Esperanto dum la milito

Indekso : Esperanto dum la milito (1917)
de Hector Hodler

Paĝo:Hodler - Esperanto dum la milito, 1917.pdf/1

Ni siatempe atentigis en la oficiala organo de nia Asocio pri la meritoj kaj netakseblaj servoj de tiuj noblaj viroj, kaj ni esperas, ke, je pli bona tempo, ni povos dediĉi al la agado de ambaŭ niaj mortintoj indan rememorigon. Ni ĉiam konservos en la koro fidelan penson pri niaj falintaj Prezidanto kaj Vicprezidanto, kiuj tiel energie servis al nia afero, kaj al Esperantismo dediĉis la plej belan parton de sia vivo.

Tiuj ĉi vortoj ankaŭ estu okazo por esprimi nian simpation al la familioj kaj konatuloj de ĉiuj Esperantistoj mortintaj dum la milito, el kiuj multaj estis fervoraj amikoj de nia Asocio.

El la subaj raportoj oni povas konstati, ke ĝenerale nia movado kontentige eltenis en la diversaj landoj. Eĉ kelkloke ŝatindaj progresoj estis faritaj, sed kompreneble tiuj okazaj progresoj ne ŝanĝas la fakton, ke la milito grave malutilis al la kresko de nia movado.

En la momento kiam ni skribas, malproksima ankoraŭ ŝajnas la tago, kiam ni povos libere rekomenci vastampleksan agadon. Sed kiom ajn malproksima estas tiu tago, nia devo estas firme teni en niaj manoj la verdan standardon kaj ĉion eblan fari por ke nia afero vivu kaj sukcese rezistu je la dissolva efiko de la milito. Se pro aliaj interesoj kaj momenta senkuraĝiĝo, la fidelaj Esperantistoj laciĝus en sia penado, eĉ kun la intenco denove interesiĝi kiam la tempo estos pli favora, nia movado certe elirus el la krizo treege malfortigita, kaj, anstataŭ esti pretaj je la horo de pli intensa agado, ni baraktus en sennombraj internaj malfacilaĵoj kaj multon devus fari por restarigi tion, kion nia malatento estus lasinta fali. Ni do alvokas je ĉiuj konsciaj Esperantistoj, ke ili nepre daŭrigu subteni niajn organizaĵojn dum tiu malluma periodo.

Nur dank’al ilia fidela helpado, ni povos venke trapasi la plej gravan eksteran krizon, kiu iam minacis la ekziston de nia movado.

Dum la milito, la tasko de la C. O. de UEA estis gvidata laŭ du vidpunktoj: unuflanke, kunteni la rilatojn inter la Esperantistoj kaj meti je ilia dispono internacian centron, aliflanke adapti nian agadon al la militbezonoj kaj laŭeble helpi al la viktimoj de la nunaj okazantaĵoj.

Rilate al la unua celo, ni povas diri, ke la rezultatoj estas sufiĉe kontentigaj. Dank’al sia sidejo en neŭtrala lando, nia Oficejo povis resti en rilatoj kun la ĉiunaciaj Esperantistoj kaj Esperantistaj organizaĵoj, malgraŭ diversaj poŝtaj malfacilaĵoj; tiamaniere la internaciaj interrilatoj ne estis tute rompitaj. La administrado funkciis regule. Je la komenco de la lasta jaro ni eldonis Jarlibron, kun iom malpli granda amplekso, sed niaj financaj rimedoj ne permesos al ni aperigi novan dum la milito; cetere ĉar la ŝanĝoj estas nun malmultaj, oni ankoraŭ povos uzi la eldonon de 1916. Per la publikigo de sia Jarlibro UEA donis konkretan pruvon pri sia ekzisto kaj dummilita utilo.

Al nia movado multe helpas la regula apero de la gazeto „Esperanto”, kiu estas nun la sola internacia ligilo inter la Esperantistoj; ĝin abonas la plimulto de niaj membroj restintaj fidelaj nuntempe. Dank’al specialaj klopodoj la cenzurmalhelpoj povis esti, almenaŭ parte, venkataj, kaj nia gazeto havas, kiel kutime, tute diversnacian legantaron.

Ni ankaŭ laŭeble favoris la propagandon ĉe la kaptitejoj kaj internigejoj, kie Esperanto estas nun instruata. Ni sukcesis interesigi al Esperanto la estraron de la Neŭtrala Konferenco en Stockholm, kiu publikigis en nia lingvo unu el siaj eldonaĵoj. Fine de la jaro, ni aranĝis ĉe la naciaj Esperantistaj societoj enketon pri la stato de nia movado dum la milito, kies rezultatojn ni publikigas aldone al tiu raporto.

Koncerne la agadon por la militviktimoj, ni ankoraŭ povis plenumi ŝatindajn servojn. Pro la rehejmigo de multaj civilkaptitoj, la fondo de specialaj institucioj por milithelpado kaj la parta restarigo de la poŝtaj rilatoj, la nombro de la transsendataj leteroj multe plimalgrandiĝis kompare kun la antaŭa jaro. Spite tio, granda estas ankoraŭ la nombro de la plenumitaj servoj: serĉado de malaperintoj, transsendo de leteroj kaj monsumoj, klopodoj diversspecaj. Ni ĝojas, ke ni tiamaniere povas iel utili al multaj kompatindaj militsuferantoj.

La sama sento pri niaj dummilitaj devoj instigis nin sendi al ĉiuj Esperantistaj militkaptitoj de ni konataj Kristnaskan donaceton en la formo de pakaĵo kun manĝaĵoj kaj tabako. Ĝi estu atesto pri nia simpatio kaj pri la Esperantista solidareco en la malfeliĉo.

Dum 1916 la nombro de la membroj atingis 2734 (ĉiuj kategorioj kune) kontraŭ 2704 en 1915. Nedube estas, ke eĉ nuntempe multe pli alta nombro estus atingebla, se ĉiuj niaj Delegitoj, anstataŭ nur kelkaj, bonvolus energie klopodi por kolekti la aliĝojn. Por ke ĉe administracioj, internaciaj societoj kaj gravaj oficejoj UEA povu inde reprezenti la Esperantistan movadon, necese estas, ke ĝi povu agi en la nomo de granda nombro, ne nur de kelkaj miloj. La samideanoj en ĉiuj landoj konsciu, ke aliĝante al UEA ili subtenas morale kaj finance klopodojn tre utilajn, kiujn ili izole aŭ eĉ la naciaj societoj ne povus entrepreni.

Pro la jam aluditaj kaŭzoj, la movado de la korespondaĵoj malplimultiĝis: 31,199 poŝtaĵoj dum 1916 kontraŭ 97,415 dum 1915. La bilanco de UEA, publikigita en la decembra numero de „Esperanto”, montras deficiton da fr. 100. Ĉar tiu relative favora rezultato estas ŝuldata al diversaj cirkonstancoj, kiuj verŝajne ne ripetiĝos dum la nuna jaro, estas nia devo atentigi pri la neceseco de pli altaj enspezoj, precipe el kotizaĵoj.

Je la fino de 1916 ni havis la plezuron anonci, ke ĉiuj atestoj de la Garantia Kapitalo estas menditaj. Laŭ nia propono, la Komitato decidis la kreon de cent novaj atestoj, kiuj valoras po 125 fr. kaj estas mendeblaj je la samaj kondiĉoj kiel antaŭe. Ni rememorigas, ke la akiro de atesto rajtigas je la dumviva membreco de UEA kaj je la konstanta abono al la gazeto „Esperanto” (luksa eldono). Ni esperas, ke inter niaj membroj troviĝos kelkaj, kiuj bonvolos helpi al la plifortigo de la financa fundamento de UEA per mendo de unu aŭ pluraj atestoj.

Finante tiun koncizan raporton, ni deziras esprimi niajn korajn dankojn al la fervoraj oficistoj ĉe nia Centra Oficejo kaj, ĝenerale, al ĉiuj samideanoj, kiuj iamaniere helpis al la bonstato de UEA dum tiu espereble baldaŭ finota krizperiodo.

Ĝenevo, 27 decembro 1916.

La Direktoro: H. HODLER.
Paĝo:Hodler - Esperanto dum la milito, 1917.pdf/8 Paĝo:Hodler - Esperanto dum la milito, 1917.pdf/9 Paĝo:Hodler - Esperanto dum la milito, 1917.pdf/10 Paĝo:Hodler - Esperanto dum la milito, 1917.pdf/11 Paĝo:Hodler - Esperanto dum la milito, 1917.pdf/12 Paĝo:Hodler - Esperanto dum la milito, 1917.pdf/13 Paĝo:Hodler - Esperanto dum la milito, 1917.pdf/14 Paĝo:Hodler - Esperanto dum la milito, 1917.pdf/15 Paĝo:Hodler - Esperanto dum la milito, 1917.pdf/16 Paĝo:Hodler - Esperanto dum la milito, 1917.pdf/17 Paĝo:Hodler - Esperanto dum la milito, 1917.pdf/18 Paĝo:Hodler - Esperanto dum la milito, 1917.pdf/19 Paĝo:Hodler - Esperanto dum la milito, 1917.pdf/20 Paĝo:Hodler - Esperanto dum la milito, 1917.pdf/21 Paĝo:Hodler - Esperanto dum la milito, 1917.pdf/22 Paĝo:Hodler - Esperanto dum la milito, 1917.pdf/23 Paĝo:Hodler - Esperanto dum la milito, 1917.pdf/24 Paĝo:Hodler - Esperanto dum la milito, 1917.pdf/25 Paĝo:Hodler - Esperanto dum la milito, 1917.pdf/26 Paĝo:Hodler - Esperanto dum la milito, 1917.pdf/27 Paĝo:Hodler - Esperanto dum la milito, 1917.pdf/28 Paĝo:Hodler - Esperanto dum la milito, 1917.pdf/29 Paĝo:Hodler - Esperanto dum la milito, 1917.pdf/30 Paĝo:Hodler - Esperanto dum la milito, 1917.pdf/31