Fabloj de I. A. Krilov/La rano kaj la bovo

Pri la aliaj tekstoj kun la sama titolo, vidu La rano kaj la bovo.
5. La rano kaj la bovo.

En la paŝtej’ promenis bovo-grandegulo.
La rano mem kun ĝi ekvolis egaliĝi.
La rano estis enviulo,—
Kaj ĝi plenblovi sin komencis kaj pufiĝi.
«Nu kvakulaĉo, ĉu mi estas granda tia?»
Demandas ĝi amikon.—«Ne, ne granda tute!»
—«Rigardu, kiel nun mi min plenblovos krute.
Nu, vidu, kia?
Ĉu estas mi pli granda?—«Preskaŭ same tia».
—«Nu, kiel nun?»—«Nenio». Ĝi pri bovo revis,
Putiĝis kaj pufiĝis, kaj post troa provo
Ne egaliĝis ĝi kun bovo,
Sed de streĉado superforta krevis.



Similaj estas multaj al la rano:
Ĉu estas miro, kiam iu vilaĝano
Deziras esti ĉefurbano
Kaj ia simpla, sensignifa bub’—regnano?