Fervoja Esperantisto 1910-12/Kompleta teksto

Decembro 1910.

Unua jaro - No 1


FERVOJA ESPERANTISTO
DUMONATA GAZETO
Organo de Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj
Jara abono : ₷ 1.
Unu Nº : ₷ 0,2.
Anoncoj : 1 paĝo : ₷ 5 ;
1/2 paĝo : ₷ 3 ;
1/4 paĝo : ₷ 2.
REDAKCIO
S-ro Bontemps
Administranta Redaktoro
(La prezidanto de la Asocio rajte estas Direktoro de la gazeto).
ADMINISTRACIO
Centra Presejo Esperantista
33, rue Lacépède, Paris

Ĉiujn manuskriptojn, abonmendojn, anoncojn, k.t.p., adresu al S-ro Bontemps, staciestro, Parennes (Sarthe), Francujo.

La redakcio rezervas al si la rajton korekti laŭbezone la manuskriptojn. — Artikolojn ne akceptitajn oni ine povas resendi.


SALUTON AL ĈIUJ




Karaj gekolegoj, estimataj samideanoj,

Nun ni havas nian apartan gazeton ; por honorigi ĝin, mi volas, ke la unuaj vortoj estu kora saluto al nia kara Majstro D-ro Zamenhof, kies lingvo ebligis nin konatiĝi, interŝanĝi ideojn, kaj per kiu ni penos faciligi la vojaĝojn kaj la komercajn rilatojn.

Dankon ni ŝuldas al la samlingvaj gazetoj por ilia bonkoreco, enpresiginte ĝis nun niajn sciigojn, kaj inter ili al « Le Monde Espérantiste », kiu tiel bonvole ĉiam donis al ni grandan lokon en ĝia enhavo.

Ne ofenda, ne politika kaj ne religia devas esti nia gazeto ; vera spegulo, ĝi devas speguligi nian Asocion, kiu estas malfermita al iu ajn fervojisto de la malplej ĝis la plej alta grado. Vera enciklopedio per kaj por ĉiu, ĝi enskribos ĉiujn metiajn informojn.

Karaj gekolegoj, ni havas la ilon, do por ni estas devo utiligi ĝin por la bono.

Al konatuloj kaj nekonatuloj, anoj de nia Asocio, kaj al la legantoj, mi sendas koran saluton.

A. Berlande
Prezidanto de I. A. F. E.
NIA UNUA KUNVENO EN BARCELONO

La unua kunsido okazis la 7-an de Septembro 1909.

Ĉeestantoj : 11, inter kiuj : 6 Francoj, 1 Anglo, 2 Germanoj, 1 Aŭstro, 1 Dano, 1 Ruso.

Oni elektis kiel prezidanton S-ron Berlande, el Villeneuve-St-Georges, kaj kiel sekretarion S-ron Bontemps, el Parennes.

S-ro Berlande dankas la ĉeestantojn, kaj sendas koran saluton al nia kara Majstro, D-ro Zamenhof, kies genia elpensaĵo ebligas al la ĉiunaciaj fervojistoj kunveni en Barcelono ; li ankaŭ dankas la komitaton de la V-a Kongreso pro ĝia bona akcepto.

Poste la « Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj » estas starigita, kun la sekvantaj celoj :

1-e Propagandi Esperanton de D-ro Zamenhof, inter la fervojistoj el ĉiuj landoj ;

2-e Starigi specialan vortareton, kiu post ĝia plena ellaboro estos eldonata de la Asocia ;

3-e Instigi interŝanĝon de profesiaj ideoj inter samprofesianoj el malsama nacieco ;

4-e Eldoni ĉiujare Adresaron de la Esperantistaj Fervojistoj.

5-e Faciligi interŝanĝon de infanoj de fervojistoj dum la libertempoj ;

6-e Instigi la societanojn ĉeesti la Esperantistajn Kongresojn, faciligante al ili la alveturon.

La dua kunsido okazis la 8-an de Septembro. — S-ro Berlande prezidis.

La ĉeestantoj Asocianoj decidis, ke la ĉiujara kotizaĵo estos 1/2 ₷ ; post enskribiĝo, la societano ricevos membrokarton, surhavontan la fotografaĵon de ĝia posedanto.


ĜENERALA KUNVENO
de la « Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj » en

Kopenhago, la 30-an de Aŭgusto 1910, en Jaerbaneforeningen,

Fervojista Societo, Vesterbrogade, 18, I.

S-ro Berlande (Francujo) malfermas la kunvenon, je la 10-a matene, kaj demandas la ĉeestantojn, ĉu ili konsentas, ke la subskribinto, S-ro Petzold (Saksujo), estu sekretario. — Oni konsentas.

S-ro Berlande legas salutparoladon kaj donas ĝeneralan raporton favoran pri la movado.

S-ro Hinrichsen (Danujo) legas leteron de S-ro Wellons, el Norda Ameriko, en kiu li petas raportojn pri la stato de la movado de nia Asocio, kaj plie li petas liston de la membroj por la propagando. Alia letero de S-ro Aussenac (Francujo) estas legata, en kiu li pridiskutas organizajn aferojn ; S-ro Aussenac opinias, ke oni ankaŭ uzu nian kotizaĵon por presigi artikolojn, nacilingve kaj esperante verkitajn, en ĉiutagajn gazetojn.

S-ro Bontemps (Francujo) sendas leteron kaj komunikas, ke li estas informita, ke la Aŭstria fervoja Ministerio atentigis, per cirkulero, la fervojistojn pri la utileco kaj la valoro de Esperanto. — S-ro Bontemps proponas ankaŭ, ke la prezidanto kaj la sekretario loĝu en la sama lando.

S-ro Wilson (Anglujo), laŭ lia letero, deziras statistikon pri kondiĉoj de okupado kaj salajro, k.t.p., de la fervojistoj.

S-ro Suinot (Francujo) proponas eldonadon de diplomo aĉetebla ; li konsilas, ke oni ne akceptu iajn ŝanĝojn en nia Fundamento.

S-ro Lamy (Francujo) proponas la eldonadon de emblemo por nia Asocio.

Laŭ S-ro Hinrichsen, S-ro Rousselot (Francujo) skribas pri eldonado de aparta profesia gazeto, kaj pri plena presita adresaro.

S-ro Poinçot (Francujo) proponas, ke oni skribu al Direktoroj, por ke ili prefere elektu, kiel staciestrojn, oficistojn sciantajn Esperanton.

Aliaj sinjoroj sendas salutojn per ilustritaj poŝtkartoj, kaj unu el ili ankaŭ deziras interkorespondadon per ilustritaj poŝtkartoj.

S-ro Berlande proponas, ke la komisio por starigo de provizora regularo kolektu la proponojn kaj pritraktu ilin per rondira letero.

Rilate al Komisio pritraktante la emblemon, S-ro Seidlich (Bohemujo) prenas la vicon por paroli kaj diras, ke ne ekzistas neceso por aparta emblemo por la fervojistoj.

S-roj Hacker kaj Engst (Saksujo) proponas, ke estus pli bone se la fervojaj asistantoj portus la verdan stelon sur la uniformo, por ke la publiko sciu, ke la oficisto komprenas nian Esperanton.

S-ro Lundgren (Svedujo) preferas apartan emblemon kaj prezentas skizon.

S-ro Seidlich raportas pri la agadmaniero de la Aŭstria Ministerio de Komunikadoj rilate al Esperanto, kaj samtempe, li konsilas al la verkistoj de notoj, ke ili ne forgesu aldoni la adresojn al kiuj la interesatoj povos sin turni.

La subskribinta sekretario subtenas S-ron Seidlich, kaj proponas, ke oni verku notojn pri faktoj en nia profesia movado esperanta kaj dissendu ilin al la delegitoj diversnaciaj, por ke tiuj-ĉi traduku ilin en nacian lingvon, kaj sendu ilin al fakaj naciaj ĵurnalo.

S-ro Engst parolas pri la stato de nia kaso kaj konsilas, ke oni ŝparu. Li proponas, ke oni konsentu la fondon de Sekcio de nia Asocio en Saksujo. Oni ne kontraŭstaras, ĉar tiaj sekcioj faciligas la laborojn de la estraro. S-ro Engst plie proponas, ke la diversaj fervojaj Direktoroj havu reprezentatojn ; do, la reprezentantaro ne nur estu laŭ nacioj, sed laŭ Kompanioj. Oni ne kontraŭstaras.

S-ro Chilot (Francujo) faras paroladeton, salutantan la fraŭlinojn, kiuj ĉeestas, kaj li certigas, ke la kunveno havos ĉiam agrablan rememoron en lia vivo.

Je la 1/4 post la 12-a, la kunsido estas interrompita, ĉar la Dana Fervojista Unuiĝo (Jaernbaneforeningen) invitis la asocianojn por tagmanĝo en la klubejo. la prezidanto de « Jaernbaneforeningen », S-ro J. A. Jensen, prezidis ĉe la tablo.

Je la 3-a horo, S-ro Engst daŭrigas la kunsidon, kiel anstataŭanto de S-ro Berlande.

S-ro Engst parolas pri eldonado de aparta gazeto profesia. Oni konsentas, ke oni eldonu aparatan gazeton, kies unua numero aperos en Novembro, kaj dua antaŭ la Antverpena Kongreso universala. Laŭ sciigoj donitaj al nia estraro de Centra Presejo Esperantista, 33, strato Lacépède, Parizo, la prezo por 400 ekzempleroj de bulteno 8-paĝa en 8o R estos proksimume 40 frankoj, t. e. 16 ₷.

Fine, oni konsentas, ke oni publikigu la tradukon de teknikaj vortoj fervojaj en nia aperonta bulteno.

S-ro Engst fermas la kunsidon, je la 3 1/2, kun vortoj de danko kaj kun la espero, ke oni multnombre ĉeestu nian estontan kunvenon ĝeneralan.

(Subskribita.)
La prezidanto,
Berlande.
La sekretario elektita,
Alfred Petzold.

PAROLADO DE SRO BERLANDE
ĈE NIA KOPENHAGA KUNVENO

Estimataj, gesamideanoj,

Karaj gekolegoj,

Mi kore salutas vin, kaj vin dankas pro via ĉeesto en nia ĝenerala labora kunveno.

Tuj post mia reveno de Barcelono, mi multe esperis tiun momenton por revidi miajn kamaradojn de la V-a, kaj konatiĝi kun la novaj anoj de nia frata Asocio ; ĉu vere nia celo ne estas frateco ?

En via nomo, mi dankas niajn danajn kolegojn por ilia ĝentila akcepto, kaj plie nian tiel sindoneman amikon, Hinrichsen, kies klopodoj ebligis al nia Asocia kreski tiel bone en Danujo.

Karaj amikoj, mi ne volas paroli pri la farita kaj farota laboro, sen esprimi tie-ĉi la gratulojn, kiujn ni ŝuldas al niaj fremdaj samsocietanoj, kiuj laboris en siaj landoj por nia Asocio, ĉiuj penadis, kaj rajtas esti nomitaj, sed inter ili, mi devas konigi kelkajn al vi :

Ameriko : Wellons, Sheil.
Aŭstrujo : Hofmann, Sackmaŭer, Schwarz, Glaser, Brix.
Danujo : Hinrichsen.
Francujo : Lamy, Suinot.
Germanujo : Engst, Petzold.
Holandujo : Bal.
Japanujo : Takahaŝi.
Rusujo : Josiĉ, Sandecki.
Svisujo : Rusterholz.

Mi ne parolos pri la nuna stato de nia Asocio, la laboro de nia sekretario, S-ro Bontemps, bone sciigis nin pri ĝi. Ni ĉiam laboris kune por propagandi Esperanton, kaj varbi niajn sammetiulojn. Ofte, ni skribis, sed malofte oni al ni respondis, ekzemple : skribinte al ĵurnalo esperantista japana, por ke li sendu al mi adresojn de kolegoj, ĝi sendis al mi kvin adresojn, mi skribis al ĉiuj : nur unu respondis : S-ro Takahaŝi, kiu nun klopodas varme per paroladoj kaj artikoloj en la ĵurnaloj pri nia afero ; laŭ lia propono, mi skribis al S-ro Hirai, vicprezidanto de la japana registara fervoja Departemento, kiam li estis en la Berna Kongreso de la Fervojoj (Julio 1910), por ke li konigu nian Asocion, petu la senpagan vojaĝon por ni (por ke ni povu ĉeesti la esperantistajn kongresojn), kaj fine, montri la taŭgecon de Esperanto por rilatoj kun la fremdaj vojaĝantoj, kaj inter sammetiuloj de malsamaj nacioj.

Laŭ peto de niaj anglaj kolegoj, ni skribis al la anglaj kompanioj pri la fremdaj senpagaj biletoj.

Ankaŭ, ni skribis al la Ministro kaj al la direktoroj de la francaj fervojoj, por konigi nian Asocion.

Ni petis helpon de la fama franca societo « Franca Turing Klubo ». Tiu asocio promesis helpi nin, kaj donacis milon da broŝuretoj por propagando.

En ĉiuj landoj, niaj delegitoj laboris laŭ siaj povoj, sed unu havis bedaŭrindaĵojn : nia pola kolego Sandecki propagandis multe post sia reveno en Varsovion, sed lia regnestraro, trompita per la titolo « internacia » de nia Asocio, kaj timante, ke ni estu societo por organizi strikojn, arestis lin, kaj inspektigis lian hejmon ; fine, trovinte nenion kontraŭleĝan, oni liberigis lin ; sed pripensu la emociojn vivitajn de nia bona amiko, kiun ni nomis « Nia Martiro ».

Laŭ mia penso, li meritis bone esti mia anstataŭulo, kiel prezidanto.

Jen kelkaj proponoj miaj :

1. — Por la fina regularo, mi proponas, ke oni aldonu je la unua artikolo : « Tiu artikolo estas neŝanĝebla », celante la uzadon de la Lingvo « Esperanto » de D-ro Zamenhof.

2. — Ĉiu ano de la Asocio devas helpon laŭ siaj povoj kaj ebloj al la aliaj membroj (oni devas sin helpi reciproke).

3. — La Komitato entenas tiom da membroj, kiom da landoj reprezentitaj en la Asocio ; tamen la prezidanto povas esti nomita super tiu nombro.

4. — la prezidanteco ŝanĝas ĉiujare de nacieco (ĉu balote, ĉu lote).

5. — Starigo en ĉiu lando de nacia Komitato, kiu nomos sian reprezentanton ĉe la Komitato internacia.

6. — Ekskomitatano rajte estas Konsilanto, — Konsilanto partoprenas je la diskutoj de la Komitato, sed ne havas rajtigan voĉdonon.

7. — Eldoni specialan gazeton, kies titolo povus esti « Fervoja Esperantisto », kies abonprezo ne devas superi 1 ₷.

8. — La kotizaĵo estas 1/2 ₷ ; sur tiu prezo, unu kvinono restas por la delegito, kiu kolektas la kotizaĵojn de sia lando.

Mi pensas, ke oni devos nomi specialajn komisiojn por studi kaj starigi firman regularon, ĵurnalon, kaj insignon.

Nia Asocio estas nun grava, kaj sendube fariĝos pli kaj pli grava ; ni do devos starigi ĝin tiel firme kaj fortike, ke oni ne povu ĝin disfaligi.

Al la laboro, kamaradoj, kaj vivu nia frata ligo, vivu nia Zamenhofa lingvo !


KRONIKO

HOLANDUJO. — Ni legas en « Franca Esperantisto », novembra Nº : « Estas fondita en Boxtel, kun la titolo “Esperanta Klubo de Fervojaj Oficistoj”, grupeto da fervojistoj, kiu jam sukcesis , interparolinte kun fremdaj esperantistaj vojaĝantoj, plene vidi la servojn, kiujn la lingvo donos al la fervojistoj. »

GRANDA BRITUJO. — Esperanto kaj la fervojaj Kompanioj. — La angla fervoja Kompanio « North-Eastern Railway » eldonis senpagan ilustritan libreton pri la tre bela pejzaĝo, kiun trapasas ĝia linio. Tiu eldonaĵo, presita Esperante kaj Angle, estas grandvalora, egale por lernanto kaj spertulo.

Plie, la Kompanio presigis, en Esperanto, libreton, kiun, kun lumbildoj, ĝi pruntedonas al ĉiu serioza Esperanto-oficisto.

JAPANUJO. — Nia agema delegito, S-ro Takahaŝi, fervoja inĝeniero en Kobe (Aki) faras, en sia lando, bonegan propagandon por nia afero per artikoloj en la fakaj gazetoj, kaj per paroladoj.

FRANCUJO. — S-ro F. Drudin, prezidanto de l’ Amikaro Esperantista, en Lyon, faros la 11-an de Novembro paroladon ĉe la granda « Salle des Réunions Industrielles » de la « Palais du Commerce ». Tiu konferenco estas dediĉita al la fervojistoj de tiu grava urbo kaj tuj post ĝi, S-ro Croizier-Deronzières faros kurson speciale rezervitan por la fervojistoj.

— S-ro Berlande, nia prezidanto, klopodas por organizi esperantan kurson ĉe la Pariza Stacidomo (Kompanio Paris-Lyon-Méditerranée).

AŬSTRUJO. — La aŭstriaj fervojistoj ricevis cirkuleron, kies kopion ni donas sube :

Akto Nº 55392-II.
Cirkulero Nº 302.
Uzado de la lingvo « Esperanto » por celoj de
internacia komuniko sur fervojoj.

Laŭ la ordono de i. r. fervoja ministerio, oni disdonas samtempe ian nombron da ekzempleroj de la verketo « Die Frage einer internationalen Hilfssprache und das Esperanto » (la demando de internacia helplingvo kaj Esperanto), de J. Borel, ĉefe por bezono de personaro, havanta rilatojn kun internacia publiko.

Pri tio, oni atentigas, ke la « Unio de germanlingvaj-aŭstriaj Esperanto-grupoj », en Wien I, Stubering Nº 18, donas klarigojn pri lingvo Esperanto, kaj aranĝas senpagajn instruadkursojn pri ĝi.

Wien, la 18-an de Junio 1910.

Je i. r. direktoro,
D-ro Schubert.

NOMOJ KAJ ADRESOJ DE NIAJ NACIAJ DELEGITOJ

Ameriko. — S-ro Wellons Robert, 403, Polk st., Marietta (Georgia), Usono.

Aŭstrujo-Hungarujo. — S-ro Jaromir Schwarz, adjunkto, kontrolo de enspezoj, Sarajevo (Bosnio-Hercegovino), kaj S-ro Rodolf Sackmauer, adjunkto, Skretova ul. 48, Plzen.

Bulgarujo. — S-ro Zaĥarij Manolov, fervoja telegrafisto, stacio Harmanly-gare.

Danujo. — S-ro G. Hinrichsen, fervoja asistanto, Hellerupvej, 30 1, Hellerup.

Francujo. — S-ro Meunier, Raoul, 7, rue du Trèfle, Montmorency (Seine-et-Oise) ; S-ro Pilin, Georges, 55, avenue Ledru-Rollin, Le Perreux (Seine) ; kaj S-ro Lamy, Gabriel, Hôtel-du-Gouverneur, La Fère (Aisne).

Germanujo. — S-ro Engst, Johannes, Klopstockstrasse, 18, Dresden-Cotta (Saksujo) ; S-ro A. Petzold, fervojasistanto, Theatergasse 10 III, Leipzig (Saksujo) ; kaj S-ro Sommer, 14, Klosterstrasse, Lippstadt.

Granda-Britujo. — S-ro John Hart, stacio Clapham-Junction, London S. W. kaj S-ro Cuthbert, John, 3. Ettrick place Pollokstran, Glasgow (Skotlando).

Holandujo. — S-ro J. Bal, Goederenklerk SS, Nassaŭ Singel, 18, Breda.

Japanujo. — S-ro K. Takahaŝi, ĉefa inĝeniero, Kobe (Aki).

Norvegujo. — S-ro H. Bonnevic, asistanto, Pilestraede 42, Kristiania.

Rusujo. — S-ro Wojciechowjki, substaciestro, stacio Bedzin ; kaj S-ro Josiĉ, fervoja maŝinisto, stacio Koluŝki (Polujo).

Svedujo. — S-ro Wald. Prior, fervoja maŝinisto, stacio Nässjö.

Svisujo. — S-ro E. Rusterholz, fervoja termezuristo, Leimenstrasse, 2, Basel.



DIVERSAJ AVIZOJ

Sekve de la proponoj faritaj dum nia Kopenhaga Kunveno, ni tuj studados tiujn diversajn demandojn. De nun, jen ili estas :

Starigo de regularo de nia Asocio.

Demando de speciala diplomo (iniciatoro : S-ro Suinot).

Demando de speciala emblemo (iniciatoro : S-ro Lamy).

Demando de speciala gazeto (iniciatoro : S-ro Rousselot).

Demando de klopodoj apud la fervojaj Kompanioj pri niaj asocianoj (iniciatoro : S-ro Poinçot).

Demando de korespondado per ilustritaj poŝtkartoj (iniciatoroj : diversaj).

Demando de notoj pri faktoj en nia profesia movado esperanta (iniciatoro : S-ro Seidlich).

Demando de reprezentantaro laŭ Kompanioj, anstataŭ laŭ Nacioj (iniciatoro : S-ro Engst).

Unu rondiranta kajero estos starigita por ĉiu demando kaj sendita unue al la iniciatoro, kiu skribos en ĝi siajn argumentojn ; poste, li devos sendi la kajeron al alia ano, laŭ listo farita laŭ la ordo de la petoj.

NOMARO
de la Anoj de I. A. E. F.

GERMANUJO
101 S-ro Curt Altmann, fervojasistanto, Nürnbergerstrasse, 30, Dresden-A (Saksujo).
98 S-ro Richard Bäger, fervojhelpanto, Klingenbergerstrasse, 12 Dresden-A (Saksujo).
97 S-ro Camillo Bendel, fervojaspiranto, Zwickauerstrasse, 85, Dresden-A (Saksujo).
95 S-ro Johannes Engst, fervojasistanto, Klopstockstrasse, 18, Dresden-Cotta (Saksujo).
102 S-ro Curt Freege, fervoja sekretario, Berlinerstrasse, 46, Dresden-A (Saksujo).
162 S-ro Herm. Frerichs, fervoja revizoro, Dommerschweerstrasse, 37, Oldenburg, Gr.
104 S-ro Paul Gründel, fervoja sekretario, Kaitzerstrasse, 71, Dresden-A (Saksujo).
142 S-ro Fr. Hacker, supera komercaĵekspediestro, oberer Bahnof, Plauen im Vogtland (Saksujo).
106 S-ro Albert Hempel, fervojaspiranto, Kronprinzstrasse, 13, Radebeŭl apud Dresden (Saksujo).
159 S-ro F. Hempel, fervoja teknikisto, Haarenstrasse, 22, Oldenburg, Gr.
163 S-ro Heinrich Ihnen, fervoja revizoro, Eversten, Vereinigungsstrasse, 12, Oldenburg, Gr.
160 S-ro Th. Knischke, fervoja inventarestro, Dommerschweerchaussée, 20, Oldenburg, Gr.
107 S-ro Otto Lehmann, fervoja asistanto, Hohnsteinerstrasse, 1, Dresden-N (Saksujo).
105 S-ro Julius Ludwig, fervoja sekretario, Schnorrstrasse, 47 I, Dresden-A (Saksujo).
161 S-ro H. Lüers, fervoja revizoro, Humboldtstrasse, 7, Oldenburg, Gr.
112 S-ro H. Nüsslein, fervoja inspektoro, Hohlweg, 1, Regensburg (Bavarujo).
96 S-ro A. Petzold, fervojasistanto, Theatergasse, 10 III, Leipzig (Saksujo).
103 S-ro M. Rebske, fervojasistanto, Vorwerkstrasse, 6 I, Löbaŭ en Saksujo (Saksujo).
99 S-ro Willy Rommel, ŝarĝmajstro, Rosenstrasse, 62, Dresden-A (Saksujo).
100 S-ro Paul Sommer, fervoja notisto, Poststrasse, 32, Dresden-A (Saksujo).
(Daŭrigota.)