Fabeloj de Andersen (Skeel-Giörling)/La fajroŝtalo
Soldato iris marŝante sur la vojo: unu, du! unu, du! Li forvojaĝis kun tornistro sur la dorso kaj glavo ĉe la koksoj, ĉar li revenis el la milito, kaj nun li hejmen marŝis. Jen li renkontis maljunan sorĉistinon sur la vojo; ŝi estis treege abomeninda, ŝia sublipo pendis tute ĝis la brusto. Ŝi diris: „Bonan vesperon, soldato! Kian belan glavon, kian grandan tornistron vi havas! Vi estas vera soldato, kaj nun vi ricevos tiom da mono, kiom vi deziras!”
„Multan dankon al vi, sorĉistino!” la soldato respondis.
„Ĉu vi vidas la grandan arbon tie?” diris la sorĉistino, montrante al li tiun arbon, kiu flanke staris ĉe la vojo. „Interne ĝi estas tute kava! Vi rampu nur ĝis la pinto, jen vi vidos truon, kaj tra ĝi vi povos gliti, ĝis kiam vi venos profunde en la arbon. Mi ligas nun ŝnuregon ĉirkaŭ vi, kaj tiel mi povos suprentiri vin tuj, kiam vi min vokos.”
„Sed kion mi devas fari en la arbo?” demandis la soldato.
„Alporti monon!” la sorĉistino diris, „ĉar kiam vi venos al la fundo de l’ arbo, vi troviĝos en granda subtera ĉambro; ĝi estas tute luma, ĉar pli ol cent lampoj tie brilas. Jen vi vidos tri pordojn, vi povos ilin malfermi, ĉar estas ŝlosilo en ĉiu seruro. Irante en la unuan ĉambreton, vi vidos grandan keston meze de la planko; sur la kesto sidas hundo, ĝi havas okulojn tiel grandajn kiel te-tasoj, sed tio ne devas vin timigi! Mi donas al vi mian bluan antaŭtukon, vi povos ĝin malfaldi sur la planko: tiam vi rapide iru al la hundo, forprenu ĝin, metu ĝin sur la antaŭtukon, malfermu la keston kaj prenu tiom da moneroj, kiom vi volas. Ili estas ĉiuj el kupro; sed se vi preferas havi arĝentajn, vi nur bezonas iri en la duan ĉambreton; tie vi vidos ankaŭ hundon; ĝi havas okulojn tiel grandajn kiel mueleja rado, sed tio ne devas vin timigi, vi metu ĝin trankvile sur la antaŭtukon kaj prenu de la mono! Sed se vi volas oran monon, vi povos havi ankaŭ tian, kaj tiel multe, kiel vi povas porti; vi nur bezonas iri en la trian ĉambreton. Sed la hundo, kiu tie sidas sur la kesto, havas du okulojn tiel grandajn kiel la „Ronda Turo” en Kopenhago. Ĝi estas vera hundo, vi povas pensi, sed tio ne devas vin timigi! Vi nur metu ĝin sur la antaŭtukon, tiam ĝi tute nenion malbonan faros al vi, kaj prenu el la kesto tiom da oro, kiom vi volas!”
„Estas efektive bonege!” diris la soldato. „Sed kion mi devas doni al vi, sorĉistino? Ĉar certe ankaŭ vi volas ion havi, mi pensas!”
„Ne!” la sorĉistino diris, „eĉ ne iun moneton mi deziras! Nur prenu por mi malnovan fajroŝtalon, kiun forgesis mia avino, kiam ŝi laste tie estis!”
„Nu, donu al mi la ŝnuregon!” diris la soldato.
„Jen ĝi estas”, respondis la sorĉistino, „kaj jen mia blua antaŭtuko!”
Nun la soldato suprenrampis la arbon, glitis tra la truo, kaj tuj poste li staris en la granda subtera ĉambro, kie brilis pli ol cent lampoj.
Li malfermis la unuan pordon. Hu! jen li vidis la hundon kun okuloj tiel grandaj kiel te-tasoj, kaj ĝi strange lin rigardis. „Vi estas bela bubo!” diris la soldato, kaj li metis la hundon sur la tukon de l’ sorĉistino, prenis tiom da kupraj moneretoj, kiom li povis havi en la poŝo, fermis la keston, remetis la hundon sur ĝin kaj iris en la duan ĉambron. Eja! Jen la hundo kun okuloj tiel grandaj kiel mueleja rado!
„Ne rigardu min tiel persiste, mi konsilas al vi!” diris la soldato, „viaj okuloj povus dolori!”, kaj tuj li metis la hundon sur la tukon de l’ sorĉistino, sed ekvidante la arĝentajn moneretojn en la kesto, li forĵetis la kuprajn, kiujn li jam havis, kaj rapide li plenigis sian poŝon kaj tornistron je pura arĝento. Fine li iris en la trian ĉambreton. Hu! — Estis terure! La hundo tie efektive havis du okulojn tiel grandajn kiel la „Ronda Turo”, kaj en la kapo ili turniĝis kvazaŭ radoj!
„Bonan vesperon!” diris la soldato, kaj li salutis militiste per la mano, ĉar tian hundon li neniam antaŭe estis vidinta; sed post kiam li iomete ĝin rigardis, li pensis, ke povas esti sufiĉe. Li metis la hundon sur la plankon, kaj malfermis la keston. Ho! granda Dio! kia amaso da mono! Li ja povus aĉeti la tutan urbon Kopenhago, la sukerajn porkidojn de la kukistinoj, ĉiujn stansoldatojn, vipojn kaj ludĉevalojn de la tuta mondo. Jen efektive multego da mono! La soldato nun forĵetis ĉiujn arĝentajn monerojn, kiujn li havis en la poŝo kaj tornistro, kaj anstataŭe li prenis oron kaj plenigis la poŝojn, la tornistron, la ĉapon kaj la botojn tiel, ke li preskaŭ ne povis iri: Nun li havis monon! La hundon li remetis sur la keston, la pordon li brue fermis kaj kriis tra la arbo:
„Nun, suprentiru min, sorĉistino!”
„Ĉu vi havas la fajroŝtalon?” ŝi demandis. „Ne, li diris, estas bone, ke vi memorigas min pri tio; mi tute ĝin forgesis!” Kaj li denove iris en la fundon de l’ arbo kaj prenis la ŝtalon. La sorĉistino suprentiris lin, kaj jen li ree staris sur la vojo kun poŝoj, tornistro, ĉapo kaj botoj tute plenaj je mono. „Kion vi intencas fari per la fajroŝtalo?” demandis la soldato.
„Tio ne koncernas vin!” respondis la sorĉistino, „nun vi ja ricevis la monon! Donu nur al mi la fajroŝtalon!”
„Tute ne!” la soldato diris, „rakontu tuj, por kio vi intencas uzi ĝin, alie mi eltiros mian glavon kaj detranĉos vian kapon!”
„Ne, mi ne volas ion diri!„ estis la respondo de l’ sorĉistino.
Tiam la soldato detranĉis ŝian kapon, kaj jen ŝi kuŝis! Sed la monon li kolektis en ŝia antaŭtuko, prenis la pakaĵon sur la dorson, metis la fajroŝtalon en sian poŝon kaj marŝis rekte al la urbo.
Estis belega urbo, kaj en la plej komforta gastejo li loĝiĝis; tie li havis la plej bonajn ĉambrojn kaj delikatan manĝaĵon, ĉar nun li estis riĉa, li ja posedis tiom da mono.
La servisto, kiu devis ciri liajn botojn, pensis, ke estas strange, ke tia riĉa sinjoro havas nur tiel mirige malnovajn botojn, ĉar la soldato ankoraŭ ne estis aĉetinta al si novajn; la proksiman tagon li ricevis bonajn botojn kaj veston elegantan. Nun la soldato estis vere nobla sinjoro, kaj oni rakontis al li pri ĉiuj belaj aferoj de la urbo, pri la reĝo kaj lia ĉarma filino, la princino.
„Kie oni povis vidi ŝin?” demandis la soldato.
„Oni tute ne povas vidi ŝin!” ili ĉiuj diris, „ŝi loĝas en granda kupropalaco, kiu estas ĉirkaŭata de multaj turoj kaj muroj! Neniu krom la reĝo povas iri en la palacon, ĉar estas antaŭdirite, ke ŝi iam edziniĝos kun tute simpla soldato, kaj tion la reĝo ne volas!”
„Mi tre dezirus vidi ŝin!” pensis la soldato, sed li ja ne povis havi la permeson.
Li komencis nun tre gajan vivon, ofte li vizitis la teatron, veturis en la ĝardeno de la reĝo kaj donis multe da mono al malriĉaj homoj, kaj tio estis bone farita! Li memoris el antaŭaj tagoj, kiel mizere estas, ne posedi monereton! — Li ja estis riĉa, portis belajn vestojn kaj havis baldaŭ multajn amikojn, kaj ili ĉiuj diris, ke li estas ĉarma viro, vere nobla Moŝto, kaj tion la soldato tre plezure aŭdis. Sed ĉar li ĉiun tagon elspezis multe da mono, ne havante iun enspezon, li fine posedis nur du denarojn, kaj li devis forlasi la belan apartamenton, kie li havis sian loĝejon, kaj loĝiĝi en malvasta ĉambreto rekte sub la tegmento. Tie li mem devis purigi siajn botojn kaj fliki ilin per kudrilo, kaj neniu el la amikoj vizitis lin, ĉar la ŝtuparo estis al ili tro alta.
Estis tute malluma vespero, kaj li povis eĉ ne aĉeti kandelon, sed tiam li memoris, ke en la fajroŝtalo, kiun li prenis en la kava arbo, kuŝas peceto de kandelo. Li ekprenis la fajroŝtalon kun la kandelpeceto, sed en la sama momento, kiam li provis ekflamigi ĝin kaj fajreroj flugis el la siliketo, la pordo subite malfermiĝis, kaj tiu hundo, kiu havis okulojn tiel grandajn kiel te-tasoj kaj kiun li estis vidinta malsupre en la arbo, staris antaŭ li kaj diris: „Kion ordonas mia majstro?”
„Kion mi vidas!” diris la soldato, „estas ja stranga fajroŝtalo; ĉu mi tiel povos havi, kion mi deziras? Nu, bone, havigu al mi iom da mono”, li diris al la hundo — kaj tuj ĝi foriĝis! Baldaŭ ĝi revenis, tenante en la buŝo grandan sakon da mono.
Nun la soldato komprenis, kian bonegan fajroŝtalon li posedas. Se li unufoje flamigos ĝin, alvenos la hundo, kiu sidis sur la kesto kun kupromono; se li dufoje flamigos ĝin, alvenos tiu hundo, kiu havis arĝenton, kaj se li trifoje flamigos ĝin, alvenos tiu, kiu havis puran oron. — Nun la soldato reloĝiĝis en la bela apartamento, denove li portis elegantajn vestojn, kaj tuj la amikoj lin rekonis kaj tiel multe lin ŝatadis. —
Iam li pensis: Estas vere stranga afero, ke oni ne povas vidi la princinon! Ili diras, ke ŝi estas tiel belega! Sed kion povas helpi tio, se ŝi devas ĉiam sidi en la granda kupropalaco kun la multaj turoj. — Ĉu mi do tute ne povos vidi ŝin? — Nu, kie estas mia fajroŝtalo? Li flamigis per ĝi, kaj tuj alvenis la hundo, kiu havis okulojn tiel grandajn kiel te-tasoj.
„Estas meze de la nokto”, diris la soldato, „sed mi tre sincere deziras vidi la princinon, nur unu minuton!”
Tuj la hundo kuregis tra la pordo kaj antaŭ ol la soldato povis pripensi, ĝi revenis kun la princino; ŝi sidis dormante sur la dorso de l’ hundo, kaj ŝi estis tiel belega, ke ĉiu povus vidi, ke ŝi estas vera princino; la soldato kisis ŝin, li tute ne povis deteni sin, ĉar li estis vera soldato.
La hundo forkuris kun la princino, sed kiam fariĝis mateno kaj la gereĝoj trinkis teon, la princino diris, ke ŝi nokte havis tiel strangan sonĝon pri hundo kaj soldato. Ŝi rajdis sur la hundo, kaj la soldato kisis ŝin.
„Estas ja bela historio, mi devas konfesi!” diris la reĝino, kaj la sekvantan nokton maljuna korteganino devis sendorme restadi apud la lito de l’ princino por vidi, ĉu vere estus sonĝo, aŭ kio povus esti alie.
La soldato terure sopiris je la belega princino, kaj denove la hundo venis dum la nokto, forprenis ŝin el la lito kaj kuris tiel rapide kiel eble, sed la maljuna korteganino surmetis grandajn botojn, kaj egale rapide ŝi kuradis post ili. Vidante, ke ili malaperas en grandan domon, ŝi pensis: Nun mi scias, kie estas la loko! kaj per kreto ŝi desegnis grandan krucon sur la pordego. Tiam ŝi iris domen kaj kuŝiĝis, kaj la hundo ankaŭ revenis kun la princino, sed kiam ĝi vidis, ke granda kruco estas desegnita sur la pordego de l’ domo, kie loĝas la soldato, ĝi mem prenis kreton kaj desegnis krucojn sur ĉiujn pordegojn de la urbo, kaj tio estis saĝe farita, ĉar nun la korteganino ja ne povos retrovi la ĝustan pordegon.
Frue, matene, venis la reĝo kaj reĝino, la maljuna korteganino kaj la oficiroj, por vidi la domon, kien la princino estis alportita.
„Jen ĝi estas!” diris la reĝo, kiam li vidis unu pordegon kun kruco. „Ne, — estas tie, edzeto!” diris la reĝino, vidante alian kun kruco.
„Sed jen estas unu, kaj ankaŭ jen unu!” diris la ceteraj; kien ajn ili rigardis, ili trovis krucojn sur la pordegoj: Tiam ili bone povis kompreni, ke estas tute senutile, plue serĉi.
Tamen la reĝino estis saĝa virino, kiu povis aranĝi multe da aferoj. Ŝi prenis sian oran tondilon, distranĉis grandan silkotukon kaj kudris el ĝi belan saketon; la saketon ŝi plenigis je greneretoj, ŝi fiksis ĝin sur la dorso de l’ princino, kaj kiam tio estis preta, ŝi faris tre malgrandan truon en la saketo, tiel ke la greneretoj povos elŝutiĝi sur la tuta vojo, kiun sekvos la princino.
En la nokto la hundo revenis, prenis la princinon sur la dorson kaj kuregis kun ŝi al la soldato, kiu tiom amis ŝin kaj deziris, ke li estu princo, por edziĝi kun ŝi.
La hundo tute ne rimarkis, ke elŝutiĝis la greneretoj sur la vojo, de l’ palaco kaj rekte ĝis la fenestro de la soldato. Je la mateno la gereĝoj facile vidis, kien la princino estis alportita, kaj ili ekkaptis la soldaton kaj metis lin en malliberejon.
Jen li sidis. Hu! kiel mallume kaj enuige estis tie, kaj tiam oni diris al li: „Morgaŭ vi estos pendigata!” Ne estis agrable al li, tion aŭdi, kaj sian fajroŝtalon li estis forgesinta en la gastejo. Matene, inter la ferstangoj de l’ fenestreto, li povis vidi, kiel rapidis la popolo el la urbo, por ĉeesti la ekzekuton. Li aŭdis la tamburadon kaj vidis marŝantaj la soldatojn. Ĉiuj homoj forkuris; estis inter ili ankaŭ ŝuistlernanto kun leda antaŭtuko kaj pantofloj; li tiel rapide trotis, ke li perdis unu pantoflon, kiu falante trafis la muron, post kiu sidis la soldato, rigardante el la fenestreto!
„Hej, ŝuisteto! vi ne bezonas tiel rapidegi”, diris la soldato, „ĉar nenio okazos antaŭ ol alvenos mi; sed, aŭskultu, faru al mi serveton: iru en mian loĝejon kaj alportu ĉi tien mian fajroŝtalon, vi ricevos rekompence dek monerojn! Sed — rapidegu!” La ŝuisteto tre volonte deziris la promesitan rekompencon, li rapidege kuris por alporti la fajroŝtalon, donis ĝin al la soldato, kaj — aŭskultu bone, kio nun okazas!
Ekster la urbo estis starigita granda pendigilo; ĉirkaŭe atendis la soldatoj kaj multaj miloj da rigardantoj. La reĝo kaj la reĝino sidis sur belega trono antaŭ la juĝisto kaj la tuta konsilantaro.
La soldato jam staris supre sur la eŝafodo, sed kiam la ekzekutisto komencis meti la pendoŝnuregon ĉirkaŭ lia kolo, la soldato diris, ke oni ja ĉiam permesas al krimulo, esprimi modestan deziron, kaj ĝin plenumas. Li treege dezirus fumi pipon da tabako; estus ja la lasta pipo, kiun li povus fumi en ĉi tiu mondo.
Tion la reĝo ne volis rifuzi, kaj jen la soldato prenis sian fajroŝtalon kaj flamigis ĝin: unu, du, tri! Tuj alvenis ĉiuj tri hundoj, unu kun okuloj tiel grandaj kiel te-tasoj, unu kun okuloj kiel mueleja rado, kaj unu kun okuloj tiel grandaj kiel la „Ronda Turo”!
„Helpu min rapide, por ke mi ne estu pendigata!” diris la soldato, kaj tuj la hundoj furioze saltegis kontraŭ la juĝisto kaj la tuto konsilantaro, unu estis ekprenata ĉe la piedoj, alia ĉe la nazo, kaj ĉiuj ĵetataj alten en la aero, kaj tute frakasitaj ili disfalis sur la tero.
„Mi ne volas! Mi ne volas!” kriis la reĝo, sed la plej granda hundo prenis lin kaj la reĝinon kaj ĵetis ilin post la ceteraj; eĉ la soldatoj teruriĝis, kaj la popolo kriegadis: „Kara soldateto, vi fariĝu nia reĝo kaj edziĝu kun la belega princino!” Tiam ili sidigis la soldaton en la kaleŝo de l’ reĝo, la tri hundoj gaje dancis antaŭ ĝi, ili kriis Hura! kaj la knaboj fingrefajfis, kaj ĉiuj soldatoj salutis. Sed la princino forlasis la kupropalacon kaj fariĝis reĝino. La edziĝa festo daŭris ok tagojn, kaj la hundoj ĉeestis la festenadon, kaj ili faris grandajn okulojn.