Fabloj de I. A. Krilov/La elefanto kaj la mopso

20. La elefanto kaj la mopso.

Sur stratoj oni kondukadis
Grandegan elefanton.
Ne ofte oni vidas tiun-ĉi giganton;
Do multaj scivoluloj post gigant' vagadis.
Subite antaŭ ili kuras mops' renkonte.
Vidante elefanton, ĝi komencis kvaki,
Kaj boji, kaj de ĉiuj flankoj ĝin ataki,
Batali kvazaŭ volas ĝi senhonte.
«Ne boju vane, kara mia»
Al ĝi konsilon donas la hundet' alia:
«Rigardu, vi jam raŭkas kaj apenaŭ spiras,
Kaj ĝi nur iras,
Kaj bojon vian eĉ rimarki ne deziras».
«He, vi!» al ĝi la mopso diras:
Ĝi [tiel] estas ja bonege sendispute,
Ke sen batalo tute
Mi povas tamen ŝajni tre kuraĝa.
Nun diru ia hund' malsaĝa:
«Jen estas kia mopso nia, —
Ĝi bojas je giganto tia!»