vin, vi neniam atingos la duonon de ĝia dikeco."

La maljuna ranino, kolerante ke ŝia povo tiel estas dubata, alian penadon faris kaj vere krevis.

"Sin tro ŝveligi estas danĝere."