Floreto ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
FLORETO.
dediĉita al samideano Ju-Lik.

Jen staras sur bordo
De bela arbar’
Malgranda floreto
Inter foliar’.

Karesas ĝin vento
Kaj kisas la sun’.
Ĝin levas la roso,
Vespere la lun’.

Salutas ĝin kore
Kaj flustras al ĝi:
„Ho, kara floreto,
Mi estas kun Vi“.

Ĝin vekas mateno
En bela purpur’,
Lulkanton vespere
Kantetas natur’.

La steloj ĝin gardas
Dum nokta silent’,
Mallaŭte eĉ fluas
Rapida torent’.

Do gaje, tre gaje
Ridas la floret’,
Ĉar amas ĝin ĉiuj,
Sun’, lun’, stel’, ventet’…

Floreto tre ĝojas
Inter foliar’
Kaj ĝia ridado
Sonas en arbar’.

Halina Weinstein.