Fabloj de I. A. Krilov/La vulpo kaj la vinbero

18. La vulpo kaj la vinbero.

La vulp' enrampis en ĝardenon ĉe okazo;
En ĝi vinberaj tufoj ardis.
La vulpo ilin kun plezuro ekrigardis;
La tufoj sukaj similiĝis al topazo;
Kaj ĝi tuj mem eksentis la mizeron:
Tro alte! Ilin ĝi atingi provas,
Ĝi [tiel] vidas la vinberon,
Sed preni ĝin ne povas, —
Do vane devis ĝi suferi.
La vulp' foriras kaj eldiras: «estas vero,
Bongusta estas bero,
Sed ne matura la vinbero:
Agaco povas ja aperi.»