Fabeloj de Andersen (Skeel-Giörling)/La brava stansoldato

La brava stansoldato

Estis iam dudek kvin stansoldatoj, ili ĉiuj estis fratoj, ĉar ili devenis de malnova stankulero. La pafilon ili tenis per la brako, la vizaĝo rigardis rekte antaŭen; ruĝa kaj blua, vere bela estis la uniformo. La unua parolo, kiun ili aŭdis en ĉi tiu mondo, kiam estis forprenita la kovrilo de l’ skatoleto, kie ili kuŝis, estis la vorto: Stansoldatoj! Knabeto kriis ĝin kaj kunfrapis la manojn; li donace ricevis la soldatojn, ĉar estis lia naskiĝtago, kaj nun li starigis ilin sur la tablo. Ĉiuj soldatoj tute egale aspektis; nur unu iomete diferencis de l’ aliaj; li havis unu solan piedon, ĉar li estis fandita laste, kaj tiam ne restis sufiĉe de stano; tamen li staris tiel firme sur unu piedo kiel la aliaj sur du, kaj estas precipe li, kiu fariĝis fama.

Sur la tablo, kie ili staris, troviĝis multe da diversaj ludiloj, sed la plej rimarkinda estis bela palaco el papero. Tra la fenestretoj oni povis rigardi en la salonojn. Ekstere kreskis arbetoj ĉirkaŭ speguleto, kiu reprezentis lagon; cignoj el vakso naĝis sur ĝi kaj sin spegulis. Ĉio estis ĉarma, sed la plej ĉarma tamen estis fraŭlineto, kiu staris en la malfermita pordo de l’ palaco; ankaŭ ŝi estis farita el papero, sed ŝi havis belan jupeton el la plej hela stamino kaj bluan rubandeton kiel mantelon ĉirkaŭ la ŝultroj; meze de l’ mantelo estis alkudrita brilanta ora perlo, kiu estis tiel granda kiel ŝia vizaĝo. La fraŭlineto etendis siajn brakojn supren, ĉar ŝi estis dancistino, kaj unu piedon ŝi tiel alten levis, ke la stansoldato ne povis ĝin vidi kaj kredis, ke ŝi havas nur unu piedon kiel li.

„Certe, ŝi estus vera edzino por mi!” pensis la stansoldato, „sed ŝi estas tre nobla, ŝi loĝas en palaco, mi havas nur skatoleton, kaj en ĝi ni estas jam dudek kvin, ne estas deca loko por ŝi! Tamen, mi deziras konatiĝi kun ŝi!” Kaj jen li sin kuŝigis, tute longa kiel li estis, post flartabakujo, kiu staris sur la tablo; de tie li povis bone rigardi la noblan fraŭlineton, kiu senĉese staradis sur unu piedo, ne malekvilibriĝante.

Kiam fariĝis vespero, oni metis la ceterajn stansoldatojn en la skatoleton, kaj la loĝantoj de l’ domo kuŝiĝis por dormi. Tuj la ludiloj komencis ludi, ricevi gastojn, fari militon kaj aranĝi balon; la stansoldatoj kraketis en la skatoleto, ĉar ili volis ludi kun la aliaj, sed ili ne povis forpreni la kovrilon. La nuksrompilo faris renversojn, kaj la grifelo petoladis sur la tabulo; estis tiom da bruego, ke la kanario vekiĝis kaj komencis interbabili, kaj tion ĝi faris eĉ verse. La solaj du, kiuj tute ne moviĝis el sia loko, estis la stansoldato kaj la dancistino; ŝi staris tiel rekte sur la piedpintoj, kun ambaŭ brakoj etenditaj, kaj li restis egale firma sur unu piedo; eĉ unu momenton li ne ĉesis rigardi ŝin.

Nun, el la horloĝo sonoris le dek-dua, kaj klaks! jen malfermiĝis la kovrilo de la flartabakujo, sed ne estis flartabako en ĝi, tute ne, sed nigra koboldo; ĉi tio estis amuzaĵo.

„Stansoldato!” diris la koboldo, „gardu viajn okulojn, ne uzu ilin tiom!” Sed la stansoldato ŝajnigis, kvazaŭ li nenion aŭdus.

„Nu, atendu nur ĝis morgaŭ!” diris la koboldo.

Kiam fariĝis mateno, kaj la infanoj leviĝis el lito, la stansoldato estis metita sur la fenestrobreton, kaj ĉu estis la koboldo aŭ trablovo, oni tion ne scias, sed subite la fenestro malfermiĝis, kaj la soldato renverse elfalis de la tria etaĝo. Estis terura rapideco, li tenis la piedon rekte supren kaj staris sur la ĉapo kun la bajoneto inter la pavimŝtonoj.

La servistino kaj la knabeto tuj venis por serĉi lin; sed kvankam ili preskaŭ marŝis sur li, ili tamen ne rimarkis lin. Se la stansoldato estus kriinta: jen mi estas! ili certe lin estus trovintaj, sed ne ŝajnis al li dece, tiel laŭte krii, ĉar li portas uniformon.

Baldaŭ komencis pluvi, la gutoj falis pli kaj pli dense, kvazaŭ rivere; kiam finiĝis la pluvego, alvenis du stratbuboj.

„Rigardu!” diris unu, „jen kuŝas stansoldato! Li devas ŝipveturi!” Kaj el malnova gazeto ili faris ŝipeton, starigis en ĝi la stansoldaton, kaj jen li navigis tra la pluvakvo de l’ defluejo; la du knaboj flanke kuris kaj kunfrapis la manojn! Granda Dio! kiaj ondoj en tiu defluejo! kaj kia fluo! certe, sed ja pluvegas! La paperŝipeto forte balanciĝis, kaj kelkafoje ĝi tute kliniĝis tiel, ke la stansoldato estis skuegata, sed li restis firma, ne ŝanĝis la mienon, rigardis rekte antaŭen kaj tenis la pafilon per la brako.

Subite la ŝipeto ennaĝis sub longan piedbreton de iu defluejo, kie fariĝis tiel mallume kvazaŭ li estus en sia skatoleto.

„Kien do nun mi alvenas?” li pensis; „certe, ĉi tio estas la kulpo de l’ koboldo! Ho, se nur la fraŭlineto estus ĉi tie en la ŝipeto, tiam sen malagrablaĵo povus esti trifoje pli mallume!”

En la sama momento venis granda rajo, kiu loĝis sub la breto.

„Ĉu vi havas pasporton?” demandis la rato, „montru la pasporton!”

Sed la stansoldato restis silenta kaj tenis pli firme la pafilon. La ŝipeto rapidege fornavigis, kaj post ĝi kuregis la rato. Hu! kiel ĝi grincigis la dentojn, kaj ĝi kriis la bastonetoj kaj pajlo:

„Haltigu lin! Haltigu lin! Li ne pagis dogan imposton! Li ne montris pasporton!”

Sed la fluo fariĝis pli kaj pli forta, la stansoldato jam povis vidi la helan lumon antaŭe, kie finiĝis la breto, sed li ankaŭ aŭdis sonon de muĝado, kiu tre bone povus timigi bravulon; imagu nur: kie finiĝis la breto, la pluvakvo elverŝiĝis en grandan kanalon, tio estis al li same danĝera, kiel estus al ni veturi tra granda akvofalo.

Li nun jam tiel alproksimiĝis, ke li ne povis haltiĝi. La ŝipeto elsaltis, la stansoldato sin tenis tiel rigida, kiel li povis; neniu povus diri pri li, ke li eĉ palpebrumis. Tri- aŭ kvarfoje la ŝipeto renversiĝis, kaj ĝi estis plena je akvo ĝis la rando; ĝi nepre devis subakviĝi; jam la akvo atingis la kolon de l’ soldato, pli kaj pli profunde la ŝipeto subiĝis, kaj la papero sin disvolvis. Nun la akvo leviĝis ĝis super la kapo de l’ soldato; tiam li pensis pri la ĉarma dancistino, kiun neniam plu li revidos, kaj en la oreloj de l’ stansoldato sonoris la verseto:

For, for, soldato!
For al la morto!

Nun la papero disŝiriĝis, kaj la stansoldato trafalis, — sed tuj granda fiŝo lin englutis.

Ho! kia mallumo interne! Estis multe pli malbone, ol sub la breto de l’ defluejo, kaj tiel malvaste! Sed la stansoldato restis firma, kaj li kuŝis tie kun la pafilo en la brako. —

La fiŝo ĉirkaŭe naĝis, movante sin plej terure; fine ĝi fariĝis tute senmova, ekbrilo kvazaŭ fulmo ĝin trakuris, jen brilis tute hele, kaj iu laŭte kriis: „Stansoldato!” La fiŝo estis kaptita, sendita al la vendejo, vendita kaj portita al kuirejo, kie la servistino ĝin distranĉis per granda tranĉilo. Per du fingroj ŝi prenis la soldaton ĉirkaŭ la korpo kaj portis lin en la ĉambron, kie ĉiuj volis vidi tian admirindan personon, kiu vojaĝis en la stomako de fiŝo; sed la stansoldato estis tute ne fiera. Ili starigis lin sur la tablo, kaj tie — vidu, kiaj mirigaj aferoj povas okazi en la mondo — la soldato troviĝis en la sama ĉambro, kie li antaŭe estis; li vidis la samajn infanojn, kaj la ludiloj staris sur la tablo, la bela palaco kun la ĉarma dancistino; ŝi staris ankoraŭ sur unu piedo kaj tenis la alian alte en la aero, ankaŭ ŝi estis firma; tio kortuŝis la stansoldaton, li volonte estus plorinta stanlarmojn, sed tio ne decus al li. Li rigardis ŝin, kaj ŝi rigardis lin, sed ili diris nenion.

Sed subite unu el la knabetoj ĵetis la stansoldaton en la fornon, eĉ ne dirante la kaŭzon; sendube la koboldo en la skatoleto estis kulpa pri tio.

La stansoldato staris hele lumigata, kaj li sentis teruran varmegon, sed ĉu ĝi devenis de la fajro aŭ de amo, li ne sciis. La kolorojn li tute perdis; neniu povus diri, ĉu tio okazis dum la vojaĝo aŭ pro doloro. Li rigardis la fraŭlineton, ŝi rigardis lin, kaj li sentis, ke li fandiĝas; tamen ankoraŭ li restis firma kun la pafilo en la brako. Tiam iu pordo malfermiĝis, la vento forblovis la dancistinon, kaj senpeze kiel elfino ŝi flugis en la fornon al la stansoldato, ekflamiĝis kaj malaperis; tuj la stansoldato fandiĝis kaj fariĝis buleto, kaj kiam la sekvantan tagon la servistino elprenis la cindron, ŝi retrovis lin en formo de stankoreto; sed el la dancistino restis nur la ora perlo, kaj ĝi fariĝis tute nigra en la flamoj.