Esperanto per Esperanto
Leono Vienano
Esperanto
per
Esperanto
LEONO VIENANO
E S P E R A N T O
PER
E S P E R A N T O
Lernolibro de la lingvo Esperanto
laŭ senpera (rekta) metodo.
Kun metoda enkonduko.
W A R S Z A W A . . . . . . . . . 1932
LIBREJO N. ŜAPIRO, N O W O L I P K I 8
Ĉiuj rajtoj rezervitaj
Imitado de la sistemo en aliaj lingvoj malpermesata.
Odbito w drukarni „Grafia". Warszawa.
La sistemon de tiu ĉi libro formas kvar jenaj postuloj pedagogiaj:
1) eblo de instruado laŭ senpera metodo (t. e. ne uzante tradukan ligvon) konformigita al plenkreskuloj sen iuj ajn iloj aŭ specialaj ilustraĵoj helpe de ordinaraj objektoj, kiuj troviĝas en ĉiu preskaŭ ĉambro, tono, simplaj movoj kaj gestoj.
2) por eviti la enuigan sistemon de apartaj frazoj ne interligitaj per iu komuna senco, troviĝas eĉ en la komencaj lecionoj facilegaj rakontoj, kies primitiva stilo respondas precize la gramatikajn kaj vortajn sciojn de la lernanto en koncerna leciono.
3) en ĉiu rakonto troviĝas nur tiaj formoj gramatikaj, kiajn la lernanto jam ekkonis en la antaŭaj lecionoj.
4) la gramatiko estas klarigata laŭ indukta melodo, t. e. el specialaj ĉapitroj gramatikaj la lernanto mem konkludas koncernajn regulojn.
Pri la graveco de la senpera metodo estas superflue atentigi la instruiston. Ĉiu, kiu provas apliki tiun ĉi sistemon, konvinkiĝas pri ĝia efikeco kompare kun la malinteresa kaj senviva traduka metodo.
La problemo estas alia: kiel oni devas efektivigi la rektan metodon, instruante plenkreskulojn. Tiuj ĉi ne interesiĝas, kiel la infanoj, pri diversaj ilustraĵoj kaj aliaj iloj uzataj en la infanlernejoj. Male, kiu aplikis tiajn rimedojn por plenkreskuloj povis percepti la malagrablan impreson, kiun kaŭzas similaj iloj, uzataj dum leciono. Sajnas, ke oni intencas kvazaŭ malantaŭenpuŝi la plenaĝulon sur lia vojo de disvolviĝo kaj altrudi al li la infanecan pensmanieron. Jen prezentiĝas la malfacileco de la problemo:
a) la graveco de la senpera metodo kaj b) gia aplikado al plenkreskuloj sen iuj ajn iloj laŭ granda gradigo por ne lacigi la lernanton, Tial estis ĉiam konsiderate, kiamaniere efektivigi la lecionon antaŭ plenkreskuloj, por ke ĉiu vorto estu komprenata sen tradukado. Ĉiu rimarkos, instruante laŭ tiu ĉi libro kiagrade la celo estis atingita. Pere de objektoj, kiuj troviĝas en ĉiu ĉambro, tono, simpla gesto aŭ movo estas klarigataj diversaj komprenajoj en la komencaj lecionoj kaj poste ĉiu vorto estas komprenebla pere de antaŭaj, jam klarigitaj, en formo de simplaj frazoj, demandoj kaj respondoj.
Por ilustri la sistemon mi mencios, ke la vortoj „iras” „sidas” kaj „staras” troviĝas en la tria leciono, dume la vorto „kuŝas” estas unuafoje en la naŭa leciono, ĉar agado de „kuŝado” (temas pri homo) estus ridinda, se ĝi realiĝus dum la leciono antaŭ la lernantoj kaj tial gi estis lokita en pli malfrua leciono, por ke ĝi povu esti klarigata pere de aliaj vortoj esperantaj antaŭe ellernitaj.
Koncerne la rakontojn estas atentiginde, ke malgraŭ ilia senco, kiu ne ĉiam estas konforma al la intelektaj postuloj de la plenaĝulo, ili tamen prezentas certan legindaĵon rilate ilian humoran aŭ legendan enhavon. Doni al la komencanto literaturaĵon en la plena senco de l’vorto estas sensencaĵo pedagogia, ĉar la lernanto ne venkos tiam la lingvajn malfacilaĵojn kaj ĉiuj penadoj por komprenigi senpere la vortojn kaj akiri lingvan profiton estos senrezultaj.
Do mi konsideris la sorbopovon de la lernanto en ĉiu rakonto, prilaborante ĝin tiel, ke li ne trovu tro grandan nombron da novaj por li vortoj kaj formoj gramatikaj. Tial estas la stilo de unuaj rakontoj sufiĉe primitiva. sed ĝi disvolviĝas laŭgrade kune kun ia pliriĉiĝo de la vorttrezoro kaj gramatikaj scioj de la lernanto. Tiele prezentas la rakonto nenian malfacilaĵon al la lernanto, kiu estis ekkoninta ĉiujn vortojn de la rakonto el speciala konversacio ĝin antaŭanta kaj prilaborita laŭ senpera instrumaniero.
La rakonto havigos konvenan materialon por lingvaj ekzercoj kaj helpos al la lernanto laŭgradan disvolvon de la kapablo esprimi sin per Esperanto. La rakonto eĉ la plej primitiva estas multe pli taŭga ol la apartaj frazoj senigitaj je interna interligilo koncerne ilian sencon. La lernanto havas en tiaj frazoj sole la eblecon lerni vortojn senĉese kaj respondi je demandoj, sed mankas al li materialo por esprimi ion enhavantan en si pensajn erojn kunligitajn en unu tuton.
Kiu ĉeestas unu el tiaj komencaj lecionoj, kiam la lernanto rakontas kaj skribas la lingve facilegajn rakontojn, povas ekhavi la impreson, ke li vidas antaŭ si jam longe lernintojn, se li ne estas sufiĉe kompetenta pri la malriĉa vorttrezoro kaj gramatikaj scioj de la kursanoj. La lernanton mem kuraĝigas la fakto, ke li jam rakontas esperantlingve kaj li daŭrigas la lernadon kun plia kontenteco kaj energio.
Klarigante la vortojn sole per Esperanto, penadu la instruisto uzi sole tiujn vortojn, kiujn la lernanto jam estis lerninta. La stilo estos eble tiam neperfekta, sed se ĝi sufiĉos por komprenigi la signifon de koncerna vorto, la celo estos atingita.
Per rekta metodo estas iufoje iom malfacile ekkapti la sencon de l’vorto kaj oni devas tiucele streĉi iutempe ĉiujn spiritajn fortojn (la ofteco de tiu ĉi okazo dependas de la instruisto kaj lernanto), sed la utilo kaj la interesigo rekompencas ĉiujn penadojn, evitante tiamaniere la sistemon de mekanika tradukado. La vortoj de la antaŭaj lecionoj estas ĉiam en uzo kaj ili ne fariĝas morta kaj senutila perlaborajo. Aŭdante nur Esperanton ĉirkaŭ si, alkutimiĝos la lernanto esprimi sin ne trudukante el la nacia lingvo sed uzante senperan fluan Esperanton
Kiel mi jam supre menciis troviĝas antaŭ ĉiu rakonto konversacio, el kiu estas komprenigataj laŭ senpera metodo tiuj vortoj, kiuj estos en la rakonto. Por ne troampleksigi la libron estis preterlasitaj multloke tiaj klarigoj de vortoj, sed la instruisto apliku ĉie la saman metodon. La demandoj en tiuj ĉi konversacioj ne estas direktataj al la lernanto. La instruisto mem respondas je ili kaj tiamaniere la senco de l’nova vorto estos per si mem kemprenebla kiel konkludo el konvenaj cirkonstancoj. La instruisto povas ankaŭ disvolvi la konversacion laŭ sia bontrovo kaj pedagogiaj kapabloj. Mi intencis nur prezenti la metodon.
Prezenti nekonitajn antaŭe formojn gramatikajn en rakonto ne estas konsilinde. La lernanto devas logike analizi ĉiujn formojn gramatikajn kaj tiel alkutimiĝi al regula uzado de ili. Li tamen lernu la gramatikon laŭ indukta metodo, ne per solaj reguloj, kvankam tiel facilaj kaj logikaj en Esperanto, Poste kiam la lernanto progresos en la Jingvo, li mem formulos la gramatikajn regulojn.
En la fino de la libro trovigas esperantaj proverboj. El la „Esperanta Proverbaro” de Dr. Zamenhof mi elektis la plej facilajn kaj la instruisto klarigu dum ĉiu leciono kelkajn el ili, la plej taŭgajn por la lernantoj el lingva vidpunkto. Ankaŭ la proverbojn oni klopodu klarigi sole per Esperanto. Rokomendinde estas lerni ilin parkere.
La plimulton da sufiksoj kaj prefiksoj oni trovos en la lecionoj laŭgrade arangitaj kaj kompreneblaj el la teksto eĉ sen specialaj reguloj (metodo indukta). La instruisto povas ankaŭ ĉi tie laŭbezone aldoni frazojn por kompletigi la klarigindaĵojn.
La finiĝoj gramatikaj estas presitaj pliparte diklitere, afiksoj ĉiuspecaj — kursive kaj, kie ili estas presitaj per ordinaraj literoj, la lernanto disdividu la vorton je ĝia radiko kaj afikso; krome li formu mem laŭpove pere de la ellernitaj vortoj kunmetajojn sufiksajn kaj prefiksajn.
Por ke ĉiuj novaj por ia lernanto vortoj estu bone enmemorigitaj, ili estas prezentataj per dikaj literoj en la fino de ĉiu leciono. Rekomendinde estas skribi konvenajn frazojn, en kiuj trovigos tiuj novaj vortoj.
T E K S T O J
A a, B b, C c, Ĉ c, D d, E e, F f, G g,
Ĝ ĝ, H h, Ĥ ĥ, I i, J j, ĵ j, K K, L l,
M m, N n, O o, P p, R r, S s, Ŝ s, T t,
U u, Ŭ ŭ, V v, Z z.
Jen — [1]seĝo. Jen — tablo. Jen — libro. Jen — kajero.
La libro — sur la tablo. La libro — sur la seĝo. La kajero — sur la tablo. La kajero — sur la seĝo.
Ĉu la kajero — sur la tablo? Jes, la kajero — sur la tablo. Ĉu la libro — sur la tablo ? Jes, la libro — sur la tablo. Ĉu la kajero — sur la libro? Jes, la kajero — sur la libro. Ĉu la kajero — sur la seĝo ? Jes, la kajero — sur la seĝo. Ĉu la libro — sur la tablo? Ne, la libro — sur la seĝo. Ĉu la kajero — sur la seĝo? Ne, la kajero sur la tablo. Ĉu la kajero — sur la tablo? Ne, la kajero — sur la libro.
La libro kaj la kajero — sur la tablo. Sur la tablo libro kaj sur la seĝo — libro. Sur la tablo — kajero kaj sur la seĝo — kajero.
Kio — sur la tablo? La libro — sur la tablo. Kio — sur la seĝo? La kajero — sur la seĝo. Kio — sur la tablo? La kajero kaj la libro — sur la tablo. Kio — sur la seĝo? La kajero kaj la libro — sur la seĝo. Ĉu la kajero kaj la libro — sur la seĝo? Ne, la kajero kaj la libro — sur la tablo ? Ĉu la kajero kaj la libro — sur la tablo ? Jes, la kajero kaj la libro sur la tablo.
Jen, seĝo, tablo, libro, kajero, sur, cu ?
jes, ne, kaj, kio?
Jen — granda libro. Jen — malgranda libro. Jen — granda kajero. Jen — malgranda kajero. Jen — pola libro. Jen — germana libro. Jen — esperanta libro. Ĵen — angla libro. Jen — franca libro. Jen — hebrea libro. Jen — itala libro. Jen — rusa libro.
La granda libro — sur la malgranda libro. La malgranda libro — sur la granda libro. La pola libro — sur la esperanta libro. La esperanta libro — sur la germana libro. Ĉu la esperanta libro — malgranda? Jes, la esperanta libro — malgranda. Ĉu la pola libro — granda ? Jes, la pola libro — granda.
Kia — la germana libro ? La germana libro — malgranda. La germana libro — sur la kajero. La germana libro — sur la granda kajero. La esperanta libro — sur la malgranda kajero.
La granda kajero — blanka. La malgranda kajero — nigra. Jen — blanka kajero. Jen — nigra kajero.
Jen — papero. Jen — nigra papero. Jen — blanka papero. La nigra papero — sur la tablo kaj la blanka papero — sur la seĝo.
La nigra papero — sur la blanka papero. La blanka papero — sub la nigra papero. La nigra kajero — sub la blanka kajero. La libro — sub la kajero.
Kia — la blanka papero? La blanka papero — granda. Kia — la nigra papero? La nigra papero — malgranda.
Ĉu la libro — sur la kajero ? Ne, la libro — sub la kajero. Ĉu la libro — sub la kajero? Ne, la libro — ĉe la kajero. La seĝo — ĉe la tablo. La nigra papero — ĉe la blanka papero. La esperanta libro — sur la tablo ĉe la pola libro.
Jen — homo. La homo — ĉe la tablo.
Jen — planko. La homo — sur la planko. La tablo kaj la seĝo — sur la planko.
Jen — muro. La muro — granda. Ĉe la muro — la homo. La homo — ĉe la granda muro. La homo — sur la seĝo ĉe la tablo. La homo — sur la planko ĉe la tablo. Ludoviko — sur la seĝo kaj Leono — sur la planko.
Granda, malgranda, blanka, nigra, papero, sub, kia? ĉe, homo, planko, muro.
La homo sidas. La homo staras. La homo iras. La homo sidas sur la seĝo. La homo sidas sur la seĝo ĉe la tablo. La homo sidas sur la seĝo ĉe la muro. La granda Teodoro sidas sur la seĝo kaj la malgranda Petro sidas sur la malgranda tablo.
Kiu sidas sur la seĝo? Johano sidas sur la seĝo. Kiu sidas sub la tablo? La malgranda Vilhelmo sidas sub la tablo.
La homo iras sur la planko. Ĉu iras la homo sur la tablo? Ne, la homo ne iras sur la tablo. Ĉu iras la homo sur la seĝo? Ne, la homo ne iras sur la seĝo. Ĉu iras la homo sur la planko ? Jes, la homo iras sur la planko.
La homo staras sur la planko. La homo staras ĉe la muro. La homo staras sur la planko ĉe la tablo. La homo staras sur la planko ĉe la muro.
Jen — kreto. La kreto — blanka. La kreto estas blanka. La papero estas blanka. La libro estas malgranda. La kajero estas granda.
Sur la tablo estas kajero, sur la seĝo ne estas kajero.
Jen estas tabulo. La tabulo estas nigra.
La homo skribas sur la tabulo. La homo skribas sur la tabulo per kreto. La homo skribas sur la nigra tabulo per la blanka kreto.
Jen estas gazeto. Jen pola gazeto. Jen germana gazeto. Kia gazeto estas sur la tablo ? Sur la tablo estas franca gazeto.
Kia gazeto estas tio? Tio estas angla gazeto. Kia gazeto estas tio? Tio estas esperanta gazeto. Kia gazeto estas tio ? Tio estas hebrea gazeto.
Kia gazeto estas tio ? Tio estas pola gazeto. Kio gazeto estas tio? Tio estas ankaŭ pola gazeto Kia libro estas tio? Tio estas germana libro. Kia libro estas tio? Tio estas ankaŭ germana libro.
Jen plumo. La homo skribas per kreto. La homo skribas ankaŭ per plumo. La homo skribas per kreto sur la tabulo. Sur kio skribas la homo per plumo? La homo skribas per plumo sur la papero.
Jen krajono. La homo skribas ankaŭ per krajono. La homo skribas per krajono ankaŭ sur la papero. Per kio skribas la homo sur la tabulo? La homo skribas sur la tabulo per kreto.
sidas, staras, iras, kiu ? kreto, estas,
tabulo, skribas, ankaŭ, gazeto,per,
plumo, krajono.
Uno krajono. Du krajonoj. Tri krajonoj. Kvar krajonoj. Kvin krajonoj.
Sur la tablo estas du libroj kaj tri kajeroj. Kiom da plumoj estas sur la tablo? Sur la tablo estas du plumoj. Kiom da libroj estas sur la tablo ? Sur la tablo estas kvar libroj. Kiom da libroj estas sur la seĝo ? Sur la seĝo estas unu libro. Sur la tablo estas kvar libroj, sur la seĝo estas unu libro.
Sur la seĝo estas unu plumo kaj sur la tablo estas kvin plumoj. Sur la tablo estas multaj plumoj, sur la seĝo estas malmultaj plumoj. Jen estas unu gazeto. Jen estas multaj gazetoj.
Jen estas unu longa krajono. Jen estas unu mallonga krajono. Jen estas tri longaj plumoj kaj kvar mallongaj krajonoj.
Inter la tablo kaj la muro staras du seĝoj. Kiom da seĝoj staras ĉe la muro? Ĉe la muro staras unu seĝo. Kiom da tabloj staras sur la planko ? Sur la planko staras unu tablo. Kiom da homoj sidas sur la seĝo? Sur la seĝo sidas unu homo.
La pola libro estas granda. La germana libro estas pli granda. La franca libro estas pleĵ granda. La franca libro estas pli granda ol la germana libro, la germana libro estas pli granda ol la pola. La franca estas la plej granda el la libroj.
Cu la pola libro estas pligranda ol la germana? Ne, la pola libro estas pli malgranda ol la germana.
Sur la tablo estas kvin libroj: unu — pola, unu — franca, unu — esperanta, unu — germana kaj unu — angla. La unua libro estas pola, la dua — franca, ta tria — esperanta, la kvara — germana kaj la kvina — angla.
Unu, du, tri, kvar, kvin, kiom ? multa, longa, pli, pleĵ, ol, el.
La libro estas sur la tablo. Kie estas 1a libro ? La libro estas sur la tablo. Kie estas la kajero? La kajero estas sur la libro. Ĉu la kajero estas sur la libro ? Ne, la kajero estas sub la libro. Ĉu la kajero estas sub la libro? Ne, la kajero estas en la libro. La papero estas en la kajero. La krajono estas en la papero. La plumo estas en la malgranda libro.
Kie estas libro? Ĉi-tie estas libro. Kie estas kajero ? Tie estas kajero. Ĉi-tie estas pola libro, tie estas germana libro. Ĉi-tie estas unu libro, tie estas multaj libroj. Ĉi-tie estas tablo, tie estas seĝo. Ĉu estas ĉi-tie la tablo? Ne, ĉi-tie ne estas la tablo. Kie estas la tablo ? La tablo estas tie.
Kie estas la tablo? La tablo estas sur la planko. En kio estas la tablo? La tablo estas en la ĉambro. La kajero estas en la libro. En la ĉambro estas ankoraŭ sego, tabulo, benkoj kaj homoj. Unu homo staras sur la planko kaj multaj homoj sidas sur benkoj (seĝoj).
Kie estas la libro ? La libro estas sur la gazeto. Kie estas la gazeto? La gazeto estas sur la kajero. Kie estas la kajero ? La kajero estas sur la krajono. Kie estas la krajono? La krajono estas sur la tablo. Kie estas la tablo? La tablo estas sur la planko. La libro estas sur la gazeto, la gazeto estas sur la kajero, la kajero estas sur la krajono, la krajono estas sur la tablo. la tablo estas sur la planko.
La homo legas. Kion legas la homo ? La homo legas libron. Ĉu legas la homo libron ? Ne, la homo legas gazeton. Kian gazeton lagas la homo ? La homo legas polan gazeton. Cu legas la homo polan gazeton ? Ne, la homo legas germanan gazeton. Ĉu legas la homo esperantan gazeton? Jes, la homo legas esperantan gazeton? Ĉu legas la homo anglan gazeton? Ne, la homo ne legas anglan gazeton, la homo legas francan gazeton.
La homo legas unu libron. La homo legas du librojn. La homo legas unu libron germanan kaj unu libron polan.
La homo skribas. Kion faras la homo ? La homo skribas. Sur kio skribas la homo? La homo skribas sur la tabulo. Per kio skribas la homo ? La homo skribas per kreto. Kia estas la kreto ? La kreto estas malgranda. Kia estas la tabulo ? La tabulo estas granda. Kion faras la homo ? La homo legas. Kion faras la homo? La homo iras.
Ludoviko, Anno, Teodoro kaj Zofio estas homoj. Ludoviko estas viro, Teodoro estas ankaŭ viro. Ludoviko kaj Teodoro estas viroj. Anno estas virino, Zofio estas ankaŭ virino. Anno kaj Zofio estas virinoj.
Ludoviko estas granda homo. Ernesto ne estas granda. Ernesto estas malgranda. Ernesto estas malgranda infano. Stafano estas pli granda ol Ernesto. Stafano estas knabo. Katarino estas knabino.
En Anglio[2] estas Angloj. En Germanio estas germanoj. Kie estas poloj ? En Polio estas poloj. Kie estas Italoj ? En Italio estas italoj. Ĉu estas germanoj en Polio? Jes, en Polio estas ankaŭ germanoj. Ĉu estas poloj en Germanio ? Jes, en Germanio estas ankaŭ poloj. En Polio estas multaj poloj kaj malmultaj germanoj. En Germanio estas multaj germanoj kaj malmultaj poloj. Jen estas polo. Jen estas polino. Jen estas germano. Jen estas germanino. Jen estas franco. Jen estas francino. Jen estas judo (hebreo). Jen estas judino. Jen estas japono. Jen estas japonino.
Kie? tie, ci-tie, en, ĉambro, benko, faras, viro, infano, knabo, ankoraŭ.
-n
Jen estas mano. Kion faras la homo per la mano ? La homo prenas per la mano. La homo prenas la kreton per la mano. Per kio prenas la homo la libron ? La homo prenas la libron ankaŭ per la mano. La homo prenas la kreton per la mano kaj skribas sur la tabulo.
La homo skribas sur la tabulo rapide. La homo skribas sur la tabulo malrapide. La homo iras sur la planko. La homo iras rapide sur la planko. La homo iras malrapide sur la planko.
Jen estas bela libro. Jen estas malbela libro. Jen estas bela krajono. Jen estas malbela krajono. La homo skribas malrapide kaj bele. La homo skribas rapide kaj malbele. Tiu-ĉi libro estas bela, tiu-ĉi libro estas malbela. Tiu-ĉi krajono estas bela, tiu-ĉi krajono estas malbeia.
La homo prenas la libron kaj legas. La homo prenas la libron per la mano kaj legas per la buŝo. Kion faras la homo per la buŝo? La homo legas per la buŝo. Kion faras la homo ankoraŭ per la buŝo ? La homo parolas per la buŝo. Tiu-ĉi homo parolas, tiu-ĉi homo ne parolas. Tiu-ĉi homo legas, tiu-ĉi homo parolas.
La homo parolas laŭte. La homo parolas mallaŭte.
La homo iras rapide. Kiel iras la homo ? La homo iras rapide. La homo iras malrapide. Kiel iras la homo? La homo iras malrapide. Kiel parolas la homo? La homo parolas laŭte. Kiel parolas la homo? La homo parolas mallaŭte.
La homo skribas bele, la homo skribas pli bele, la homo skribas plej bele. La homo skribas pli rapide, sed malpli bele. La homo parolas laŭte, la homo parolas pli laŭte, la homo parolas plej laŭte. Tiu-ĉi homo parolas pli laŭte ol tiu-ĉi. Ludoviko parolas plej laŭte el la knaboj. Ernesto iras rapide. Teodoro iras pli rapide ol Ernesto. Ludoviko iras plej rapide el la knaboj.
Poloj parolas pole. Germanoj parolas germane. Francoj parolas france. Italoj parolas itale. Angloj parolas angle. Rusoj parolas ruse. Kaj la esperantistoj ? La polaj esperantistoj parolas pole kaj esperante. La francaj esperantistoj parolas france kaj esperante. La anglaj esperantistoj parolas angle kaj esperante. Ĉu parolas tiu-ĉi homo france? Ne, tiu-ĉi homo ne parolas france, tiu-ĉi homo parolas esperante.
mano, prenas, rapide, bela, buŝo, parolas, tiu-ĉi, laŭte, kiel? sed.
La homo iras sur la planko de la muro al la tablo. Kie iras la homo ? La homo iras sur la planko. De kie iras la homo? La homo iras de la muro Kien iras la homo ? La homo iras al la tablo.
La homo prenas per la mano. La homo ankaŭ donas per la mano. La homo donas per la mano kajeron. Sinjoro A. donas kajeron al sinjoro B. Sinjoro B. prenas kajeron de sinjoro A.
Per kio prenas la homo la libron? La homo prenas la libron per la mano. Kion faras la homo? La homo malfermas la libron kaj legas. Per kio fermas La homo la libron ? La homo fermas la libron per la mano. La homo ankaŭ malfermas la libron per la mano.
Pordo. La homo malfermas kaj fermas la pordon per la mano.
Anno donas al Zofio kajeron. Zofio prenas la kajeron kaj diras (parolas); „Dankon !” Zofio prenas krajonon kaj skribas en tiu ĉi kajero. Zofio skribas esperante. Zofio skribas malrapide kaj bele. Anno donas al Zofio multajn donacojn. Anno estas bona knabino. Zofio donas al Anno esperantan libron. Libro estas bela donaco.
Demandoj: Kion donas Anno al Zofio ? Kion diras Zofio al Anno? Kion faras Zofio ? Ĉu Anno donas unu donacon al Zofio? Kion donas Zofio al Anno ? Kiu estas bona?
Ludoviko legas libron. Ludoviko diras: „Mi legas libron.”
" " " Teodoro diras al Ludoviko; „Vi legas libron.”
" " " Johano diras al Teodoro: „Li legas libron”.
Ludoviko kaj Leono Iegas libron. Ludoviko kaj Leono diras: „Ni legas libron.”
" " Leono legas libron. Teodoro diras al Ludoviko kaj Leono: „Vi legas libron.”
" " Leono legas libron. Johano diras al Teodoro. „IIi legas libron.”
Zofio legas libron. Leono diras al Ludoviko: „Si legas libron."
Tio estas libro de Teodoro. Teodoro diras: „Tio estas mia libro.“
" " " Ernesto diras al Teodro: „Tio estas via libro.“
" " " Johano diras al Ernesto: ,,Tio estas lia libro.“
Tio estas libro de Zofio — ,,Tio estas Ŝia Iibro.“ „Tio estas nia libro.”
" via "
" ilia "
Miaj libroj, viaj libroj, liaj libroj, ŝiaj libroj, niaj libroj, viaj libroj, iliaj libroj.
Teofilo legas sian libron (libron de Teofilo).
1. (kiu ? kio ?) La bona knabo (knabino) sidas.
2. (de kiu ? kies ?) La libro de la bona knabo (knabino) estas bela.
3. (al kiu ? al kio?) Mi donas al la bona knabo (knabino) kajeron.
4. (kiun ? kion ?) Mi demandas la bonan knabon (knabinon).
1. La bonaj knaboj (knabinoj).
2. De la bonaj knaboj (knabinoj).
3. Al la bonaj knaboj (knabinoj).
4. La bonajn knabojn (knabinojn).
Kion mi faras? Mi metas la kajeron sur la tablon. La kajero ne estas (kie ?) sur la seĝo kaj mi metas (kien?) sur la seĝon. Kion mi faras? Mi metas la kajeron sur la tablon. Ĉu mi metas la kajeron sur la tablon ? Ne, mi metas la kajeron sur la seĝon. Kiu metas la krajonon sur la libron ? Mi metas la krajonon sur la libron.
Mi prenas la plumon de la benko kaj mi metas ĝin (la plumon) sur la tablon. La plumo estas sur la tablo, ĝi (la plumo) estis sur la benko.
Kion mi faras ? Mi prenas la libron kaj mi metas ĝin (la libron) sur la seĝon. Ĉu mi prenas la libron kaj mi metas ĝin sur la seĝon ? Ne, mi ne prenas la libron kaj mi ne metas ĝin sur la seĝon. Nun mi tion ne faras, antaŭe mi tion faris. Kio estas sur la seĝo nune? Nune estas nenio sur la seĝo. Kiu estas nune sur la seĝo ? Neniu estas nune sur la seĝo. Kio estis antaŭe sur la seĝo? Antaŭe estis la kajero sur la seĝo. Kiu estis antaŭe sur la seĝo ? Mi estis antaŭe sur la seĝo.
Jen estas forno. La virino metas (kien ?) en la fornon karbon kaj lignon. La virino hejtas la fornon per karbo kaj ligno. La karbo estas nigra. Kiam la virino hejtas la fornon, ĝi (la forno) estas varma.
La estanta tempo | La estinta tempo. |
---|---|
Mi iras | Mi iris |
Vi (ci) iras | Vi (ci) iris |
Li (Ŝi, gi) iras | Li (Ŝi, ĝi) iris |
Ni iras | Ni iris |
Vi iras | Vi iris |
Ili iras | Ili iris |
Stefano sidis en la ĉambro ĉe la varma forno. Li legis gazeton esperantan. Li legis la „Heroldon de Esperanto”. Ĉe Stefano sidis la malgranda Petro. Petro multe parolis al Stefano. Stefano diris: „Mi legas kaj vi parolas. Nebone, mia Petro”. Petro ne parolis.
En la ĉambro estas varme. Stefano sidas kaj legas la belan gazeton. Ĉe li sidas la malgranda bona Petro. Al Stefano estas bone.
Demandoj: Kiu sidis en la ĉambro? Kion li faris ? Kiu sidis ĉe li ? Kion diris Stefano al Petro ? Ĉu estis bone al Stefano ?
metas, ĝi, nun, antaŭe, nenio, neniu
forno, karbo, ligno, hejtas, varma.
Kiam estas varme en la Ĉambro? Kiam la forno estas varma, estas varme ankaŭ en la Ĉambro. Kiam la virino ne hejtas la fornon, ĝi (la forno) ne estas varma, ĝi estas malvarma.
Kiam estas malvarme ? Vintre (en vintro) estas malvarme. Kiam estas varme ? Somere (en somero) estas varme. Ĉu oni hejtas (la homoj hejtas) la fornon somere ? Ne, somere oni ne hejtas la fornon. Vintre oni hejtas la fornon. Vintre estas malvarme ekstere (ne en la ĉambro) kaj en la ĉambro estas varme, ĉar en la ĉambro estas varma forno. Somere estas varme en la ĉambro kaj ankaŭ ekstere.
Jen estas la frunto. Kiam la frunto estas varma, la homo estas malsana. La malsana homo ne iras sur la planko, ne sidas sur la sego, la malsana kuŝas en la lito. (Ĉu staras la libro sur la tablo? Ne, la libro kuŝas sur la tablo). La malsana ne havas forton. Li estas malforta. (Sinjoro A. havas unu libron. S-o B. havas multajn librojn).
Kion faras la homo per la buŝo? La homo parolas per la buŝo. Kion ankoraŭ faras la homo per la buŝo? La homo ankaŭ manĝas kaj trinkas. Kiam la homo nenion manĝas, li estas malforta. Ĉu manĝas la homo viandon ? Jes, la homo manĝas viandon. La vegetaristo ne manĝas viandon. Kion trinkas la homo ? La homo trinkas teon, kafon. La malsana homo trinkas medikamenton. Kiu skribas por la malsana medikamenton ? La kuracisto skribas por la malsana medikamenton.
LA PSIKOLOGIO DE L’INFANO.
La malgranda Teofilo diris al sinjoro A.: „Mi ne havas forton !” Sinjoro A. metis la manon sur la frunton de l‘infano kaj diris: „Via frunto estas varma kaj vi estas malsana”.
En lito kuŝis la malgranda Teofilo. Venis (iris) la kuracisto al la malsana infano, li prenis lian manon kaj diris: „Jes, mia knabo, vi estas malsana." La kuracisto skribis medikamenton. La malgranda Teofilo trinkis medikamenton kaj li estis sana[3]. Li ne kuŝis en lito, li iris sur la planko. En la ĉambro estis varma forno, Teofilo metis la manon sur ĝin (la varman fornon) kaj diris: „La forno estas varma, ĝi estas malsana!”
Demandoj: Kion diris Teofilo al sinjoro A. ? Kion faris sinjoro A. ? Kion li diris? Kiu venis al Teofilo? Kion faris la kuracisto ? Kiam estis Teofilo sana ? Sur kion metis Teofilo la manon ? Kion li diris ?
Enigmo: Kio estas tio: somere ĝi estas malvarma, vintre-varma ? (forno).
Somero, vintro, ekstere, frunto, sana
kuŝas, lito, tiavas, manĝas, trinkas,
viando, forto, medikamento, kuracisto, venas.
La knabo skribis en la kajero. La knabo skribis en la kajero unu pagon. Li skribis ankoraŭ unu paĝon. La knabo skribis multajn paĝojn. Li ne havis forton plu. La knabo estis laca. La knabo ne skribis plu. Li ripozis (nenion faris).
Kion faras la homo, kiam li ripozas ? Kiam la homo ripozas, li sidas, kuŝas aŭ promenas (iras ekstere). La homo promenas ekstere. Oni promenas en la ĝardeno, ĉar tie estas multaj arboj.
(De kio estas la ligno ? La ligno estas de l‘arboj).
En la ĝardeno staras benkoj. Sur la benkoj sidas homoj kaj ripozas.
Okulo. Kiam la homo kuŝas en la lito kaj fermas la okulojn, li dormas. Kion faras la homo per la okuloj ? La homo vidas per la okuloj. Ĉu oni vidas, kiam oni dormas ? Ne, oni ne vidas, kiam oni dormas. Kiam oni dormas ? Oni dormas nokte (en nokto). Ĉu oni dormas tage (en tago) ? Ne, oni ne dormas tage. Kiam dormas la homo tage ? Kiam li estas laca aŭ malsana, li dormas ankaŭ tage.
La homo staras antaŭ la tablo. La benko staras post (malantaŭ) la tablo.
Nuna tago — hodiaŭ, antaŭ hodiaŭatago -hieraŭ post hodiaŭa tago — morgaŭ.
Kie estas la tablo ? La tablo estas en la ĉambro. Kie estas la ĉambro ? La ĉambro estas en la domo.
Karolo venis hejmen (al sia domo), manĝis kaj trinkis. Li prenis libron kaj iris en la ĝardenon. Tie li sidis sur benko, kiu staris sub granda arbo. Karolo malfermis la libron kaj legis belan fabelon Karolo sidis en bela ĝardeno kaj legis belan fabelon. Al Karolo estis bone. Li tralegis multajn paĝojn kaj estis laca. Li ekfermis la libron, ekfermis la okulojn kaj ekdormis.
La ĝardenisto trairis la ĝardenon kaj alvenis al la benko, kie kuŝis Karolo.
Li metis la manon sur la knabon kaj diris: „Oni ne dormas en la ĝardeno. En la ĝardeno oni promenas aŭ sidas sur benko". Karolo malfermis la okulojn, ekvidis la gardeniston, ekstaris kaj diris: „Pardonon!” Li ekprenis la libron de la benko kaj iris rapide hejmen.
Demandoj: Kien iris Karolo ? Kion li faris en la ĝardeno ? Kion Ii faris poste ? Kiu ekvidis lin ? Kion diris la ĝardenisto ? Kion faris Karolo ?
Kie estas la homo ? La homo estas hejme (en la hejmo). Kien iras la homo? La homo iras hejmen. (al la hejmo).
paĝo, laca, ĝardeno, ripozas, promenas, dormas, okulo, vidas, nokto, tago.
Jozefo kaj Jozefino havas du infanojn: unu knabon Johano kaj unu knabinon Katarino. Jozefo estas patro de Johano kaj Katarino. Jozefino estas patrino de Johano kaj Katarino. Jozefo kaj Jozefino estas gepatroj de johano kaj Katarino. Johano estas filo de Jozofo kaj Jozefino. Katarino estas filino de Jozefo kaj Jozefino. Johano kaj Katarino estas gefiloj de Jozefo kaj Jozefino. Johano estas frato de Katarino. Katarino estas fratino de Johano. Johano kaj Katarino estas gefratoj. Jozefo estas edzo de Jozefino. Jozefino estas edzino de Jozefo. Jozefo kaj Jozefino estas geedzoj.
Jozefo havas patron Henriko kaj patrinon Zofio. Henriko estas avo de Johano kaj Katarino. Zofio estas avino de Johano kaj Katarino. Henriko kaj Zofio estas geavoj. Henriko estas bopatro de Jozefino. Zofio estas bopatrino de Jozefino. Johano estas nepo de Henriko kej Zofio. Katarino estas nepino de Henriko kaj Zofio.
La infanoj diras al sia patro: paĉjo !
" " patrino: panjo !
Knabo kaj knabino — geknaboj.
viro kaj virino —
sinjoro kaj sinjorino —
esperantisto kaj esperantistino —
Johano kaj Katarino iris al siaj geavoj. La intanoj frapis sur la pordon. Malfermis al ili la avino. La infanoj diris: „Bonan tagon, avinjo!” La avino rediris: „Bonan tagon, belaj infanoj!”
„Kie estas la aveĉjo (avo)” demandis la infanoj. „La avo dormas” respondis la avino. La infanoj eksidis ĉe la tablo. La avino eksidis ĉe ili. Ŝi demandis la genepojn: „Kie estas paĉjo kaj panjo?” Kaj ili respondis: „Paĉjo kaj panjo estas hejme.“ Poste venis la avo al la genepoj, ĉar li jam ne dormis. La infanoj ekstaris kaj diris: „Bonan tagon, aveĉjo!” „Bonan tagon, infanoj,” respondis la avo.
Poste donis la avino al la genepoj teon. Ŝi metis en la teon sukeron kaj la teo estis dolĉa. La avino dolĉigis (faris dolĉa) la teon. (Antaŭ ol oni metas sukeron en la teon, ĝi (ia teo) estas maldolĉa.) La infanoj trinkis teon kaj mangis sukeraĵojn, kiujn la avino donis al ili.
Poste ekstaris Johano kaj Katarino, diris al la geavoj: „Gis revido!” kaj revenis hejmen.
patro, filo, frato, avo, demandas, respondas, suKero, dolca.
Nokte kuŝas la homo enlito kaj dormas. Kiam la homo malfermas la okulojn, li ne dormas plu, li vekiĝas. (La ĝardenisto metis la manon sur Karolon. La ĝardenisto vekis Karolon. Karolo vekiĝis). La homo dormas nokte. Tage li ne dormas, li maldormas. Kiam la infano estas malsana, maldormas la patrino ankaŭ nokte.
Kion faraŝ la homo, kiam li vekiĝas ? Kiam la homo vekiĝas, li prenas la vestojn kaj vestiĝas (sin vestas). La homo metas sur sin la vestojn. Poste li lavas sin. Per kio oni sin lavas? Oni lavas sin per akvo kaj sapo. Ĉu oni trinkas la akvon? Jes, oni trinkas la akvon. Ĉu oni manĝas la sapon ? Ne, la sapon oni ne manĝas. Kion faras la homo, post kiam li sin lavis ? Post kiam la homo sin lavis, li sin viŝas per la viŝtuko. (Mi viŝas la skribaĵon de la tabulo). Poste li manĝas kaj trinkas. (Post la nokto venas la mateno). La homo matenmanĝas matene. Ĉu manĝas la homo viandon matene ? Ne, la homo ne manĝas viandon matene. Kiam manĝas la homo viandon ? La homo manĝas viandon tagmeze. Tagmeze tagmanĝas la homo.
Post la nokto venas la mateno. Post la mateno venas la tagmezo. Post la tagmezo venas la vespero. Post la vespero venas la nokto. Matenotagmezo-vespero-nokto.
La knabo skribas kaj legas. Li lernas. Kie lernas la knabo ? La knabo lernas en lernejo. Li promenas sur la promenejo. La dormoĉambro estas dormejo.
Malgranda kajero estas — kajereto. Malgranda libro estas — libreto. Malgranda plumo estas — plumeto.
Petro vekiĝis matene. Li ne vidis siajn vestojn,
ĉar li ne metis ilin sur la seĝon.
Petro havis fratinon Zofio. Ŝi ekvidis la vestojn de sia frato kaj donis ilin al li. Petro vestiĝis malrapide, lavis sin malrapide, manĝis kaj trinkis malrapide. Petro ne vidis la librojn kaj la kajerojn. Zotio donis ilin al sia frato. Li diris „ĝis revido” kaj iris en la lernejon.
Ekstere estis varme kaj bele. Petro promenis malrapide. Tagmeze li venis al la lernejo. La instruisto diris al Petro: „Ĉiuj knaboj venas al la lernejo matene. Vi venas tagmeze. Malbele, Petro!”
Kiam Petro revenis hejmen, li tagmanĝis rapide, skribis kaj lernis. Vespere prenis Petro kajereton kaj enskribis: „La libroj estas sur la tablo” kaj li metis la librojn sur la tablon. „La vestoj estas sur la seĝo” kaj li metis la vestojn sur la seĝon. „Kaj mi en la lito” skribis Petro kaj li kuŝiĝis en la liton.
Nokte dormis Petro bone. Matene ii vekiĝis, ekprenis la kajereton kaj legis: „La libroj estas sur la tablo.” „Bone, estas!” „La vestoj — sur la seĝo.” „Jes!” „Kaj mi en la lito” legis la knabo kaj li vidis neniun en la lito.
Petio demandis: „Kie mi estas?”
Demandoj: Kiu donis al Petro la vestojn ? Kiel Petro vestis sin ? Kiam li venis al la lernejo? Kion diris al li la instruisto ? Kion faris Petro vespere ? Kion demandis Petro matene ?
vekas, vestas, lavas, akvo, sapo, viŝas,
viŝtuko, mateno, tagmezo, vespero, lernejo, ĉiu.
En kion oni metas la plumon, kiam oni skribas?
Kiam oni skribas, oni metas la plumon en
la inkon. La inko estas nigra. Kie estas la inko ?
La inko estas en la inkujo. La plumo estas en la
plumujo.
La plumo estas skribilo. La plumo, la inko kaj la papero estas skribilaro.
Kie estas arboj ? En la ĝardeno estas arboj. Kie ankoraŭ estas arboj ? En la arbaro estas ankaŭ arboj. En la ĝardeno kaj en la arbaro kreskas arboj. La homo vidas en la ĝardeno malgrandan arbon — arbeton; post multaj tagoj li vidas, ke la arbo jam ne estas malgranda, sed granda. La homo diras: „La arbo estis malgranda, nun ĝi estas pli granda, ĝi pligrandiĝas —ĝi kreskas.” La arbo estas kreskaĵo. Ĉiuj kreskaĵoj kreskas. De kie kreskas la kreskaĵoj ? La kreskaĵoj kreskas de la tero.
Ĉiu sana homo manĝas panon. El kia kreskaĵo oni faras[4]la panon ? El la greno oni faras farunon kaj el la faruno oni faras panon. Kie kreskas la greno ? La greno kreskas sur la kampo.
Kiel manĝas la homo la panon ? La homo tranĉas la panon per tranĉilo kaj manĝas pecojn (tranĉaĵojn) da pano. Kiu falĉas (tranĉas) la grenon ? La kamparano (vilaĝano) falĉas la grenon per falĉilo. Kie loĝas (estas) la kamparano ? La kamparano loĝas en kamparo (vilaĝo). Ĉu estas nia lernejo en kam paro ? Ne, nia lernejo estas en urbo. Kia urbo estas tio ? Tio estas Varsovio.
Ĉu vi loĝas en kamparo ? Ne, mi loĝas en urbo. Mi estas urbano. Somere mi loĝas en kamparo. Mi ankaŭ loĝas vintre en urbo, somere — en kamparo.
Kion faras la lignaĵsto ? La lignaĵisto faras tablojn, seĝojn, litojn kaj pordojn.
Kie oni faras medikamentojn ? Medikamentojn oni faras en apoteko. Kiu faras medikamentojn ? Apotekisto faras medikamentojn.
Kuracisto venis al iu vilaĝano, kies filo (la filo de vilaĝano) estis malsana. La kuracisto demandis la vilaĝanon: „Ĉu Vi havas plumon ?” „Ne, respondis la vilaĝano, mi ne havas plumon.” „Kie estas krajono ?” demandis plue la kuracisto. „Mi ne havas krajonon” diris la vilaĝano. Li ne havis ankaŭ paperon. „Ĉu estas ĉi-tie kreto?” demandis la kuracisto. „Jes, respondis la vilaĝano, jen estas kreto!”
La kuracisto prenis la kreton kaj skribis sur la pordo medikamenton. La vilaĝano prenis la pordon kaj iris kun ĝi al la apoteko. Kiam la apotekisto ekvidis la vilaĝanon kun la pordo, li diris: „Kien vi iras? Ĉi-tie ne loĝas lignaĵisto.” La vilaĝano respondis: „Sur tiu-ĉi pordo skribis la kuracisto la medikamenton.“ La apotekisto legis, kion la kuracisto skribis sur la pordo kaj li faris medikamenton.
Prenis la vilaĝano la pordon kaj la medikamenton kaj revenis hejmen. La filo de l‘vilaĝano eltrinkis la medikamenton kaj ŝaniĝis.
Demandoj: Kial skribis la kuracisto medikamenton sur la pordo? Kion demandis la apotekisto, kiam li ekvidis la vilaĝanon kun la pordo ? Kion respondis la vilaĝano ? Ĉu faris la apotekisto medikamenton ? Kiu eltrinkis la medikamenton ?
inko, kreskas, tero, pano, faruno, greno, kampo, vilaĝo, trancas, peco, falĉas, urbo, loĝas, apoteko.
Per kio iras la homo ? La homoj iras per la piedoj. Kiam la homo estas laca, li eniras en la tramon kaj veturas. Ĉu estas tramoj en la vilaĝo? Ne, en la vilaĝo ne estas tramoj. Per kio oni veturas en la vilaĝo ? En la vilaĝo oni veturas per veturilo. La kamparano metas la grenon sur la veturilon kaj veturas de la kampo hejmen.
Kiam manĝas la homo ? Kiam la homo estas malsata, li manĝas. Post kiam la homo manĝis multe da pano, li estas sata. Kiam oni ne donas al la malsata in fano manĝaĵon, ĝi ploras. Kiam la homo ploras, li havas larmoju en la okuloj. — Kiam la homo estas malsata, li volas manĝaĵon. La laca volas ripozon. La infano ne trinkis depost la mateno, ĝi volas akvon. Kiam la patrmo donas al la infano, kion ĝi volas, ĝi ne ploras plu, ĝi ridas
Jen orelo. Per kio oni aŭdas? Oni aŭdas per la oreloj.
La homo ne vidas bone nokte ekstere, ĉar nokte estas mallume. Ĉu vidas la homo nokte ? Kiam en la ĉambro lumas lampo, vidas la homo nokte, ĉar la lampo lumigas la ĉambron. Kiam estas multe da lumo ekstere ? Tage estas multe da lumo ekstere. Kie estas la lampo ? La lampo estas sur la tablo, sur la muro aŭ sub la plafono. Kiu vidas en la mallumo? La kato vidas en la mallumo. Kion trinkas la kato ? La kato trinkas lakton. De kie estas lakto ? La bovino donas lakton. La ido (infano) de bovino estas bovido.
La homo ripozas vespere. Tage li laboras. La knabo lernas, la lignaĵisto faras meblojn: Ĉiuj laboras.
Henriko ne havas patron. Lia patro mortis. Henriko estas orfo.
Nokto. En malgranda ĉambro lumas malgranda lampeto. La patrino sidas ĉe la infano, kiu dormas en malgranda liteto. La infano vekiĝas, ekvidas la patrinon kaj vokas (parolas laŭte):
„Panjo, mi estas malsata!”
Sed la patrino ne havas panon kaj la infano ploras, Patron havas la infano. Li estas en Ameriko. Ĉi-tie li ne havis laboron — li estis senlaborulo — kaj li forveturis tien — Amerikon (= al Ameriko).
La infano ploras kaj diras: „Panjo, sukeraĵon!” Sed la patrino ne donas al la infano sukeraĵon. Ŝi rakontas fabelon:
„Foje estis homo, kiu manĝis multe da sakeraĵoj. Li malsaniĝis kaj kuŝiĝis en la liton. Multajn tagojn kuŝis la homo en sia lito kaj li mortis”
La infano aŭskultas kaj diras: „Jes, jes, panjo, malbonaj estas la sukeraĵoj.”
La infano fermas la okulojn kaj efedormas. Poste ĝi vekiĝas kaj diras kun ploro:
„Panjo, panjo, mi estas malsata. Mi volas Panon.”
Sed la patrino ne donas al ŝia infano panon, ŝi rakontas fabeleton: „Foje estis bovido, kiu staris sub la lito, ĝi foriris Amerikon. Poste revenis la bovido kaj donis al la infano panon”.
La infano aŭskultas la fabeleton, fermas la okulojn kaj ekdormas refoje. En la dormo ĝi vidas grandan tablon kaj sur ĝi multe, multe da pano. Al la infano estas bone. Ĝi ne ploras plu. Ĝi ridas. Ĝi dormas kaj ridas.
piedo, veturas, tramo, sata. ploras, ridas, larmo, volas, aŭskultas, aŭdas,
lakto, bovo, laboro, lumas, plafono, kato.Kiam la knabo ne havas kajeron, li iras al la vendejo. En Ia vendejo estas multe da kajeroj, plumoj kaj papero. En kia vendejo estas kajeroj ? En vendejo de skribilaro estas kajeroj. La knabo diris al la vendisto: „Mi petas kajeron !” La vendisto donas al la knabo kajeron. La knabo prenas la kajeron kaj donas al la vendisto monon. La knabo aĉetas kajeron. La vendisto prenas la monon kaj donas al la knabo kajeron. La vendisto vendas kajeron. La knabo donas al la vendisto monon por la kajero. La knabo pagas al la vendisto. Kiam la knabo pagas multe da muno por la kajero, ĝi (la kajero) estas kara. Kiam li pagas malmulte, ĝi estas malkara.
Kiam la homo havas multe da mono, li estas riĉa. Kiam li ne havas monon, li estas malriĉa
Kiam estas malvarme al ni, ni tremas.
Kiam mi vidis ekstere malriĉulon, kiu tremis pro malvarmo, mi kompatis lin kaj mi donis al li veston por varmigi lin.
Homo, kiu kompatas estas kompatema. Homo, kiu volas dormi, estas dormema.
La infano manĝas. La malsata volas manĝi. La knabo ne havis plumon kaj li ne skribis la lecionon. La knabo ne havis plumon por skribi la lecionon, li iris en la vendejon por aĉeti plumon.
En vintra vespero sidis Lazaro en sia ĉambro
kaj legis. Subite li ekaŭdis, ke oni frapas sur la pordon. Li ekstaris, malfermis la pordon kaj ekvidis
malriĉulon.
Li enirigis la malriĉulon, kiu rakontis: „En
mia hejmo estas malvarme kaj mi ne havas monon
por aĉeti lignon kaj panon por la majsataj infanoj.”
Lazaro diris: „Mi ankaŭ estas malriĉa, sed tie
loĝas riĉulo, kiu estas kompatema homo.”
Ili iris kune al la loĝejo de la riĉulo. Lazaro
frapis sur la pordon.
„Kiu estas tie?” demandis la riĉulo.
„Mi — Lazaro !” estis la respondo.
Kiam la riĉulo ekaŭdis, ke Lazaro alvenis, li
malfermis la pordon.
„Por kio vi staras ekstere? demandis la riĉulo,
ĉi tie estas malvarme kaj mi tremas pro malvarmo.”
Lazaro respondis: „Vi tremas pro malvarmo nur
unu momenton kaj tiu ĉi malriĉulo havas malgrandajn
infanojn, sed li ne havas lignon kaj panon por
varmigi kaj satigi ilin, kaj ili tremas ĉiam pro malvarmo
kaj malsato.
La riĉulo kompatis la malriĉulon kaj donis al
li monon. La malriĉulo aĉetis lignon kaj panon kaj
revenis kontenta hejmen.
riĉa, pagas, mono, aĉetas, vendas, kara, frapas, tremas, kompatas, subite.
Numeraloj:
unu (1), du (2), tri (3), kvar (4),
kvin (5), ses (6), sep (7), ok (8), naŭ (9), dek (10),
dekunu (11), dekdu (12), dektri (13)... dudek (20),
dudek unu (21), dudek du (22)..; tridek (30), kvardek (40)... cent (100), ducent (200), mil (1000),
miliono (1.000.000).
Mi kalkulas = mi diras: unu, du, tri... — kuras = iras rapide.
La kato, la bovino estas bestoj;[5] la azeno estas
ankaŭ besto, ĝi havas longajn orelojn. — Kiam la
homo sidas sur la besto kaj veturas, oni diras, ke
li rajdas.
La homo metis en la poŝon monon kaj eliris
eksteren. Kiam li revenis hejmen, li vidis, ke la
mono mankas (ne estas) kaj li diris: "mi perdis
la monon ekstere, la mono perdiĝis."
La vilaĝano Johano iris foje al la urbo. Li aĉetis
tie ses azenojn kaj kondukis ilin (iris kun ili)
hejmen.
Li iras post la azenoj kaj pensas (li ne parolas,
nur pensas): „Mi posedas (= havas) ses azenojn kaj
por kio mi piediras (=iras piede, per piedoj).
Li eksidis sur unu azenon kaj rajdis, la kvin azenoj kuris antaŭ li. Rajdas Johano, vidas siajn azenojn kaj kalkulas:
Unu, du, tri, kvar. kvin... kio okazis ? (fariĝis),
li aĉetis ja ses azenojn kaj li vidas nur kvin, kie
perdiĝis unu azeno ?
Rajdas Johano kaj pensas pri la azeno, kiu
mankas kaj jen venas lia edzino.
Li rakontas al ŝi, kio okazis. Si respondas kun
rido:
—Vi ne vidas pli ol kvin azenojn kaj mi vidas
sep...
Demandoj: Por kio iris Johano al la urbo?
Kion li faris, kiam li revenis hejmen? Kion
li rakontis al sia edzino ? Kion ŝi respondis?
kalkulas, besto, azeno, longa, rajdas
poŝo, mankas, perdas, kondukas,
pensas, posedas, kuras, okazas.
Vespero. La infano estas laca. La patrino kuŝigas
la infanon en la liton kaj diras: „Kuŝu, mia
infano, kaj dormu. ”Matene vekiĝas la infano. La
patrino diras al ĝi: Vestu kaj lavu vin, manĝu kaj
trinku. En la lernejo lernu bone.“
La patrino diras al la infanoj: vestu kaj lavu
vin, manĝu kaj trinku. En la lernejo lernu bone.
Mi donas al vi plumon, (por kio ?) por ke
vi skribu per ĝi.
Kiel veturas la veturilo ? Ĉevalo tiras la veturilon. La veturilo veturas per forto de ĉevaloj. Kion
faras la veturigisto, kiam li volas veturi ? La veturigisto
vipas la ĉevalon. Per kio oni vipas ? Oni
vipas per vipo. Kion manĝas la ĉevalo ? La ĉevalo
manĝas herbon. Kie kreskas herbo ? Herbo kreskas
en ĝardeno, sur kampo.
La plafono estas supre, la planko — malsupre.
Ekstere la tero estas malsupre, la Ĉielo — supre.
Kio estas tage sur la ĉielo ? Tage estas la suno
sur la ĉielo. Kio estas nokte sur la ĉielo ? Nokte
estas la luno kaj steloj sur la ĉielo. Estas unu
granda luno kaj multaj malgrandaj steloj. Kion
faras la luno kaj la steloj ? La luno kaj la steloj lumas.
Kio lumas tage ? La suno lumas tage.
Kiam Karolo vekiĝis matene, li vidis, ke liaj
vestoj mankas, ĉar nokte venis iuj homoj kaj
forŝtelis (forprenis) ilin kaj li nenion aŭdis. Tiuj ĉi
homoj estis ŝtelistoj.
Unu religia homo volis veturi de la urbo al
la vilaĝo. Li alproksimiĝis al veturigisto, kiu sidis
en sia veturilo. Li diris al li:
„Mi volas veturi en via veturilo al la vilaĝo.”
„Bone, diris la veturigisto, pagu unu guldenon
kaj supreniru la veturilon.”
La religiulo pagis al la veturigisto unu guldenon, la veturigisto ekvipis la ĉevalojn kaj ili forveturis.
Kiam ili elveturis ekster la urbon, ekvidis la
veturigisto amason da herbo. Li volis forŝteii iom da herbo kaj doni ĝin al la ĉevalo. Li diris al la
religiulo:
„Mi volas forpreni iom da herbo por la ĉevalo.
Staru ĉi tie kaj diru al mi, ĉu oni vidas, kion mi
faras.”
La religiulo alproksimiĝis al la amaso kaj ekprenis
plenmanon da herbo.
„Oni vidas, oni vidas!" ekkriis la religiulo
laŭte.
Kiam la veturigisto ekaŭdis tion, li forjetis la
herbon, supreniris la veturilon, ekvipis la ĉevalojn
kaj forveturis rapide.
La veturigisto rigardis ĉirkaŭen, sed li neniun
vidis. Li diris kolere al la religiulo: „Kial vi diris, ke
oni vidas? Neniu ja estas ĉi-tie. Kiu vidis, ke mi
forprenas herbon?“
La religi'ulo levis la fingron supren kaj diris:
.,Dio en la ĉielo vidis. Li vidas ĉion.“
Demandoj kaj respondoj!
ĉevalo, tiras, vipas, herbo, supre, ĉielo, suno, luno, stelo, ŝtelas, proksima, ekster, amaso, plenmano, ĉirkaŭ, fingro, levi, Dio kolere.
Hieraŭ vestiis sin la knabo, lavis sin, malfermis
la pordon por iri al la lernejo, La instruisto
demandis lin kaj li respondis, lernis, legis kaj
skribis sur la tabulo.
Hodiaŭ vestas sin la knabo, lavas sin, malfermas
la pordon por iri al la lernejo. La instruisto
demandas lin kaj li respondas, lernas, legas kaj
skribas sur la tabulo.
Morgaŭ vestos sin la knabo, lavos sin, malfermos la pordon por iri al la lernejo. La instruisto
demandos lin kaj li respondos, lernos, legos kaj skribos sur la tabulo.
Mi legos | ni legos |
Vi (ci) legos | vi legos |
li (Ŝi, ĝi) legos | ili legos |
Unu riĉulo heredis de sia patro belan palacon.
Foje venis al li malriĉulo kaj petis lin pri permeso nokti ĉe li. — Mia domo ne estas hotelo por gastoj — respondis
la riĉulo.
— Mi volas demandi Vin pri io.
— Demandu! — diris la riĉulo.
— Diru al mi, kiu loĝis en la palaco antaŭ Vi?
— Mia patro.
— Kiu loĝis ĉi tie antaŭ Via patro?
— Mia avo.
— Kiu loĝos ĉi tie post Vi ?
— Mia filo!
— Se ĉiu loĝas en la palaco nur mallongan
tempon kaj poste li forlasas ĝin por aliaj—kiu estas
vi ĉiuj, se ne gastoj ? kio estas via palaco, se ne
hotelo?
Tiuj vortoj plaĉis al la riĉulo. Li donis al la
almozulo manĝajon kaj lokon por nokti.
Li ne havas nun monon kaj li ne iras al la teatro. | Se li havus nun monon, li irus al la teatro. |
Vi ne estas bona. Vi ne donas al mi krajonon. | Se vi estus bona, vi dontus al mi krajonon. |
Mi irus | ni irus |
Vi (ci) irus | vi irus |
li (ŝi, ĝi) irus | ili irus |
En luma vintra nokto rigardis foje stultuloj de unu vilaĝo la belan lunon kaj diris:
„Kiel bone estus, se ni havus tian lunon dum la mallumaj noktoj.”
Ili rimarkis subite la rebrilon de la luno en barelo plena de akvo. Ili decidis kovri la barelon, por ke la luno ne eliru el gi. Kiam venos la mallumaj noktoj, ili malfermos la barelon kaj la lumo ekaperos en sia plena brilo.
Venis la mallumaj noktoj kaj la stultuloj alproksimiĝis al la barelo, majfermis ĝin, sed la luno forestis. „Kiu forprenis la lunon el la barelo ?” demandis unu la alian.
La plej saĝa el ili klarigis:
«Aŭskultu, sinjoroj, kion mi komprenigos al vi! La ŝtelistoj ekaŭdis kion ni faris kun la luno kaj ili forŝtelis gin el la barelo, ĉar ili ne volas, ke estu lume ĉiunokte.
Homo, kiu donas la plej belan krajonon, estas mia kolego.
Homo, donanta " " " krajonon, estas mia kolego.
Homo kiu donis " " " krajonon, estas mia kolego. Homo, doninta la plej belan krajonon, estas mia kolego.
Homo, kiu donos " " krajonon, estas mia kolego.
Homo, dononta " " krajonon, estas mia kolego.
Kiam mi vidas mian frateton, mi ĝojas.
Vidante " " "
Knabo. kiu lernas en lernejo, estas lernanto.
Homo, kiu rajdas, estas rajdanto.
Li estas profesie lignaĵisto kaj konstanta leganto de „Literatura Mondo. ”
En vagono veturis stultulo kaj dormis kuŝante sur benko.
Ŝtelisto enirinte en la vagonon kaj ekvidinte la dormantan vojaĝanton, demetis de li la botojn kaj malaperis.
Venis pasaĝero, kaj ne trovinte liberan lokon, alproksimigis al la stultulo kaj diris laŭte:
„Ho, junulo, forigu viajn piedojn de la benko. Mi ankaŭ volas sidi”.
La stultulo vekiĝis kaj ekvidinte la senbotajn piedojn rediris: „Kion vi volas? Tiuj ĉi piedoj ne estas miaj. Miaj estis en botoj, tiuj ĉi estas sen botoj."
La fabelo, kiun la lernanto legas, estas bela.
La fabelo, legata de la lernanto, estas bela. La fabelo, kiun la lernanto legis, estas bela. La fabelo, legita de la lernanto, estas bela. La fabelo, kiun la lernanto legos, estas bela. La fabelo, legota de la lernanto, estas bela.
Estis foje infano, kiu ricevis donace skatoleton. La skatoleto estis bela kaj havis serureton kun ŝlosileto. En tiu ĉi skatoleto estis ludilo, sed la infano elprenis el ĝi la ludilon, dirante: „La skatoleto estas tro bela por tia ludilo.” La infano parolis malmulte kaj kiam oni demandis lin, kion li enmetos en la skatoleton, li rediris: „Mi ankoraŭ ne scias.” Li fermis la skatoleton singarde kaj lokis ĝin en angulo, kiun li elektis por ĝi.
La tutan nokton maldormis la knabo kaj li pensis pri la skatoleto: „Kion mi estas metonta en ĝin ? Mi havas nenion taŭgan por ĝi. Se mi havus... kiam mi havos... ekzemple...” Li vidis en sia fantazio diversajn objektojn, kiuj plaĉas al fantaziuloj kiel li, sed li ne trovis eĉ unu el ili kaj la skatoleto restis malplena kaj li rakontis nenion pri ĝi.
La infano plenkreskis kaj estigis juntulo. Li tenkontis simpatian junulinon, kiu ekregis lian koron kaj li skribis al ŝi leteron plenan de amsopiroj kaj li pensis: „Ŝian respondon mi kaŝos en la skatoleto, la trezoro de mia infanaĝo. Ŝi skribu, kion ŝi volos, sed ŝia letero estos sankta por mi ĝis mia lasta tago”.
Sed li ricevis nenian leteron kaj la skatoleto restis malplena kiel antaŭe.
Pasis jaroj kaj la junulo edziĝis kaj pensis: „La Unuajn harojn, kiuj estos tendotaj de la kapo de mia infano, mi enmetos en mian skatoleton kaj mi gardos ilin dum mia tuta vivo."
Sed li neniam havis infanon kaj la skatoleto restis malplena kiel antaŭe.
Foje li malsaniĝis kaj estis mortonta. Li petis, ke oni donu al li la skatoleton kaj diris: „Mi petas vin, ke vi metu la skatoleton en mian ĉerkon, ĉar mi enŝlosis en ĝin miajn ĉiujn trezorojn.”
Li mortis kaj liaj parencoj diris: „Lia peto estos plenumita, sed ni vidos antaŭe, kio troviĝas en tiu ĉi malgranda skatoleto.”
Ili malfermis ĝin kaj vidis, ke ĝi estas malplena. Kun rido de kompato ili enmetis la skatoleton en la ĉerkon kune kun la mortinto kaj neniu sciis, ke gi estas plena de oraj revoj.
Profanulo: (en pentrista laborejo). Kion prezentas tiu ĉi stranga pentraĵo ? Artisto: La trairon de l‘Izraelidoj tra la Ruĝa maro. Profanulo: Kie do estas la maro? Artisto: Ĝi ĵus disiĝis. Profanulo: Kaj la Izrealidoj ? Artisto: Ili antaŭmomente forpasis. Profanulo: Sed almenaŭ la Egiptanoj ?... Artisto: lli estas baldaŭ alvenontaj.
1) El letero de filozofprofesoro al sia edzino. ...Kaj ankaŭ mi vin petas: sendu al mi viajn pantoflojn. Verdire, ne estas al mi necesaj viaj pantofloj, nur la miaj, sed se mi skribus: miajn pantoflojn, vi pensus distrite, ke mi petis pri viaj pantofloj. Tial mi skribas: viajn pantoflojn, por ke legante: viajn pantoflojn, vi komprenu, ke ĝi signifas: miajn pantoflojn, kaj ke vi alsendu miajn pantoflojn, sed ne viajn.
2) El letero de poeto al sia fianĉino.
...Mi sendas al vi samtempe el Romo mian
lastan fotografaĵon. Mi lasis min fotografi apud
Apollo belvedera. Tiu maldekstre staranta estas
Apollo...
En urbo X... en suda Francio, oni multe parolas
pri la hundo de S-o Bigudet. Kiam li faras komision,
multaj personoj sekvas lin por vidi, kiamaniere li
plenumas la aĉetaĵojn, kiujn S-o Bigudet skribas sur
paperfolieto, metota en la korbon.
Pyrham scias, ke li estas inteligenta. Kiam li
eliras, li tenas sin tre rekta, premas forte la tenilon
de l’korbo inter siaj dentoj, kaj, se unu „kunulo” venas
eksciti lin, li metas rapide sian korbon sur la
teron, saltas al la insultemulo, kiun li punas per siaj
akraj dentoj!
Iam lia mastro deziris scii, kion Pyrham farus,
se li portus viandon. S-o Bigudet metis paperfolieton
en la korbon kaj ordonis al li iri al la buĉisto. Lia
mastro sekvis lin de malproksime.
Alveninte al la buĉejo, Pyrham klinis sian kapon
kaj proksimiĝis al la buĉisto, ĝis kiam tiu ĉi
ekvidis la paperfolieton. La buĉisto legis la mendon kaj preparis la paketon:
unu kolbaso kaj du kotletoj de bovidaĵo. Li
envolvis ĉion en paperon, enmetis en la korbon kaj
resendis la hundon. S-o Bigudet ĉiam observis.
Komence la hundo korekte paŝadis. Sed tri kunuloj
mirigitaj, vidante kamaradon portantan korbon,
alkuris kaj provis flari la paketon. Baldaŭ ili minacis
kapti ĝin perforte...
Pyrham haltis, metis teren sian korbon, vidigis
siajn terurajn dentojn kaj saltis sur tiun, kiu estis la
plej proksima. La manĝegulo eklaŭtigis krion de sufero
kaj forkuris rapide. La du aliaj ankaŭ saĝe
malproksimiĝis!...
La bravulo denove ekmarŝis, sed la malamikoj
baldaŭ revenis pli multaj. Malgraŭ tio la bataliono
ne kuraĝis tro proksimiĝi, timante ricevi kelkajn
mordojn.
Tamen la bando de l’enviemuloj grandiĝis pli
kaj pli: ili estis deko. Bravaj pro sia nombro ili proksimiĝis
al Pyrham, kiu iĝis malkvieta kaj ĵetis multajn
malesperajn rigardojn malantaŭen. Lia fiereco
malaperist...
La hundoj ne atendis pli longe kaj sin ĵetis sur
Pyrham; sed tiu ĉi, antaŭvidinte tiun atakon, rapide
forkuris, ĉiam tenante la korbon!... La kurado estis
longa kaj senhalta.
Pyrham baldaŭ sentis, ke li perdas siajn fortojn
kaj ke la malamikoj proksimiĝas pli kaj pli. Li pripensis
heroan decidon: li faris „superhundan” penon por
lasi la „kunulojn” malantaŭe; kaj haltinte subite... li
englutis kolbason kaj kotletojn.
Foje faris Beethoven piede parton de l’vojiro
por ŝpari monon.
Iun posttagmezon, li haltis antaŭ malgranda
kaj malnova dometo kaj petis gastamon, ĉar ankoraŭ
kelke da mejloj li devis marŝi antaŭ ol alveni ĝis
Vieno kaj tiun vesperon liaj fortoj ne permesis al
li daŭrigi la vojaĝon.
Oni akceptis lin kune kun la familio, li vespermanĝis
kaj poste sur la seĝegon de la familiestro li
eksidis antaŭ la fajro.
Tuj kiam la manĝotablo estis formetita, malnovan
fortepianon malfermis la mastro, kaj muzikilon
alpendigitan al la muro prenis ĉiu el la filoj dum
la patrino kaj ŝia filino sin okupis per la mastraĵlaboro.
La patro donis la agordon kaj la kvar muzikantoj
komencis ludi
Verŝajne la muziko, kiun ili ludis, multe interesis
ilin, ĉar korpe kaj anime ili sin dediĉis al ĝi»
la virinoj ĉesis momente la laboron por aŭskulti kaj
sur iliaj vizaĝoj oni rimarkis kvietan kortuŝecon.
Je tio, kio okazis, ne povis partopreni Beethoven,
ĉar eĉ unu noton li ne aŭdis.
Kiam ili estis finintaj, kun varma kortuŝeco ili
premis al si reciproke la manojn, kvazaŭ ili volis
komuniki unu al alia la feliĉan impreson, kiun ili estis
sentintaj kaj la fraŭlino enĵetis sin plorante en la
brakojn de sia patrino.
Fine post mallonga interparolado, ili reprenis
la muzikilojn. Ili rekomencis, tiun fojon ilia entuziasmo estis plenega, kaj malsekaj kaj brilaj fariĝis
iliaj okuloj.
„Miaj amikoj, diris Beethoven, tre malfeliĉa
mi estas, ĉar la plezuron, kiun vi eksentas mi ne povas
partopreni. Mi ŝatas ankaŭ la muzikon,
sed, tion vi jam rimarkis, mi estas tiel surda, ke mi
aŭdas nenian sonon. Bonvolu permesi, ke mi legu
tiun muzikon, kiu havigas al vi tiel agrablan kaj
kvietan kortuŝecon.”
Li prenis la kajeron kaj liaj okuloj mallumiĝis
lia spirado haltis, poste li ekploris kaj teren lasis
fali la muziknotojn. Tio, kion ludis la kamparanoj; tio,
kio ilin entuziasmigis, estis la alegreto de la simfonio
en A de Beethoven.
Ĉirkaŭ li kunvenis la tuta familio, montrante
al li per signoj sian miron kaj scivolon.
Dum kelkaj momentoj ankoraŭ konvulsiaj ploregoj malhelpis lin paroli, kaj poste li diris al ili:
„Mi estas Beethoven."
Tiam ili demetis la ĉapelon kaj kun silenta respekto
sin klinis antaŭ li; Beethoven tiris al si la
manojn, kiujn premis kaj kisis la vilaĝanoj, opiniantaj,
ke la homo kiu estas kun ili, estas pli granda
ol reĝo.
Beethoven etendis la brakojn kaj ĉiuj ĉirkaŭprenis lin.
Poste li sin levis subite, eksidis antaŭ la klavaron,
petis per signoj la junulojn, ke ili reprenu la
muzikilojn, kaj li ludis mem tiun ĉefverkon. Ili estis
tute atentaj, kaj muziko neniam estis pli bela nek
pli bone ludata.
Kiam ili finis, Beethoven restis ankoraŭ ĉe la
klavaro kaj feliĉ-melodiajn kantojn de dankeco al la ĉielo li improvizis, kiel dum la tuta sia vivo li neniam
estis verkinta.
Dum granda parto de l’nokto ili aŭskultis lin.
Tiuj ĉi kantoj estis liaj lastaj pensoj.
Nokte febro ekkaptis Beethoven kaj malgraŭ
ĉiuj penoj de la kuracisto, venigita de Vieno, li mortis
post du tagoj.
Ni ne parolu pri la feliĉo, kiun ni deziras, ni
ne parolu pri ĝi...
La feliĉo estas kiel malgranda birdeto... oni
povas facile ĝin fortimigi.
Ni atendu trankvile, ni ne parolu pri ĝi, ni eĉ
ne pensu... en trankvileco de l‘koro, en profundo de
1‘koro ni deziru ĝin, kaŝante antaŭ la propra penso
ĉi tiun deziron.
Ĉar la feliĉo estas kiel lumo en nuboj: ĝi aperas
por momento, eklumetas, sed tiel facile denove
malaperas.
Ni ne alvoku la feliĉon, ni ne celu al ĝi kaj
ni ne batulu pro ĝi; kiel infanoj, kiuj en Kristnaska
festo sonĝas, ke Kristo venos al ili kun donacoj kaj
ili atendas Lin timemaj, silentaj kaj malpaciencaj en
sia timo, ni atendu...
Se ĝi devas veni, ĝi venos... ni ne iru al ĝi.
La feliĉo estas, kiel suno, pri kiu revas la floroj, florantaj nur unu tagon... ili ne povas iri al ĝi,
ili atendas.
Se venos malhela tago, se nuboj kovros la ĉielon,
ili atendas vane. Ili velkos kaj ne ekvidos la sunon. Vespere, en
la horo de l‘morto ili diros: jen ni vane malfermis
al ĝi niajn kalikojn... ĝi ne venis...
Ni atendu trankvile Ia feliĉon... ĝi estas por la
koroj tio sama, kiel la suno por la floroj, kiuj nur
unu tagon floras... se ĝi devas veni, ĝi venos.
Ni ne parolu pri la feliĉo, kiun ni deziras, ne
ni ne parolu pri ĝi... ĝi estas timema, kiel birdo.
Ludoviko Lazaro Zamenhof naskigis en la pola
urbo Bialystok la 15-an de decembro 1859. Li estis
la unua filo de gimnazia instruisto. Jam en sia junaĝo
li multe suferis pro la malpaco inter diversnaciaj
homoj, ĉar en lia urbo oni parolis kvar lingvojn rusan, polan, germanan kaj judan; kaj li observis, ke
la kaŭzo de malkompreno, malestimo kaj malamo
estis plej ofte la diverseco de la lingvoj. Tial Zamenhof
jam en siaj infanaj jaroj decidis iam liberigi
la homojn el tiu ĉi mizero kaj plifeliĉigi ilin, kreante
lingvon, kiu povus esti neŭtrala esprimilo por
ĉiuj. Jam dum siaj gimnaziaj studoj li komencis ellabori tian lingvon, kaj en 1878 li festis kun kelkaj
el siaj kunstudantoj la naskigtagon de la „Lingve
universala”, kiu jam iom similis al la nuna Mondlingvo.
Dum kelkaj jaroj li ne povis labori pri sia eltrovaĵo,
ĉar la medicina studado postulis ĉiujn fortojn
kaj atenton. Sed ankaŭ en tiu ĉi tempo li iam
kaj iam tradukis tekston en sian lingvon; kaj rimarkante nepraktikajn vortojn aŭ gramatikajn malfacilaĵojn,
li forigis ilin kaj tiel pli kaj pli perfektigis
sian projekton.
Fine li estiĝis kuracisto. Liaj enspezoj estis ja
tre malgrandaj, sed tamen li oferis ilin kune kun la
malmulta mono de sia edzino por eldoni en 1887
ruslingvan libreton kun la titolo: „Lingvo Internacia.
Antaŭparolo kaj plena lernolibro. Do Dro Esperanto”
Ĝi entenis la 16 gramatikajn regulojn, vortareton de
900 vortoj kaj tekstojn el la Biblio, la kristanan preĝon
„Patro nia”, leteron kaj versaĵojn. Tiu ĉi libreto
estas la ĝermo, el kiu elkreskis la nuna riĉa literaturo
de Esperanto, kiu ampleksas multajn milojn da
libroj kaj broŝuroj, Zamenhof havis la ĝojon vidi la
kreskadon de la „Esperanto” - movado 30 jarojn.
Lia plej forta doloro estis la eksplodo de l‘mondmilito
en 1914, ĉar li ja esperis, ke la uzado de komuna
lingvo farus la homojn pli pacemaj kaj amikaj.
Sed la „Esperanta” penso ankoraŭ ne estis sufiĉe
disvastigita por tiel forte efiki. Certe tiu ĉi
sperto estas kunkulpa je la tro frua morto de Zamenhof,
la 14-an de aprilo 1917.
Zamenhof estis malgranda viro kun modesta
konduto, sed energia volo kaj klara pensado. Laborante
por idealaj celoj de la homaro, li malmulte
zorgis pri monprofito. Amante la homojn, precipe la
malriĉajn kaj suferantajn, kiuj plej multe bezonas amon,
li loĝis en mizera kvartalo de Varsovio (nune nomata
strato de Zamenhof) kaj ofte kuracis senpage la
homojn, kiuj ne povis pagi. Tiel li restis malriĉa.
Ankaŭ sian eltrovaĵon—la Mondlingvon, kiun oni laŭ
lia pseŭdonimo nomis „Esperanto”, li donacis al la homaro kai ne prenis por ĝi iun ajn rajton aŭ
profiton.
Al ĉiuj, kiuj lin konis, li aperis kiel homo sankta. Kaj kiam franca esperantisto post lia morto vizitis lian ĉambron, la maljuna servistino montris portreton de la hebreo Zamenhof, kiun ŝi, la katolikino, estis fiksinta sub sia krucifikso, kaj diris: „Tiu neniam pekis!” — Vere, la aŭtoro de Esperanto estis unu el la plej noblaj homoj, kiuj iam kaj ie vivis en la mondo.
Al la hejmo mi sopiras,
Al la kara hejmoland,
Kie dolĉe oni diras,
Kie gaje sonas kant’:
Kara hejmo, nur al vi,
Hejmolando, nur al vi,
Mi en malproksimo revas;
Vin el kor’ salutas mi.
Sankta via verdarbaro,
Via valo kaj la mont’.
Hejmrevido, vi, nektaro
De l’plej pura Dia font’!
Kara hejmo nur al vi...
Sed la sorto ne permesas,
Tra la mondo migru mi!
Al vi, hejmo, mi konfesas
Kun varmega ernoci:
Kara hejmo nur al vi...
Kun ĝojo ni naĝu de l’vivo sur ondo.
Kun ĝojo ni naĝu kaj ridu,
Se bruas sovaĝe la akvoj en rondo,
Ni nubojn la nigrajn ne vidu!
Forlasu ni plendojn kaj la ŝanceliĝon
Ni levu la frunton fiere!
Ni flugu anonci la sunan leviĝon,
Anonci al homoj de amo naskiĝon,
Ĝojege ni flugu espere!
Gojege, ĝojege!... Jen sonas ekkrio
En ĝoja la bru’ de spirita ebrio!
Ĝojege!... Sed kial la larm’ en okulo?
Kaj kial, ho, kial la frunt en nebulo ?...
La ĝoj, kiu brilas en niaj nun koroj
Similas al roz‘ inter dornoj — doloroj.
Kaj kie feliĉo?... Gin serĉas ni vane:
En tombon gi iros kun ni akompane.
Ho, kiam en flora ornamo gi gvidos
Liberan homaron — ni ĝin jam ne vidos.
En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
Gi la homan tiras familiom
Al la mond’ eterne militanta
Gi promesas sanktan harmonion
Sub la sankta signo de l’espero
Kolektiĝas pacaj batalantoj,
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la obstinaj baroj,
Per la sankta amo disbatitaj.
Sur neŭtrala lingva fundamento
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne laciĝos,
Gis la bela sonĝo de l’homaro
Por eterna ben’ efektiviĝos.
1. Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu.
2. Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero.
3. De elekto tro multa plej malbona rezulto.
4. Ne ŝovu nazon en fremdan vazon.
5. Plej granda potenco kuŝas en la komenco.
6. Ĉiu persono kun sia bezono.
7. Ĉia dono estas bono.
8. Ne ĉio brilanta estas diamanto.
9. Kiu flatas al ĉiu plaĉas al neniu.
10. Sia estas kara pli ol la najbara.
11. Kion vi pripenas, tio al vi venas.
12. Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras,
13. Plej bone ridas, kiu lasta ridas.
14. Rostita kolombeto ne flugas al buŝeto.
15. Sen laboro ne venas oro.
16. Ne venos rato mem al la kato.
17. Post sufero venas prospero.
18. Kia ago, tia pago.
19. Ne helpas spegulo al malbelulo.
20. Sparu groŝon — vi havos plenan poŝon.
21. Kun kiu vi festas, tia vi estas.
22. Du militas — tria profitas.
23. Li estas preskaŭ mia frato: mepo de kuzo de onklo de konato.
24. Pli valoras propra ĉemizo ol fremda plena valizo.
25. Ne atendis, ne esperis — malfeliĉo aperis.
26.Dio puni deziras, li la saĝon fortiras.
27. Propra sufero plej granda sur tero.
28. Lango miela, sed koro kruela.
29. Oni prenas avide, oni redonas malrapide. 30. Vi amas preni; amu redoni.
31. Bono farita ne estas perdita.
32. Konfidu, sed vidu.
33. En feliĉo ne fieru, en malfeliĉo esperu.
34. Pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte.
35. De tro multa scio krevas la kranio.
36. Kia la homo, tia lia nomo.
37. Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro.
38. Post alkutimiĝo doloras disiĝo.
39. Laboro lacigas, sed akiro ĝojigas.
40. Sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta.
41. Ne laciĝos mano, ne fariĝos pano.
42. Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis.
43. Cie estas varme, sed hejme plej ĉarme.
44. Kaŝu malbenon kaj faru bonan mienon.
45. En buŝo Biblio, en koro malpio.
46. Post vetero malbela lumas suno plej hela.
47. Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno.
48. Eĉ kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas.
49. Ne ĉiam per aĝo mezurigas la saĝo.
50. Maljunaj jaroj, sed ne saĝaj faroj.
51. Por peko senkonscia puno nenia.
52. Peke akirita ne estas profita.
53. Superoj sufokas kaj homoj mokas.
54. Kiu okazon forŝovas. ĝin jam ne retrovas.
55. Se silentas draŝejo, malpacas loĝejo.
56. Tro rapida akcelo ne kondukas al celo.
57. Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l’tuta mondo iros.
58. Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino.
59. Plej kruela estas redono por farita bono.
60. Pura konscienco estas plej granda potenco. 61. Foresto de ofendo estas plej bona defendo.
62. Iri for en bona hor’.
63. Enpakiĝu kaj foriĝu.
64. En bona ordo tra la pordo.
65. Pli bona estas vorto afabla, ol kuko agrabla.
66. Pli valoras kontenta spirito, ol granda profito.
67. Eĉ guto malgranda konstante frapante, traboras la monton granitan.
68. Hako post hako estas la plej efika atako.
69. Kio al unu donas forton, al alia donas morton.
70. Saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion.
1. Artikolo nedifinita mankas, ekzistas nur la difinita —la— komuna por ĉiuj seksoj, kazoj kaj nombroj.
2. La substantivo havas ĉiam la finiĝon —o. Por formi multenombron oni aldonas la finiĝon —j. Ekzistas du kazoj: nominativo kaj akuzativo. La akuzativon oni formas per aldono de —n. La genetivo kaj dativo estas kreataj per aldono de prepozicioj de kaj al. Ekzemploj: patro, de patro, patron, patrojn.
3. La adjektivo havas la finiĝon —a. La deklinacio estas la sama kiel tiu de la substantivo. La komparativon oni formas per aldono de la vorto pli kaj en la superlativo oni aldonas —plej; ĉe la komparativo oni uzas la konjunkcion ol, ĉe la superlativo —el. Ekzemplo: Pli blanka ol neĝo.
4. Numeraloj fundamentaj ne estas deklinacieblaj: unu (1), du (2), tri (3), kvar (4), kvin (5) ses (6), sep (7), ok (8), naŭ (9), dek (10), cent (100), mil (1.000). La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunmetado de numeraloj. Por formi ordajn numeralojn oni aldonas la adjektivan finiĝon, por multoblaj — sufikson obl, por nombronaj — on, por kolektaj - op, por disdividaj—la vorteton po. Krome ekzistas numeraloj substantivaj kaj adverbaj.
Ekzemploj: kvin/cent tri/dek tri=533, kvara= IV unuo, due, triobla, kvar/on/o, du/op/e, po kvin.
5. Pronomoj personaj: mi, vi, li, ŝi, ĝi, si ni, vi ili, oni (senpersona pronomo). La pronomojn posedajn oni formas aldonante la finiĝon adjektivan. La denacio la sama kiel tiu de substantivoj. Ekzemploj: mi’n (akuzativo), mi/a.
6, La verbo konservas la saman formon en ĉiuj personoj kaj nombroj. Ekz. mi faras, la patr/o far/as, ili far/as.
Formoj de la verbo:
a) Tempo estanta havas la finiĝon —as, ekz. mi far/as.
b) Tempo estinta — is (li far/is)
c) Tempo estonta — os' (ili far/os)
d) Modo kondiĉa — us (ŝi far/us)
e) Modo ordona — u (far/u)
f) Modo sendifina — i (far/i)
Participoj (deklinacieblaj kaj nedeklinacieblaj)
g) Participo aktivade la tempo estanta — ant (far/ant/a, far/ant/e)
h) Participo aktiva de la tempo estinta — int (far/int/a)
i) Participo aktiva de la tempo estonta — ont (far/ont/a)
j) participo pasiva de la tempo estanta — at (far/at/a)
k) participo pasiva de la tempo estinta — it (far/it/a)
l) participo pasiva de la tempo estonta — ot (far/ot/a)
Ciuj formoj de la modo pasiva estas kreataj helpe de konvena formo de la verbo est kaj participo pasiva de la koncerna verbo, uzante la prepozicion de, ekz: ŝi estas amata de ĉiuj.
7. La adverboj akceptas la finiĝon e. La gradigo estas la sama kiel tiu de adjektivoj (ekz. mi/a frat/o pli bone kant/as ol mi).
8. La prepozicioj postulas post si ĉiuj la nominativon.
9 Ĉiu vorto estas tiel elparolata, kiel ĝi estas skribata.
10. La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.
11. Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj (la ĉefa en la fino). Oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed se la bonsoneco aŭ La klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo. Ekzemplo: vapor/ŝip/o, skribtablo aŭ ŝkribotablo.
12. Ĉe alia nea vorto oni forlasas la nean adverbon ne (ekz. mi neniam vid/is)
13. Por esprimi direkton post la demando Kien? oni aldonas la finiĝon de akuzativo, ekz. tie — tie/n, Varsovio Varsovi/o/n.
14. Ĉiu prepozicio havas difinitan, konstantan signifon. Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion je. Sed estas bone uzadi la vorton je kiel eble plej malofte. Anstataŭ la vorton je ni povas ankaŭ uzi akuzativon sen prepozicio (je la lasta fojo — la lastan fojon) El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, ĉu ĝi postulas post si la akuzativon aŭ ne, ni povas ĉiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri: obei al la patro” kaj „obei la patron” (anstataŭ „je la patro”) Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas; ekzemple, ni povas diri: „pardoni al la malamiko” kaj "pardoni la malamikon", sed ni devas diri ĉiam "pardoni al la malamiko lian kulpon."
15. La fremdaj vortoj t. e. tiuj, kiujn la plimulto da lingvoj akceptis el unu fremda fonto, ne ŝangiĝas en la lingvo internacia, sed ekhavas la internacian skribmanieron. Ce diversaj vortoj devenantaj de unu radiko estas preferinde uzi sen ŝango nŭr la originan vorton kaj la ceterajn formi laŭ La reguloj de la internacia lingvo (ekz. teatr/o — teatr/a).
16. La finiĝon de la substantivo kaj la artikolo oni povas forlasi kaj anstataŭigi per apostrofo (ekz. Ŝiller’—anstataŭ—Ŝillero, de l‘mond/o—anstataŭ—de la mondo.
radiko |
|
|
|
|
| |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
|
|
iu | kiu | tiu | ĉiu | neniu | ||||||||||||
|
io | kio | tio | ĉio | nenio | |||||||||||||
|
ia | kia | tia | ĉia | nenia | |||||||||||||
|
ies | kies | ties | ĉies | nenies | |||||||||||||
| ||||||||||||||||||
|
ie | kie | tie | ĉie | nenie | |||||||||||||
|
ial | kial | tial | ĉial | nenial | |||||||||||||
|
iam | kiam | tiam | ĉiam | neniam | |||||||||||||
|
iel | kiel | tiel | ĉiel | neniel | |||||||||||||
|
iom | kiom | tiom | ĉiom | neniom |
1. bo parenciĝo per edziĝo, ekz. patro — bopatro, filo — bofilo.
2. dis divido kaj forigo en diversajn direktojn, ekz. ĵeti — disĵeti, iri — disiri.
3. ek komenca ago, nedaŭra ago, ekz. vidi — ekvidi, kapti — ekkapti.
4. ge kuneco de ambaŭ seksoj, ekz. sinjoro kaj sinjorino — gesinjoroj.
5. mal kontraŭa komprenaĵo, ekz. longa — mallonga, dormi — maldormi.
6. pra longa antaŭtempeco, malproksima parenceco antaŭa aŭ posta, ekz. praarbaro, praavo, pranepo.
7. re ripeto; veno al stato aŭ loko, kie oni jam estis, kz. redoni, reveni, reĵeti.
8. mis erareco, ekz. kompreni — miskompreni.
9.aĉ malbona kvalito, ekz. domo — domaĉo, skribi — skribaĉi.
10. ad longedaŭreco, ekz. legi — legadi — legado.
11. aĵ objekto farita el tio au devenanta de tio, kion esprimas la radiko, ekz. sukeraĵo, sendaĵo, manĝaĵo.
12. an aparteneco al grupo, loĝanto, ekz. samideano, Varsoviano.
13. ar kolekto da samspecaj objektoj, ekz, vortaro, arbaro, verkaro. 14. ĉj karesaj nomoj de viroj, ekz. Vilhelmo — Vilhelĉjo, Ernesto — Erneĉjo, patro — paĉjo.
15. nj karesaj nomoj de virinoj; ekz. Mario — Marinjo — Manjo, patrino — panjo.
16. ebl io, kio povas esti farata, ekz. ricevi — ricevebla, manĝi — manĝebla.
17. ec ideo abstrakta de kvalito aŭ stato, ekz. bela — beleco, alta — alteco, infano — infaneco.
18. eg plej alta grado, ekz. bela — belega, domo — domego, ridi — ridegi.
19. et malplej alta grado, ekz. domo — dometo, ridi — rideti.
20. eĵ loko, destinita por io, ekz, vendi — vendejo, legi — legejo, ĉevalo —ĉevalejo.
21. em inklino al io, ekz. dormi — dormema, manĝi — manĝema.
22. er malgranda parto de tuto, ekz. pano — panero, fajro — fajrero.
23. id infanc, naskito, ekz. ĉevalo — ĉevalido, rego — reĝido.
24. ig fari ion ia; kaŭzi, ke iu faru ion, ekz. nigra — nigrigi, vidi — vidigi, kompreni — komprenigi.
25. iĝ esti farata ia, io aŭ iu ekz. nigra — nigriĝi, akra — akriĝi.
26. il instrumento. ekz. skribi — skribilo, tranĉi — tranĉilo.
27. in por derivi de la viraj nomoj tiujn de alia sekso, ekz. viro — virino, filo — filino.
28. iz merito, ekz, legi — leginda. 29. ing objekto, en kiu alia objekto estas enigita kaj fiksita per sia ekstremaĵo, ekz. plumo — plumingo, fingro — fingringo.
30. ist profesio, ekz. dento — dentisto, instrui — instruisto, lignaĵo — lignaĵisto.
31. uj objekto servanta por konservi ion, ekz. sukero — sukerujo, mono — monujo, plumo — plumujo.
32. ul persono de ia konstanta eco, ekz. bona — bonulo, riĉa — riĉulo, religia — religiulo.
33. um sen difinita senco, uzata por derivi vortojn, kies rilato al radiko estas neesprimebla per ceteraj sufiksoj (komparu kun la prepozicio „je”), ekz. plena —plenumi, kolo — kolumo.
34. io landnomoj, ekz. Polio, Anglio.
I. Metoda enkonduko.
II. Tekstoj.
Leciono | Rakontoj | Gramatiko | paĝo |
---|---|---|---|
I | Konversacio laŭ senpera metodo | Finiĝo de la substantivo | 3 |
II | Finiĝo de l‘adjektivo | 4 | |
III | Tempo estanta | 6 | |
IV | Multenombro, komparado de l’adjektivoj | 7 | |
V | Akuzativo, sufiksoj "-in" "-i" | 9 | |
VI | Adverbo | 11 | |
VII | Anno kaj Zofio | Deklinacio | 13 |
VIII | Stefano en sia ĉambro | Tempo estinta | 15 |
IX | La psikologio de l’infano | 17 | |
X | Karolo en la ĝardeno | sufikso„-ist”, prefiksoj „ek”- kaj prepoz. pr. „tra-” | 19 |
XI | Johano kaj Katarino ĉe siaj geavoj | prefiksoj „bo-” „ge-” sufikso„-aĵ” „-ĉj”„-nj” | 21 |
XII | Kie mi estas? | prefikso „re-”, pref. prep. „en-”, sufikso „-ej” „-iĝ” | 23 |
XIII | La vilaĝano kaj la pordo | sufiksoj „-ar” „-il” ,,-uj” ,,-an”, pref. prepoz. „el-” | 26 |
XIV | La patrino kaj ŝia malsata infano | sufikso .,-id” pref. prepoz. „for-’’ | 28 |
XV | En vintra nokto | sendifina modo, sufiksoj ,,-em” ,,-ul” | 31 |
XVI | Kiom da azenoj? | Numeraloj | 33 |
XVII | Li vidas ĉion | Ordona modo | 34 |
XVIII | La hotelo | Estonta tempo | 37 |
XIX | La forŝtelo de la luno | Modo kondiĉa | 38 |
XX | La stultulo | Participoj aktivaj | 39 |
XXI | La skatoleto | Participoj pasivaj | 40 |
Humoraĵoj | 42 | ||
Inteligenta hundo | 43 | ||
La granda muzikisto | 45 | ||
La feliĉo | 47 | ||
Dr. L. L. Zamenhof - P o e z i a ĵ o j | 48 | ||
Salutoj al hejmo | 50 | ||
Gojege ni naĝu | 51 | ||
La espero | 52 | ||
Proverboj | 53 | ||
III | Fundamenta gramatiko. | 59 |
- ↑ En la komencaj lecionoj anstatauas pro pedagogia konsidero la signo — la verbon ,,estas“, kiuestas facile supozebla
- ↑ 1) La uzado de sufikso uj por landnomoj fariĝas arkaika.
- ↑ Kiel mi substrekis en la metoda enkonduko estas la stilo de la rakontoj precize konformigita al la vortaraj kaj gramatikaj scioj de la lernanfo, tial ĝi fariĝas tro primitiva, tamen nepra pro pedagogia konsidero.
- ↑ Por ke la vortoj unuafoje ĉi-tie prezentataj estu komprenataj lau rekta metodo kaj por eviti tro grandan nombron da novaj vortoj, oni uzis la simplajn komprenaĵojn „fari“ kaj ne „baki“ „mueli".
- ↑ Kiam okazos unuafoje nomo de sovaĝa besto, oni diferencigu la komprenaĵojn; "besto" kaj "bruto" .
- ↑ Kvankam antaŭ la jena kaj la sekvantaj rakontoj mankas klarigoj de la novaj por la lernanto vortoj laŭ senpera metodo, oni apliku ĉie la saman sistemon, antaŭ ol oni komencos la legadon de la rakonto.