Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/Ombro

LA OMBRO

En la varmaj landoj la suno radias alian varmegon ol ĉe ni. La homo ricevas koloron malluman, kaj en la plej varmegaj landoj la brula suno faras el ili negrojn. Sed tio estis nur la simple varmaj landoj, kien transveturis unu instruita homo el niaj malvarmaj. Li pensis, ke li tie povos ankaŭ promenadi sur la stratoj, kiel en sia patrujo, sed tion li devis baldaŭ malkutimi. Li kaj ĉiuj prudentaj homoj devis trankvile resti en la domo. La kovriloj de la fenestroj kaj la pordoj restis fermitaj la tutan tagon. Oni povus pensi, ke la tuta domo dormas, aŭ ke neniu estas en la domo. La mallarĝa strato, kie li loĝis, estis ankoraŭ tiel konstruita, ke de mateno ĝis vespero oni havis tie la tutan varmegon de la suno.

La instruita homo el la malvarmaj landoj estis homo juna kaj saĝa homo; al li ŝajnis, ke li sidas en brulanta forno. Ĉi tio lin tro suferigis. Li tute maldikiĝis, kaj eĉ lia ombro fariĝis multe pli malgranda ol en la patrujo, ĝi ankaŭ suferis de la suno. Nur vespere, kiam la suno estis subirinta, ili reviviĝis. Estis efektiva plezuro tion vidi. Apenaŭ lumo estis enportita en la ĉambron, la ombro sin eltiris sur la tuta muro, ĝis la plafono kaj eĉ iom sur la plafono mem. Ĝi intence faris sin tiel longa, ĝi devis sin eltiri, por ree ricevi fortojn.

La scienculo eliris sur la balkonon, por tie sin eltiri, kaj apenaŭ la steloj eklumis el la klara etero, li eksentis novan vivon. Sur ĉiuj balkonoj de la strato - kaj en la varmaj landoj ĉiu fenestro havas balkonon - montriĝis homoj, ĉar aeron oni bezonas, eĉ se oni kutimis esti bruligata de la suno. Vivo komenciĝis supre kaj malsupre. Tajloroj kaj botistoj - ĉiuj homoj eliris sur la straton, tabloj kaj seĝoj estis elportataj, lumo brulis ĉie, brulis pli ol mil kandeloj; unu babilis, alia kantis, kaj la homoj promenis, la veturiloj veturis, la azenoj iris... tin-tin-tin, ĉar ili portis sonoriletojn.

Tie mortintoj kun kanto estis enterigataj, la knaboj de la strato bruis, la sonoriloj de la preĝejoj sonoris, per unu vorto - vivo kaj movado regis malsupre sur la strato. Nur en la unu domo, kiu staris rekte kontraŭ la loĝejo de la alilanda scienculo, estis tre silente, kaj tamen tie kredeble iu loĝis ĉar sur la balkono staris floroj, kiuj belege kreskis, - iu do kredeble ilin priverŝadis, kaj homoj nepre devis tie esti. La pordo kontraŭe estis ankaŭ malfermata vespere, sed tie interne estis mallume, almenaŭ en la antaŭa ĉambro, - el interne estis aŭdata muziko, kiu al la alilanda scienculo ŝajnis neesprimeble bela. Sed eble ĝi estis tia nur en lia imago, ĉar li trovis tie en la varmaj landoj ĉion neesprimeble bela, se nur la malbona suno ne estus.

La mastro de la alilandulo diris, ke li ne scias, kiu loĝas en la kontraŭa domo, ke oni tie ne vidas ja eĉ unu personon, kaj pri la muziko - li trovas ĝin malbele enuiga. "Ĝi estas tiel, kiel se iu ripetas pecon, kiu estas por li tro malfacila kaj kiun li ne povas ellerni, ĉiam la sama peco. ‚Mi malgraŭ ĉio ĝin venkos!’ li diras, sed li tamen ĝin ne venkas, kiel ajn longe li ludas." Unu fojon en nokto la alilandulo vekiĝis; li dormis ĉe malfermita pordo de balkono, la kurtenoj antaŭ la pordo dismoviĝis de bloveto de la vento, kaj al li ŝajnis, ke de la kontraŭa balkono venas mirinda brilo. Ĉiuj floroj brilis en plej belegaj koloroj, kaj en la mezo inter la floroj staris gracia aminda fraŭlino, kiu ŝajne ankaŭ brile radiis.

La okuloj de la scienculo preskaŭ tute blindiĝis de tio, kaj ne estas mirinde, ĉar li ilin efektive tro forte malfermis, kaj krom tio, li ankoraŭ estis ĵus dorminta. Per unu salto li estis sur la planko; tre mallaŭta li stariĝis post la kurteno, sed la fraŭlino jam ĉi ne estis, la brilo estingiĝis. La floroj plu jam ne brilis, sed ili staris ankoraŭ en sia antaŭa beleco. La pordo estis ne tute fermita, kaj profunde el interne sonis mallaŭta kaj agrabla muziko, kiu povis enigi ĉiun en plej dolĉajn sonĝojn. Tio estis efektive io mireginda.

Kiu povis tie loĝi? Kie estis la eniro? En la partero estis nur magazeno, kaj estis ja ne eble, ke la homoj ĉiam trakurus tra tio. Unu vesperon la alilandulo sidis sur sia balkono, malantaŭ li en la ĉambro brulis lumo, tial estis tute nature, ke la ombro estis videbla sur la muro de la kontraŭa loĝejo. Tiel ĝi sidis tie inter la floroj sur la balkono, kaj ĉiun fojon, kiam la alilandulo sin movis, la ombro sin ankaŭ movis, ĉar tion ĝi ordinare faras. "Mi pensas, ke mia ombro estas la sola vivanta estaĵo, kiun oni povas trovi tie kontraŭe!" diris la scienculo.

🙝🙟

"Rigardu, kiel bele ĝi sidas tie inter la floroj, la pordo estas ne tute fermita, kaj nun la ombro devus esti tiel saĝa kaj eniri kaj ĉion bone rigardi, kio estas interne, kaj poste, reveninte, rakonti al mi, kion ĝi tie vidis.

Jes, jes, mia ombro, vi devus peni esti utila al mi!" li diris ŝerce. "Estu tiel bona kaj eniru! Nu, vi ne volas,iri?" Kaj li balancis sian kapon al la ombro, kaj la ombro rebalancis sian kapon. "Jes, jes, iru, sed baldaŭ revenu!" La scienculo leviĝis, kaj lia ombro sur la kontraŭa balkono ankaŭ leviĝis; la scienculo sin turnis, kaj la ombro sin ankaŭ turnis; se iu bone rigardus, li povus klare vidi, ke la ombro eniris en la ne tute fermitan pordon de la balkono de la kontraŭa domo ĝuste en tiu momento, en kiu la alilandulo eniris en sian ĉambron kaj mallevis post si la longan kurtenon, En la sekvanta mateno la scienculo eliris, por trinki kafon kaj legi gazetojn.

"Kio tio estas?" li diris, kiam li eliris en la lumon de la suno, "mi ja ne havas ombron! Ĝi do hieraŭ vespere efektive foriris kaj jam ne revenis; estas efektive ĉagrene!" Ne tiel la perdo de la ombro mem lin ĉagrenis, kiel tio, ke en la malvarmaj landoj estas rakontata unu ĉiukonata historio pri homo sen ombro.

Se nun la scienculo revenos en la patrujon kaj rakontos, kio okazis al li, oni diros, ke tio estas nur ripetaĵo, kaj tio malplaĉis al li. Tial li decidis tute ne paroli pri tio, kaj tiel estis tute prudente. Vespere li denove eliris sur sian balkonon, la lumon li tute bone metis malaantaŭ si, ĉar li sciis, ke la ombro ĉiam volas, ke ĝia sinjoro estu por ĝi barilo, - sed li tamen ne povis ĝin elricevi. Li faris sin granda, li faris sin malgranda, sed nenia ombro venis, nenia ombro montriĝis.

Li diris: "Hm, hm!" sed nenio helpis. Estis kompreneble ĉagrene; sed en la varmaj landoj dank' al Dio ĉio kreskas rapide, kaj post unu semajno li ekvidis kun granda plezuro, ke el la piedoj kreskas ĉe li nova ombro, kiam li iras en la lumon! la radiko certe restis. Post tri semajnoj li jam havis ne tro malgrandan ombron, kaj kiam li ekreveturis en la patrujon en la malvarmaj landoj, ĝi en la vojo ĉiam pli kaj pli kreskis, tiel ke ĝi fine fariĝis tiel longa kaj granda, ke jam la duono estus sufiĉa.

Tiel la scienculo revenis en sian landon, skribis librojn pri la vero en la mondo, pri la bono kaj belo kaj tiel li pasigis tagojn kaj jarojn. Pasis multe da jaroj. Unu vesperon li sidas en sia ĉambro, kaj jen subite oni frapas tre mallaŭte je la pordo. "Eniru!" li diris, sed neniu venas; tial li malfermis mem, kaj jen antaŭ li staras neordinare maldika homo, kun tre stranga eksteraĵo. Cetere la homo estis tre riĉe vestita, li estis videble grava persono. "Kun kiu mi havas la plezuron paroli?" demandis la scienculo. "Jes, mi tiel ankaŭ pensis," diris la eleganta homo, "ke vi min ne rekonos! Mi fariĝis tro korpa, mi litere ricevis karnon kaj ostojn.

Vi kredeble neniam pensis, ke vi vidos min iam en tia bona farto! Ĉu vi ne rekonas vian malnovan ombron? Jes, vi certe ne kredis, ke mi iam ankoraŭ revenos. Mi havis feliĉon depost la tago, kiam mi estis ĉe vi la lastan fojon; mi ĉiuflanke fariĝis tre bonhava. Se mi volas min elaĉeti el mia servado, mi estas sufiĉe riĉa por tio!" Kaj li eksonigis tutan faskon da multekostaj sigeliloj, kiuj pendis apud lia horloĝo, kaj metis sian manon en la dikan oran ĉenon, kiun li portis ĉirkaŭ la kolo. Sur ĉiuj fingroj brilis ringoj kun diamantoj, kiuj ĉiuj estis veraj.

"Ne, mi ne povas ankoraŭ rekonsciiĝi!" diris la scienculo. "Kiel tio estas ebla!" "Io ordinara tio efektive ne estas!" diris la ombro, "sed vi ja mem ankaŭ ne apartenas al la homoj ordinaraj, kaj mi, kiel vi scias, de mia infaneco ĉiam iris laŭ viaj piedosignoj. Tuj, kiam vi trovis, ke mi estas sufiĉe matura, por min mem trabati tra la mondo, mi komencis propran vojon. Mi troviĝas en la plej brila situacio, sed nun venis al mi ia dezirego vidi vin ankoraŭ unu fojon antaŭ via morto, ĉar morti iam vi ja devas. Ankaŭ ĉi tiujn landojn mi volis vidi ankoraŭ unu fojon, ĉar oni ja ĉiam amas sian patrujon. Mi scias, ke vi ricevis alian ombron; ĉu mi devas al ĝi aŭ al vi ion pagi? Estu tiel bona kaj diru al mi!"

"Ha, tio estas efektive vi!" diris la scienculo. "Tio estas ja multege mirinda! Neniam mi kredus, ke al iu lia malnova ombro povus reveni en formo de homo!" "Diru al mi, kiom mi devas pagi!" diris la ombro, "ĉar mi ne volas resti ies ŝuldanto!" "Kiel vi povas tiel paroli!" diris la scienculo, "pri ia ŝuldo oni ĉi tie tute ne povas ja paroli. Uzu vian liberecon kiel ĉiu alia! Mi tre ĝojas pri via feliĉo! Sidiĝu, malnova amiko, kaj rakontu al mi per malmulte da vortoj, kiel tio okazis kaj kion vi tie vidis en la varmaj landoj ĉe la najbaro de kontraŭe!" "Jes, tion mi al vi rakontas;" diris la ombro, sidiĝante; "sed vi devas al mi promesi, ke vi al neniu en ĉi tiu urbo rakontos, ke mi estis via ombro! Mi intencas fianĉiĝi, mi povas nutri pli ol unu familion!" "Ne zorgu!" diris la scienculo, "mi al neniu diros, kiu en efektiveco vi estas; prenu mian manon! Mi promesas, kaj unu homo - unu vorto!" "Unu vorto - unu ombro!" diris la ombro, ĉar tiel li ja devis paroli.

Cetere estis efektive mirinde; kiel tute li estis homo. Lia nigra vesto estis el plej kara ŝtofo, krom tio li portis elegantajn botojn kaj ĉapelon, kiu povis estis kunpremata, tiel ke oni povis vidi nur la supran plataĵon kaj la randojn, ne parolante jam pri la jam konataj sigeliloj, ora ĉeno kaj ringoj kun diamantoj. Jes, la ombro estis tre bone vestita, kaj ĉi tio plej certe faris lin heroo. "Nun mi rakontos!" diris la ombro, kaj ĉe tio li metis siajn piedojn kun la elegantaj botoj forte premante sur la novan ombron, kiu kuŝis kiel hundo antaŭ la piedoj de la scienculo; li faris tion pro fiereco, aŭ eble li volis ligi ĝin al si.

La kuŝanta ombro tamen sin tenis silente kaj trankvile, por povi bone aŭskulti; ĝi kredeble ankaŭ volis scii, kiel ĝi povus sin liberigi kaj fariĝi propra sinjoro. "Ĉu vi scias, kiu loĝis en la domo kontraŭ ni?" demandis la ombro; "ĝi estis la plej bela el ĉio, ĝi estis la poezio! Mi restis tie tri semajnojn, kaj tio estas tiel same, kiel se oni vivus tri mil jarojn kaj legus ĉiujn verkojn poeziajn kaj sciencajn, - tion mi diras, kaj ĝi estas vero. Mi ĉion vidis, kaj mi ĉion scias!" "La poezio!" ekkriis la scienculo, "jes, jes, ĝi vivas sensociete en la grandaj urboj! La poezio! Jes; mi ĝin vidis unu minuton, sed mi tiam estis ankoraŭ dormanta! Ĝi staris sur la balkono kaj lumis, kiel la nordlumo.

Rakontu, rakontu! Vi estis sur la balkono, vi eniris tra la pordo, kaj poste...." "Poste mi estis en la antaŭĉambro," plue rakontis la ombro. "Vi ofte sidis kaj penis rigardi en la antaŭĉambron. Tie ne estis lumo, tie estis io kiel duonlumo; sed granda nombro da ĉambroj tie estis unu post la alia kaj tra iliaj malfermitaj pordoj oni povis ilin vidi ĉiujn. Tie jam estis tre lume, la grandega forto de la maro da lumo min certe mortigus, se mi alirus proksime al la fraŭlino; sed mi estis prudenta, mi ne rapidis, kaj tio estas bona!" "Kaj kion vi tie vidis, mia kara?" demandis la scienculo.

"Mi vidis ĉion, kaj mi ĝin rakontos al vi; sed... ĝi ne estas fiereco de mia flanko, tamen... kiel homo libera, kaj ĉe mia instruiteco, ne parolante jam pri mia bona situacio kaj riĉeco... mi kore dezirus, ke vi parolu al mi ne ‚mia kara’ , sed ‚sinjoro!’" "Pardonu, sinjoro!" diris la scienculo, "ĝi estas nedetruebla malnova kutimo! Vi estas tute prava, kaj de nun mi jam memoros. Sed rakontu al mi, sinjoro, ĉion, kion vi vidis!" "Ĉion!" diris la ombro, "ĉar mi ĉion vidis kaj ĉion scias!" "Kian aspekton havis la ĉambroj internaj?" demandis la scienculo "Ĉu tie estis kiel en freŝa arbaro? ĉu tie estis kiel en sankta preĝejo? ĉu la ĉambroj estis kiel stelplena ĉielo, kiam oni staras sur altaj montoj?" "Ĉio tie estis!" diris la omhro, "Mi ja ne tute eniris, mi restis en la antaŭa ĉambro, en la duonlumo, sed tiu loko estis tre bona, mi ĉion vidis, mi ĉion scias.

Mi estis en la palaco de la poezio, en la antaŭĉambro." "Sed kion vi vidis? Ĉu tra la grandaj ĉambroj iris ĉiuj dioj de la antikva tempo? ĉu tie batalis la antikvaj herooj? ĉu tie ludis ĝojaj infanoj kaj rakontis siajn sonĝojn?" "Mi diras al vi, mi tie estis, kaj vi komprenos, ke mi ĉion vidis, kion oni tie povis vidi! Se vi tien enirus, vi ĉesus esti homo, sed mi fariĝis homo, kaj samtempe mi ekkonis mian internan naturon, la parencecon kiun mi havas kun la poezio. Kiam mi estis ankoraŭ ĉe vi, mi pri tio ne pensis, sed ĉiufoje, kiam la suno leviĝis aŭ malleviĝis, mi ĉiam - vi certe ankoraŭ memoras - fariĝis tiel mirinde granda; en la lumo do la luno mi estis preskaŭ ankoraŭ pli klara ol vi mem.

Tiam mi ne komprenis mian naturon, nur en la antaŭĉambro de la poezio mi ĝin ekkonis, - mi fariĝis homo! Mi eliris el tie, fariĝinte matura viro, sed vi jam plu ne estis en la varmaj landoj. Estante jam homo, mi nun hontis tiel iri, kiel mi iris; mi ne havis botojn, vestojn, la tutan homan eksteraĵon, kiu donas al la homo lian signifon. Mi serĉis lokon por min kaŝi, jes, al vi mi povas tion konfesi, ĉar vi artan sekreton en nenia libro malkaŝos, - mi min kaŝis sub la vesto de unu vendistino de sukerpanoj. La virino eĉ ne scietis, al kia grava persono ŝi donis kaŝejon.

Ne pli frue ol vespere mi eliris; mi kuradis sur la strato en la lumo de la luno, mi min eltiradis laŭ la muroj, tio estis tiel agrabla por mia dorso! Mi kuris supren kaj malsupren, rigardis tra la plej altaj fenestroj en la ĉambrojn kaj sur la tegmentojn, mi rigardis, kien neniu povis rigardi, kaj mi vidis, kion neniu alia vidis, kion neniu alia devis vidi. La mondo, por diri la veron, estas sufiĉe malbona! Mi ne volus esti homo, se nur ne regus la malsaĝa kredo, ke esti homo havas ian gravan signifon! Mi vidis la plej nekredeblajn aferojn ĉe virinoj, kiel ankaŭ ĉe viroj, ĉe gepatroj kaj ĉe la dolĉaj anĝelaj infanoj; mi vidis, kion neniu homo devus scii, kion tamen ĉiuj tiel volus scii - la malbonaĵon ĉe la najbaroj.

Se mi skribus gazeton, kiom da legantoj ĝi ricevus! Sed mi skribis tuj al la interesataj personoj mem, kaj teruro ekregis en ĉiuj urboj, en kiujn mi venis. Oni min timis, kaj oni penis plaĉi al mi. La profosoroj faris min profesoro, la tajloroj donis al mi novajn vestojn, tiel ke mi ilin havas en sufiĉa kvanto; la monfaristoj faris monon por mi, kaj la virinoj diris al mi, ke mi estas bela. - Per tio mi fariĝis la homo, kiu mi estas, kaj nun mi diras al vi adiaŭ! Jes estas mia karto, mi loĝas sur la Suna Flanko, kaj en pluva vetero mi ĉiam estas hejme!" Dirinte tion, la ombro foriris.

"Mirinde!" diris la scienculo. Pasis kelke da jaroj, kaj unn tagon la ombro subite denove venis. "Kiel vi fartas?" li demandis. "Ha!" diris la sciencnlo, "mi skribas pri la vero, la belo kaj la bono, sed por tiaj aferoj ĉiu orelo estas surda; mi tute malesperas, ĉar tio min tre doloras." "Mi el nenio faras al mi ĉagrenon!" diris la ombro, "kaj tial mi grasiĝas, kaj ĉi tio devas esti la celo de ĉiu prudenta homo. Vi ĝis nun ankoraŭ ne scias vivi en la mondo. Vi ankoraŭ tute perdos la sanon. Vi devas veturi! Mi en la somero faros veturon, ĉu vi volas min akompani? Mi deziras havi vojkamaradon, - ĉu vi volas kunveturi en karaktero de mia ombro? Ĝi estus por mi granda plezuro havi vin apud mi; mi pagos la koston de la vojaĝo." "Tio estas jam malmodesteco neniam aŭdita!" diris la scienculo.

"Laŭ tio, kiel oni ĝin prenas!" diris la ombro. "Vojaĝo redonos al vi la fortojn. Se vi volas esti mia ombro, mi prenos sur min la tutan koston de la vojaĝo." "Jam tro senhonte!" diris la scienculo. "Sed la mondo jam estas tia!" diris la ombro, "kaj tia ĝi restos!" Kaj kun tiuj ĉi vortoj la ombro foriris. La seienculo fartis tute ne bone; zorgoj kaj suferoj lin turmentis, kaj tio, kion li parolis pri la vero kaj bono kaj belo, estis preskaŭ por ĉiuj kiel rozoj por bovo. Fine li efektive malsaniĝis.

"Vi aspektas kiel ombro!" diris al li la homoj, kaj teruro atakis la scienculon ĉe tiu ĉi penso.

"Vi devas nepre veturi en banlokon!" diris la ombro, kiu venis al li. "Nenio alia restas! Mi vin kunprenos pro malnova konateco. Mi pagos la vojaĝon, kaj vi poste verkos priskribon de la vojaĝo, kaj en la vojaĝo vi penos min amuzi. Mi veturas en banlokon, ĉar mia barbo ne volas kreski kiel ĝi devus, tio ankaŭ estas malsano, kaj barbon oni devas havi! Estu prudenta kaj akceptu mian proponon, ni ja veturos kiel kamaradoj." Kaj ili veturis; la ombro nun estis sinjoro, kaj la sinjoro estis ombro. Ili veturis kune. Sur ĉevalo aŭ sur piedoj ili ĉiam estis kune, flanko ĉe flanko, unu antaŭ aŭ post la alia, laŭ la staro de la suno.

La ombro sin tenis ĉiam sur la flanko sinjora, kaj la scienculon tio malmulte ĉagrenis; li havis tre bonan koron kaj estis tre pacema kaj amikema, kaj tial li unu tagon diris al la ombro: "Ĉar ni jam fariĝis vojkamaradoj kaj krom tio ni de la infaneco ĉiam estis kune, ni trinku nun porfratiĝon, kaj ni estu pli familiaraj unu kun la alia." "Vi esprimis vian penson," diris la ombro, kiu nun ja estis efektive la sinjoro; "vi parolis rekte el la koro kaj bonintence, tial mi ankaŭ parolos el la koro kaj egale bonintence. Vi, estante homo instruita, scias tre bone, kiel kaprica estas la naturo, Multaj homoj ne povas tuŝeti malglatan paperon; aliaj per la tuta korpo ektremas, se oni gratas per karbo sur vitro; mi ricevas tian saman senton, se vi parolas al mi familiare; mi sentas min kiel alpremita al la tero, kiel se mi estus denove en mia antaŭa dependeco de vi.

Vi vidas, ke tio ne estas fiereco, sed sento. Mi ne povas permesi, ke vi parolu al mi familiare, mi mem tamen kun plezuro parolos kun vi senceremonie, kaj tiel mi almenaŭ duone plenumos vian deziron." Kaj de tiu tempo la ombro sinjore paroladis kun sia estinta sinjoro. "Kia malaltiĝo!" pensis la scienculo, "ke mi devas lin respekti kiel sinjoron kaj li kun mi parolas tute senceremonie!" Sed vole-ne-vole li devis konsenti. Ili venis en banlokon, kie troviĝis multaj alilanduloj kaj inter ĉi tiuj unu tre bela reĝidino, kies malsano estis tio, ke ŝi tro bone vidis, kaj ĉi tio estas tre danĝera.

Ŝi tuj ekvidis, ke la nova veninto estas tute alia persono ol ĉiuj ceteraj. "Li venis ĉi tien, por rapidigi la kreskon de sia barbo; tiel oni diras, sed mi bone vidas la efektivan kaŭzon de lia veno, - li ne havas ombron." Ŝi estis tre scivola, kaj tial ŝi sur la promenejo tuj komencis paroladon kun la alilanda sinjoro. Estante reĝidino, ŝi ne bezonis fari grandan ceremonion, kaj tial ŝi diris: "Via malsano estas tio, ke vi ne havas ombron!" "Via reĝidina moŝto jam komencis tute saniĝi!" respondis la ombro. "Via konata malsano de tro bona vidado estas perdita; vi saniĝis: mi havas ombron tute neordinaran.

Ĉu vi ne vidas la personon, kiu min ĉiam akompanas? Aliaj homoj havas ombron ordinaran, sed mi ne amas aferojn ordinarajn. Kiel oni la vestojn de siaj servistoj faras el pli bona ŝtofo ol oni portas mem, tiel mi donis al mia ombro la formon de homo, kaj, kiel vi vidas, mi eĉ donis al ĝi apartan ombron. Tio estas vere io tre multekosta, sed mi amas vivi alie ol ĉiuj!" "Kiel!" pensis la reĝidino, "ĉu mi efektive saniĝis? Ĉi tiu banloko estas vere por mia malsano la plej helpa! La akvo en nia tempo havas tre mirindajn fortojn. Tamen mi ne forveturos el la banloko, ĉar nun ĉi tie nur fariĝas interese.

La alilandulo tre plaĉas al mi. Ke nur lia barbo ne kresku, ĉar tiam li forveturos." Vespere en la granda salono de baloj dancis la reĝidino kun la ombro. Ŝi estis malpeza, sed li estis ankoraŭ pli malpeza; tian dancanton ŝi ankoraŭ neniam havis. Ŝi rakontis al li, el kiu lando ŝi estas, kaj li konis la landon, li tie estis, sed ŝi tiam ne estis en la patrujo. Li rigardis supre kaj malsupre tra la fenestroj kaj vidis multajn aferojn, kaj tial li povis respondi al la reĝidino kaj rakonti al ŝi tiajn aferojn, ke ŝi forte miregis. Li devis estis la plej saĝega homo sur la tuta tero.

Ŝi ricevis grandan respekton por lia vasta sciado. Kiam ili post tio denove dancis kune, ŝi enamiĝis je li, kion la ombro bone vidis. Ĉe la sekvanta danco la konfeso de ŝia amo troviĝis jam sur ŝia lango, sed ŝi estis ankoraŭ tiel prudenta, ke ŝi ekpensis pri sia lando kaj regno kaj pri la multo da homoj, kiujn ŝi estis iam regonta. "Saĝa homo li estas!" ŝi diris al si mem, "tio estas bona; kaj li dancas belege, tio ankaŭ estas bona; sed egale grava demando estas, ĉu li estas sufiĉe instruita. Mi provos lin ekzameni." Kaj ŝi komencis proponadi al li demandojn pri la plej malfacilaj aferoj, pri kiuj ŝi mem ne povus respondi; kaj la ombro faris mirigitan mienon.

"Ĉi tion vi ne povas respondi!" diris la reĝidino. "Ĉi tion mi sciis ankoraŭ estante en la lernejo!" diris la ombro; "mi pensas, ke ĉi tion eĉ mia ombro tie ĉe la pordo povus respondi." "Via ombro!" ekkriis la reĝidino, "tio estus tre mirinda!" "Mi ne diras certe, ke ĝi povos," diris la ombro, "sed tiel mi supozas, ĉar ĝi ja tiel longe min akompanis kaj aŭdis, mi tiel supozas! Sed permesu, via reĝidina moŝto, sciigi vin, ke ĝi estas tiel fiera kaj volas, ke oni ĝin rigardu kiel homon; ke por teni ĝin en bona humoro, kaj tia ĝi devas esti, por doni bonajn respondojn - oni devas paroli al ĝi tute kiel al homo." "Tia fiereco plaĉas al mi!" diris la reĝidino.

Kaj ŝi iris al la instruita homo apud la pordo kaj parolis kun li pri la suno kaj la luno, pri la internaĵo kaj la eksteraĵo de la homo, kaj li respondis saĝe kaj bone. "Kia homo li devas esti, se li havas tian saĝegan ombron!" pensis la reĝidino; "ĝi estus efektiva beno por mia popolo kaj regno, se mi lin elektus por esti mia edzo. Mi tion faros!" La reĝidino kaj la ombro baldaŭ estis pretaj inter si, tamen ĉi tion neniu devis sciiĝi, ĝis ili venos en la landon de la reĝidino, "Neniu, eĉ ne mia ombro!" diris la ombro, kaj ne sen kaŭzo li tion diris.

Baldaŭ ili venis en la landon, en kiu la reĝidino regis, kiam ŝi estis hejme, "Aŭskultu, amiko!" diris la ombro al la scienculo, "nun mi fariĝis tiel feliĉa kaj multepova, kiel nur estas eble, tial mi volas ankaŭ por vi fari ion neordinaran. Vi ĉiam loĝos ĉe mi en la palaco, vi veturos kun mi en mia propra reĝa kaleŝo kaj ricevos jaran pagon de centmil oraj moneroj. Por tio vi devas permesi, ke ĉiu kaj ĉio nomu vin ombro. Ne diru, ke vi iam estis homo, kaj unu fojon en la jaro, kiam mi sidos sur la balkono en la lumo de la suno kaj montros min al la popolo, vi devos kuŝi ce miaj piedoj kiel efektiva ombro.

Ĉar mi konfesas al vi, mi edziĝos je la reĝidino; ankoraŭ hodiaŭ vespere ni festos la edziĝon." "Ne, tio estas jam tro multe!" diris la scienculo, "tion mi ne volas, tion mi ne faros! Tio estus trompi la tutan landon kune kun la reĝidino! Mi diros ĉion, ke mi estas la homo kaj vi estas nur ombro, kiu portas vestojn de homo!" "Neniu al vi kredos!" diris la ombro. "Estu prudenta, aŭ mi vokos la gardistojn!" "Mi iros rekte al la reĝidino!" diris la scienculo. - "Sed mi iros antaŭe!" ekkriis la ombro, "kaj vi iros en malliberejon!" Kaj tien la scienculo efektive devis iri, ĉar la soldatoj obeis la ombron, sciante, ke la reĝidino volas lin fari ŝia edzo.

"Vi tremas?" demandis la reĝidino, kiam la ombro eniris; "ĉu io okazis al vi? ne malsaniĝu hodiaŭ, kiam ni volas vespere festi nian edziĝon." "Al mi okazis la plej terura afero; kiu povas okazi!" diris la ombro; "prezentu al vi - jes, tia malforta kapo de ombro ne povas longe sin teni - prezentu al vi, mia ombro freneziĝis, ĝi diras kaj ripetas, ke ĝi estas la homo kaj mi - prezentu al vi - mi estas ĝia ombro!"

"Terure!" ekkriis la reĝidino; "oni ĝin ja enŝlosis?" "Kompreneble! Mi timas, ke ĝi jam neniam ricevos ree la prudenton!" "Malfeliĉa ombro!" rediris la reĝidino, "mi ĝin tre bedaŭras; estus tre bone por ĝi, se oni ĝin liberigus de ĝia malfeliĉa vivo.

Se mi bone pripensas, mi trovas, ke estas necese ĝin senbrue tute forigi." "Kvankam tio estus por mi tre dolora!" diris la ombro, "ĉar ĝi estis fidela servanto!" Kaj li ŝajnigis, ke li ĝemas. "Vi havas bonan karakteron!" diris la reĝidino. Vespere la tuta urbo estis feste iluminita, la kanonoj tondris "bum!" kaj la soldatoj faris paradon. La reĝidino kaj la ombro eliris sur la balkonon, por sin montri kaj ankoraŭ unu fojon ricevi la ĝojan kaj tondran "vivu!" de la popolaj amasoj. La instruita homo nenion aŭdis de la tuta ĝoja kriado, ĉar al lia vivo estis farita fino.