Malfermi ĉefmenuon

Vikifontaro β

Esperanta Sintakso

Indekso : Esperanta Sintakso (1903)
de Paŭlo Fruictier


Kolekto de »Lingvo Internacia«

No 3

 Komuna literaturo No 205.


ESPERANTA SINTAKSO.

Laŭ verkoj de S-ro D-ro ZAMENHOF kaj aliaj aŭtoroj.

En Esperanto verkita de

PAŬLO FRUICTIER

redaktoro de »L. I.«




Kun prezenta letero de S-ro P-ro Th. Cart.



ELDONOJ DE REVUO

»LINGVO INTERNACIA«


Szegzárd, Hungarlando
Lengyel Pál.
Paris, 27 Boulevard Arago
Paul Fruictier.
1903.



Al Sinjoro Fruictier.


Kara Amiko!

Vi petis, ke mi prezentu vian libron al Esperantistaro. Prezentadon ĝi ne bezonas: ne sole ĉar la ĉefredaktoro de »Lingvo Internacia« jam elmontris sian valoron, sed precipe ĉar lia verko estas kunmetita laŭ principoj de severega metodo. Efektive, kio estas farita per Scienco kaj en ĝia nomo, tio tute ne bezonas patronadon, ĉar ne ekzistas pli alta.

Vi tre bone komprenis, ke, jam en ĝia nuna stato, Esperanto povas kaj devas esti studata kiel vera lingvo, kia ĝi estas; anstataŭ trudi regulojn, niajn regulojn al la lingvo, ni devas ilin ĉerpi el ĝi mem, t. e. el verkoj de D-ro Zamenhof kaj de plej bonaj Esperantistoj. Kaj ke tiuj leĝoj estas larĝaj, tio ne mirigis vin nek min, nek ankaŭ mirigos tiujn, kiuj komprenas la spiriton de la lingvo kaj la kaŭzojn kaj kondiĉojn de ĝia triumfo.

Ĉu do estas necese post tio aldoni, ke vi ne intencis, eĉ unu momenton, korekti tion, kio okaze ne plaĉis al vi? Vi ne imitis tiun faman kuraciston, kiu, ne trovinte korpon de infano konforma je proporcioj juĝataj de li normalaj, mallongigis la krurojn, elkurbigis la bruston, rektigis la ŝultrojn kaj ovaligis la kapon tiel, ke la infano, iĝinte perfekta, pro sia perfektiĝo mortis.

Ni do vivigu Esperanton tian, kia ĝi estas: ne venis ankoraŭ tempo ĝin korekti. Tiujn samajn principojn ni havas, kara Amiko, kaj, konservante tamen rajton libere juĝadi, konforme al ili ni laboros.

Via

Th. Cart.

Parizo, la 24-an de junio 1903.



Kelkaj vortoj de l' aŭtoro.


Esperanto fariĝis viva lingvo, uzata skribe kaj buŝe de plej diverslingvaj homoj. Elpruvite praktike por multaj fakoj el ĉiutaga vivo, la lingvo aperis kiel plej riĉa kaj simpla, poezia kaj klara samtempe. Tio kredeble kaŭzis, ke dum ĝia dekses jara ekzistado, ĝi konservis sen ia difekto sian propran »spiriton« internacian, egale kompreneblan por ĉiuj popoloj.

Tiun spiriton ĝisnunaj Esperantistoj (aŭ almenaŭ plej multo el ili) akiris per zorga legado de diversaj verkoj el nia »Biblioteko«; tion ili povis fari nur per longa persona laborado, pro manko de plenaj lernolibroj kaj vortaroj.

Sed hodiaŭ, kiam multegaj personoj ekiras nian »rondon familian« kaj pli kaj pli celas per tio ricevi nur plej rapidan profiton, oni plu ne havos tempon aŭ povon fari tiun saman laboron; sekve oni vole-nevole enkondukos naciajn apartaĵojn en nian lingvon kaj riskos tiel ĝin difekti.

Jen kial mi decidis publikigi tiun libreton. Certe mi ne celas senutiligi naciajn lernolibrojn aŭ sennecesigi personan legadon de niaj verkoj: ĉio tio ĉi estos ĉiam utila por lerni lingvon internacian, kiel nacian; sed mi volas helpi al verkado de plenaj naciaj lernolibroj aŭ al tralegado fruktodona de Esperantaj libroj, difinante kaj fiksante leĝojn, kiujn doktoro Zamenhof ne volis doni »el katedro«, sed proponis modeste per ekzemploj.

Oni eble trovos, ke tiu verketo mankas planon kaj formon; oni renkontos troaĵojn, ripetitaĵojn; oni plendos pri mankoj; tion ĉi mi scias tiel bone, kiel iu ajn, sed ĝin mi volis iom: unue, por ne atendigi senfine la publikon; due, ĉar mi plej zorge klarigis kaj (por oportuneco) ripetis punktojn, pri kiuj oni plej ofte demandis min de l' tempo, kiam mi faras kursojn kaj estas redaktoro de »Lingvo Internacia«; trie, ĉar estis necese klarigi detale, ekzemple por franco, tion, kio ŝajnas tute natura al anglo aŭ germano; fine, mi konfesas, ĉar tiu verketo estas en mia ideo nur parto de alia pli plena kaj pli grava, kiun mi faros, se tion permesos al mi la estonto.

Kiel oni vidos, mi donis kiel certa nur tion, kio efektive estas certa laŭ ĝenerala uzado, aŭ laŭ vortoj aŭ ekzemploj de Doktoro Zamenhof. Kiam tio ĉi povis esti interesa, mi citis detale fontojn de miaj ekzemploj: senutile estas diri, ke mi ne permesis al mi krei ekzemplojn por bezonoj de ia temo: tio apartenas nur al aŭtoro mem de la lingvo, ne al alia. Escepto tamen estas farita unue por tiuj reguloj, kiuj estas pure gramatikaj aŭ neniel disputataj, due por kelkaj paragrafoj en parto dediĉita al artikolo.[1]

Miajn ekzemplojn mi tiris unue el verkoj de Doktoro Zamenhof, precipe el »Ekzercaro« kaj »Hamleto«, kiujn ĉiu povas ankoraŭ nun aĉeti; mi devas tamen diri, ke mi uzis la unuajn eldonojn de tiuj verkoj, ĉar en ili ne estas alportitaj ŝanĝoj de aliaj personoj. Poste, mi prenis ankaŭ miajn ekzemplojn el verkoj de aliaj malnovaj Esperantistoj, aŭ ĉar mi havis ilin antaŭ okuloj, aŭ ĉar citebla frazo pli bone klarigas regulon. Nomon de tiuj personoj oni trovos citita en la verko mem; tie ĉi mi diros nur, ke mi trovis grandan helpon precipe en bonegaj lernolibroj aŭ skizoj gramatikaj de S-roj Einstein, de Beaufront, Cart, da Costa, Gernet, Kofman, Nylén, Villareal, kaj aliaj[2].

Fine, mi devas diri, ke mi ne pretendas doni tie ĉi ĉiujn regulojn, ekster kiuj oni devige skribos malbone en Esperanto; eĉ mi ne diras ke oni devige skribos malbone, se oni iros kontraŭ ili, sed certe oni ricevos de ili helpon. Oni ja trovas en bonaj aŭtoroj ankaŭ kelke da maloftaj aliaj skribmanieroj, sed mi ne parolis aŭ ne prenis ilin pro ilia tro malgranda uziteco, kvankam kelkaj tre plaĉas al mi.

Resume, mi verkis tiun libreton, trudinte al mi unu regulon: konstati ne proponi; kaj per tio ĉi, mi kredas esti fidela al la observa metodo, kiu regas lingvajn sciencojn, kiel aliajn naturajn. Kaj se iu estas terurigita de ŝajna longeco aŭ komplikeco de tiu sintakso, tiel simpla tamen rilate al aliaj lingvoj kaj nesimpla absolute nur pro diverseco de niaj naciaj kutimoj, tiam mi konsilos ke li zorge meditadu tiujn ĉi principojn, kiujn donis S-ro Cart en sia supera kurso ĉe Pariza Sorbonno.

1. Esperanto, estante kapabla ĉion esprimi, devas unue esti plej facile akirebla de mezinstruaj homoj.

2. Logiko helpas igi lingvon facila, sed ne absolute: ĝi devas, laŭ supra principo, cedi se bezone antaŭ iaj lingvaj kutimoj komunaj ĉe Eŭropaj popoloj, kaj kiujn Esperanto tute ne celas korekti.

3. La principo de internacieco, kiam tiu ĉi estas absoluta, devas do ĉiam superi ĉiujn aliajn.

4. En Esperanto estas nur: a) unu stila regulo: skribi plej klare. Kio estas klara, tio povas esti nekorekta, sed neniam malbona; b) unu malpermeso: skribi malklare. Kio ne estas klara, tio povas iafoje esti korekta, sed neniam bona.

5. Ekster supraj reguloj estas nur personaj opinioj aŭ kutimoj, ofte interesaj kaj respektindaj, eĉ uzindaj kiel modeloj, sed kiuj ne povas esti trudataj kiel leĝoj.

Parizo, 26-a de majo 1903.

Paul Fruictier.



MALLONGIGOJ.


Komunaj:


e. = ekzemple. D-ro, Do = Doktoro.
k. a. = kaj aliaj. Frl., F-ino = Fraŭlino.
k. c. = kaj ceteraj. K-io, Ko = Kompanio.
k. s. = kaj similaj. n-ro, No = numero.
k. sekv. = kaj sekvantaj. P-ro, Po = Profesoro.
k. t. p. = kaj tiel plu. S-ro, So = Sinjoro.
t. e. = tio estas. S-ino = Sinjorino.


En serio da similaj kunmetitaj vortoj oni skribas ofte:

Rus-, Svis-, Turk-, Svedlando = Ruslando, Svislando, Turklando, Svedlando.

Rusl. = Ruslando.

El- kaj enportado = elportado kaj enportado.

Specialaj por tiu libro:

Z. = »Ekzercaro« de Doktoro Zamenhof.

Haml. IV. 2. = Hamleto, en akto 4-a, sceno 2-a.

Esperantisto 38/27 = paĝo 27-a en No 38-a.

Mary. XX. 7. = Princino Mary (de So de Wahl), paĝo 20-a, linio 7-a.

K. T. = Kvar Tagoj, de So Kazi-Girej.

Aliaj verkoj estas nome cititaj.

L. I. = revuo »Lingvo Internacia«.

Interkrampaj nombroj montras ordajn numerojn de paragrafoj, kiujn oni konsilas legi.




ESPERANTA SINTAKSO.



I.

DIFINO DE VORTOJ.


1. Sintakso montras kiamaniere vortoj interligiĝas por formi ĉenon de parolado.

2. Parolado konsistas el propozicioj.

3. Propozicio estas aro da vortoj, per kiu oni certigas (aŭ demandas) agon, staton aŭ econ pri persono aŭ afero. Plena propozicio konsistas el du ĉefaj partoj (aŭ terminoj):

4. Subjekto pri kiu oni certigas ion;

4. Predikato, afero, kiun oni certigas pri subjekto.

Rim. 1. Subjekto povas iafoje ne esti esprimata. E.: Pluvas, fulmas.

Rim. 2. Iafoje propozicio estas neplena, kiam mankas unu el la terminoj.

Tiam mankanta termino povas facile esti divenata per ĉenigo de ideoj, ekzemple en respondoj.

5. Subjekto de propozicio estas ĉiam: a) unu substantivo (aŭ kelkaj substantivoj); b) aŭ alia vorto uzata substantive, nome: pronomo (mi), adjektivo (mia kara, mia belo estis brava, juna dano,—tri fratoj vivis amike; unu mortis), infinitivo (mensogi estas honte); c) aŭ vorto de alia klaso uzata, kiel materia esprimo de ĝia propra formo (kiel—la vorto kiel estas uzata post tiel.)

Rim. Oni povas ankaŭ preni enhavon de tuta propozicio por subjekto de sekvanta propozicio: Estas agrable al mi, ke vi aĉetis tiun domon. Tie ĉi »ke vi aĉetis« estas la subjekto.

6. Predikato estas a) predikateca verbo, kiu montras per si mem en difinita maniero ian agon, ian staton, ian econ. E.: Arbo kreskas, verdiĝas;

b) aŭ ne predikateca verbo, kiu ne montras per si mem difinitan agon, sed estas akompanata de adjektivo, participo aŭ substantivo predikateca (difinanta kaj priskribanta subjekton). E.: urbo estas belega; kolombo estas birdo; k. t. p. Tion oni nomas disigita predikato.

7. Predikato povas esti pli precize difinata de adverbo, aŭ de substantivo (aŭ vorto uzata substantive) regata de prepozicio. Tio utilas por montri objekton[3] de ago kaj apudajn cirkonstancojn. E.: Cesaro venkis Pompeon en granda batalo.

8. Substantivo povas esti difinata pli precize per aldono de alia substantivo aŭ substantivaĵo. E.: Tarkvino, reĝo de Romanoj. Tion oni nomas apudmeto.

9. Al ĉiu substantivo oni povas aldoni adjektivojn aŭ participojn, kiuj ili ankaŭ povas esti difinataj de aliaj substantivoj.


E.: Homo mortiginta sian patrinon estas granda krimulo. Homo utila je sia lando mortis.


Rim. 1. Adjektivo, aldonita sen ia pero al substantivo, estas nomata apudmetita por ĝin distingi de tiu, kiu estas aldonita per pero de verbo esti. E.: homo bona (adj. apudmetita), homo estas bona (adj. predikateca).

Rim. 2. Al substantivo oni povas ankaŭ aldoni aliajn vortojn por ricevi ian difinon: la, tiu, ĉiu, k. c.



II.

ARTIKOLO.

I. Uzado ĝenerala.

10. Artikolo »la, l'« neniam povas esti en multenombro aŭ en akuzativo. Oni uzas ĝin nur por difini vortojn, t. e. por montri, ke oni parolas pri konata, preciza afero, apartigita de ĉiuj aliaj similaj aferoj.

Se oni parolas pri ia ajn ne konata, komune aŭ ne precize difinita afero, tiam oni uzas neniam »la«. En tiaj okazoj oni povas ofte meti antaŭ la vorto (pense aŭ efektive) unu el vortetoj »unu, ia, kelka«, aŭ el esprimoj »iom da, kelke da« k. s.

La celo de artikolo »la« estas pli klarigi frazon, malhelpante, ke oni konfuzu priparolatan aferon kun alia simila. Tial oni povas ofte neuzi tiun vorteton, kiam ĝi efektive ne klarigas la ideon kaj kiam ni estas allogataj uzi ĝin nur pro nacia kutimo. La sola kondiĉo estas, ke la frazo restu ĉiam plej klara.

Se oni estos embarasata, prefere estas neuzi artikolon ol ĝin trouzi. Manko da artikolo estas ja malpli malagrabla ol superfluo. Aliparte estas pli bone skribi plej mallongajn frazojn.

Sed la unua, ĉefa regulo estas: skribi plej kompreneble por ĉiuj. Oni do ne ŝanceliĝu uzi artikolon, se ĝi ŝajnas iom pli klarigi kaj faciligi frazon; aŭ almenaŭ oni ŝanĝu formon de tiu frazo, se oni ne volas uzi artikolon pro ia kaŭzo.

Rim. 1. Ni esploru jenajn ekzemplojn: Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis simila al la patrino (Z.), kaj: La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo (Z.). Oni tuj vidas, ke »la« estas utila nur por belsoneco kaj insisto, sed ne necesa. »Maljuna, patrino« estas jam bone difinitaj de »unu vidvino havis du filinojn«; »domo« estas jam bone difinita de »en kiu oni lernas«.

Rim. 2. Sed ni esploru jenajn frazojn: Venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana, kaj: Mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelke da seĝetoj, (Z.) oni vidas, ke artikolo estas nepre necesa por komprenigi klare kaj rapide la ideon. Se ni dirus: »venigu kuraciston«, oni povus kredi ke ni volas ian ajn kuraciston. Per »la« ni montras: »venigu tiun kuraciston, kiun ni konas«, aŭ »kiu jam kuracis nin«. Simile: »mi aĉetis por infanoj tableton« signifus, ke tiuj infanoj estas iaj ajn infanoj, sed ne la niaj aŭ tiuj, pri kiuj ni jam parolis.


II. Uzoj apartaj.

11. Ofte oni uzas »la« antaŭ nomo de unu individuo, unu afero, por montri, ke oni celas la tutan genton.


E.: La riĉulo havas multe da mono (Z.), t. e. ĉiuj riĉuloj.
La botisto faras botojn kaj ŝuojn (Z.) t. e. ĉiu botisto.
Oni diras, ke la vero ĉiam venkas (Z.).
En la arbaro, en la historio, en la urbo, sur la kamparo, k. t. p.


12. Simile antaŭ vorto en multenombro »la« povas montri ĉiujn estaĵojn apartenantajn al la klaso citata.


E.: La ŝipanoj devas obei la ŝipestron (Z.), t. e. ĉiuj ŝipanoj.
La Parizanoj estas gajaj homoj (Z.) t. e. en ĝenerala maniero, ĉiuj homoj loĝantaj en Parizo estas gajemaj.


13. Kiam la senco restas komprenebla, oni povas en tiaj okazoj forigi »la«.


E.: Vitro estas rompebla kaj travidebla. (Z.)
Verkisto verkas librojn kaj skribisto simple transskribas paperojn. (Z.)
Luteranoj kaj Kalvinanoj estas Kristanoj. (Z.)
Urbanoj estas ordinare pli ruzaj ol vilaĝanoj. (Z).
En urbo, en historio, en arbaro, sur kamparo, en filozofio, k. c.


III. Propraj nomoj.

14. Oni plej ofte ne uzas artikolon »la« antaŭ propra nomo. Tion oni ne faras ankaŭ por la vortoj: Sinjoro, Sinjorino, Fraŭlino, kaj similaj,—aŭ por nomoj de profesio, rango, k. c. sekvataj de propra nomo.


E.: Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto. (Z.)
Esperanto estas kreita de Doktoro Zamenhof.
Imperiestro Vilhelmo II-a reĝas en Berlino.


15. Kiam estas adjektivo aŭ substantivo antaŭ propra nomo, tiam oni povas uzi artikolon »la«.


E.: Antaŭ hieraŭ estis granda movado en Varsovio, aŭ pli vere en la tuta Eŭropo. (Grabowski, Nova Jaro.)
Li aŭdis pri nia lingvo per la granda lingvisto Doktoro Gabrielo Bálint. (P. Nylén, Lingvo Internacia, 28.)


Rim. Oni trovos grandan konfuzaĵon en la aŭtoroj, eĉ plej bonaj, pri uzo de artikolo »la« antaŭ propra nomo. Regulo plej simpla estas: demandi ĉu uzo de artikolo aldonas ion necesan por malhelpi malkomprenon? Oni devas konfesi, ke preskaŭ ĉiam »la« estas tute ne utila antaŭ propra nomo, ĉar neeble estas konfuzi estaĵon, aferon aŭ personon nome cititan kun alia. Tial varme konsilinde estas uzi neniam artikolon antaŭ propra nomo, eĉ antaŭigata de adjektivo aŭ substantivo, escepte, kiam (tre malofte) oni povos trovi ian profiton en ĝia uzo. Tial inter jenaj frazoj el »Ekzercaro« de Doktoro Zamenhof: »La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P.« kaj »Gesinjoroj N. hodiaŭ venos al ni«, la dua estas tre preferinda.

16. Kiam propra nomo estas uzata en senco komuna, tiam oni uzas kompreneble artikolon, kiel por aliaj komunaj nomoj.


E.: La turko ekpafis al mi,—t. e. tiu turko, pri kiu mi parolis.
La rusoj loĝas en Rusujo.
La Tolstoj estas maloftaj,—t. e. homoj kiel Tolstoj.
Calderon estis la Aristofano de Hispanujo,—t. e. Calderon ludis en Hispanujo saman rolon, kian Aristofano ludis en Grekujo.


IV. Gradoj de komparo.

17. Oni uzas laŭvole artikolon »la« en gradoj de komparo. Tamen oni renkontas ĝin pli ofte kun »plej«, ol kun »pli«.


E.: El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. (Z.)
Kial? demandis mi kun elvido de la plej pura simplanimeco. (Mary 14.)
Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. (Z.)
Plej bona estos, se vi ĝin forgesos!
Ekzistas en ĉiel' kaj sur la tero
Pli da aferoj, ol en la lernejoj
Instruas filozofoj, Horacio.
(Haml. I. 5.)
Ke mi forte vin amas, ho plej kara mia, tion ĉi kredu al mi. (Haml. II. 2.)
La mallaŭdo de tia persono devas esti pli grava ol la aplaŭdado de alia. (Haml. III. 2.)
Via pano estas malpli freŝa ol mia. (Z.)


Rim. 1. La supra regulo koncernas nur la terminojn de l' komparo, sed ne la komparilojn mem (pli, malpli). Oni ja uzas »la pli«, »la malpli«, nur por montri superlativon inter du aferoj: »unu vidvino havis du filinojn; la pli maljuna ...« (Z.)

Rim. 2. »La« oni ordinare ne uzas antaŭ »plej, malplej«, kiam tiuj vortoj rilatas verbon: »Li estas la homo, kiun mi plej admiras.«


V. Antaŭ adjektivo.

18. Kiam adjektivo difinas substantivon esprimitan, reguloj estas samaj, kiaj por substantivo sola.

19. Kiam adjektivo estas sola, t. e. kiam la substantivo, kiun ĝi difinas, ne estas esprimita, tiam oni uzas ofte artikolon antaŭ la adjektivo.


E.: Ili batis unu la alian. (Beaufront.)
Jen estas via ĉapelo kaj jen la mia.
La Plejpotenca, faru nian venon
Por li saniga.
(Haml. II. 2.)
... Alie kiu volus elportadi
La mokojn kaj la batojn de la tempo,
La premon de l' potencaj, la ofendojn
De la fieraj, falson de la juĝoj...?
(Haml. III. 1.)


Rim. Kontraŭan uzon oni renkontas:

Ne estas vi sensenca, ĉar alie
Nenion vi decidus; sed la senco
En vi sendube tute malsaniĝis,
Ĉar eĉ freneza tie ne erarus. (Haml. III. 4.)

20. Preskaŭ ĉiam oni uzas »la« antaŭ nombra adjektivo montranta tagon, horon, vicon, k. c. kiam la vorto »tago, horo« k. c. ne estas esprimita. (75.)


E.: Januaro estas la unua monato de la jaro, aprilo estas la kvara, novembro estas la dek-unua, decembro estas la dek-dua. (Z.)
Hodiaŭ estas la dudeksepa (tago) de marto. (Z.)


21. Iafoje artikolo »la« antaŭ adjektivo (kaj antaŭ substantivo komuna) servas por igi ĝin propra nomo.


E.: La patro adoras nur la Nevideblan. (Kofman, Kain, I. 1.)
Preĝu al la Sankta Virgulino. (Z.)
Demandu vin la Kreanton. (Kofman, Kain, I. 1.)


VI. Sezonoj, monatoj, tagoj, festoj.

22. Antaŭ nomo de sezono oni uzas laŭvole »la«.


E.: En la vintro oni hejtas la fornojn. (Z.)
En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj. (Z.)


23. Por monatoj kaj tagoj de semajno oni ordinare uzas artikolon nur se kunestas alia komuna vorto.


E.: Hodiaŭ estas sabato kaj morgaŭ estos dimanĉo. (Z.)
Januaro estas la unua monato de la jaro. (Z.)
Mi iros la proksiman ĵaŭdon. (Cart, Esp. en 10 lec. V.)
Monato septembro estis pluvoriĉa.
Ni kutime iras sur la kamparon dum la monatoj julio kaj aŭgusto.


Rim. 1. Oni povas agi por tiuj nomoj, kiel por la propraj. Tamen oni atentu bone esprimi sian penson. En la frazo: »mi iros la proksiman dimanĉon«, multaj komprenas: »la plej proksiman dimanĉon«, kion ili ne faras per »mi iros proksiman dimanĉon«. Aldoni tie la vorton »plej«, estus do utile.

Rim. 2. Ne konsilinde estas uzi »la« anstataŭ »ĉiu«, kiel ekzemple en la frazo: »En la dimanĉo mi restas hejme« (Cart), ĉar senartikolaj popoloj povus ne kompreni tiun formon. Multe pli klare oni diras: »Mi restas hejme en ĉiu dimanĉoĉiudimanĉe«.

24. Tago de festo estas nomata en Esperanto laŭ jena maniero: Paŭla festo, Paŭla tago, Tago de Sankta Petro, k. t. p.; oni do ne devas diri, kiel en kelkaj lingvoj: La Sankta Petro.


VII. Aliaj okazoj.

25. En citado de nomoj oni povas laŭvole ripeti aŭ ne ripeti »la« antaŭ ĉiu aparta substantivo aŭ adjektivo.


E.: La arboj, floroj kaj kreskaĵoj de tiu ĝardeno estas belaj.
La saĝa, elokventa kaj lerta advokato diris.
aŭ: La arboj, la floroj, k. c.
Sed de l' tabulo de memoro mia
Forviŝu mi mem ĉion, kio restis,
Sentencojn ĉiujn el la libroj, ĉiujn
Pentraĵojn, postesignojn, kiujn lasis
Sur ĝi la pasintaĵo kaj juneco,
Observojn kaj la spertojn de la vivo.
(Haml. I. 5.)


26. Antaŭ infinitivo oni ne uzas artikolon. Ne diru do: »la manĝi kaj la trinki estas necesaj por la vivi«, sed: »manĝi kaj trinki ...«, aŭ: »la manĝado kaj la trinkado ...« (167. R. 1.)

27. Post vortoj »kies, ĉiu, ĉiuj« oni ne uzas artikolon.


E.: La domo, kies tegmenton vi vidas, apartenas al mia patro. (Beaufront.)
Mi arestis ĉiujn krimulojn.
La matenaj trinkantoj de akvo estas lacaj, kiel ĉiuj malsanaj; kaj la trinkantoj vinon vespere estas neelporteblaj, kiel ĉiuj sanaj. (Mary XI.)


28. Oni povas apostrofi artikolon: a) post prepozicio finata de vokalo; b) antaŭ vokalo (Zamenhof, Esperantisto 44); c) neniam antaŭ h, kiam la antaŭiranta vorto ne finiĝas per vokalo. (Beaufront.)


VIII. Kvanto, eco, unu, ia.

29. Kiam vorto estas uzata en senco parta, t. e. kiam oni celas montri iom da io, kelkajn erojn da io, oni ne uzas artikolon »la«.

30. Antaŭ vorto uzata en tia senco oni uzas nenian alian vorteton, kiam la ideo rilatas pli la naturon, la econ de l' afero, ol ĝian kvanton.


E.: Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki. (Z.)


31. Se kontraŭe oni celas aparte kvanton, oni tiam uzas esprimojn: »iom da, kelke da«, k. s. (kun nominativo).


E.: En la ĉambro sidis nur kelke da homoj. (Z.)
Mi memoris, ke mi ankaŭ faris kelke da pafoj. (K. T. 3.)


32. »Unu« oni uzas ordinare nur por kalkuli, por montri, ke estas unu, ne kelkaj estaĵoj. Iafoje tamen ĝi estas uzita, kiel nedifina artikolo, sed malofte.


E.: Unu vidvino havis du filinojn. (Z.)


33. »Ia« ludas ankaŭ iafoje rolon de nedifina artikolo, kiam oni volas insisti pri nedifiniteco de priparolata afero.


E.: Iaj strangaj sonoj atingas min ... kvazaŭ iu ĝemas. (K. T. 5.)


Tabelo unuvida

pri difino de vorto per artikolo »la«.


»LA«
difinas vorton
t. e. apartigas ĝin de aliaj ĝiaj similaj:
A. Rememorigante, ke oni konas ĝin aŭ ĵus parolis pri ĝi.
E.: Mi ektrinkis: la akvo estis varma (K. T. 9), t. e. tiu akvo.
E.: Jen estas la pomo, kiun mi trovis (Z.), t. e. tiu pomo, kies trovon mi jam anoncis.
B. Resumante antaŭan detalan priskribon.
E.: La najbaro fariĝis en tiu ĉi tago ne priskribeble timiga (K. T. 13), t. e. tiu najbaro, pri kiu mi jam skribis multajn paĝojn.
C. Anoncante tujan klarigon.
E.: La plena pentraĵo ekflamas en mia imago: ĝi estis antaŭ longe ... k. t. p. (K. T. 7.)
D. Montrante, ke objekto priskribata apartenas al nomita persono aŭ objekto.
E.: Mi malkovras la okulojn (K. T. 7), t. e. miajn okulojn.
E.: La bajoneto eniris al li rekte en la koron (K. T.) t. e. lian koron.
E. Montrante tutan genton, aŭ almenaŭ plej grandan parton.
E.: La rusoj loĝas en Rusujo. (Z.)
F. Igante vorton komunan nomo propra, aŭ preskaŭ propra, tiel ĝi estas apartigita de aliaj.
E.: La suno brilas. (Z.)
E.: La Plejpotenca faru nian venon al li saniga. (Z.)



III.

SUBSTANTIVO.

I. Rilatoj kun verbo.

34. Subjekto. Substantivo, kiu estas subjekto de verbo, povas havi nur formojn o en ununombro, oj en multenombro. (Nominativo.)

Oni vidas, ke substantivo estas subjekto de ia verbo (4-5), metante kiu, kio antaŭ tiun verbon. La vorto, per kiu oni respondas, estas la subjekto (= kiu faras la agon, kiu, kio estas aŭ fariĝas tia).


E.: La riĉulo havas multe da mono. (Z.) Kiu havas multe da mono? La riĉulo. »La riĉulo« estas do subjekto.
Papero estas blanka. (Z.) Kio estas blanka? La papero.
De timo paliĝis Antono. Kiu de timo paliĝis? Antono.
Miaj fratoj batis min. Kiu batis min? Miaj fratoj.


35. Rekta komplemento. Substantivo, kiu estas rekta komplemento de verbo (sen antaŭesto de prepozicio), povas havi nur formojn on en ununombro kaj ojn en multenombro. (Akuzativo.)

Oni vidas, ke substantivo estas rekta komplemento de verbo, metante kiun, kion post tiu verbo. La substantivo, per kiu oni respondas, estas la rekta komplemento.


E.: Diru al mi vian nomon. Diru kion? Vian nomon. »Vian nomon« estas do rekta komplemento.
Mi havas bovojn. Mi havas kion? Bovojn.
Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni. (Z.) Oni devas tralerni kion? Lernolibron.


Rim. 1. Oni vidas per supraj ekzemploj, ke subjekto povas esti post sia verbo, kaj komplemento antaŭ sia verbo. Ne metu do ĉiam en akuzativon la vorton, kiu estas post la verbo.

Rim. 2. Rekta komplemento de verbo aktiva fariĝas subjekto, se oni metas la verbon en pasivan formon. E.: Mia patro amas min = mi estas amata de mia patro.—Mi posedas hundon = hundo estas posedata de mi. Tial oni komprenas, kial »esti« kaj aliaj stataj verboj ne povas havi rektan komplementon ĉar ili ne posedas pasivan formon. (140.)

36. Nerekta komplemento. Vorto, kiu estas sub influo de prepozicio (nerekta komplemento), havas ĉiam nominativan formon, escepte en okazo de almovo. (117, 118, 119.)


E.: Donu al la birdoj akvon. (Z.)
De la patro mi ricevis plumon. (Z.)
Venu kune kun la patro. (Z.)
Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitaĵo. (Z.)


Rim. 1. Rimarku precipe lastan ekzemplon. Kuko, konfitaĵo dependas de »kun«, prepozicio; ili do estas en nominativo (cetere kukon kaj konfitaĵon oni ne trinkas). Sed oni dirus: »mi trinkis teon kaj kafon«, ĉar »kaj« ne estas prepozicio.

Rim. 2. Tiu eco de Esperantaj prepozicioj (ĉiam regi nominativon) povas iafoje kaŭzi konfuzaĵon, se oni ne zorgas pri konstruo de sia frazo. D-ro Zamenhof diras (Dua Libro, 46): »ĝi estas trompi la landon kune kun la reĝidino«. Oni povas tiel bone kompreni, ke la reĝidino trompas, aŭ ke ŝi estas trompata. Se ĉirkaŭantaj frazoj ne klarigas tiun ĉi, oni do devas ĝin ŝanĝi, ekzemple tiel: »ĝi estas trompi la landon kaj kune la reĝidinon«, aŭ: »ĝi estas trompi la landon kun helpo de la reĝidino«.

Tial frazoj kiel: »mi vidis vin kun via amiko« estas malbonaj, ĉar oni demandas sin, ĉu »mi kaj via amiko vidis vin«, aŭ ĉu »mi vidis vin kaj vian amikon kun vi«. Tia konfuzo ekzistas en naciaj lingvoj, kiam oni ne zorgas bone konstrui sian frazon. (Laŭ rimarko de F. Chaufoureaŭ, en Lingvo Internacia, n-ro 25.)

37. Forigo de prepozicio. Oni povas forigi prepozicion post verbo kaj uzi anstataŭe akuzativon solan. Tiamaniere oni ne bezonas demandi, ĉu verbo postulas difinitan prepozicion. (114).


E.: Obei al la patroobei la patron. (Z.)
Enui je la patrujoenui la patrujon. (Z.)


Rim. 1. Tion oni faras ordinare nur kiam forigo de prepozicio ne enkondukas malklaraĵon en la frazon (t. e. praktike, kiam oni ne trovas jam alian akuzativon en la sama propozicio). E., oni povas diri: »pardoni al la malamiko«, kaj »pardoni la malamikon«, sed oni devas diri ĉiam »pardoni al la malamiko lian kulpon« (Z.)

Rim. 2. Post substantivo aŭ adjektivo oni ordinare (escepte por tempo, daŭro, k. c.) ne forigas prepozicion, ĉar akuzativo estas tiam malfacile komprenebla por multaj personoj. (209. R.) E.: »opinioj malaj unu al la aliaj« (L. I. n-ro 89), ne »malaj unu la alian«. Cetere por substantivoj-participoj D-ro Z. skribis: »Defendinto la patron mi ne konsilas uzi, sed mi preferas defendinto de la patro«. (Privata let.)

38. Almovo. Kiam substantivo montras aferon al kiu estas movo fizika aŭ eĉ morala, tiam oni aldonas al ĝi finiĝon n, eĉ se ĝi dependas de prepozicio. (117.)


E.: La birdo flugis en la ĝardenon (Z.); ĝi estis ekster la ĝardeno kaj enflugis en ĝin. Frazo »la birdo flugis en la ĝardeno« signifus, ke la birdo estis jam en la ĝardeno antaŭ ĝia ekflugo.
Tio ĉi povas tre influi sur la sukceson de nia afero. (Beaufront.)
Sur la danan tronon mi havas rajtojn. (Haml. V. 2.)


39. Tempo, kosto, mezuro, pezo, k. c. Oni tre ofte forigas prepozicion kaj uzas akuzativon solan antaŭ substantivo montranta tempon, daŭron, k. t. p. (76, 121.)


E.: Georgo Washington estis naskita la dudek-duan de februaro. (Z.)
Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko. (Z.)


II. Rilatoj kun aliaj substantivoj.

40. Apudesto ekzistas, kiam du (aŭ pli da) substantivoj difinas unu la alian sen pero de ia prepozicio. (8.)

41. Kiam la unua substantivo estas en nominativo, la dua ankaŭ devas esti en nominativo. (37. R. 2.)


E.: Mi iras al mia amiko, la kuracisto.
La suno, reĝo de l' ĉielo, aperis subite.


42. Kiam la unua substantivo estas en akuzativo, la dua ne estas ĉiam en akuzativo. D-ro Zamenhof skribas:


E.: Vi serĉas la princon Hamleton. (Haml. II. 2.)
La diablo lin prenu, la sentaŭgulon. (Haml. V. 1.)


Simile S-ro Kofman:


Demandu la patrinon Evon. (Kain, I. 1.)


Sed oni trovas malan uzadon en bonaj aŭtoroj:


E.: Homo povas kompari la lingvon Esperanto. (Beaufront, Manuel Complet, pĝ. 13, eld. Bonnard. Citite de F. Chaufoureaŭ.)
La loĝantaro dividiĝas en kvar lingvajn elementojn: rusoj, poloj, germanoj, hebreoj, ĉiuj reciproke rigardantaj sin kiel malamikoj. (Espérantiste, 64, 206.)


Tie ĉi oni povas kompreni: la lingvon nomatan Esperanto, k. t. p.

43. Kiam oni alparolas iun, la dua substantivo restas ĉiam en formo o, oj, ĉar ĝi estas tie vera vokativo.


E.: Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo. (Z.)


44. Prepozicion oni ne uzas inter du substantivoj, kiam oni povas meti pense inter ilin la vorton »nomata«.


E.: Urbo Parizo; monato septembro.


45. Komplementoj de substantivo. Substantivo estas komplemento de alia substantivo, kiam ĝi difinas ĝin per pero de prepozicio.

46. Post vorto esprimanta mezuron, kvanton, pezon, nombron, k. c., unuvorte montranta, ke oni parolas pri ia kvanto da io, oni ĉiam uzas prepozicion »da« (kun nominativo). (206.)


E.: Glaso da vino estas glaso plena je vino. (Z.)
Sur la arbo sin trovis multo da birdoj. (Z.)
Alportu al mi metron da nigra drapo. (Z.)
Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. (Z.)
La peco da ŝtof' antaŭ kiu tremadis la tero. (Haml. V. A.)
La mallaŭdo de tia persono devas esti por vi pli grava ol la aplaŭdado de tuta teatro da aliaj personoj. (Haml. III. 2.)


Rim. Se oni uzus »de«, tio signifus ion uzatan por io, aŭ difinatan de io, sed ne montrus mezuron: »glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo.« (Z.)

47. Posedo, dependo, deveno estas montrataj de prepozicio »de«. (133.)


E.: La libro de Petro estas tiu, kiu apartenas al Petro, kiun li tenas nun, aŭ kiun li verkis.
La koloroj de tiu floro estas brilaj.
Profesoro, studento de medicino, leĝoscienco, k. c. (Beaufront.)


Rim. En kelkaj okazoj deveno povas esti komprenata kiel eltiro. Tiam oni povas uzi el anstataŭ de. E.: Donu al mi floron el (aŭ: de) via ĝardeno.—-Tio ĉi estas rakonto el Bibliode« povus kredigi, ke ĝi estas rakonto inda esti en Biblio). Cetere por tiuj demandoj vidu ĉapitron dediĉitan al Prepozicioj, kaj al cirkonstancaj komplementoj de verbo.

48. Antaŭ landnomo oni uzas diversajn prepoziciojn laŭ jenaj ekzemploj:


La loĝantoj en Parizo (aŭ: de Parizo, aŭ: la Parizanoj) estas ofte gajaj.
La batalo apud Farsalo ŝanĝis multajn aferojn en Romo.
La kuriero estis atakita sur la vojo al Peterburgo.
Mi ricevis leteron el Parizo.
Li venigis al si el Berlino multajn librojn.
Li venigis al si el Parizo specimenojn de ŝtofoj per sia ordinara liveranto.


49. Oni uzas ordinare prepozicion »el« antaŭ nomo montranta ŝtofon, materialon, el kiu oni faris aŭ tiris ion. Oni povas ankaŭ uzi adjektivon aŭ vorton kunmetitan.


E.: Tablo el marmoro, el ligno, el fero. Konfitaĵo el pomoj;
aŭ: marmora, ligna, fera tablo. Poma konfitaĵo;
aŭ: marmortablo, lignotablo, fertablo. Pomkonfitaĵo. (52.)


50. Tiu permeso uzi adjektivon anstataŭ substantivo kun prepozicio estas oportuna kaj ofte servas. Tiel oni diras:


E.: Longhara ĉevalo. Kvinjara infano. Ruĝhaŭta virino. Broŝuro dekses-paĝa. Poemo dekdu-kanta. Strasburga biero. Tridekjara militado, k. c.


51. Kiam substantivo devenas de verbo (aŭ adjektivo) uzanta specialan prepozicion, oni ofte uzas la saman prepozicion post la substantivo.


E.: Li estas fiera pri (aŭ pro) sia riĉeco ... Fiereco pro riĉeco.
Timi al morto ... Timo al morto ... k. t. p.


Rim. Tiu regulo ne estas absoluta, sed ĝi povas alporti grandan helpon por elekti prepozicion konvenan. Tia elekto estas ja tre grava por komplemento de substantivo, ĉar prepozicio servas tie ĉi distingi ofte terminojn similajn al subjekto kaj komplemento de verbo. Tiel oni atentos diferencon inter: amo al Dio, amo de Dio. »Amo al Dio« estas tio, kion ni havas, kiam ni amas Dion. »Amo de Dio« signifas, ke Dio amas la homon. Simile: konfido de patro al filo, konfido de filo al patro; memoro pri (aŭ al) mia patro, memoro de mia patro; mordo de serpento al brako; k. t. p. »Al« oni metas ofte antaŭ tiu substantivo, kiu estus komplemento, se la frazo estus verba; »de« oni metas antaŭ tiu, kiu estus subjekto. Kompreneble tio ĉi rilatas verbojn aktivajn, ne pasivajn.

52. Ofte oni kunligas du (aŭ eĉ pli) radikojn por esprimi per unu kunmetita vorto kutiman aŭ specialan rilaton inter du aferoj.


E.: La pordo de la ĝardeno estas rompita; aŭ: la ĝardenpordo ...
La kovrilo de la lito estas makulita; aŭ: la litkovrilo ...


53. Kiam oni faras kunmetitan vorton, oni metas ordinare la difinantan radikon antaŭ la difinatan. (Praktike: oni metas en la komencon la vorton, kiu estus regata de prepozicio, se oni ne uzus kunmetitan vorton.)


E.: La ĝardenpordo, aŭ: la pordo de l' ĝardeno; »ĝardeno« estos la unua.


Rim. 1. Por kunmeti vorton el prepozicio aŭ adverbo, oni metas la prepozicion aŭ la adverbon en la komencon. E.: eniri, malsupreniri ... (vidu Prepozicio.)

Rim. 2. Kelkaj vortoj kunmetitaj ne sekvas tamen tiun regulon. Tiel oni trovas: centjaro, falakvo, anstataŭ jarcento, akvofalo (kiujn cetere oni trovas ankaŭ uzataj, sed ambaŭ unuaj estas multe pli komunaj). Tie ĉi oni uzas la neregulan formon eble pro belsoneco aŭ por pli forte insisti pri cent, pri fal, k. t. p. (91, 237.)

54. »Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj. Oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kun ĝia gramatika finiĝo.« (Z. Ekzercaro.) Sekvas de tio:

 1. Kiam oni ne ricevas neelparoleblan vorton per kunmeto de simplaj radikoj, pli bone estas forigi ĉiun aldonan vokalon inter ambaŭ radikoj, ĉar tiamaniere la kunmetita vorto estas malpli longa. E.: litkovrilo, ĝardenpordo.

 2. Kiam la renkonto de konsonantoj donas neelparoleblan aŭ tre malfacile elparoleblan vorton, oni intermetas plej ofte vokalon o. E.: Aŭstrolando.

 3. Se unu el kunmetataj radikoj estas uzata en senco nepre adjektiva aŭ adverba, tiam oni intermetas vokalon ae. E.: unutaga = kio daŭras unu tagon; unuataga = kio estas en la unua tago. (Z.)—Simile: »Pro kio vi silentas, vi, unuanaskito mia?« (Kofman, Kain, I. 1.)—»Krom la suprecititaj paroladoj, li ...«

Rim. 1. Se la kunmetita vorto estas tro longa, oni devas uzi apartajn vortojn. E.: poŝtkartkolektanto, kolektanto de poŝtkartoj.

Rim. 2. Ofte aŭtoroj intermetas vokalon ae sen ia neceseco. Rezultato estas preskaŭ ĉiam ricevi vorton tro longan aŭ konfuzigan. Oni devas do en tiaj okazoj uzi apartajn vortojn aŭ intermeti nenian vokalon. E.: Italalando, anstataŭ Itallando aŭ Lando Itala,—kuneligi, anstataŭ kunligi aŭ ligi kune (oni kredus unuavide: kun-eligi),—samamaniere, anst. sammaniere.

Rim. 3. De kunmeto de radikoj venas renkonto en Esperanto de duoblaj konsonantoj, kiuj montras, ke oni devas dividi la vorton inter ambaŭ konsonantoj por ĝin kompreni. E.: gratulletero, gratul-letero.

Rim. 4. Vortojn oni kunmetas ankaŭ, kunligante du radikojn per streketo. Tion oni faras, kiam la interrilato ne estas tre intima aŭ por ricevi kunmetitan vorton pli kompreneblan. E.: patologi-anatomio.

55. Kelkaj aŭtoroj, kiam ili kunligas vortojn plenajn (t. e. kun gramatika finiĝo), akordigas nombre kaj kaze ambaŭ partojn. En tia okazo estas konsilinde uzi streketon por disigi ambaŭ partojn kaj igi la vorton komprenebla.


E.: Ĉar mi alvenis ne pro ponardegojnĵetistoj trojanoj. (Kofman, Iliado, I. 152.)
Jen kial nin mizerigas li, la malproksimenpafanto. (Kofman, Iliado, I. 96.)
Mi turnas min al miaj amikoj-Esperantistoj.


56. En kelkaj vortoj, sed precipe en kunmetitaj, renkontiĝas konsonantoj, kiuj ne povas esti elparolataj unu post la alia. Tiam la unua estas vole-nevole elparolata kiel la dua (t. e. mole aŭ malmole).


E.: »Sed precipe« estas elparolata »set precipe«.
»Ekzemplo« estas elparolata »egzemplo«.
»Blovpafilo« estas elparolata »blofpafilo«.


Tio okazas, kiam laringa kaj buŝa konsonanto renkontiĝas laŭ jena tabelo aŭ reciproke:


Laringaj Buŝaj
b p
d t
g k
ĝ ĉ
ĵ ŝ
v f
z s


Tio ĉi estas evitebla nur en kunmetitaj vortoj, kaj ne havas gravecon, ĉar ĉiuj Eŭropaj popoloj obeas tiun regulon. Se tamen oni volas eviti tian renkonton, tiam oni nur intermetas vokalon.


E.: Ovforma (offorma) aŭ ovoforma.
Blovpafiloblovopafilo.


Intermeto de vokalo pli longigas la vorton, kaj ofte alportas ripeton de sama sono: ovoforma.



IV.

ADJEKTIVO.

Difino: vorto finata de a kaj montranta econ, staton aŭ agon[4] de substantivo.

Formoj: nominativo: a, aj; akuzativo: an, ajn.

I. Apudmetita adjektivo.

57. Apudmetita adjektivo (9, Rim. 1) akordiĝas nombre kaj kaze kun sia substantivo.


E.: Mia patro kaj miaj fratoj havas grandan barbon kaj nigrajn okulojn.
Espl.: Mia patro. »Patro« estas en nominativo ununombra; ankaŭ »mia«.
Miaj fratoj. »Fratoj« estas en nominativo multenombra; ankaŭ »miaj«.
Grandan barbon. »Barbon« estas en akuzativo ununombra; ankaŭ »grandan«.
Nigrajn okulojn. »Okulojn« estas en akuzativo multenombra; ankaŭ »nigrajn«.


58. Kiam apudmetita adjektivo rilatas kelkajn substantivojn en ununombro, tiam oni ordinare metas la adjektivon en multenombron. (82.)


E.: Mi havas akvon kaj panon freŝajn.


Rim. »Mi havas akvon kaj panon freŝan« povus signifi, ke nur pano estas freŝa. Simile »mi havas freŝan akvon kaj panon« povus signifi, ke nur akvo estas freŝa.

59. Kiam substantivo en multenombro estas uzata en opa senco kaj akompanata de kelkaj adjektivoj, kiuj rilatas ĉiu po unu el la objektoj montrataj de la substantivo, tiam la adjektivoj restas en ununombro.


E.: Oni vidis en Krimeo la militistarojn anglan, francan, turkan, sardan kaj rusan.
La lingvoj angla, franca, germana kaj hispana estas tre parolataj.


60. Loko de adjektivo. Apudmetita adjektivo estas uzata laŭvole antaŭ aŭ post ĝia substantivo en loko, kie ĝi plej bone altiras atenton.

61. Substantive oni ordinare ne uzas adjektivon. Tamen tion oni faras iafoje, kiam oni povas alpensi al la adjektivo konkretan substantivon.


E.: »Tre volonte, mia bona«, diris la bela knabino, (Z.) alp. »virino«.
»Mia kara, mia belo estis juna, brava dano.« (Haml. IV. 5.)


Vidu ekzemplojn en paragrafoj 19 kaj 27.

Rim. Oni diras: La Bono, La Belo, La Vero, k. t. p. per substantivo, kaj ne La Bona, La Bela, La Vera, ĉar tie ĉi oni ne povas alpensi konkretan substantivon.


II. Predikateca adjektivo.

62. Adjektivo uzata predikate (9. Rim. 1) akordiĝas nombre kun sia substantivo aŭ pronomo, sed ne kaze; ĝi do estas neniam en akuzativo.

63. Adjektivo estas uzata predikate, kiam ĝi estas komplemento de verbo, kaj ne rekte de substantivo. Tiam ĝi montras ordinare: a) staton, en kiun alvenas afero; b) kiel afero estas nomata, trovata, konsiderata, dirata, rigardata, k. t. p. Fine kaj plej ofte predikateca adjektivo estas simple komplemento de verbo »esti«.

Ambaŭ unuaj okazoj renkontiĝas kun verboj: iĝi (aŭ finantaj per iĝi); igi (aŭ finantaj per igi); kaj nomi, trovi, konsideri, rigardi kiel, konsideri kiel, diri, opinii, pensi, fondi, elekti, titoli, sin montri, lasi, k. c. Post tiaj verboj oni povas preskaŭ ĉiam meti pense »esti« inter la verbon kaj la adjektivon.


E.: Papero estas blanka.
Birdoj estas agrablaj.
La riĉiĝo igis lin (estantan) senkompata.
Ili trovis la manĝaĵojn (estantajn) bonaj.
La kutimo faris lin indiferenta por tio ĉi. (Haml. V. 1.)
Kion vi intencas nun fari por vin montri inda filo. (Haml. IV. 7.)
Ili nomis lin reĝo.


Rim. Oni trovas en Hamleto (IV. 1): »Lasu nin solajn por momento«. Tiu ekzemplo ne havas valoron, ĉar ĝi estas preseraro. (D-ro Zamenhof, privata letero.)

64. Kiam predikateca adjektivo rilatas ne substantivon aŭ pronomon, sed infinitivon aŭ enhavon de tuta frazo, tiam ĝi prenas formon neŭtralan, t. e. fariĝas adverbo. (167. R. 1 kaj 2.)


E.: Resti kun leono estas danĝere. (Z.)
Estus bone, se li venus.
Estas dirite, ke ...


Rim. Pli malofte oni trovas adjektivon en a: »ĉu ne estas ebla, ke ni kompreniĝadu per ia alia lingvo?« (Haml. V. 2.)—»Plej bona estos, se vi ĝin forgesos.« (Haml. I. 5.)

65. Kiam adjektivo rilatas opan nomon, ĝi povas indiferente esti en ununombro aŭ en multenombro. En praktiko tiu regulo estas malofte uzata, kaj oni preferas ununombron.


E.: Kiam oni estas riĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn amikojn. (Z.)


III. Gradoj de komparo.

Formoj.Malegalaj komparativoj estas: pli ... ol; malpli ... ol; ju pli ... des pli; ju malpli ... des pli; ju malpli ... des malpli; malsama ol; malsame ... ol.

Egalaj komparativoj: tiel ... kiel; tia ... kia; sama ... kia, same ... kiel.

Superlativoj absolutaj: tre; plej; kiel eble plej.

Superlativoj rilataj: plej ... el; malplej ... el. Inter du aferoj, ankaŭ: la pli ...; la malpli ...

66. Dua termino de komparo estas en nominativo aŭ akuzativo laŭ tio, ke ĝi estas subjekto aŭ komplemento de alpensota frazo. (Beaufront.)


E.: Mi amas mian fraton pli ol mia fratino (... amas lin).
Mi amas mian fraton pli ol (mi amas) mian fratinon.
Li amis lin tiel varme, kiel mia frato (... amis lin).
Li amis lin tiel varme, kiel (li amis) mian fraton.


IV. Participoj-adjektivoj.

67. Participoj en a sekvas ĉiujn regulojn de aliaj adjektivoj. (167. R. 2.)


E.: Ili estas alvenintaj.
Mi vidis lin mortigantan homon.
La batoj igis lin ploranta.


68. Oni ne devas konfuzi participon adjektivan kun simpla adjektivo de sama radiko. La unua montras agon momentan, transiran; la dua montras econ, staton, aŭ kutimon.


E.: El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo (Z.); (momenta ago, momenta stato: anta.)
La signoj de mensogaj ŝiaj larmoj (Haml. I. 2.); eco: a simple.
La malvarmo estas tranĉa (Haml. I. 1.); eco.
Lernu Esperanton, helpan lingvon internacian; eco.


V. Komplementoj de adjektivoj.

69. Adjektivo povas difini alian vorton per pero de prepozicio (kun nominativo).

Participo sola povas havi rektan komplementon (en akuzativo). (37. R. 1.)

70. Prepozicioj uzataj post adjektivo estas: a) plej ofte je; b) aŭ alia montrata de ideo esprimota aŭ de verbo, de kiu devenas la adjektivo. (51, 169.)


E.: Plena je vino (aŭ de). Longa je dek metroj.
Simila al patro (simili al ...). Agrabla por vidi.



Por nombraj, posedaj adjektivoj, k. c. vidu sekvantajn partojn.



V.

NOMBRAJ NOMOJ.

71. Fundamentaj nombraj nomoj neniam ŝanĝiĝas.


E.: Mi havas unu birdon, du ĉevalojn.


72. »Unu« povas esti uzata pronome (plej ofte en rilato kun »alia«). Tiam ĝi ĉesas esti vera nombra nomo kaj povas ŝanĝiĝi.


E.: Unuj kaj aliaj insultadis, riproĉadis sin reciproke.


73. De fundamentaj nomoj devenas adjektivoj, substantivoj, adverboj, per aldono de a, o, e. Kiam la nombro estas kunmetita, oni aldonas tiun finiĝon nur al la lasta parto.


E.: Unuo, unua, unue. Cent-tridek-dua.


74. Metante antaŭ a, o, e, specialajn sufiksojn, oni ricevas: a) opajn nombrojn (op); b) frakciajn (on); c) multigajn (obl).—Se la nombro estas kunmetita, oni agas kiel supre.


E.: Ili kvarope sin ĵetis sur min.
6 estas la tri kvaronoj de 8.
Sepoble sep faras (aŭ estas) kvardek-naŭ.


75. Adjektivaj nombroj (kiujn oni ricevas de fundamentaj per aldono de a) estas uzataj por kalkuli horon, tagojn, jarojn, vicon, paĝon, k. t. p.

Plej ofte oni ne esprimas la vorton horo, tago, k. c. kaj uzas la adjektivan nombron solan. Kompreneble, se klareco postulas la substantivon, oni ĝin uzas. (20.)


E.: Kia horo estas? La tria.
Kiun daton ni havas hodiaŭ? Hodiaŭ estas la dudeksepa de marto.
Henriko IV-a estas mortigita de Ravaillac.
Vidu paĝon 32-an.


76. Nombro hora, taga, peza, kosta, vica, daŭra, mezura, k. s. estas ordinare akompanata de prepozicio konvena (je, en, sur, po ...) kun nominativo, aŭ, pli ofte, de akuzativo sen prepozicio. (Cart.)—(39, 121.)


E.: Georgo Washington estis naskita la dudek-duan de februaro (Z.), aŭ: en la dudek-dua de februaro.
Kiom kostas tio ĉi? Naŭ frankojn.


Rim. 1. Kompreneble, kiam la nombro estas subjekto aŭ difinas apudmetite substantivon, kiu mem estas subjekto, tiam ĝi restas en nominativo: »Hodiaŭ estas la dudek-sepa de marto.« (Z.)—»Naŭ frankoj estas kosto de tiu ĉi ŝtofo.«

Rim. 2. Oni trovas iafoje por simpla dato nominativon solan: »Parizo, 15-a de februaro 1903.« Tion oni vidas ekz. en »Esperantisto«.

77. Horaj eroj povas esti kalkulataj laŭ jenaj manieroj:


A.
2 h. la dua (batas).
2 h. 10 m. dek minutoj de la tria.
(unu) kvarono de la tria.
duono de la tria.
tri kvaronoj de la tria.
B.
2 h. 5 m. la dua kaj kvin minutoj.
2 h. 10 m. la dua kaj dek minutoj.
la dua kaj kvarono.
la dua kaj duono.
la dua kaj tri kvaronoj.
C. iafoje:
tridek minutoj (aŭ duono) antaŭ la tria.
unu kvarono antaŭ la tria.
2 h. 55 m. kvin minutoj antaŭ la tria.



VI

PERSONAJ PRONOMOJ.
POSESIVOJ.

I. Pronomoj.

Formo.Ununombro: Mi, (ci) vi, li (vira sekso), ŝi (virina sekso), ĝi (ne difinita sekso).

Multenombro: Ni, vi, ili.

Ambaŭ nombroj: Si (refleksiva pronomo), oni (nedifina pronomo.)

Gramatiko: Povas preni n akuzativan, ne j multenombran.—»Oni« estas neŝanĝebla vorto.

78. Persona pronomo havas saman sekson kaj saman nombron, kian havas substantivo, kiun ĝi anstataŭas.


E.: Mia patro skribis, ke li alvenos morgaŭ.
Mia patrino skribis, ke ŝi alvenos morgaŭ.
Nia hundo revenis: ĝi forkuris hieraŭ.
Mi diris al mia frato: »vi estas bona. Li respondis ...
Mi diris al miaj fratoj: »vi estas bonaj. Ili respondis ...


Rim. Pronomo »ĝi« estas uzata por ĉiuj objektoj, eĉ por personoj, kies sekso ne estas konata. Pronomo »li« estas uzata por viroj aŭ viraj bestoj,—pronomo »ŝi« por virinoj aŭ virinaj bestoj. Pri »ĝi« jen tio, kion diras D-ro Zamenhof en »Esperantisto«, 1893, pĝ. 16-a: »Kelkaj samideanoj ne aprobas anglan kutimon starigi infanojn sur unu ŝtupon kun bestoj kaj objektoj, kaj, parolante pri infano, uzas »li« anstataŭ »ĝi«. Kontraŭ la uzado de »li« en tiaj okazoj oni nenion povus havi; sed la kaŭzo, kial ni (kaj ankaŭ la lingvo angla) uzas en tiaj okazoj »ĝi« estas ne tia, kiel ili pensas. Nek la lingvo angla, nek Esperanto havis ian intencon malaltigi la indon de infanoj (ambaŭ lingvoj estas ja tiel ĝentilaj, ke ili diras »Vi« ne sole al infanoj, sed eĉ al bestoj kaj objektoj). La kaŭzo estas tute natura sekvo de la konstruo de la ambaŭ diritaj lingvoj. En ĉiu lingvo ĉiu vorto havas (tute ne logike) difinitan sekson, kaj tial, uzante por ĝi pronomon, ni prenas tiun, kiu respondas al la gramatika sekso de la vorto (tial la franco diras pri infano »il«, la germano diras »es«); sed en la lingvoj angla kaj Esperanto la vortoj havas nur sekson naturan, kaj tial, parolante pri infanoj, bestoj kaj objektoj, kies naturan sekson ni ne scias, ni vole-nevole (sen ia ofenda intenco) uzas pronomon mezan inter »li« kaj »ŝi«—la vorton »ĝi«. Tiel same ni parolas ankaŭ pri »persono«. Cetere parolante pri infano, pri kiu ni scias, ke ĝi ne estas knabino (aŭ almenaŭ ne scias, ke ĝi estas knabino), ni povas uzi la vorton »li«.

79. Oni ne uzas en Esperanto ĝentilan formon, sed oni diras »vi« al ĉiu ajn persono aŭ objekto. »Ci« estas preskaŭ ne uzata kaj neuzinda.

Rim. Pri ortografio de »Vi« D-ro Zamenhof diras en »Esperantisto«, 1893, paĝo 16-a: »Ordinare mi skribas »vi«, kiam mi parolas al unu persono familiare, kaj »Vi« kiam mi parolas al multaj personoj aŭ al unu persono kun respekto. Tiu diferenco tamen estas nebezona, kaj nur mia persona kutimo, kiu havas nenion komunan kun la gramatiko de nia lingvo. La ĉiama skribado de »vi« per malgranda litero estas ne sole tute regula, sed mi mem ankaŭ nun provos iom post iom forlasi mian ĝisnunan manieron de skribado. Ankaŭ »Estimata sinjoro«, »Kara amiko« estas pli regula ol »Estimata Sinjoro«, »Kara Amiko«, k. t. p. Sed en tiuj ĉi okazoj oni ordinare simple sin ĝenas kaj skribas tial grandan literon, kie pli regule estus litero malgranda.«

80. »Si« estas uzata por montri, ke ago reiras al subjekto de la verbo. Oni ordinare uzas ĝin nur por la tria persono kaj por ĉiuj seksoj aŭ nombroj.


E.: Mi lavas min, vi lavas vin, kaj li lavas sin.
Ŝi diris al si mem: kuraĝu!
La bovo falis kaj rompis al si kruron.


81. »Oni« montras ĝeneralan subjekton (iu ... ĉiu ...); ĝi povas esti nur subjekto, ne komplemento: sekve ĝi estas ne ŝanĝebla vorto.


E.: Oni diras, ke la vero ĉiam venkas.
Oni atakis lin dum la nokto, sed li ne povis vidi la personon.
Oni ofte vundas sin per pulvaj armiloj, kiam oni ne sufiĉe atentas.


Rim. 1. Iafoje oni uzas pasivan sensubjektan verbon anstataŭ »oni«: Estas dirite ofte, ke hundo bojanta ne mordas (aŭ: oni diras ofte ...).—Estus dezirate, ke tiaj rondetoj estu kreataj en ĉiuj urboj (Z. Esperantisto, 37, 3).

Rim. 2. En tiaj okazoj oni ne uzas pronomon »ili«. (Ili diras ofte ...)


II. Posedaj adjektivoj (posesivoj).

Formo: devenas de personaj pronomoj per aldono de a.

Gramatiko: Sekvas regulojn de aliaj adjektivoj por akordo nombra kaj kaza, kaj regulojn de personaj pronomoj por akordo seksa.

82. Kiam poseda adjektivo estas akompanata de kelkaj substantivoj apartenantaj al sama posedanto, oni povas ĝin uzi laŭvole nur unufoje antaŭ la unua substantivo, aŭ kontraŭe ĝin ripeti antaŭ ĉiu substantivo. En ambaŭ okazoj ĝi povas resti en ununombro.


E.: La pli juna filino estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco. (Z.)
Mia frato kaj fratino estas la bogefratoj de mia edzino. (Z.)


83. Poseda adjektivo uzata predikate (6, 9 R. 1, 62) restas ĉiam en nominativo.


E.: Tiu ĉi bieno estas mia.
La multaj bovoj, kiujn vi vidas tie, estas liaj.
Per sia afableco li igis nin liaj.


84. »Sia« estas ordinare uzata nur por tria persono de l' verbo. (80.)


E.: Mi lavas min en mia ĉambro kaj ŝi lavas sin en sia ĉambro.


Rim. Kelkaj aŭtoroj uzas »sia« por tri personoj de l' verbo, dirante, ke ĝi resendas agon al subjekto tiel bone por ambaŭ unuaj personoj, kiel por tria. Tia uzo povas esti malfacile komprenebla por kelkaj neslavaj esperantistoj, kaj aliparte ne estas tre necesa pro eblo uzi pli klarajn formojn »mia«, »via«, »nia«. D-ro Zamenhof ordinare skribas laŭ la supra regulo. Tamen oni trovas en Hamleto (V. 2): »Se ni povus porti ĉe sia flanko pafilegon.«

85. »Sia« montras rilaton al la subjekto de tiu verbo, kies ĝi estas rekta dependaĵo; ĝi estas uzata por ĉiuj seksoj.


E.: La infano serĉis sian pupon (Z.),—pupon de ĝi, infano.
Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron (Z.),—aventuron de ŝi.
Ili promenis kun sia patrino,—patrino de ili.
La homoj flatas siajn regantojn.


Rim. Ĉar »sia« montras ion posedatan de subjekto de verbo, ĝi sekve ne estas uzata antaŭ subjekto mem en ordinaraj okazoj. (Cart.) Tiel ni diras: »Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis« (Z.). Ne »sia patrino«, ĉar »patrino« estas subjekto.

86. Lia, ŝia, ĝia, ilia estas uzataj kiam la afero posedata apartenas al alia persono ol la subjekto de la verbo. Ili estas ankaŭ uzataj anstataŭ »sia«, por montri ion apartenantan al la subjekto de la verbo, kiam oni timas ricevi neklaran sencon per uzo de »sia«. (Cart.)


E.: Miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn; post la vespermanĝo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo. (Z.) Kio estas subjekto? »Fratoj.« Sekve: »sia« = domo de miaj fratoj; ilia = domo de la gastoj.
Poŝtaj markoj estas akceptataj nur por ¾ de ilia kosto (Z.),—anstataŭ »sia«.
Sed homa lingvo kun ĝia, kiel ŝajnis al mi, senfina amaso da gramatikaj formoj ... (Letero pri deveno de Esperanto, en »Lingvo Internacia«, n-ro 6-7, pĝ. 116.)


Rim. Se duba senco estas neevitebla eĉ per uzo de lia, ŝia, ĝia, ilia, anstataŭ »sia«, tiam oni devas konstrui la frazon alimaniere. (Cart.) E.: Li vidis ŝin mortigantan sian infanon. Kies estas infano? Liaŝia? Diru do prefere:

Li vidis ŝin, kiu mortigas sian infanon (infanon de ŝi).

Li vidis ŝin, kiu mortigas lian infanon (infanon de li).


III. Poseda genitivo.

Formo: Ies, ties, kies, ĉies, nenies.

Gramatiko: Vortoj ne ŝanĝeblaj.

87. Nepersonaj pronomoj iu, tiu, kiu, ĉiu, neniu, liveras serion da posesivoj per ŝanĝo de u en es. Tio ĉi estas vera genitivo de posedo. Oni uzas ĝin laŭ jenaj ekzemploj:


Kies estas tiu ĉapelo? (Al kiu apartenas?) Ties (al tiu persono).
Ĉu ies estas tiu ombrelo? (ĉu al iu el ĉeestantaj personoj?)
La domo, kies tegmenton vi vidas, apartenas al mia patro. (Beaufront.)


Rim. 1. Post »kies« oni ordinare ne uzas artikolon »la« antaŭ nomo de afero posedata. (Beaufront.) E.: La domo, kies tegmenton vi vidas,—ne »la tegmenton«.

Rim. 2. »es« montras nur posedon. Oni do ne diras: »la afero, kies ni parolas ...«—sed »la afero, pri kiu ni parolas ...«

Rim. 3. Aldono de »es« al personaj pronomoj (mies, vies, lies ...) ne estas ordinare farata. E., kiam oni demandas: »Kies estas tiu ĉapelo?«—oni kutime ne respondas: »mies«, sed: »al mi«, aŭ: »mia«.



VII.

PRONOMOJ-ADJEKTIVOJ

aj aliaj vortoj.

I. Montraj vortoj. (Demonstrativoj.)

Formo: tiu, tia, tiu ĉi ... jen, mem, ajn.

Gramatiko: »Tiu, tia« ... sekvas regulojn de adjektivoj (nombra, kaza akordo).

E.: tiu homo; tiuj homoj; mi amas tiujn personojn.

»Jen, mem, ajn« estas ne ŝanĝeblaj vortoj.

88. »Tiu, tiu ĉi« estas uzata iafoje antaŭ poseda adjektivo por insisti pli forte.


E.: Tiu ĉi mia malnova amiko.
Tiuj niaj kuraĝaj soldatoj (pri kiuj ni ĵus parolis).


89. »Tiu«, k. a. oni ripetas iafoje sen neceseco por pli forte montri aferon, pri kiu oni parolas.


E.: Tiun bandon, kiu minacis al via feliĉo, tiun detruis li!


90. Iafoje oni uzas »tio, tio ĉi, ĝi« (por ĉiuj personoj kaj nombroj) en celo difini pli forte ion.


E.: Ĉar tio ĉi estis feino. (Z.)
Kiu frapis? Ĝi estas mi, via patro.
Ĝi estis iliaj fratoj (aŭ: ili estis iliaj fratoj).


91. »Jen, jen estas, venas«, k. t. p. oni uzas ankaŭ ofte en sama maniero.


E.: Jen estas la ĉapelo de la patro. (Z.)
Jen, ŝajnas, ili! (Haml. I. 1.)
Haltu! Jen ĝi mem aperas! (Haml. I. 1.)


Rim. »ĝi, tio ĉi«, k. c. oni ofte forigas. Tiam oni simple metas sur la unuan vicon (aŭ en la plej videblan lokon) la vorton, al kiu oni volas tiri atenton.

E.: Mi iros morgaŭ Parizon.Morgaŭ mi iros Parizon.Parizon mi iros morgaŭ (anst. ĝi estas mi, kiu iros ...).

E.: Ĉu vi estas diligentaj? Tio (aŭ tiaj) ni estas.

E.: Ĉu min vi serĉas? (anst. ĉu ĝi estas mi ... ĉu mi estas tiu, kiun ...)

92. »Mem« montras insiste aferon, precipe personon. Oni ne devas ĝin konfuzi kun »sama«, (kiu montras nur econ de identeco, plenan similecon) aŭ kun »eĉ« (kiu estas apartiga adverbo). Oni ĝin uzas apud la vorto, kiun ĝi difinas.


E.: Li mem ekkaptis la glavon kaj la glavingon per sama mano.
Li prenis la glavon mem, ne la glavingon.
Li forgesis eĉ sian nomon.
Tio estus memmortigo.


93. »Ajn« montras indiferentecon pri tiu ĉi aŭ alia.


E.: Iu ajn povos veni kaj forŝteli la monon, se vi lasos pordon neŝlosita.


II. Rilataj vortoj. (Relativoj.)

94. Rilata pronomo-adjektivo (kiu, kia) akordiĝas nombre kun sia rilatato. Plie oni metas ĝin en kazon postulatan de la sekvanta verbo. Kiel montraj kaj aliaj pronomoj-adjektivoj ili estas uzataj egale por personoj kaj objektoj.


E.: Mia patro, kiun mi amas ...
Iliaj fratoj, kiujn vi konas ...
Niaj vestoj, kiuj malpuriĝis ...
Mi ne scias, kion vi diras.


95. Kiam la rilatato estas tuta frazero, oni uzas plej ofte »kio«.


E.: Jen dek frankoj, kio estas sumo ŝuldata al vi.


Rim. ... »kiuj estas sumo« oni povas ankaŭ diri.

96. Kiam la rilatato kaj la rilatanto ne estas en sama nombro aŭ kazo, tiam oni uzas plej ofte »tiu, tio, tia«, antaŭ »kiu, kio, kia«. La demonstrativo tiam akordiĝas kun la unua propozicio, kaj la relativo kun la dua.


E.: Ni ne scias tion, kio ni fariĝas. (Z.)
Malsano estas tio, kion mi plej timas.
Nomu al mi tiun, kiu venis hieraŭ.


Rim. 1. »Malsano estas, kion mi plej timas« estas ankaŭ iafoje dirite; tiu formo estas eble iom malpli klara, sed pli rapida.

Rim. 2. Oni plej ofte atentas uzi en similaj interrilatoj vortojn el sama klaso; t. e. oni uzas du pronomojn, aŭ du adverbojn, aŭ du adjektivojn. E.: Kia patro, tia filo (adj. a).—Kiu venis, tiu estos punata (pronomo u).—Via elparolado estas bona, sed la mia ne estas tia.—Via ago estas sama, kia tiu de via frato.—Vi agis same, kiel via frato.


III. Demandaj vortoj.

97. »Kiu, kia, kio, kial, kiel, kiom, kies, kie«, estas ofte uzataj por demandi, ĉu rekte alparolante iun, ĉu nerekte, kiel komplemento de verbo (diri, demandi, dubi, nescii ... k. c.)


E.: Kiu venis? Kien vi iras? Kiom vi aĉetas?
Diru, kien vi iras. Mi demandas vin, kiu venis hieraŭ.


98. Kiam oni demandas rekte aŭ nerekte kaj ne estas en la frazo unu el la demandaj vortoj »kiu, kio,« k. c. tiam oni devas ĉiam uzi la vorton »ĉu«.


E.: Ĉu vi venos morgaŭ?
Diru al mi, ĉu vi venos morgaŭ.
Ĉu vi ne venos morgaŭ?
Diru al mi, ĉu vi ne venos morgaŭ.
Mi dubas, ĉu li povos veni morgaŭ (kredeble li ne venos).
Mi nescias, ĉu li ne povos veni morgaŭ (eble li povos veni).


Rim. Oni indiferente ŝanĝas lokon de l' pronomo, verbo, neo, k. c. En la unua loko estas vorto, al kiu oni volas tiri atenton.

E.: Ĉu venos vi morgaŭ? ĉu vi ne venos morgaŭ? ĉu ne venos vi morgaŭ? ĉu morgaŭ vi ne venos? k. t. p.


IV. Ne difinaj pronomoj.

99. Ne difinaj pronomoj »io, tio, kio, ĉio, nenio«, ne povas esti uzataj en multenombro pro ilia nedifiniteco mem.


E.: Io ĉagrenas min, kion vi ne povas koni.


Rim. Se oni celas multenombron, oni uzas »kelkaj aferoj, kelkaj aĵoj, iaj aĵoj« k. t. p.


V. Pronomo aŭ adjektivo?

100. »Tiu, kiu, ĉiu«, estas ordinare uzataj egale kiel pronomoj (solaj) aŭ kiel adjektivoj (antaŭ substantivo).


E.: Tiu, kiu venis, estis alta.
Kiu vidas tiun homon? Li ĉiuokaze (aŭ: ĉiuminute, ĉiumomente) rakontas plej strangajn aventurojn.


101. »Tia, kia, ĉia« estas nur adjektivoj kaj esprimas ordinare apartan ideon pri eco, speco speciala.


E.: Ĉu estas eble, ke tia homo bankrotis!
Kia viro konsentus tion fari? (Kia speco de ...)
Mi nescias ankoraŭ, ĉu mi povos veni; ĉiaokaze (kia ajn estos la okazo) mi skribos al vi.


102. Por »iu, neniu, ia, nenia«, oni ordinare ne faras tiun distingon ecan. »Iu, neniu«, estas uzataj pronome: »ia, nenia«, simple adjektive.


E.: Iu venis. Ia homo venis.
Neniu venis. Nenia persono venis.



VIII.

VERBO.

I. Subjekto (4 kaj 5.)

103. Verbo havas preskaŭ ĉiam subjekton esprimitan. Tio estas necesa, ĉar oni ne povas distingi personojn per iliaj finiĝoj.

104. Oni tamen renkontas verbojn sen subjekto esprimita (en senpersonaj propozicioj) kun:

A. verboj montrantaj veteron: neĝas, pluvas, hajlas, fulmas, tondras.

B. diversaj verboj, kiujn oni uzas ordinare kun esprimita subjekto, sed uzas tiel pro nedifiniteco de l' subjekto: okazas, aperas, ŝajnas, k. s.

C. verbo »esti« uzata kun adjektivo-adverbo aŭ pasiva participo-adverbo: necese estas forkuri; honte estas perfidi; estas dirite, ke ...

D. kelkaj interparolaj esprimoj: dankas! plaĉas! anstataŭ: mi dankas,—aŭ: se plaĉas al vi ...

105. Kiam subjekto estas sama por ĉiuj verboj en sama frazo, tiam oni povas esprimi ĝin nur antaŭ la unua verbo.


E.: Mi miras, timas, tremas. (Haml. I. 1.)
Li alkuris, ekkaptis la infanon kaj tiris ĝin el la danĝero.


II. Predikato. (6.)

106. Kiam predikato estas substantivo, ĝi akordiĝas nombre kun la subjekto, kiel adjektivoj; ĝi povas ankaŭ ne akordiĝi, se la ideo tion postulas.


E.: La kuracisto estas la espero de l' malsanulo.
La kuracistoj estas la espero de siaj malsanuloj.
Parizo kaj Londono estas grandaj urboj.


107. Kiam subjekto estas el virina sekso kaj predikato-substantivo ankaŭ povas preni virinan sufikson, oni laŭvole akordigas ilin sekse.


E.: Tiu ĉi sinjorino estas pentristino.
Fraŭlino X*** estas elektita sekretario de nia Grupo.


108. Kiam predikato estas adjektivo aŭ participo, ĝi akordiĝas nur nombre kun la subjekto. (62 kaj sekvantaj.)


III. Rekta komplemento. (35.)

109. Substantivo aŭ pronomo, kiu estas rekta komplemento de verbo (35), estas en akuzativo sen prepozicio.


E.: Mi amas mian patron.
Mi bone aŭdas vin.


110. Unu verbo havas ordinare nur unu rektan komplementon. La aliaj komplementoj estas uzataj nerekte per pero de prepozicio.


E.: Li instruis min pri lingvo germana (ne: li instruis min lingvon germanan).
Li demandis min pri tio (ne: li demandis min tion).


Rim. 1. Kompreneble unu komplemento povas konsisti el kelkaj vortoj aŭ terminoj; en tia okazo ĉiuj terminoj estas en akuzativo, se ili ne estas regataj de prepozicio. (36). E.: Li manĝis supon kaj panon.

Rim. 2. Akuzativo montranta almovon, tempon, daŭron, k. t. p. ne signifas, ke la vorto estas rekta komplemento; tial oni renkontas en tiaj okazoj kelkajn komplementojn en akuzativo: unu estas rekta, aliaj estas cirkonstancaj. E.: Li metis la ĉapelon sur sian kapon. (140.)

111. Kiam infinitivo estas komplemento de verbo (aŭ de alia vorto), oni neniam uzas prepozicion antaŭ ĝi. Escepto estas farita por prepozicioj »por, antaŭ (ol), anstataŭ«. (169.)


E.: Mi ordonis al li helpi sian fraton.
Mi lernas rajdi.
Mi iras (por) helpi lin.
Antaŭ (ol) foriri, li bruligis ĉiujn paperojn.
Anstataŭ lerni, li petolas.


112. Kiam rekta komplemento havas mem infinitivon kiel komplementon, tiam oni uzas prefere participon anstataŭ infinitivo, se oni volas montri la daŭron de l' ago.


E.: Mi vidis lin mortigantan homon (dum li mortigas).


Rim. 1. »Mi vidis lin mortigi homon« estas ankaŭ uzebla laŭ verkoj de kelkaj aŭtoroj; tiu formo estas multe pli malofta ol la supra.

Rim. 2. Kiam oni ne celas montri daŭron de ago, tiam oni uzas simplan infinitivon. E.: Li devigas lin meti la ĉapelon sur la kapon (Haml. V. 2).


IV. Nerekta komplemento. (36.)

113. Nerekta komplemento estas montrata de konvena prepozicio kaj restas en nominativo, kiam ne ekzistas almovo al ĝi. (117.)


E.: Mi donas akvon al la birdoj.
Mi enuas je la hejmo.
Mi batalas kontraŭ li.


114. Kiam ne ekzistas alia akuzativo en sama propozicio, oni povas meti nerektan komplementon en akuzativon senprepozician (t. e. igi ĝin rekta komplemento) se tio ne difektas klarecon de la frazo. (37, 195.)


E.: Obei la patron, anstataŭ: obei al la patro. (Z.)
Enui la patrujon, anstataŭ: enui je la patrujo. (Z.)
Pardoni malamikon, anstataŭ: pardoni al malamiko. (Z.)


Rim. 1. Sed oni diras devige: »pardoni al malamiko liajn ofendojn. (Z.)—(110.)

Rim. 2. Per reciproka uzo de supra regulo oni trovas ofte uzon de prepozicio kun nominativo anstataŭ akuzativo sola. E. »Mi helpas al la patro. Ami al Dio. Mordi al la brako.«

115. Komplemento de verbo pasiva estas ordinare en nominativo kun prepozicio »de« por montri aganton, kun prepozicio »per« por montri ilon.


E.: Mi estas amata de mia patro.
La domo estas kovrita per ardezoj.


V. Cirkonstancaj komplementoj. (7.) Loko.

116. Por montri lokon, je kiu oni estas, oni uzas nominativon kun unu el lokaj prepozicioj »en, ekster, sur, sub«, k. t. p. (197.)


E.: Mi estas, iras, promenas, kuras en la ĝardeno.


117. Por montri lokon al kiu oni iras, oni uzas akuzativon solan aŭ kun prepozicio.


E.: Mi iras Parizon. Mi iras en la ĝardenon.
La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj. (Z.)
Morgaŭ mi petos permeson veni antaŭ viajn reĝajn okulojn. (Haml. IV. 7.)


Rim. 1. Tiu ĉi regulo rilatas ankaŭ moralan movon (38).

Rim. 2. Lokaj adverboj ankaŭ devas preni n. E.: »Pri tio, kien metis li korpon, ne povis ni sciiĝi.« (Haml. IV. 3.)—»Kien vi iras? En la ĝardenon.« (Z.)

Rim. 3. Post substantivo montranta almovon, oni ankaŭ devas uzi akuzativon. E.: »Mi gratulas vian Princan Moŝton je la reveno Danujon.« (Haml. V. 2.)

Rim. 4. La verbo povas esti ne esprimita. Tiam akuzativo sola sufiĉas montri almovon. E.: »Ŝtelistojn neniu lasas en sian domon.« (Z.)

118. Kiam almovo estas sufiĉe montrata de prepozicio aŭ de antaŭa frazo, tiam oni povas neuzi finiĝon n. Tio ĉi okazas plej ofte kun prepozicioj »al« kaj »ĝis«. (Beaufront.)


E.: Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo. (Z.)
Miaj fratoj eliris kun la gastoj kaj akompanis ilin ĝis ilia domo. (Z.)
Kien ili iras? Kontraŭ Polujo. (Haml. IV. 4.)


Rim. Post »al« kaj »ĝis« D-ro Zamenhof kaj plej multo el Esperantistoj uzis ĝis nun ĉiam nominativon. Tio ĉi povas ja alporti pli da klaro en frazon, evitante amasiĝon de akuzativoj. Tamen okazoj estas, kie »al« montras dativon senmovan (La rozo apartenas al Teodoro) kaj aliaj, kie ĝi montras certan almovon (mi iras al la onklo); oni povas demandi, kial en tiu lasta okazo oni ne uzas akuzativon. (Laŭ E. L. Steckel.)

119. Kiam, en frazo montranta almovon, oni celas nur rezultaton de la movo kaj ne ĝian fariĝon mem, tiam oni povas uzi nominativon. Tio ĉi okazas precipe kun verboj en tempo pasinta.


E.: La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro. (Z.)—(Rezultato: nominativo.)
Mi ne pendigis mian ĉapon sur tiu ĉi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj. (Z.)
Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis ... (Z.)
Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro. (Z.)—(Akuzativo, por montri fariĝon de la movo.)


120. Por montri lokon de kiu oni venas, oni uzas nominativon kun konvena prepozicio: »de«, se oni simple deiras de tie; »el«, se oni volas montri eliron; »for, for de«, se oni volas montri energian aŭ grandan malproksimiĝon.


E.: Li venas de Parizo kaj iras nun al Berlino.
La violono falis el la violonujo.
For! For de tie ĉi! iru for, sentaŭgulo!


VI. Cirkonstancaj komplementoj. Tempo.

121. Por montri tempon, oni uzas nominativon kun konvena prepozicio laŭ postaj reguloj. Tre ofte, kiam tio ĉi ne enkondukas konfuzon, oni ankaŭ uzas akuzativon senprepozician, aŭ formon adverban. (76.)


E.: En printempo floroj aperas. (Aŭ: printempon floroj aperas; aŭ: printempe floroj aperas.)
Dum la tuta tago li restis sola. (Aŭ: la tutan tagon ...)
Li estas nur unu jaron en la servado (Mary IX.)
Hodiaŭ vespere mi estas sana, sed hieraŭ matene mi suferis.


122. Por montri kiam okazos io, oni uzas »post« (kun nominativo).


E.: Li revenos post tri semajnoj.
Post 14 tagoj granda festo!


123. Por montri kiam okazis io, oni uzas »antaŭ« (203).


E.: Antaŭ tri semajnoj mi fariĝis malsana, sed nun mi resaniĝis.


124. Por montri de kiam afero estas farata aŭ okazas, oni uzas »de«. (Oni montras komencon de afero, kiu daŭras ankoraŭ.)


E.: De tri semajnoj mi estas malsana, kaj ne scias kiam (aŭ: post kiom da tempo) mi resaniĝos.


125. Por montri ne precize tempon, je kiu okazas io, oni uzas »ĉirkaŭ, ĉe«, laŭ jenaj ekzemploj:


Ĉe mia alveno la hundo ekbojis.
Ĉirkaŭ majo mi foriros.


126. Por montri tempon necesan por io, aŭ uzata por io, oni uzas »en«.


E.: Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial se mi legos en ĉiu tago po dek-kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj. (Z.)


127. Por montri ekstreman limon da tempo, oni uzas unu el la esprimoj: »ĝis, ne pli (ol), ne malpli (ol), almenaŭ« ... k. t. p. (207, R. 2.)


E.: Ĝi povas kuŝi ok ĝis naŭ jarojn. (Haml. V. 1.)
Li mortis antaŭ 10 jaroj, ne pli.
La kontrakto ĉesos post almenaŭ kvin jaroj.


Rim. »Ok ĝis naŭ jarojn«, diras D-ro Zamenhof. »Jarojn« estas en akuzativo, ĉar »ĝis« ne influas sur ĝin; »ĝis« estas ja tie ĉi nur simpla ero en tuta esprimo »8-9 jaroj«. Tial oni povus diri: »kuŝi dum ok ĝis naŭ jaroj«.

128. Por montri daŭron, oni uzas »dum« (aŭ: »en la daŭro de« aŭ: »daŭre«).


E.: Dum kvar tagoj mi restis tie.
En la daŭro de kelke da minutoj mi aŭdis du pafojn. (Z.)


129. Ripeton oni montras per vortoj »foje, unufoje, dufoje« ... aŭ »fojon, unu fojon, du fojojn, tri fojojn« ... aŭ »en la unua fojo, por unua fojo« ...


E.: Dufoje li batis min. Li venis tri fojojn. Por la unua fojo mi ricevis premion.


130. Tempaj adverboj estas: iam, tiam, kiam, neniam, ĉiam. Ili ofte sufiĉas montri tempon pasintan aŭ estontan, kiam verbo estas mem en pasinto aŭ estonto.—»Kiam« oni uzas post »tiam« kaj post ia ajn vorto aŭ esprimo montranta tempon.


E.: Unutage kiam; tagon, kiam; tuj kiam; ĵus kiam; samtempe, kiam; de l' tempo, kiam; post kiam, k. t. p.


Rim. 1. Nur post »antaŭ« oni uzas »ol« en tempa senco: »antaŭ ol li fariĝis riĉa, li ...« Tio ĉi estas bedaŭrinda escepto, ĉar oni ne komprenas, kial oni diras »post kiam li fariĝis riĉa« kaj »antaŭ ol ...« Multe pli bone estus uzi ĉiam: »antaŭ kiam li fariĝis riĉa ...«

Rim. 2. Por tagoj, horoj, k. c. vidu paragr. 75 kaj 77.


VII. Cirkonstancaj komplementoj. Kaŭzo.

131. Por montri kaŭzon, oni uzas prepozicion »pro«. (Iafoje »de«, kiam kaŭzo konfuziĝas kun deveno.)


E.: Li agas pro ĵaluzemo.
Li mortis pro malsato (aŭ: de malsato).
Li eksaltis de surprizo. (Z.)


132. Por montri celon, oni uzas prepozicion »por«.


E.: Li sin kuracas por resaniĝi.


133. Por montri devenon, difinon aŭ uzadon de objekto, oni uzas prepozicion »de«. (47.)


E.: Tio venis de lia unua eraro.
Li estas doktoro de medicino, studento de leĝoscienco, profesoro de historio.
De la patro mi ricevis libron. (Z.)
Donu al mi alian glason de vino, ĉar tiu ĉi estas malpura. (Z.)


Rim. »Da vino« oni uzus, se oni volus montri ian kvanton da vino, sed ne glason uzatan por vino. (46.)

134. Eliro, ŝtofo el kiu oni tiris ion, estas montrata per »el«. (49.)


E.: Mi estas el Parizo.
Tiu ringo estas el oro.


135. Instrumenta kaŭzo, ilo per kiu oni faras ion, estas montrata per prepozicio »per«.


E.: Li mortigis lin per glavo.
Mi manĝas per la buŝo kaj flaras per la nazo. (Z.)
Tion mi sciiĝis per mia frato (»de« oni povus ankaŭ uzi en tiu ekzemplo).


136. Kaŭzon ĝeneralan, motivon, k. c. oni montras per adverba serio »ial, tial, kial, ĉial, nenial«, kaj devenaj esprimoj »tial ... ĉar; tial ... ke«; k. t. p.


E.: Kiam tiu bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue de la fonto. (Z.)


VIII. Cirkonstancaj komplementoj. Maniero.

137. Por montri manieron laŭ kiu io okazas, oni uzas adverban formon aŭ prepozicion konvenan.


E.: Li mensogis plej senhonte!
Li parolas plej saĝe (aŭ: laŭ plej saĝa maniero; aŭ: kun plej granda saĝeco).
La pli juna estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco. (Z.)
Li venis al ni tute ne atendite. (Vidu paragr. 174.)


138. Por montri parton je kiu oni tenas ion, oni uzas prepozicion »je« (aŭ: »apud«, »ĉirkaŭ«, k. a. laŭ okazo).


E.: Li tenadis lin je la kolo per ambaŭ manoj.
Li prenis sian edzinon ĉirkaŭ la talio.


139. Koston, valoron, k. t. p. de io oni montras per akuzativo sola aŭ per nominativo kun konvena prepozicio.


E.: Mi aĉetis tiun domon dek mil frankojn.
Tio kostas ok frankojn.
Donu al mi por dudek-kvin centimoj da tabako.
Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dekdu pomojn, kaj al ĉiu el ili mi donis po tri pomoj. (Z.)


Rim. 1. Preferinde estas diri: »mi aĉetis tiun domon por dek mil frankoj«, ĉar tiel oni evitas duoblan akuzativon.

Rim. 2. »Po« havas sencon disdonan; ne uzu ĝin anstataŭ »por«, ekzemple kiel en frazo »donu al mi po dek centimoj da tabako«. Tio signifus, ke oni aĉetas ian nombron da paketoj enhavantaj ĉiu por dek centimoj da tabako. Plie oni ne devas forgesi, ke »po« estas prepozicio kaj tial regas nominativon.


IX. Akuzativo post netransitivaj verboj.

140. Kiel ni jam vidis (110, R. 2) de regulo de almovo kaj de eblo anstataŭi prepozicion per akuzativo, devenas en Esperanto renkonto de komplementoj en akuzativo (kiuj ne estas veraj rektaj komplementoj) post verboj, kiuj ne havas rektan komplementon. (Netransitivaj verboj, eĉ verbo »esti«.)


E.: Enui la patrujon. (Z.)
Aleksandro turniĝis en polvon. (Haml. V. 1.)
Mi jam tri jarojn estas tombisto. (Haml. V. 1.)
Ni sciiĝis tiun novaĵon (anstataŭ: pri tiu novaĵo).


X. Modoj kaj tempoj.

141. Propozicio (3), rilate al realeco de afero eldirata, estas elparolata kaj esprimata diversmaniere de parolanto. La ideo povas esti eldirata, kiel reala, okazanta fakto (E.: Petro kuras); aŭ kiel volo, deziro de parolanto (E.: Petro, kuru!); aŭ kiel simpla opinio, kompreno, k. t. p. (E.: Petro kuras por varmiĝi.—Oni ne diras, ke Petro estas varma, sed lia varmiĝo estas rigardata kaj esprimata, kiel celo de lia kuro).

Diversa maniero, laŭ kiu propozicio estas komprenata, estas esprimata en Esperanto per tri modoj: indikativa, ordona, kondiĉa,—kaj iafoje per infinitivo.

Rilato inter ĉefa kaj dependa propozicio (211) estas esprimata per konjunkcioj plej ofte. Tiuj konjunkcioj ne ordonas difinitan modon, ĉar en Esperanto modo uzota dependas nur de ideo esprimota. (218.)

142. Kion oni diras, tio povas rilati simple unu el tri tempoj: estinto, estanto, estonto (simplaj tempoj); aŭ rilati ian momenton pasintan, estantanokazontan, jam estantan en estinteco, estantecoestonteco, rilate al tiu momento (malsimplaj tempoj).


XI. Indikativo.

143. Indikativo estas modo, per kiu oni eldiras simple ion, kiel veran, jese, nee, aŭ demande.


E.: Patro venas. Kiam patro venos, ni foriros.
Kvankam tio estas konata, tamen oni devas rememorigi pri ĝi.
Se li estas malsana, mi senkulpigas lin.


XII. Indikativo. Tempoj simplaj.

144. Per estinta tempo (is) oni esprimas tion, kio pasis.


E.: Li venis antaŭ du horoj. Pluvis hieraŭ. Se li estis malsana, li ne povis veni.
Kiam tiu bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin. (Z.)


145. Kiam oni celas ion, kio okazas kutime, tiam oni povas uzi laŭvole tempon estintan aŭ estantan en dependaj propozicioj (montrantaj tempon, kondiĉon, lokon, k. t. p.), kiam ago, esprimata de la dependa propozicio, okazas antaŭ tiu, kiun esprimas la ĉefa propozicio.


E.: Kiam mi alvenas somerloĝejon, la freŝa aero ĉarmas min,—aŭ: kiam mi alvenis somerloĝejon, la freŝa aero ĉarmas min.


146. Per estanta tempo (as) oni esprimas tion, kio okazas en momento, kiam oni parolas, kio okazas kutime aŭ en ĉia tempo, aŭ kio estas komprenata, kiel nuna. (E.: pensoj enhavataj en libroj ankoraŭ nun posedataj, k. t. p.)


E.: Mi kuras. La vero ĉiam venkas. (Z.)
La aŭtoro diras en sia verko, ke ...


147. En vivaj rakontoj ofte faktoj pasintaj aŭ okazontaj estas esprimataj per estanta tempo.


E.: Mi haltis, perdante la spiron, sur la rando de l' monto, kaj, min apoginte al angulo de dometo, mi komencis rigardi la pentrindan ĉirkaŭaĵon, kiam subite mi aŭdas post mi konatan voĉon: »Peĉorin! ĉu jam longe tie ĉi?« Mi min turnas: Gruŝnicki! Ni nin ĉirkaŭprenis. (Mary IX. 20.)
La princino, ŝajne, estas el tiuj virinoj, kiuj volas, ke oni ilin plezurigu; se daŭre du minutoj apud vi ŝi enuos, vi estas perdita nereveneble. (Mary XXV. 29).


148. Oni uzas ankaŭ estantan tempon por montri tion, kio daŭris iom da tempo kaj daŭras ankoraŭ.


E.: Li estas en Parizo jam de tri jaroj.


Rim. Kompreneble se tuta rakonto estas en pasinta tempo, oni uzas estinton. E.: »Li estis jam de tri jaroj en Romo, kiam alvenis lia patro«.

149. Per estonta tempo (os) oni esprimas tion, kio okazos.


E.: La patro venos post du tagoj.
Tiam la floro malfermiĝos.
Se pluvos, li ne venos.


XIII. Indikativo. Tempoj malsimplaj.

150. Estintan tempon en pasinto[5] oni uzas por montri, ke, je momento pasinta, io estis jam ankaŭ pasinta.


E.: Mi estis skribinta mian leteron, kiam la leteristo venis.


Rim. Oni uzas tiun tempon en dependa propozicio, kies ĉefa propozicio estas en simpla estinto, kiam oni uzus simplan estinton en la dependa propozicio, se la ĉefa estus en estanto.

151. Estantan tempon en pasinto oni uzas, kiam oni metas sin pense en pasinta momento kaj priskribas tion, kio okazas en tiu sama momento.


E.: Mi estis skribanta leteron, kiam okazis tertremo.


152. Estontan tempon en pasinto oni uzas por montri, ke, dum epoko jam pasinta, io estis ankoraŭ okazonta; aŭ ke oni jam decidis ion fari.


E.: En jaro 1886 la lingvo Esperanto estis ankoraŭ aperonta.
Ili interkonsentis, kaj estis enirontaj la landon, sed ...


Rim. Por montri, ke la afero estis plej baldaŭ okazonta, oni ofte uzas vorton »tuj«. E.: »Ni estis tuj elirontaj, kiam ekpluvis« (En la momento mem eliri, pluvo ekfalis.)

153. Estintan tempon en estanto oni uzas por montri staton devenantan de ago pasinta.


E.: Li estas alveninta de du horoj. (Beaufront.)
Jam longe ili estas mortintaj.


154. Estantan tempon en estanto oni uzas por montri staton aŭ agon daŭrantan, okazantan en la momento mem.


E.: Lasu min trankvila, ĉar mi estas laboranta serioze.
Li estas vojaĝanta.


Rim. Frazo »li vojaĝas« povus signifi: li vojaĝas kutime, sed eble nun ne estas en vojaĝo. Tiun formon malsimplan oni uzas nur, se malklaraĵo estas timebla. (159.)

155. Estontan tempon en estanto oni uzas por montri, ke oni jam decidis fari ion; aŭ ke io okazos, sed en ne deviga, ne certa maniero.


E.: Mi estas vojaĝonta Madridon en proksima vintro (kredeble mi vojaĝos; mi intencas vojaĝi).
Kiam abeloj estas forflugontaj, ili zumas forte.


Rim. Per aldono de »tuj, baldaŭ« k. s. oni alproksimigas la estonton: »mi estas tuj elironta, tial rapidu realporti respondon«.

156. Estintan tempon en estonto oni uzas por montri, ke kiam alvenos ia momento, afero estos jam finita.


E.: Kiam vi venos al mi, li estos dirinta al mi la veron. (Z.)


157. Estantan tempon en estonto oni uzas por montri, ke ia afero okazos samtempe kun alia, kiu ne ekzistas ankoraŭ.


E.: Mi timas, ke la respondo alvenos, dum mi estos promenanta.


158. Estontan tempon en estonto oni uzas por montri, ke ia afero okazos antaŭ alia, kiu mem ankaŭ estas okazonta.


E.: Ni aŭskultigos nian aŭdantaron, se ni montros al ĝi, ke la aferoj, kiujn ni estos parolontaj, estas grandaj, novaj, nekredeblaj.


Rim. Tiu formo estas proksimume neuzata. Oni pli volonte (kaj pli simple) diras: »aferoj, kiujn ni estas parolontaj«, aŭ: »kiujn ni parolos«.

159. Malsimplajn tempojn oni uzas nur malofte en Esperanto, kiam oni volas nepre precizigi ideon, se ĉirkaŭaj frazoj ne igas ĝin sufiĉe klara.


E.: Kiam tiu bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin (Z.)—anstataŭ: estis veninta domen.
Kiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj (Z.)—anstataŭ: kiam si estis parolanta ...
La malfeliĉa infano rakontis al li naive ĉion, kio okazis al ŝi (Z.)—anstataŭ: estis okazinta ...
Kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile (Z.)—anstataŭ: estos petinta de vi trinki.
Li ne evitos jam la morton, kiun la bato via eble ne alportis (Haml. IV. 7),—anstataŭ: ne estos alportinta.


160. Tempo uzota, simpla aŭ malsimpla, estas ĉiam montrata de ideo esprimota, kaj neniel dependas de aliaj kaŭzoj (konjunkcioj, aliaj verboj, k. c.)


E.: La filo de la reĝo demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi (Z.).—»Faris« povus montri ion jam pasintan.
Ili trovis, ke ni parolas malsencaĵon, tamen efektive neniu el ili diris ion pli saĝan. (Mary XVIII. 3).
La princedzino diris, ke via vizaĝo estas al ŝi konata. (Mary XX.)
Adiaŭ! Mi esperis, ke vi estos edzino kara de Hamleto mia. (Haml. V. 1.)


161. Resume, tempojn malsimplajn oni uzas plej malofte. Se oni uzas ilin, tiam:

A. Por diri, ke ago estis, estas, aŭ estos farata en la momento mem, pri kiu oni parolas, oni uzas verbon »esti« kun estanta participo de verbo esprimanta tiun agon.

B. Por diri, ke ago estis, estas, aŭ estos finita en la momento, pri kiu oni parolas, oni uzas »esti« kun pasinta (estinta) participo de verbo esprimanta tiun agon.

C. Por diri, ke ago estis, estas, aŭ estos nekomencita ankoraŭ sed tamen okazos, oni uzas »esti« kun estonta participo de verbo montranta la agon.


XIV. Ordona modo. (Imperativo.)

162. En ĉefaj propozicioj imperativo montras ordonon de parolanto.


E.: Venu tien ĉi! (Mi volas, ordonas.)


163. En dependaj propozicioj, imperativo montras ordonon, volon, deziron, peton, devon, konvenon, necesecon, timon, k. t. p.


E.: Mi deziras, ke li venu.
Estas necese, ke li venu.
Mi petas, ke vi ne faru tion.
Mi timas, ke li venu.


Rim. 1. Alia modo (e.: indikativo estonta) montrus malpli fortan deziron, peton, k. c.: »mi petas, ke li vizitos tiun malsanulon. Mi timas, ke li venos, kaj eble difektos la ĝardenon«. (V. ekz. 157, 218. R. 2.)

Rim. 2. Reciproke oni povas uzi imperativon por montri fortan volon: e.: »mi esperas, ke vi ĉesu petoli«.

164. Por tempoj malsimplaj de imperativo oni agas kiel por indikativo. (Estu amanta, aminta, amonta.)


XV. Kondiĉa modo. (Kondicionalo.)

165. Kondicionalo montras, ke afero dependas de supozo, t. e. de alia afero (kondiĉo), kiu ne estas vera, ne ekzistas efektive en momento, kiam oni parolas.


E.: Se li estus riĉa, li havus multajn amikojn. (Sed li ne estas riĉa, li do ne havas multajn amikojn.)
Se mi tion scius, mi ĝin dirus. (Sed tion mi ne scias.)


Rim. 1. Kiam oni volas montri per vorto »se«, ke kondiĉa rilato ekzistas inter du propozicioj, sed neniel celas realecon de enhavo de ambaŭ propozicioj, tiam oni uzas simple indikativon. E.: »Se vi ne faris alian aferon, vi estas sufiĉe rekompencita.«

Rim. 2. Kondicionalo povas iafoje montri deziron, timon, minacon, k. c. kiam efektivigo de l' kondiĉo eldirata ŝajnas preskaŭ neebla. E.: »Se mi povus lin venki!—Se iam vi mokus min!...

Rim. 3. Oni iafoje uzas kondicionalon eĉ kiam afero estas reala, por montri (pro ĝentileco aŭ alia kaŭzo) malpli da forton en la senco. En tia okazo (kiel en supra) oni alpensas alian frazon kondiĉan. E.: »Mi ne volus tion fari« (se tio okazus).—»Mi estus feliĉa ricevi vian verkon« (se vi havus afablecon ĝin sendi al mi ...)

166. Por tempoj malsimplaj de kondicionalo, oni agas kiel por indikativo.


E.: Mi ne farus la eraron, se li estus dirinta al mi la veron. (Z.)


XVI. Infinitivo.

167. Infinitivo esprimas ideon verban en ĝenerala maniero. Oni uzas ĝin:

a) subjekte, kiam ago estas montrata ĝenerale; b) komplemente, por klarigi ideon.


E.: Bone pensi kaj bone agi sufiĉas por vivi bone kaj feliĉe.
Vivi estas agi: kiu ne agas, ne vivas.
Li ĉesis kuri.


Rim. 1. Infinitivo uzata subjekte estas vera substantivo, sed neniam akceptas artikolon antaŭ si. Plie adjektivo, uzata kiel ĝia predikato, estas en formo adverba (26, 64). Oni povas ĉiam ŝanĝi tian infinitivon en substantivon, ŝanĝante i en oado. Tiam oni povas uzi artikolon kaj meti adjektivon en ordinaran formon a. E.: »Scii estas utile.« »La sciado estas utila.«

Rim. 2. Por participoj uzataj en tempoj malsimplaj, oni ofte uzas formon a, eĉ kiam la participo rilatas infinitivon aŭ enhavon de tuta propozicio. E.: »Pli bone estas honorinde vivadi, ol esti honorinde naskita.«

168. Adjektivo aŭ substantivo rilatanta unu el tiaj ĝeneralaj infinitivoj (subjektoj) restas ordinare en nominativo. (Pro verbo »esti«.)


E.: Promeni estas agrabla okupo.


169. Infinitivon oni povas uzi komplemente post verbo, adjektivo aŭ substantivo; prepozicion oni ne antaŭmetas, escepte »por, antaŭ, anstataŭ«. (111.)


E.: Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn. (Z.)
Mi volis ŝlosi la pordon. (Z.)
Mi estas preta ĵuri. (Haml. IV. 7.)
Morgaŭ mi petos la permeson veni antaŭ viajn reĝajn okulojn. (Haml. IV. 7.)


170. Kiam subjekto de infinitivo estas substantivo aŭ pronomo en akuzativo, se ekzistas samtempe komplemento de tiu infinitivo, preferinde estas uzi alian modon kun konvena konjunkcio (ke ...). Se la komplemento estas ankaŭ en akuzativo, tiam oni devas fari tiun ŝanĝon por eviti malklaraĵon.


E.: Mi kredas lin esti bona (... ke li estas bona.)
Mi kredas lin ami sian edzinon (... ke li amas sian edzinon.)


171. Simile tempoj malsimplaj de infinitivo estas maloftaj. (Esti amanta, aminta, amonta.) Oni uzas pli volonte konjunkcion kun alia modo.


XVII. Participoj.

172. Participoj adjektivaj akordiĝas kiel ordinaraj adjektivoj: nombre kaj kaze, se ili estas apudmetitaj; nur nombre, se ili estas uzataj predikate. (62, 63.)


E.: Mi ne amas infanojn bruantajn.
Ni estas lacigataj de la bruado.
Ni trovis ilin (estantajn) mortintaj.


Rim. Por uzado de participoj en tempoj malsimplaj, vidu XIII.

173. Estonta participo ne montras per si mem devon. Tiel »la konstruota domo« ne signifas la domon, kiun oni devas konstrui, sed nur domon, kiun oni konstruos. (Beaufront.)

174. Kiam participo montras cirkonstancan komplementon kaj rilatas subjekton de frazo, tiam oni plej ofte metas ĝin en adverban formon.


E.: Promenante sur la strato, mi falis. (Z.)
Trovinte pomon, mi ĝin manĝis. (Z.)
Li venis al mi tute ne atendite. (Z.)


Rim. 1. Tio okazas plej ofte por montri manieron (137) laŭ kelkaj uzoj de latina gerundivo ablativa, aŭ montri samtempecon, malsamtempecon de fakto kun alia.

Rim. 2. Se la participo ne rilatas la subjekton de la frazo, tiam oni uzas modan formon kun konjunkcio, adverbo, k. c. aŭ oni ŝanĝas la konstruon de la frazo por ĉion rilatigi al la subjekto. E.: »Post kiam la malamikoj forkuris, ni transiris la ponton.« Oni ne diras: »la malamikoj forkurinte, ni transiris la ponton.«—»(Tenante) la okulojn al la ĉielo, li preĝis fervore,« sed ne: »la okuloj turnite al la ĉielo, li ...«

Rim. 3. Kiam participo rilatas rekte subjekton, (aŭ komplementon) t. e. estas uzata kiel apudmetita adjektivo, kompreneble ĝi ne prenas tiun gerundivan formon, sed akordiĝas kiel simpla adjektivo. E.: »Al homo pekinta senintence, Dio facile pardonas.« (Z.)—»La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraŭ konas.« (Z.)


XVIII. Pasivaj verboj.

175. Pasivaj verboj, estante formataj per kunligo de verbo »esti« kun pasivaj participoj, havas nur malsimplajn tempojn. Tiuj tempoj signifas absolute kiel tiuj de aktivaj verboj. (XII, XIII.)

176. Pasivaj participoj sekvas regulojn de aktivaj. Iliaj komplementoj estas signataj per »de« aŭ »per«. (144.)

177. Oni devas atenti neuzi estantan pasivan participon anstataŭ estinta, kaj reciproke. Participo »ata« montras, ke ago daŭras en priparolata momento, aŭ ke oni konsideras ĝian daŭradon; participo »ita« montras finitecon de ago.


E.: La pordo estas fermita. (Oni ĝin fermis.)
La pordo estas fermata. (Oni ĝin fermas nun.)
Pasero kaptita estas pli bona ol aglo kaptota. (Z.)
Mono havata estas pli grava ol havita. (Z.)


XIX. Refleksivaj verboj.

178. Refleksiva verbo montras agon de subjekto sur sin mem. (80.)


E.: Li batis sin. Mi lavas min. Li sidigis sin.


Rim. Oni do uzas ilin nur kiam subjekto vere agas sur sin mem, kaj ne, kiel en naciaj lingvoj, en multaj aliaj okazoj. Por esti certa, ke oni povas tiel ripeti personan pronomon, oni povas demandi kaj respondi jese: »ĉu mi povus fari tiun agon sur alian personon?« E.: »Mi lavas min« (mi povus lavi alian).

179. Kiam subjekto fariĝas ia, oni povas uzi sufikson »iĝi« anstataŭ ripeti pronomon personan.


E.: Li sidiĝis (aŭ: li sidigis sin). (Z.)
Li montriĝis (aŭ: li montris sin).


180. Se ekzistas multenombra subjekto kaj oni volas montri, ke ago iras de unu al alia de tiuj subjektoj, oni uzas vorton »reciproke« aŭ esprimon »unu la alian«. (Kun tiu ĉi lasta oni ordinare ne ripetas personan pronomon.) (Beaufront.)


E.: Ili batas sin reciproke (aŭ: ili batas unu la alian.)


XX. Aparta uzado de kelkaj verboj.

181. »Esti« estas sola helpa verbo. Neniam oni uzas »havi« kun participo predikateca.


E.: Mi estas alveninta. Mi estis manĝinta.


182. Plej ofte (159, 161) oni uzas simplajn tempojn anstataŭ verbo »esti« kun participo aktiva.


E.: Mi venis, vidis, venkis.
Li alvenis de du horoj.


183. Kiam oni havas kelkajn participojn rilatantajn saman subjekton, kaj kiam la helpa verbo estas en sama tempo por ĉiu el ili, tiam oni povas ne ripeti »esti« antaŭ ĉiuj participoj.


E.: Li estis subite alveninta kaj ekkaptinta lian kruron.


184. »Igi, iĝi«, estas ofte uzataj en senco de »farigi, fariĝi«. Kompreneble oni tiam ne trovas post ili predikaton adjektivan en akuzativo (63).


E.: Mi igis lin bona. La ĉielo iĝis luma.


185. »Devi« oni ne devas konfuzi kun ŝuldi. Tiu ĉi lasta esprimas nur, ke oni estas debitoro je iu ĉu mone ĉu dankeme, k. c. »Devi« kontraŭe montras moralan devon, necesecon. Iafoje »devi« egalas »necese estas«.


E.: Mi ŝuldas al vi tri mil frankojn.
Ni ŝuldas tiun verkon al lia genio.
Mi devas vin forlasi, ĉar oni atendas min.
Oni devas ami siajn gepatrojn.
Oni devas (necese estas) zorgi pri sia eksteraĵo, se oni volas sukcesi en la mondo.


Rim. Oni ne uzas »devi« por montri, ke eble oni faros ion, aŭ ke oni jam decidis ion fari. En tia okazo oni uzas »estonton en estanto« (155).

186. »Kuŝi« estas uzata ne nur en senco »esti en lito« aŭ por montri ripozadon, sed ankaŭ por esprimi ĉian ajn malstaran staton.


E.: La krajono kuŝas sur la libro. (Z.)


187. »Lasi« estas uzata ofte de D-ro Zamenhof en Hamleto anstataŭ »igi« (krom ĝia ordinara senco). Tion ĉi oni ĝis nun ne renkontis aliloke.


E.: Mi lasis lin alveni kaj la korpon mi lasis serĉi (Haml. IV. 3) anstataŭ: »mi alvenigis, mi serĉigis«. #


188. »Meti« estas elasta verbo (D-ro Zamenhof. Letero pri deveno de Esperanto.) kion oni uzas por multaj esprimoj.


E.: Mi metis la manon sur la tablon. (Z.)
Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj. (Z.)
Oni metis antaŭ mi manĝilaron. (Z.)
Se oni volus kunmeti plenan registron de liaj bonaj ecoj. (Haml. V. 2.)
Metu vian ĉapelon sur sian lokon. (Haml. V. 2.)
Neniam vi kunmetu viajn manojn en tia formo ... (Haml. I. 1.)
La krimulo jam estos elmetita al la meritita puno. (Esperantisto 47.)
Multaj personoj estis metitaj en malliberejon. (Esperantisto 46.)
Li metis sian atenton sur la belan Raĥelon (id.)
La malnoblulo metis ian reton por ŝia patro (id.)
Mi certe almetos ĉiujn penojn por plenumi vian komision (id.)


189. »Sidi«, krom senco »sidi sur seĝo« estas ofte uzata ankaŭ en senco »esti en sia difinita loko«.


E.: La kuiristo sidas en la kuirejo. (Z.)
La urbo sidas sur monteto.
En la kandelingo sidis brulanta kandelo. (Z.)


190. Por esprimi staton (de l' korpo, de l' animo, k. c.), oni plej ofte uzas verbon »esti« kun adjektivo.


E.: Mi estas varma, malvarma, malsata, soifa, sesjara, prava, malprava, k. t. p.—Miaj manoj estas malvarmaj, sed miaj piedoj estas varmaj.


Rim. 1. Kelkaj aŭtoroj uzas verbon devenantan el tiuj adjektivoj. Tiu uzado fariĝis pli ofta en lasta tempo. E.: mi hontas, soifas, malsatas, malsanas.

Rim. 2. Neniam oni diras: »mi havas varmon«, k. c.



IX.

PREPOZICIO.

I. Esploro ĝenerala.

191. Prepozicio esprimas rilaton inter vortoj; plej ofte ĝi montras nerektan aŭ cirkonstancan komplementon de verbo, komplementon de substantivo aŭ adjektivo, k. t. p. ĝi anstataŭas kazojn deklinaciajn.

Prepozicio en Esperanto ordinare havas sian komplementon en nominativo. Oni uzas akuzativon post prepozicio nur se tiu ĉi kazo estas postulata de alia kaŭzo. (Z.) [E.: almovo.] (36. R. 1; 127. R.)


E.: La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro. (Z.)
Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitaĵo. (Z.)
Mi vivas kun li en granda amikeco. (Z.)


192. Prepozicio estas ordinare memstara vorto; tamen kelkaj estas ankaŭ adverboj (210) aŭ konsistas el tuta esprimo.


E.: Kaŭze de la finiĝo de la unua dekjaro... (Z. en L. I. n-ro 18, pĝ. 83.)
Li staris meze de la malamikoj.


193. Prepozicioj estas ofte uzataj kiel prefiksoj aŭ por formi kunmetitajn vortojn. Kiam tio ĉi okazas por verbo, oni tre ofte ripetas antaŭ nerekta komplemento de la verbo la prepozicion, per kiu oni formis tiun verbon.


E.: Tio estis senutila. Mi eliris el la korto.


194. En Esperanto ĉiu prepozicio havas sencon bone difinitan. Se la senco de frazo ne montras klare, kian prepozicion oni devas uzi, tiam oni povas uzi la komunan prepozicion »je«. Sed estas bone uzi la vorton »je« kiel eble pli malofte. (Z.)


E.: Mi ridas je lia naiveco. (Z.)
Je la lasta fojo mi vidas lin ĉe vi. (Z.)


195. Anstataŭ la vorto »je« oni povas ankaŭ uzi akuzativon sen prepozicio. Sed oni ne uzas akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas. (37, 114.) (Z.)


E.: Mi ridas lian naivecon. (Z.)
Mi veturis du tagojn kaj unu nokton. (Z.)
Mi pardonis mian malamikon. (Z.)
Mi pardonis al la malamiko lian kulpon. (Z.)


196. Rilatoj plej ofte esprimataj de prepozicioj povas ordiĝi laŭ jena tabelo:

Loko. (116-121.) Mi loĝas en Parizo. Li estas apud la pordo.

Tempo. (121-131.) Mi venos post tri tagoj.

Celo. (132.) Mi manĝas por vivi.

Kaŭzo. (131-137.) Rabi pro malsato. Morti de febro. Flari per nazo.

Maniero. (137-140.) Paroli pri io. Agi laŭ sia opinio.

Deveno (47, 133), dependo. Mi ricevis leteron el Parizo. Tiu libro estas verkita de mia frato. La birdo deflugis de la arbo.

Posedo (ofte: genitivo). Tio estas la libro de mia frato.

Aparteno, aldono (ofte: dativo). La rozo apartenas al Teodoro. Donu vestojn al la malriĉuloj.

Kunigo. Venu kun mi. Li estas bona, kaj, krom tio, riĉa.

Disigo, forigo. Metu vian manon for de mia kolo. Apartigu pajlon de fojno. Li fariĝis sen mono. Tri rozoj elsaltis el ŝia buŝo.

Proksimigo. Li venis al ni. Kien ili iras? Kontraŭ Polujo. Iru ĝis la rivero.

Kontraŭigo. Voĉdonu por aŭ kontraŭ la propono. Li sukcesis malgraŭ la malhelpoj. Anstataŭ li oni sendis lian fraton. Li estas preskaŭ kuracisto, kvazaŭ reĝo.


II. Lokaj prepozicioj. (116-121.)

Antaŭ, apud, ĉe, ĉirkaŭ, ekster, en, for (de), ĝis, inter, je, kontraŭ, post, preter, sub, super, sur, tra, trans ...

197. Iaj lokaj prepozicioj povas havi sian komplementon en akuzativo, kiam oni volas montri movon al ĝi. (116-121.)

198. »For« (de) estas ofte uzata en senco mala de »apud«, kvankam ĝia ordinara senco estas »disigo«.


E.: Li estas for de tie ĉi (aŭ: forestas de tie ĉi).


199. »Ekster« estas malo de »en«.


E.: Li iris en la domon, sed mi mem restis ekster ĝi.
Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo. (Z.)
Li loĝas ekster la urbo. (Z.)


Rim. 1. Malo de »en« povas esti »el«, nur kiam oni celas movon eniran aŭ eliran.

Rim. 2. En devenaĵoj ofte radiko »intern'« estas uzata kiel malo de »ekster«. E.: La ekstero de tiu ĉi homo estas pli bona ol lia interno. (Z.)—Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne. (Z.)

200. »Inter« diferencas de »en« per tio, ke ĝi montras staton de io rilate al kelkaj aferoj, en kiuj oni ne estas, sed en kies aro oni troviĝas. »En« supozas, ke oni estas en interno de io; »inter« montras, ke oni restas ekster ĉiu objekto konsiderata aparte.


E.: Inter Rusujo kaj Francujo estas Germanujo.


201. »Preter« diferencas de »trans« en tio, ke ĝi montras movon de io, kio pasas antaŭ alia afero. »Trans« signifas, ke io sin trovas sur alia flanko de limo ekzistanta inter du aferoj.


E.: La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj. (Z.)
En tiu ĉi minuto iris preter ni du sinjorinoj. (Mary XI. 29.)
Silente mi iris sur la bulvardo preter la fenestroj de l' domo, kie sin kaŝis nia belulino. (Mary XV. 22.)


Rim. 1. Devenaĵoj: preteriri, preterlasi, preterdoni. Transiri, transdoni, transskribi, k. t. p.

Rim. 2. Malo de »trans« estas eble »ĝis« (latine: cis) kiun oni tiel uzas en senco loka (krom ĝia tempa). E.: Miaj fratoj akompanis la gastojn ĝis ilia domo. (Z.)—Franco diras, ke Parizo sidas ĝis Alpoj kaj Romo trans Alpoj.—Tion ni povos fari ĝis dek tagoj. (127.)

202. »Sur« diferencas de »super« en tio, ke ĝi montras ordinare tuŝadon de objektoj. »Super« montras, ke afero estas sub alia, sed ne devige, ke ili sin tuŝas reciproke; plie »sur« ne ĉiam rilatas altecon.


E.: Li staras supre sur la monto. (Z.)
Mi metis la manon sur la tablo. (Z.)
Sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton. (Z.)
Super la tero sin trovas aero. (Z.)
Super mia kapo preterflugis birdo.
Li ĵetis ŝtonon super la muron, sed li ne havis sufiĉe da forto kaj la ŝtono falis sur la muron.


Rim. 1. Devenaĵoj: Suriri, suresti, surmeti, surpremi, k. t. p. Superi, supera, supereco, malsupera, malsuperi, malsupereco.

Rim. 2. Adverbe oni uzas pli volonte »supre« ol »sure«. E.: Li staras supre sur la monto. (Z.) »Supre« montras tamen ideon apartan de alteco. (Komparu kun: venu kune kun via amiko. (Z.)

Rim. 3. Malo de »sur« kaj »super« estas »sub«. Oni ne faras en multenombro saman distingon, kian en ununombro. Tamen oni povas diri laŭvole »malsuper«, kvankam D-ro Zamenhof uzas malofte prefikson »mal« por prepozicioj.

Rim. 4. Malo de »supre« estas »malsupre«, kiun oni uzas ofte anstataŭ »sube«. E.: Li rigardas malsupren sur la kampon. (Z.) Li rapide malsupreniris.


III. Tempaj prepozicioj. (121-131.)

Ankoraŭ, antaŭ, apenaŭ, ĉe, ĉirkaŭ, de, dum, en, ĝis, je, post, k. c.

203. Pro komuna uzado de »antaŭ, post« en senco tempa kaj loka, oni devas atenti ke oni konstruu sian frazon tiamaniere, ke ne ekzistu malklaraĵo.


E.: La gefianĉoj renkontiĝis antaŭ la gepatroj (je ĉeesto de ...)
La gefianĉoj renkontiĝis antaŭ ol la gepatroj (aŭ: antaŭ kiam).


IV. Aliaj prepozicioj.

204. »Krom« montras ideon aldonan. Iafoje tiu ideo povas kompreniĝi, kiel apartigo, disigo, sed en tia okazo pli bone estas uzi »escepte« aŭ »ekster« por eviti ĉiun konfuzaĵon.


E.: La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj kiujn oni povis trovi. (Z.)
Ekster tiuj leĝoj ne ekzistas aliajkrom tiuj leĝoj« estas direbla laŭ uzado sed videble malpli klara).
Ni devas rimarki, ke ekster la diversaj verkoj, skribitaj en la lingvo Esperanto mem, kaj ekster diversaj pli grandaj lernolibroj de tiu ĉi lingvo, ekzistas ankaŭ poŝaj lernolibroj. (Esperantisto, 37.)


205. »Laŭ« montras: a) rilaton de konformeco je ia afero; b) devenon; c) ilon, manieron.


E.: Tiu vazo estas farita laŭ modelo el nia muzeo.
Laŭ mia opinio ...
La pli juna filino estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco. (Z.)


206. »Da« post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro. (Z.) Oni ĉiam metas ĝian komplementon en nominativon. (46.)


E.: En la ĉambro sidis nur kelke da homoj. (Z.)
Sur la arbo sin trovis multo da birdoj. (Z.)
Mi aĉetis dekon da ovoj. (Z.)
Ni trovis sufiĉe da helpantoj.


Rim. En »Esperantisto« (N-ro 42, pĝ. 96) D-ro Zamenhof diris: »Estas diferenco inter »multaj homoj« kaj »multe da homoj«: »multaj homoj« = diversaj homoj (ĉiu aparte), »multe da homoj« = granda nombro da homoj (kune).« Tiu diferenco ne estas atentita de plej multo el aŭtoroj, ĉar plej ofte oni uzas »multe da« anstataŭ »multaj« nur por eviti serion da multenombraj akuzativoj. (239.)

207. »Po« estas disdona prepozicio, kiun oni uzas ordinare nur antaŭ nombra nomo. Tiu prepozicio montras, ke ĉiu persono aŭ ĉiu objekto havas saman nombron da aferoj. Oni ĉiam uzas nominativon post ĝi. (139, R. 2.)


E.: Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dekdu pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.



X.

ADVERBO.

208. Adverbo valoras prepozicion akompanatan de komplemento. E.: paroli saĝe = paroli kun saĝeco.

En Esperanto oni uzas tre ofte adverbojn, ĉar oni povas ĉiam ricevi adverbon de ia ajn radiko per aldono de finiĝo e.

209. Laŭ supra difino adverbo diferencas de prepozicio en tio, ke ĝi ne havas ordinare post si komplementon substantivan aŭ pronoman. Se do oni deziras uzi prepozicion sen aldono de komplemento, oni devas igi ĝin adverbo per aldono de finiĝo e.


E.: Mi staras apud li. Li staras apude.


Rim. Adverboj devenaj estas ofte uzataj prepozicie (kun komplemento substantiva). Tiel S-ro Kofman diras en antaŭparolo de »Kain«: Konforme malnovajn titolojn; rilate vortojn; escepte lian biografion, k. t. p. Kial en tiaj esprimoj oni uzas akuzativon post adverbo? S-ro de Beaufront diras: »adverboj uzataj prepozicie, kiel koncerne, tuŝante, ne ofendante, supozinte, rilate al, proksime, dank' al, meze de, dekstre de, supre de, funde de, flanke de, k. c. regas nominativon aŭ akuzativon, laŭ tio, ke vorto, de kiu ili devenas, regas mem nominativon aŭ akuzativon. La ok lastaj regas nominativon kiel montras la prepozicio, kiu sekvas ilin. Aliaj regas akuzativon, ĉar ili devenas de transitivaj verboj koncerni, tuŝi, supozi, ofendi, escepti. Tiuj adverboj-prepozicioj havas do kiel rektan komplementon la nomon aŭ pronomon, kiu sekvas ilin.«

Facile estas vidi unue, ke formoj gerundivaj esceptinte, supozinte, k. a. estas veraj apartaj formoj de verbo, kaj havas de adverboj nur ŝajnon (174). Sed por formoj escepte, rilate, koncerne, kompare, k. a. oni tute ne komprenas, kial oni uzas post ili akuzativon. Eble oni povas diri, ke oni tiel anstataŭas per akuzativo sola nominativon kun prepozicio (37, 114). Tiel oni diras: »rilate al tio, rilate tion; konforme kun tio, konforme tion« (rekta komplemento de »konforme« estas ja malfacile komprenebla), k. t. p. Tiu klarigo ŝajnas malplej malbona. Oni povas ankaŭ demandi, kial oni simple ne donas al adverboj uzataj prepozicie ecojn de prepozicioj, t. e. ne uzas rekte nominativon post ili. Tiel oni legas en »Esperantisto« (n-ro 46, pĝ. 154): »Mi preskaŭ intencis resti sub regna gardo daŭre la nokto.«

210. Vortoj finataj de »aŭ« estas samtempe adverboj kaj prepozicioj, kaj tial uzataj indiferente en ambaŭ okazoj. Tamen »kontraŭ, malgraŭ, kvazaŭ, anstataŭ, ĉirkaŭ« estas pli ofte uzataj prepozicie.


E.: Mi havas almenaŭ dek mil frankojn.
Mi havas dek mil frankojn almenaŭ.
Mi havas ĉirkaŭ mil frankoj (aŭ: frankojn).
Mi havas mil frankojn ĉirkaŭ (aŭ: ĉirkaŭe).



Por tempaj, lokaj, manieraj adverboj, vidu en »Cirkonstancaj komplementoj de verbo«.



XI.

KONJUNKCIO.

I. Esploro ĝenerala.

211. Propozicio (3, 141) estas ĉefa, kiam ĝi estas simpla eldiro sufiĉanta per si mem (e.: Petro kuras); aŭ dependa, kiam ĝi ne estas dirata por si mem, sed por plenigi alian propozicion. (E.: Petro kuras, por varmiĝi.)

212. Unu ĉefa propozicio povas havi kelkajn propoziciojn dependajn. (E.: ĉar malamikoj proksimiĝis, oni detruis la ponton, por malhelpi ilian transiron. Al unu helpa propozicio povas rilati ankaŭ dua subhelpa. (E.: oni devas labori dum juneco, por, kiam alvenos maljuneco, honeste ripozadi.

213. Unu ĉefa propozicio, akompanata de sia (aŭ de siaj) dependa propozicio, formas kunmetitan propozicion, kiu enhavas plenan penson, je kiu parolado povas halti.

214. Dependaj propozicioj estas ligataj kun ĉefa: aŭ per konjunkcio, (e.: tion mi scias, ĉar tie mi estis); aŭ per pronomo rilata, (e.: ĉiuj, kiuj tie estis, konas tion); aŭ per demanda vorto, (e.: mi demandas, kie vi sciiĝis tion?ĉu vi venos baldaŭ, aŭ ĉu vi ne venos, respondu!)

215. Kelkaj propozicioj povas, ne estante unuigataj kiel ĉefa kaj dependa, interligiĝi per konjunkcioj, eĉ iafoje sen konjunkcio per simpla aldono. E.: Via projekto plaĉas al mi, kaj mia patro ĝin aprobas.Via projekto plaĉas al mi, sed mia patro ĝin malaprobas.Mi komprenas nek kial vi tiel aprobas tiun projekton, nek kial via patro tiel malaprobas ĝin.

216. Konjunkcio estas nomata diversmaniere, laŭ rilato, kiun ĝi metas inter ĉefa kaj dependa propozicio. Tiel oni distingas: konjunkciojn klarigajn (ke ...), disigajn (aŭ ...), kunigajn (kaj ...), kontraŭigajn (sed, kvankam ...), k. t. p.

217. Konjunkcio povas konsisti el tuta esprimo, e.: por ke, tiamaniere ke, ĉu ... aŭ, k. t. p.

218. Konjunkcio Esperanta ne postulas post si difinitan modon verban. (141.) La modo uzota estas ĉiam montrata nur de ideo esprimota: ion certan oni esprimas per indikativo; kondiĉon duban per kondicionalo; ordonon, deziron, volon, k. t. p. per imperativo (vidu tiujn modojn en »verbo«). Tial oni renkontas plej diversajn modojn por sama konjunkcio.


E.: Li staris, kvazaŭ li vidus teruraĵon.
... Kaj kvazaŭ malaperis subite la historio kaj la tradicioj. (Haml. IV. 5.)
... Li kvazaŭ mem alkreskis al la selo. (Haml. IV. 7.)
... Mi timas, ke vi faras kun mi ŝercojn. (Haml. V. 2.)


Rim. 1. Sekvas de tio ĉi, ke »Subjunktivo« ne ekzistas en Esperanto. Tiu modo estas ja difinita: »modo regata de konjunkcioj«. Kelkaj aŭtoroj nomas »subjunktivo« formon imperativan akompanatan de »ke« (e.: ke mi amu); sed tie ĉi oni havas simplan imperativon en dependa propozicio, kies ĉefa ne estas esprimita. (E.: mi volas, deziras, ... ke mi amu.) Se oni ne konsentas tion ĉi, tiam tia formo »ke mi amu« estas nur nacia apartaĵo, kiun oni neniel bezonas en lingvo internacia, ĉar simpla imperativo »mi amu« esprimas tiel bone saman penson.

Rim. 2. Kompreneble ĉar iaj konjunkcioj estas pli ofte uzataj por esprimi certan ideon, tial oni renkontas ilin pli ofte kun certa modo. Tiel ekzemple kun »por ke« oni renkontas tre ofte imperativon. (Mi kuras, por ke mi varmiĝu.) Sed se oni ne volas montri fortan celon aŭ volon (163), oni povas uzi ankaŭ alian modon. E.: Kiu povis pensi antaŭ du jaroj, ke tiu malfeliĉulo, tiel forte laboras, nur por ke li ruiniĝos!

Rim. 3. Post konjunkcio oni uzas infinitivon, nur kiam tiu ĉi estas mem subjekto de dependa prepozicio (ĝenerala infinitivo. 167), sed neniam kiam ĝi estas komplemento. E.: Mi diras, ke riĉiĝi estas agrable.—Sed oni ne diras »ni agas, por ke fariĝi riĉaj« aŭ »tiamaniere, ke fariĝi riĉaj«; oni devas en tia okazo uzi personan modon (por ke ni fariĝu riĉaj) aŭ se oni volas uzi infinitivon, forigi la konjunkcion: »ni agas, por fariĝi riĉaj.«


II. Apartaj konjunkcioj.

219. »Kaj« (kuniga konjunkcio) unuigas du propoziciojn, du subjektojn, du komplementojn, k. t. p. Oni povas ĝin forigi kaj anstataŭi per komo en rapidaj rakontoj, kiam tio ĉi ne difektas klarecon.


E.: Tie staris viroj, virinoj, infanoj.


220. Reciproke oni povas ripetadi »kaj« por pli forte insisti.


E.: Mi vidis kaj lin, kaj lian fraton.


221. »Aŭ« (disiga konjunkcio) montras diferencon inter du propozicioj aŭ aferoj.


E.: Li ploras aŭ ridas: oni ne bone scias.


222. Ripetante disigan konjunkcion, oni ricevas pli fortan apartigon. (E.: aŭ ... aŭ; ĉu ... ĉu; ĉu ... aŭ). Oni ĝis nun ne faris klaran distingon inter »aŭ ... aŭ« kaj »ĉu ... ĉu«.


E.: Aŭ vi forlasis la postenon, aŭ vi ne forlasis ĝin, sed tiam malzorgis averti. En ambaŭ okazoj, ĉu vi forlasis, ĉu vi malzorgis, vi estas kulpa.


223. »Ke« estas nur konjunkcio; ĝi montras, ke sekvanta propozicio klarigas la unuan, k. t. p. Oni ofte uzas ĝin (kun persona modo) anstataŭ infinitivo. (170.)

224. »Se« (kondiĉa konjunkcio) esprimas, ke ia afero estas farata nur se alia ekzistas, k. c. Neniam ĝi montras demandon. (98, 165.)

225. Komparaj esprimoj estas »tiel ... kiel; pli ... ol; laŭ; kiel ekzemple; kvazaŭ«, k. t. p. (66, 96. R. 1.) Por montri sekvon, rezultaton komparan, oni uzas »ju pli ... des pli«.


E.: Ju pli bona, des pli amata vi estos.
Ju pli ni laboros, des pli ni havos rajton ripozadi.


Rim. 1. Prefere oni alproksimigas vorton, sur kiun falas ideo. Tiel »ju pli bona« estas preferinde ol »ju pli vi estos bona«.

Rim. 2. Ofte unua termino ne estas esprimata. E.: Mi devas averti vin, ke li eble ne estos hejme.Des pli bone! Mi tute ne deziras lin vidi.

Rim. 3. »Ju malpli« oni uzas por montri disigan rezultaton.

226. Gradigo estas montrata de »ne nur, ne sole ... sed, sed ankaŭ, sed plie«.


E.: Ne nur li ŝtelis, sed li mortigis ankaŭ!
Nia gazeto servas ne sole al la vastigado de nia lingvo, sed ankaŭ al interparolado en nia lingvo. (Z. Esperantisto n-ro 37, 3.)


Rim. Se gradigo estas nea, oni enkondukas nean vorton, ekzemple »ne«. E.: Ne nur mi ne incitiĝas kontraŭ vi, sed eĉ mi ne malaprobas vian konduton.

227. Forlaso, forkonsento, kontraŭigo estas montrataj de »kvankam«. Oni ofte uzas »tamen« en la dua frazo, se la konsenta propozicio estas la unua.


E.: Kvankam li estas riĉa, tamen li ne estas feliĉa.
Kvankam mi konsentas vian opinion, tamen mi ne povas akordiĝi kun vi.
S-ro Lott diras, ke lia »Lingue« kvankam havas eble difektojn, tamen jam en sia nuna formo estas komprenebla. (Dombrovski, Esperantisto 40, 54.)


Rim. Iafoje oni uzas »kvankam« en senco de »eĉ«: Sinjorino Anneto nur kun granda malfacileco povis kompreni kvankam malmulte tiun ĉi mirindan produktaĵon de la genia aŭtoro. (Rak. de Devjatnin, Esperantisto, 38, 29.)

228. »Jen ... jen« montras kontraŭigon tempan aŭ manieran.


E.: Jen li kuras forte, jen li haltas.


III. Jeso kaj neo.

229. Por jese respondi demandon oni uzas »jes«. Oni povas aldoni »ja, certe, tamen«, k. t. p. aŭ ripeti la verbon demandan, por pli forte insisti, rebati, k. c.


E.: Ĉu vi faris tion?—Jes! Jes, mi faris!
Ĉu vi ne faris tion?—Jes, mi faris! Jes, ja! Certe mi faris! Sed ja, mi faris!


230. Kiel oni vidas, oni simple eldiras verbon en respondo, ne esprimante la komplementon.


E.: Ĉu vi deziras kafon? Jes! Mi deziras! aŭ: ne! mi jam havas.


231. Por nei simple en frazo aŭ respondo oni uzas »ne«.


E.: Ĉu vi faris tion? Ne!
Mi ne povis manĝi pro dentsufero.


232. Oni uzas neon nur kiam senco de frazo estas vere nea.


E.: Mi timas, ke mia frato venos. (Mi esperas, ke li ne venos.)
Mi timas, ke mia frato ne venos. (Mi deziras, ke li venu.)
Li parolas ankaŭ pli bone ol li skribasol li ne« estus nekompreneble).
Kiel ofte mi tremis!mi ne tremis« havus tute alian sencon).


233. Oni ordinare lasas »ne« antaŭ la verbo, kiun ĝi difinas.


E.: Mi esperas, ke li ne venos. (Mi deziras, ke li ne venu.)


Rim. Se oni dirus: »mi ne esperas, ke li venos«, tio ĉi signifus: »mi deziras, ke li venu, tamen ne kuraĝas esperi, ke li venos, ĉar kredeble li ne povos veni.«

234. Kiam ekzistas jam en frazo vorto nea per si mem, tiam ordinare oni ne uzas duan neon, ĉar tiel oni povus ricevi jesan sencon. Tio ĉi okazas plej ofte kun »neniu, nenia, neniam, nenio«, k. t. p., »sen«, (kaj devenaĵoj de »sen«), »nek«, k. c.


E.: Neniu konfesos, ke ... (neniu ne konfesos = ĉiu konfesos).
Sen helpo de iu, sen ia dubo.
Nenia homo estas pli bona ol li.
Mi renkontis nek lin, nek lian fraton. (Z.)


Rim. 1. Tamen oni trovas iafoje duoblan neon en senco de pli forta neo. E.: ... metu viajn manojn denove sur la glavon kaj ripetu, ke vi neniam al neniu diros pri la apero de la nokto. (Haml. I. 5.)

Rim. 2. Iafoje kun »nek« oni uzas duoblan neon, kiam la dua neo ripetas la unuan en aparta frazero, kaj estas nur disvolvo de la ĝenerala unua neo. E.: Mi ne scias francan lingvon, nek anglan, nek turkan.Nenio estas al mi pli kara nek dolĉa ol vi.Mi ne renkontis lin nek lian fraton. (Z.)

Rim. 3. Kompreneble, kiam du neoj rilatas du malsamajn verbojn (esprimitajn aŭ ne esprimitajn), tio ĉi ne estas duobla neo. E.: Mi ne povis ne skribi.Ne nur ne malamiko, sed kunbatalanto li estis.



ALDONO.

I. Ordigo de vortoj.

235. Frazon oni aranĝas laŭvole en Esperanto, pro nekonfuzebleco inter subjekto kaj komplemento.

236. Oni aranĝas propoziciojn kaj vortojn tiamaniere, ke ideo estu plej klare esprimita kaj belsoneco plej granda.

237. Sur la unuan lokon oni metas plej gravan vorton aŭ prepozicion. Iafoje sur la lastan, se tie atento estas pli facile altirebla. (91. R.)


E.: Lin mi renkontis, ne ŝin.
Unu aferon ni scias, ke ni konas nenion.


238. Laŭ eblo oni alproksimigas vortojn rilatantajn unu al la alia. (E. adverbo estas apud verbo, prepozicio apud komplemento, rilata pronomo apud rilatanto, k. t. p.)


E.: Li tre amas kuradi.
Per letero, kiun mi konservis, li sciigis al mi kaj al mia frato, ke li ŝuldas ankoraŭ mil frankojn.


Rim. Sekvo de tiu ĉi regulo malhelpas ofte skribi neklarajn frazojn. Se ne tro malbona estus frazo »li sciigis al mi kaj al mia frato per letero, kiun mi konservis, ke ...« kontraŭe oni tuj vidas, ke en jenaj frazoj senco estus tre duba: »Salomono, filo de Davido, kiu konstruigis Templon, ricevis viziton de reĝino.«—»Li amas multe kuradi.« Oni do devas skribi: »Filo de Davido, Salomono, kiu konstruigis ...« kaj: »li multe amas kuradi« aŭ: »li amas kuradi multe«.

239. Ripetadon de multenombraj akuzativoj oni laŭ eblo evitas; aŭ almenaŭ oni klopodas por meti ilin antaŭ vorton, kiu komencas per vokalo. Por eviti akuzativon, oni povas uzi esprimojn »kelke da«, »multe da« anstataŭ »kelkaj«, »multaj«, aŭ prepozicion »al«, k. t. p. (206. R.)


E.: Mi havas multe da hundoj, bovoj, ĉevaloj.
Mi renkontis ilin akompanantajn iliajn amikinojn (aŭ: kiuj akompanas iliajn amikinojn).


II. Interpunkcio.

240. D-ro Zamenhof uzas komon inter ĉiu propozicio, t. e. antaŭ ĉiu vorto demanda aŭ rilata, inter du terminoj de komparo, k. t. p. Antaŭ »kaj« oni plej ofte metas komon, nur se la senco estas nete haltigita. Jen estas tio, kion skribis D-ro Zamenhof pri tiu punkto en »Esperantisto« (44, 127):

»La reguloj pri la uzado de la interpunkcioj estas en nia lingvo pli-malpli tiaj samaj, kiel en ĉiuj aliaj lingvoj; sekve ĉiu povas uzadi en Esperanto la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia lingvo. Estas vere, ke en diversaj detaloj la uzado de la interpunkcioj estas malegala en diversaj lingvoj; sed ĉar la objekto ne estas tre grava, tial ni pensas, ke ne venis ankoraŭ la tempo por difini en nia lingvo severajn regulojn por tiuj ĉi detaloj. En tiuj ĉi dubaj detaloj ĉiu povas uzi en Esperanto la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia lingvo, kaj nur la uzo iom post iom ellaboros por tiuj ĉi negravaj detaloj difinitajn regulojn.«

241. »Transportante la vortojn el unu linio en la sekvantan, ni ordinare dividas ilin per iliaj partoj gramatikaj, ĉar ĉiu parto gramatika en nia lingvo prezentas apartan vorton. Tiel ni ekzemple dividas: »Esper-anto«, »ricev-ita« k. t. p. Sed tio ĉi tute ne estas deviga regulo; ni faras ĝin nur por ne rompi subite kun la kutimoj de aliaj lingvoj; efektive tiu ĉi maniero havas nenian celon kaj signifon, ĉar la transportado de la vortoj estas afero pure papera, havanta nenion komunan kun la leĝoj de la lingvo, ni konsilas al vi per nenio vin ĝeni en la dividado de la vortoj kaj fari ĝin tute tiel, kiel en la donita okazo estos al vi pli oportune. Eĉ se vi dividos ekzemple »aparteni-s«, ni vidus en tio ĉi nenion malregulan, kvankam la aliaj lingvoj (tute sen ia logika kaŭzo) ne permesas tian dividadon.« (Z. Esperantisto, 38, 32.)



ENHAVO.



Letero de S-ro Profesoro Th. Cart. Paĝoj
Kelkaj vortoj de l' aŭtoro I
Tabelo de mallongigoj IV
Sintakso.
I. Difino de vortoj 1
II. Artikolo 3
Uzado ĝenerala: 10.—Uzoj apartaj: 11.—Propraj nomoj: 14.—Gradoj de komparo: 17.—Antaŭ adjektivo: 18.—Sezonoj, monatoj, tagoj, festoj: 22.—Aliaj okazoj: 25.—Kvanto, eco, unu, ia: 29.
Tabelo unuvida pri difino de vorto per artikolo »la« 10
III. Substantivo 11
Rilatoj kun verbo: 34.—Rilatoj kun aliaj substantivoj: 40.
IV. Adjektivo 20
Apudmetita adjektivo: 57.—Predikateca adjektivo: 62.—Gradoj de komparo: 66.—Participoj-adjektivoj: 67.—Komplementoj de adjektivoj: 69.
V. Nombraj nomoj 25
VI. Personaj pronomoj. Posesivoj 28
Pronomoj: 78.—Posedaj adjektivoj (posesivoj): 82.—Poseda genitivo: 87.
VII. Pronomoj-adjektivoj kaj aliaj vortoj 33
Montraj vortoj (demonstrativoj): 88.—Rilataj vortoj (relativoj): 94.—Demandaj vortoj: 97.—Ne difinaj pronomoj: 99.—Pronomo aŭ adjektivo: 100.
VIII. Verbo 38
Subjekto: 103.—Predikato: 106.—Rekta komplemento: 109.—Nerekta komplemento: 113.—Cirkonstancaj komplementoj. Loko: 116. Tempo: 121. Kaŭzo: 131. Maniero: 137.—Akuzativo post netransitivaj verboj: 140.—Modoj kaj tempoj: 141.—Indikativo: 143. Indikativo. Tempoj simplaj: 144. Indikativo. Tempoj malsimplaj: 150.—Ordona modo. (Imperativo): 162.—Kondiĉa modo. (Kondicionalo): 165.—Infinitivo: 167.—Participoj: 172.—Pasivaj verboj: 175.—Refleksivaj verboj: 178.—Aparta uzado de kelkaj verboj: 181.
IX. Prepozicio 60
Esploro ĝenerala: 191.—Lokaj prepozicioj: 197.—Tempaj prepozicioj: 203.—Aliaj prepozicioj: 204.
X. Adverbo 66
XI. Konjunkcio 68
Esploro ĝenerala: 211.—Apartaj konjunkcioj: 219.—Jeso kaj neo: 229.
Aldono 74
Ordigo de vortoj: 235.—Interpunkcio: 240.

  1. Tie ĉi estis ja neeble trovi firman regulon konstante sekvatan eĉ de unu aŭtoro; mi do devis doni mian personan opinion, kiun oni povas tiel resumi: »la« estas utila en kelkaj neoftaj okazoj, kiel mallonga kaj malforta demonstrativo. Ni do uzu ĝin en tiuj okazoj sed ne en multaj aliaj, kie ĝi ne estas nepre utila. Tiel ni evitos perdon da tempo, kaj precipe ni ne trudos senutilan penadon al tiuj el niaj amikoj, kiuj apartenas al gepatra senartikola lingvo.
  2. Oni permesu al mi aparte danki nian fervoran samideanon S-ron Profesoron Cart, kies lingva scienco estis tiel utila por mi. Certe sen lia afabla konsilado, sen niaj longaj amikaj interparoladoj, mi ne povus nun publikigi tiun ĉi libron. Dankon ankaŭ pro la honoro, kiun li faras, prezentante mian verkon al la publiko,—-kaj pardonon por tiu ĉi neanoncita atako al lia tro granda modesteco.
  3. Objekto estas tio, kio ricevas agon.
  4. Participoj-adjektivoj estas veraj adjektivoj, kies regulojn ili sekvas.
  5. En tiu ĉi ĉapitro, »estanta, estinta, estonta« = »participo en anta, participo en inta, participo en onta«.—Pasinto, Estanto, Estonto« = tempo de helpa verbo.